Osako
Osako | ||
japane: 大阪, angle: Osaka | ||
urbo | ||
Vido al Osako
| ||
|
||
Oficiala nomo: 大阪市 | ||
Lando | Japanio | |
---|---|---|
Insulo | Honŝuo | |
Regiono | Kansajo | |
Gubernio | Gubernio Osaka | |
Historiaj regionoj | Ĵomon-epoko, Jajoi-epoko | |
Transporto | - | |
- flughaveno | Kansaja internacia flughaveno | |
Memorindaĵo | Osaka burgo | |
Rivero | Jodo | |
Situo | Osako | |
- alteco | 362,5 m s. m. | |
- koordinatoj | 34° 47′ 04″ N 135° 26′ 21″ O / 34.78444 °N, 135.43917 °O (mapo) | |
Areo | 223,00 km² (22 300 ha) | |
Loĝantaro | 2 671 680 (01.01.2012) | |
Denseco | 11 980,63 loĝ./km² | |
Fondo | 1889 moderna historio | |
Urbestro | Tōru Hashimoto | |
Horzono | GMT (UTC+9) | |
Poŝtkodo | 〒530-8201 | |
Telefona antaŭkodo | +81-06-6208-8181 | |
Arbo | Sakuro | |
Floro | Violo | |
Situo enkadre de Japanio
| ||
Vikimedia Komunejo: Osaka, Osaka | ||
Retpaĝo: www.city.osaka.lg.jp | ||
Osako (japane: 大阪 [Oosaka]), aŭ La urbo Osaka (大阪市 [Oosaka-ŝi]), industria havenurbo en okcidenta Japanio. Ĝi situas ĉe la okcident-suda marbordo de la ĉefinsulo Honŝuo, en Osaka prefektujo.
Osako estis ĉefurbo kaj vicĉefurbo de Japanio en antikva tempo (7a kaj 8a jc.). Ĝi restis la dua plej granda kaj la unua plej granda industria urbo en Japanio ekde la 16a jc. ĝis meze de la 20a jc. Nun laŭ loĝantaro ĝi estas la tria post Tokio kaj Jokohamo.
Osako estis fama pro sia interplektita reto de riveroj kaj kanaletoj, kiuj fluas tra la urbo, kaj pro la multeco de pontoj. Oni pro tio alinomis ĝin 'Urbo de okcent ok pontoj'. Multaj el la kanaletoj estis tamen talusitaj dum la intensa industriiĝo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.
- Osako estas naskiĝurbo de Ogata Tomosaburo.
- Osako estis loĝurbo de Kobajaŝi Mokiĉi.
Vidu ankaŭ
Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
|