Paul G. Comba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Paul G. COMBA (naskiĝinta en 1926) estas ital-devena astronomo kaj matematikisto kiu karieras en Usono.

Li naskiĝis en Italio ; li ĉiam interesiĝis pri astronomio : unu amiko de siaj gepatroj estis astronomo, kiu kuraĝigis lin en lia intereso.

Li iris al Usono en 1946 je la aĝo de 20 jaroj kun stipendio por la Kalifornia Instituto de Teknologio, de kiu li ricevis Ph.D. pri matematiko en 1951. Post sia lernado, li instruis en la Universitato de Havajo ĝis 1960, kiam li estis dungita ĉe IBM kiel komputadisto. Li estas ankaŭ konata pro la "Multipliko de Comba",[1] algoritmo por komputiloj bazitaj sur la longa multipliko per krajono sur papero.

Post sia emeritiĝo, li revenis al astronomio. Li fakiĝis en asteroidoj kaj, laŭ la Minor Planet Center, estas malkovrinta 650 numeritajn asteroidojn[2] inter 1995 kaj 2003 (ĝisdata 27-a de februaro 2013).

Li konstruis sian privatan Observatorion de Prescott en Prescott (Arizono).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Comba multiplication, el la paĝaro de everything2 (angle)
  2. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  3. Leslie C. Peltier Award (angle)
  4. Asteroido 7636 Comba, de IAU Minor Planet Center (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]