Pedro García Cabrera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro García Cabrera
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1905 (1905-08-19)
en Vallehermoso
Morto 20-an de marto 1981 (1981-03-20) (75-jaraĝa)
en Santa Cruz de Tenerife
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio vd
Memorigilo Pedro García Cabrera
Profesio
Okupo verkistopolitikisto • poeto • ĵurnalisto vd
Laborkampo beletroĵurnalismopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pedro García Cabrera (Vallehermoso, La Gomera, 19a de aŭgusto 1905 - Santa Cruz de Tenerife, 20a de marto 1981) estis hispana poeto kaj ĵurnalisto apartenanta al la Generacio de la 27-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li pasigis sian infanaĝon inter la insuloj Tenerifo kaj La Gomera; en la familio oftis kunsidoj en kiuj oni kantis popolkantojn kaj deklamis poeziojn de romantikuloj, modernistoj, Rubén Darío, Gustavo Adolfo Bécquer ktp. En Santa Cruz de Tenerife kaj La Laguna li kontaktis kun aliaj junaj poetoj kaj en la 1920-aj jaroj li ekpublikigis poeziaĵojn. En 1927 influis lin la avangarda kanaria revuo La rosa de los vientos de Juan Manuel Trujillo Torres, Agustín Espinosa, Ángel Valbuena Prat, Elías Serra Ráfols kaj Ernesto Pestana Nóbrega. Ekde 1926 li ekpublikigis en la kanaria gazeto Hespérides, inter aliaj sian poemaron Líquenes, kiu kombinas neopopularismon kun ultraismo.

Ĉirkaŭ 1928 PGC partoprenis en parodiajn teatraĵojn organizitajn de kolektivo Pajaritas de Papel. Samjare PGC ekkunlaboris kun La Gaceta Literaria kaj ekde 1929 en Cartones, kombinante kanarian regionismon kun universalismo.

Ĵurnalismo kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1930 PGC publikigis eseojn kaj fondis la gazeton Altavoz (Laŭtparolilo), dediĉita al la promocio de la socipolitika disvolvigo de la insulo La Gomera, opozicie al la kacikismo kaj al la rivaleco inter la diversaj Kanariaj insuloj. Inter 1931 kaj 1932 li ĉefredaktoris la semajnan gazeton El Socialista. Ekde 1931 ĝis 1936 PGC estis postenulo de la socialista partio en la insula registaro ("cabildo") de Tenerifo, kaj krome li partoprenis en la municipa registaro de la provinca ĉefurbo Santa Cruz de Tenerife, ĉefe cele al sociala politiko. En 1934 li devis pune translokiĝi por monatoj al Gran Canaria pro insultakuzo. Kaj samjare pro apogo al la Revolucio de Asturio li estis elpostenigita ĝis 1936.

gaceta de arte kaj superrealismo[redakti | redakti fonton]

El 1932 ĝis 1936 PGC kun Eduardo Westerdahl estris la gazeton gaceta de arte (tiel, minuskle; 38 numeroj) kiu interesiĝas pri la novaj konceptoj de arto, arkitekturo kaj urbanismo, kiun Eduardo Westerdahl ekkonis per vojaĝoj al centra Eŭropo kaj el movadoj Bauhaus, De Stijl, kaj Nova Objektiveco. Tiukadre aperis la dua poezia libro de PGC, nome Transparencias fugadas, kiel alproksimiĝo al pejzaĝo, sed kombine kun abstraktismo. En novembro 1932 PGC omaĝas Guillaume Apollinaire kaj en 1934 komentas la aperon de "La voz a ti debida" de Pedro Salinas. Ekde 1934 li ekverkis poemarojn La rodilla en el agua kaj Los senos de tinta.

En majo 1935 li kun Agustín Espinosa kaj aliaj kolegoj organizis superrealisman ekspozicion kun partopreno de famaj invititoj André Breton, Benjamin Péret, Jacqueline Lamba kaj verkoj de multaj eksterlandaj gravuloj de la movado. Okazis ankaŭ prelegoj, ekskursoj kaj projekcio de L'âge d'or, kiu estis malpermesita pro reago de katolikaj reakciuloj ĝis 1936. Óscar Domínguez el Parizo peris la partoprenon de verkoj de Pablo Picasso, Joan Miró, Salvador Dalí, Max Ernst, Alberto Giacometti, Marcel Duchamp, Man Ray, René Magritte, Yves Tanguy, Victor Brauner, Dora Maar, Giorgio de Chirico, Hans Bellmer, Jean Arp, kaj de la propra Óscar Domínguez, inter aliaj artistoj. Kiam PGC ekeksperimentis laŭ la superrealisma influo per "aŭtomata verkado", li estis arestita en la sama tago de la puĉo de la 18-a de julio 1936.

Milito[redakti | redakti fonton]

Post unu monato de mallibereco en ŝiparo ĉe la ĉefurba haveno li estis ekzilita meze de aŭgusto al Hispana Saharo kun pli ol 30 aliaj malliberuloj, precize al Villa Cisneros, kie li estis devigita labori por konstruado de ŝoseoj kun aliaj malliberuloj, dum kelkaj estis reportitaj al Kanarioj por procesado kaj ekzekutado. Meze de marto 1937 okazis ribelo en la koncentreja soldataro kun sekva amasa fuĝo de soldatoj kaj malliberuloj al Senegalo, tiam parto de la kolonia Franca Okcidenta Afriko. Pedro García Cabrera tiukadre amikiĝis kun la poeto kaj estonta ŝtatestro de Senegalo, Léopold Sédar Senghor.

De tie la malliberuloj navigis al Marsejlo, de kie ili veturis al la teritorio de la respubiko kaj Barcelono, kaj poste al Valencio, tiama ĉefurbo, de kie li estis sendita militservi en la Provinco Ĥaeno. En la 4a de februaro 1938 lia aŭto estis frapita de trajno, li estis la unua survivanto, sed devas rekuperiĝi dum monatoj en hospitalo en Baza, kaj poste en banloko en Zújar. Je la alveno de la frankistoj, li klopodis ellandiĝi el Kartaĥeno, sed malsukcesis kaj revenis al Baza, kie li estis rekonita kiel respublika militisto, kaj arestita fare de la frankista tendaro.

Ĉirkaŭ 1940 li estis procesita, kaj kvankam aliaj kolegoj estis ekzekutitaj, li restis en prizonoj de Granado, ĝis esti malliberigita en 1944, eble pere de interveno de kanaria kolego, nun tenerifa falangisto Francisco Aguilar y Paz. Tamen unu monaton poste li estis denove arestita en Madrido pro la proceso pri la amasfuĝo el Villa Cisneros. En tiuj jaroj PGC pluigis sian superrealisman verkadon, kiu rezultis en kvin libroj, el kiuj neniu estis publikigita dum la frankisma diktaturo.

Forpardono[redakti | redakti fonton]

En 1945 PGC sukcesis ricevi "subkondiĉan liberigon", post ŝanĝo de kondamno al 30 jaroj da mallibereco, kaj fine de la jaro li ricevis eĉ ĝeneralan forpardonon. En 1947 PGC setliĝis en Tacoronte kaj eklaboris kiel oficisto por naftentrepreno CEPSA. En 1948 li edziĝis al tiu kiu estis lia flegistino dum sia rekuperiĝo en Ĥaeno, nome Matilde Torres Marchal; ili loĝis en Tacoronte. En 1949 li pluigis verkadon por diversaj poemaroj. Inter 1950 kaj 1953 li pluigis sian kunlaboron kun Eduardo Westerdahl. En 1954 li apogas Domingo Pérez Minik en la fondo de Gaceta Semanal de las Artes, kultura suplemento de la tenerifa ĵurnalo La Tarde, en kiu li foje publikigis. En tiu epoko li aktivas en kontakto kun novaj poetoj kaj de la insularo kaj de ekstere.

Días de alondras (1951) estis kolekto de romancoj, kun iom da neopopularismo, post 15 jaroj en kiuj li ne publikigis poeziajn librojn. La esperanza me mantiene (1959) transiris al socia poezio el elirpunkto de avangardo ne rezignante superrealismon kaj neopopularismon; tamen la cenzuro malhelpis la distribuadon de la teksto.

Inter 1960 kaj 1963 PGC prelegis kaj deklamis en Santa Cruz kaj La Laguna, en kontakto kun junaj intelektuloj, super kiuj li iel influos. Entre 4 paredes (1969) rilatas al lia hejma vivo kun sia edzino, rilate al la novaj tendencoj personismaj kaj de engaĝiĝo de la generacio de 1950. Samjare Vuelta a la isla estas nova kolekto de romancoj dediĉitaj al tenerifaj loĝlokoj.

Hispana Transiro[redakti | redakti fonton]

En la 1970-aj jaroj okazis kombinoj de ankoraŭaj politikaj malpermesoj kaj vojaĝoj eksterlanden. Li denove partoprenis en la socialisma politiko, kanariaj kantistoj, kiel Los Sabandeños, muzikigis liajn tekstojn kaj aktivis en agadoj pri skulptarto (strate) kaj arkitekturo. García Cabrera publikigis en tiu jardeko la poemarojn Hora punta del hombre (socia poezio), en 1970, Las islas en que vivo (en kontakto kun lokanoj), en 1971, Elegías muertas de hambre (pri malriĉo, malsato), en 1975, Ojos que no ven (satiro pri poluado kaj aliaj modernaj malbonaĵoj), en 1977 kaj Hacia la libertad (ankoraŭ socia poezio), en 1978.

Post lastaj aktivecoj kaj vojaĝoj, PGC mortis en 1981 estante 76-jaraĝa. Poste ankoraŭ oni publikigis liajn poemarojn (pli multnombraj ol dumvive).

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Líquenes, eld. Hespérides, (1928)
  • Transparencias fugadas, eld. Gaceta de Arte (1934)
  • Días de alondras, Goya Ediciones (1951)
  • La esperanza me mantiene, eld. Gráficas Arges (1959)
  • Entre 4 paredes, Gaceta Semanal de las Artes (1968)
  • Vuelta a la isla, Caja General de Ahorros de Canarias (1968)
  • Hora punta del hombre, La Quincena (1970)
  • Las islas en que vivo, Ediciones Nuestro Arte (1971)
  • Elegías muertas de hambre, Adonais (1975)
  • Ojos que no ven, Taller Ediciones JB (1977)
  • Hacia la libertad, Casa de Colón (1978)
  • A la mar fui por naranjas, Edirca (1979)
  • Dársena con despertadores, Papeles invertidos (1980)
  • La rodilla en el agua, Editorial Benchomo (1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pedro García Cabrera en la hispana Vikipedio.