Prangins
Prangins | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Nyon |
Koordinatoj | 46° 24′ 00″ N 6° 15′ 00″ O / 46.40000 °N, 6.25000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 24′ 00″ N 6° 15′ 00″ O / 46.40000 °N, 6.25000 °O (mapo) |
Areo | 6,06 km² |
Alteco | 413 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1197 |
Komunumkodo | 5725 |
Prangins estas svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉe la nord-okcidenta bordo de Lago Lemano, orienta najbaro de Nyon kaj malproksima je ĉ. 35 km de Laŭzano.
La komunumo entenas, krom Prangin, la urbetojn Bénex kaj Promenthoux. La najbaraj komunumoj estas Nyon, Duillier, Coinsins, Vich kaj Gland. Tie alfluas al Lago Lemano la rivero Promenthouse, kiu estas limo inter Prangins kaj Gland.
Ĉe la centro de la urbo, troviĝas la kastelo, konstruata en 1730-aj jaroj. En ĝi estas anekso de la Nacia Svisa Muzeo, kaj en ties legomĝardeno oni trovas plantojn kultivatajn de la 18-a jarcento.
Famaj personecoj
En la jaroj 1920 - 1921 la lasta aŭstria imperiestra paro (Karolo la 1-a kaj Zita de Bourbon-Parma) vivis en Prangins en ekzilo.
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Prangins – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|