René Philipp
| René Philipp | ||
|---|---|---|
| René Philipp fotita per propra komputila kamerao en 2008 | ||
| Dato de naskiĝo | 30-a de decembro 1968 | |
| Loko de naskiĝo | Rostock, |
|
| Nacieco | germano | |
René Philipp (esperantigebla al Reneo aŭ karesnome Reĉjo) estas germana esperantisto, loĝanta en la urbo Neustrelitz (Nojŝtrelico) en la federacio lando Meklenburgio-Antaŭpomerio. Li kunlaboras en urba radio de Neubrandenburg en la elsendo "Ondo Esperanto".
Li krome estas estrarano en la Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio de la Germana Esperanto-Asocio (mallonge LAMA).
Ekde 2003 li redaktas la retpaĝojn de la Esperanto-Societo Neubrandenburg.
Enhavo |
[redakti] Komenco
En la jaro 1991 li eklernis la lingvon Esperanto memstude per la lernolibro "Taschenlehrbuch Esperanto" de Till Dahlenburg kaj Peter Liebig.
[redakti] Esperantistaj aktivecoj
La unua aranĝo por Reneo estis Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro en 1992, kie li ekparolis la lingvon. Krome li regule partoprenas ĉi tiun aranĝon.
La dua aranĝo estis la Internacia Seminario 1992/1993 en Bad Kleinen en okcidenta Meklenburgio-Antaŭpomerio norde de Ŝverino.[2] Ĉi tiun aranĝon li partoprenis ĝis la jarŝanĝo 2000/2001.
Reneo ĉeestis la Germanan Esperanto-Kongreson en 1994, kiu okazis en la nordgermana urbo Kiel.[2]
Kun kelkaj aliaj esperantistoj li prizorgis informan standon dum la Meklenburgiaj kulturtagoj la 24-an de junio 1995 en la urbo Sternberg.[2]
En 1996 li partoprenis ĉe la Universala Kongreso en la ĉeĥa ĉefurbo Prago.[2]
En 1997 li sukcesis ekzameniĝi dum la Semajnfina Esperanto-Seminario en Neubrandenburg en la lingvo Esperanto. Al la ekzamena komisiono apartenis s-ro Till Dahlenburg kaj Fritz Wollenberg.
Ekde 2003 li redaktas la interretan paĝaron de la Esperanto-Societo Neubrandenburg.[3]
En 2004 li kunorganizis la Germanan Esperanto-Kongreson en Neubrandenburg, kiun partoprenis pli ol 150 personoj el 8 landoj.[4]
De la 16a ĝis la 22a de aprilo 2007 li kunlaboris ĉe informstando en la orienta kvartalo de Neubrandenburg.[5][6]
[redakti] Apartaj interesoj
René Philipp arde laboras por vikiprojektoj, inter ili: la esperanta por kiu li lastatempe kreas ŝablonojn kaj ankaŭ por la sorabaj - lingvoj slavdevenaj parolataj en orienta Germanujo - por kiuj li redaktis amason da artikoloj.
Ankaŭ li kreis propran lingvofamilion, kies ĉefa lingvo nomiĝas Kitaka.[7]
[redakti] Notoj
- ↑ La paĝaro de ESN kaj LAMA
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Ralf Kuse: Esperanto in Mecklenburg-Vorpommern, Eine Chronik 1905-1998, Eldonejo Esperanto-CD Kiel, ISBN 3-924409-04-8, paĝoj 111, 114, 118, 148
- ↑ Jen paĝeto pri la redaktanto resp. aŭtoro de la paĝaro
- ↑ Jen kelkaj informoj pri la kongreso.
- ↑ Jen unu bildo, sur kiu Reneo videblas starante apud "Vernerego" (Werner Lewien)
- ↑ Jen kelkaj personoj el la Societa estraro
- ↑ Paĝaro pri la Kitaka lingvo