Romia metalurgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las Médulas, ruina pejzaĝo de la plej grava orminejo en la Romia Imperio. La spektakla pejzaĝo rezultis el la mintekniko Ruina Montium.

Metaloj kaj metalurgio estis konataj de la popolo de la teritorio kie nun estas la moderna Italio ekde la Bronzepoko. Ĉirkaŭ la 86 a.K., Romo jam estis etendinta sian kontrolon al la enorma regiono de la Mediteraneo. Tio inkludis naŭ provincojn radie el Italio al ties insuloj, Hispania, Macedonia, Africa, Asia Minor, Syria kaj Grekio, kaj je la fino de la regado de la imperiestro Konstantino, la Romia Imperio estis kreskinta ĝis enhavi partojn de Britio, Egipto, de la tuto el la moderna Germanio okcidente de la rivero Rejno, Dakio, Noricum, Judujo, Armenio, Ilirio kaj Trakio [1]. Same kiel kreskis la imperio, tiele faris neceso por metaloj.

Centra Italio mem ne estis riĉa en metalaj ercoj, konduke al necesa reto de komerco por plenumi la peton de metalo por la Respubliko. La unuaj italianoj havis aliron al metaloj en la nordaj regionoj de la duoninsulo en Toskanio kaj en Gallia Cisalpina, same kiel ĉe la insuloj Elbo kaj Sardio. Kun la konkero de Etrurio en 275 a.K. kaj la sekvaj akiroj pro la Punikaj Militoj, Romo havis la kapablon etendi minadon al Gallia Narbonensis kaj Iberio, ambaŭ areoj riĉaj en mineraloj. Je la epoko de la Romia Imperio, Romo espluatis mineralajn rimedojn el Mauretania Tingitana el nordokcidenta Afriko al Egipto, Arabio al Norda Armenio, Galatia al Germania, kaj Britannia al Iberio, enhavante ĉion el la marbordo de Mediteraneo. Britanio, Iberio, Dakio, kaj Noricum estis de speciala signifo, ĉar ili estis tre riĉaj en kuŝejoj kaj iĝis ĉefaj lokoj por espluatado de rimedoj.[2]

Estas pruvaro ke post la mezaj jaroj de la Imperio estis subita kaj dekliva malpliigo en la minerala elfosado. Tio estis spegulita en aliaj komercoj kaj industrioj.

Unu el plej gravaj romiaj fontoj de informaro estas la Naturalis Historia de Plinio la Maljuna kiu mortiĝis dum la erupcio de la monto Vezuvio en la jaro 79 p.K. Kelkaj libroj (XXXIII-XXXVII) de lia enciklopedio kovras metalojn kaj metalercojn, ties ekziston, gravon kaj disvolvigon.

Tipoj de metaloj uzitaj[redakti | redakti fonton]

Romiaj ingotoj el plumbo el la minoj de Kartaĥeno, Hispanio, Arkeologia Municipa Muzeo de Cartagena.

Multaj el la unuaj metalaj artefaktoj kiujn arkeologoj identigis estis ilojarmiloj, same kiel la objektoj uzataj kiel ornamaĵoj kiaj la juvelarto. Tiuj fruaj metalaj objektoj estis faritaj el la plej mildaj metaloj; kupro, oro, kaj plumbo partikulare, ĉu kiel metaloj aŭ kiel natura metalo aŭ per varma elfosado el mineraloj, kaj moligitaj per minimuma varmo. [3] Dum teknologio avancas al sia punkto por krei surprize puran kupron, plej antikvaj metaloj estas fakte alojoj, la plej gravaj el kiuj estas bronzo, nome alojo de kupro kaj stano. Alojoj estas miksoj de diversaj metaloj kreitaj ĉu per fandado aŭ per forĝado. Notindas, ke erco ne necese konstituas alojon; erco estas kolekto de mineraloj kaj alojigitaj metaloj. Dum metalurgia teknologio disvolviĝis (martelado, fandado, varmigado, fornado, muldado, forĝado, ktp.), pliaj metaloj estis intence inkluditaj en la metalurgia metalaro.

Je la pinto de la Romia Imperio, metaloj tie uzataj estis la jenaj: oro, arĝento, kupro, stano, plumbo, zinko, fero, hidrargo, arseno, antimono. [4] Ekde la Bronzepoko, metaloj estis uzita baze sur multaj fizikaj proprecoj: estetiko, dureco, koloro, gusto/odoro (por kuirado), tembro (instrumentoj), rezisto al korodo, pezo, kaj multaj aliaj faktoroj. Ankaŭ eblis multaj alojoj, kiuj estis intence faritaj por ŝanĝi la proprecojn de la koncerna metalo ekz. la alojo de dominanta stano kun plumbo estus pliduriginta la mildan stanon, por krei peltron, kiu estus montranta utilecon por kuirado kaj por manĝilaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Shepard 1993)
  2. (Shepard 1993)
  3. (Craddock, 1995).
  4. (Healy 1978).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Craddock, Paul T. (2008): "Mining and Metallurgy", en: Oleson, John Peter (eld.): The Oxford Handbook of Engineering and Technology in the Classical World, Oxford University Press, ISBN 978-0-19-518731-1, pp. 93–120
  • Healy, John F. (1978): Mining and Metallurgy in the Greek and Roman World, Thames and Hudson, London, ISBN 0-500-40035-0
  • Shepard, Robert. 1993. Ancient Mining. London: Elsevier Applied Science.