Safrankapuĉa agelajo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Safrankapuĉa agelajo
Safrankapuĉa agelajo, masklo dekstre, ino maldekstre
Safrankapuĉa agelajo, masklo dekstre, ino maldekstre
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Agelaius
Specio: 'A. flavus'
Agelaius flavus
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
v  d  r
Information icon.svg


La Safrankapuĉa agelajo (Xanthopsar flavusAgelaius flavus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj, en la monotipa genro Xanthopsar aŭ enmetita en la plurspecia genro Agelaius.

Distribuado [redakti]

Ĝi troviĝas en Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj, subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ eĉ inonditaj herbejoj de malaltaj teroj kaj paŝtejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Aspekto [redakti]

Tiu specio estas kazo de klara seksa duformismo, nome la masklo estas ĝenerale nigra kun tre rimarkinda flavaj markoj en ŝultroj kaj pugo, ĉiuj ege kontrastaj sur la nigra fono de flugiloj aŭ inter la tre nigraj dorso kaj vosto (de tie la latina scienca nomo flavus), dum la kapo estas safrankolora (de kie devenas la komuna nomo) same kiel la brusto kiu nuanciĝas al flava en ventro. La ino ne havas nigran koloron sed anstataŭe estas bruneca supre kaj la safrankoloro de kapo kaj brusto ne estas tiom markata,

Referencoj [redakti]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj