Sanga fazano

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sanga fazano
Ilustraĵo de Henry Constantine Richter
Ilustraĵo de Henry Constantine Richter
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj
Genro: Ithaginis
Wagler, 1832
Specio: I. cruentus
Konserva statuso
{{{image_width}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Dunoma nomo
Ithaginis cruentus
(Hardwicke, 1821)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Sanga fazano, Ithaginis cruentus, estas la unusola specio en la genro Ithaginis de la familio Fazanedoj. Ĝi havas 15 apartajn subspeciojn.

Tiu relative malgranda, mallongvosta fazano estas disvastigata kaj sufiĉe komuna en norda Suda Azio. Ĉar la tendenco de la populacio ŝajne estas nur malrapide malpliiĝanta, tiu specio estis pritaksata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN en 2009.[1]

Enhavo

[redakti] Aspekto

Sanga fazano

La Sanga fazano havas grandon de malgranda membro de la Galloanserae, ĉirkaŭ 43 cm longa kun mallonga conveksa, tre forta nigra beko, kun plumoj inter beko kaj okulo, kaj malgranda kresto de varikoloraj plumoj. La koloro de la plumaro supre estas malhelgriza, kun blankaj fajnaj strioj (bordoj), la flugilkovriloj montras variajn verdecan nuancojn, kun pli larĝaj strioj de blanko tra la tuta longo de ĉiu plumo; la plumoj de la mentono estas tre ruĝaj; en la brusto, ventro kaj flankoj la plumoj estas lanĉoformaj, de variaj longoj, kun verdaj pintoj kaj ruĝaj bordoj, kolektive similaj al makuloj de sango disaj en brusto kaj ventro, kio nomigas la specion per simileco al sango kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo. La vosto konsistas el 12 plumoj kun blankaj fajnaj strioj, rondoformaj, kun blankecaj pintoj, sed la centraj kovriloj estas sangoruĝaj.[2]

Kaj maskloj kaj inoj havas ruĝajn piedojn kaj distingilan ringon de nuda haŭto ĉirkaŭokule kio estas tipe ruĝkolora, sed oranĝa en kelkaj subspecioj. Inoj estas pli uniforme koloraj, ĝenerale brunecaj kaj ofte kun iome da griza en nuko. Kvankam kelkaj el la subspecioj kiuj estis priskribitaj estas tre distingaj, aliaj ne tiom, kaj kelka variado ŝajnas esti klina. Sekve la nombro de validaj subspecioj estas disputata, kaj diversaj fakuloj agnoskas inter 11 kaj 15. Ili ĉefe varias laŭ plumaro de maskloj, ĉefe pri la kvanto de ruĝo aŭ nigro en gorĝo, frunto, kolo, brusto kaj vosto, kaj esto aŭ malesto de ruĝa en flugiloj.[3]

[redakti] Distribuado kaj habitato

La Sanga fazano loĝas en la montoj de Nepalo, Sikimo, norda Birmo, Tibeto, kaj centra kaj sudcentra Ĉinio, kie ili preferas areojn de arbaroj kaj arbustaroj de koniferoj aŭ miksitaj ĉe la neĝolimo. Ili movas sian teritorion depende de la sezonoj, kaj troviĝas je pli altaj lokoj dum somero. Dum pliiĝo de neĝo aŭtune kaj vintre ili moviĝas al pli malaltaj lokoj.[3]

[redakti] Kulturo

Ĝi estas ŝtata birdo (emblemo) de la barata ŝtato Sikimo.

En sia indiĝena areo tiu specio ricevis honoron aperi en poŝtmarkoj de Butano kaj Barato.[4]

[redakti] Notoj

  1. BirdLife International   (2009).   Ithaginis cruentus.   IUCN Red List of Threatened Species.   Versio 2010.4.   International Union for Conservation of Nature.
  2. Hardwicke, T. (1821). "Descriptions of a Wild Dog of Sumatra, a new Species of Viverra, and a new Species of Pheasant.". The Transactions of the Linnean Society of London XIII: 235–238. Linnean Society of London. 
  3. 3,0 3,1 Johnsgard, P. A. (1999) The Pheasants of the World: Biology and Natural History. Washington, D.C: Smithsonian Institution Press
  4. kun teritoria mapo

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj