Silvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Silvino
Silvino

Silvino (en terminologio de mineraloj) aŭ kalia klorido (en terminologio de kemio) estas klaso de halogenidoj, nome sub formulo KCl, do ĝi enhavas kalion kaj kloron. Ĝi estas senkolora mineralo, sed povas esti ruĝflaveca. Ĝi estas vitre brila, travidebla kaj dufrakteca. La simetrio estas kuba (Kuba kristalsistemo). La relativa maso estas 1,9 ĝis 2,0 kaj ties dureco estas 2. Silvino precipitiĝas el forvaporiĝanta marakvo, tio estas salakvo, post la ŝtonsalo NaCl, do natria klorido. Ĝi estas grava konsistaĵo de minerala sterko.

Silvino estas trovata en pluraj lokoj de la mondo sed tre multe estas en Kanado (Saskaĉevano) kaj Usono (Nov-Meksiko, okcidenta Teksaso, Utaho)

En 1832 oni priskribis la ecojn de la silvino trovita ĉe la monto Vesuvio proksime Napolo en Italio. La nomo devenas de la nederlanda kemiisto François Sylvius de le Boe (1614-1672).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.