Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 435: Linio 435:
Do tute estas en ordo. La problemo devenis de la [https://translatewiki.net/w/i.php?title=MediaWiki:Booksources/eo&diff=6746957&oldid=557165 ŝanĝo]. Dankon ankaŭ por la informo pri uzantonomo. --[[Uzanto:Pino~eowiki|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki|diskuto]]) 13:23, 31 maj. 2016 (UTC)
Do tute estas en ordo. La problemo devenis de la [https://translatewiki.net/w/i.php?title=MediaWiki:Booksources/eo&diff=6746957&oldid=557165 ŝanĝo]. Dankon ankaŭ por la informo pri uzantonomo. --[[Uzanto:Pino~eowiki|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino~eowiki|diskuto]]) 13:23, 31 maj. 2016 (UTC)
: La kolego {{u|Robin van der Vliet}} estas invitata al ĉi diskuto. [[Uzanto:Gamliel Fishkin|Gamliel Fiŝkin]] 15:20, 31 maj. 2016 (UTC)
: La kolego {{u|Robin van der Vliet}} estas invitata al ĉi diskuto. [[Uzanto:Gamliel Fishkin|Gamliel Fiŝkin]] 15:20, 31 maj. 2016 (UTC)

== Statistiko de vizitoj ==

[http://stats.grok.se Ĝi] plu ne funkcias. Bonvolu anstataŭigi ĝin per la [https://tools.wmflabs.org/pageviews/?project=eo.wikipedia.org nova utilaĵo].

Kiel registrite je 07:55, 12 jun. 2016


Lingvejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri teknikaj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. ŝablonoj, ŝablona projekto, nova versio de la Vikia programaro, problemoj de apartaj foliumiloj, individuaj formatoj kaj skriptoj, programistaj temoj, ktp.

Se vi havas problemon pri ŝablono, vi povas rekte demandi en la diskutejo de la ŝablona projekto.

Teknikejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Malpezigi la specialan paĝon "Lastaj ŝanĝoj"

Tio ne estas urĝa peto, sed mi pensas, ke la paĝo "Lastaj Ŝanĝoj" de nia vikipedio estas iom tro peza. Almenaŭ pli peza ol la plej fortaj angla, germana kaj nederlanda vikipedioj je la paĝa supro. Esperanta Vikipedio havas iom tro multajn informojn, kiuj estas ja interesaj kaj kaŝitaj al nur tri linioj. Tamen, la plej ofte uzata paĝo ne ĉiam devas havi pezajn ŝablonojn kaŝatajn dum kelkaj sekundoj, kaj malpezaj ligiloj estu sufiĉaj, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 11:25, 12 Mar. 2015 (UTC)

Ĉar neniu komentas, mi volas ŝanĝi MediaWiki:Recentchangestext, ĉu bone?--Salatonbv (diskuto) 02:21, 29 Maj. 2015 (UTC)
@Salatonbv: Kian ŝanĝon vi ŝatus fari en MediaWiki:Recentchangestext? Bonvolu priskribi ĝin pli detale, se eblas. --Tlustulimu (diskuto) 15:57, 19 Aŭg. 2015 (UTC)
Saluton Tlustulimu. Mi opinias ke ne necesas la pezaj skatoloj "Bonvenon en la Vikipedio en Esperanto !" kaj "KUNLABORAĴOJ" kun tri kolumonoj en Lastaj ŝangoj por (pezaj) uzantoj, kiuj interesiĝu al aliulaj kontribuoj, vandalismoj ktp. Nur "Opcioj pri lastaj ŝanĝoj" estu sufiĉa. Tamen, mi ne volas nur forigi la pezajn partojn, sed ŝovigi ilin. Sed al kie? Eble al Vikipedio:Bonvenon al Vikipedio?--Salatonbv (diskuto) 06:53, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi ĵus kreis MediaWiki:Recentchangestext/provejo. Se ne estos kontraŭaĵo dum 1 aŭ 2 sem, mi ŝanĝos la lastaj ŝanĝoj kaj ŝovos la datumojn al Vikipedio:Bonvenon.--Salatonbv (diskuto) 06:04, 23 Jan. 2016 (UTC)

✔ Farite neniu kontraŭis.--Salatonbv (diskuto) 13:17, 2 Feb. 2016 (UTC)

Maŝina tradukado de la hispana, la kataluna kaj la franca

Tradukado per EnhavTradukado

Ŝajnas, ke postnelonge povos al nia laboro en Esperanta Vikipedio helpi maŝina tradukado de la hispana, la franca kaj la kataluna. Estas planata aldono de tiuj ĉi lingvoj en la tradukan helpilon EnhavTradukado (tiuj, kiuj ankoraŭ ne ŝaltis la helpilon povas tion fari en siaj beta-preferoj (testaj)). Dume funkcias maŝina tradukado de la angla kaj permana tradukado de ajna Vikipedia lingvo. (pliaj informoj)

Bonvolu memori, ke maŝina tradukado estas nur helpilo! Ĝi ne provizas sufiĉan kvaliton por simple enmeti la tekston en Vikipedion; oni bezonas la tekston plue poluri tiel, ke ĝi estu nature legebla. Dum tradukado ankaŭ memoru, ke origina teksto eventuale povas esti kulture influita kaj estus singarda - precipe ĉe temoj rilataj al politiko, religio kaj ideologioj.

Esperante, ke la helpilo al vi vere helpos ;) --KuboF (diskuto) 14:11, 14 Jun. 2015 (UTC)

Bonege!
Ankaŭ, la traduko el la angla estas iom tro fuŝa laŭ mi. Ĉiuĵaŭde Diskuto 14:22, 14 Jun. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi laŭdas la averton de KuboF, ĉar malprudenta uzo de tradukiloj riskus enradikigi certajn lingvajn erarojn, donante al ili la benon de "vikipedieco". Pro tio mi malŝatas la tradukitan epo-vikipedion (http://epo.wikitrans.net/), kiu laŭ mia impreso ekzemple preferas la anglan vort-ordon inter substantivoj, kiu estas tute kontraŭa al la esperanta. – Umbert' (diskuto) 14:36, 14 Jun. 2015 (UTC)
Tiajn rimarkojn vi povas sendi al la evoluigistoj de Gramtrans (kiuj funkciigas WikiTrans-on) kaj eventuale ankaŭ al evoluigistoj de Apertium (ilo, kiu nuntempe tradukas en EnhavTradukado). Programistoj ŝatas tre konkretajn rimarkojn; alia afero estas kiom facilas la aferon plibonigi... Kompreneble, programo komenciĝas je iu nivelo kaj nur laŭ paso de tempo pliboniĝas; ni vidos, kio estos ĉi tie post 10 jaroj - danke al nuntempa laboro :) --KuboF (diskuto) 18:10, 14 Jun. 2015 (UTC)
Eble estus necese malebligi la aŭtomatikajn tradukadojn el la angla (ne la baza angla) por ke la uzantoj uzu iliajn scipovojn. Ĉu? Mi kelkfoje ne ŝatas traduki miajn artikolojn el la angla. Ĉiuĵaŭde Diskuto 15:03, 14 Jun. 2015 (UTC)
Ĉiu uzanto povas uzi la tradukan interfacon ankaŭ sen maŝina tradukado - tiu opcio estas en la dekstra kolumno. Sed por multaj uzantoj estas redaktado de maŝine antaŭtradukita teksto pli facila kaj rapida - tial maltaŭgus ĝenerala malŝalto por ĉiuj. (Cetere, pri opinioj de uzantoj (enkalkulante min, ekde 11:30) vi povas spekti retan diskuton pri nuntempo kaj baldaŭa estonteco de EnhavTradukado, en la angla). --KuboF (diskuto) 18:10, 14 Jun. 2015 (UTC)

Novaĵo: Jam estis ŝaltita maŝina tradukado de la franca, la hispana kaj la kataluna al Esperanto en la ilo EnhavTradukado. Vi do povas ŝalti la ilon kaj provi tradukadon. Tamen, kiel mi jam plurfoje diris, maŝina traduko estas nur helpilo kaj bezonas permanan kontrolon. Se vi konsideras iun maŝinan tradukaĵon maltaŭga, kuraĝu ĝin plene redakti aŭ traduki dekomence. Tradukado de diversaj lingvoj havas diversan kvaliton, kio vi povas konsideri jam de nuntempa kvaropo (la angla, la franca, la hispana, la kataluna). --KuboF (diskuto) 10:00, 9 Sep. 2015 (UTC)

Stranga atentigo

Trifoje mi vidis tiun atentigon:

Information: You are importing User:Lupin/popups.js into your common.js or <skin>.js! This script is unmaintained. Please remove this inclusion and enable the Navigation popups Gadget in the preferences of your account instead.

Mi bezonas klarigon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 00:52, 16 Aŭg. 2015 (UTC)

@Ĉiuĵaŭde: La mesaĝo signifas en la angla la jenon:
„Informo: vi importas User:Lupon/popup.js en vian common.js-paĝon! Tiu skripto ne estas flegata. Bonvolu forigi la inkludon kaj anstataŭe ŝaltu la navigan tujhelpilan aldonaĵon en la preferoj de via konto.“
Strangas, ke vi mem fakte tute ne havas js-subpaĝon de uzanto. Do, kie ekzakte aperas la mesaĝo! Do, sur kiu paĝo? --Tlustulimu (diskuto) 13:45, 16 Aŭg. 2015 (UTC)
Mi jam trovis la kaŭzon de la mesaĝo. En la aldonaĵo MediaWiki:Gadget-Popups.js enestis la menciita skripto. Mi ĵus ŝanĝi tion. Sed nun ankoraŭ devus esti iel aranĝataj la rilataj CSS-formatoj. Do, eble la skripto nun ne plu redonas strangan mesaĝon, sed mankas formatoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:07, 16 Aŭg. 2015 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus testis la aldonaĵon "Navigaj saltofenestroj", kiu troveblas en miaj preferoj, post plia korekto kaj ĝi funkcias bone ĉe mi. Ĉu ankaŭ ĉe vi? Se ne, eble estus bone, se vi provizore malŝaltas ĝin kaj poste denove ŝaltas ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 14:32, 16 Aŭg. 2015 (UTC)
@Ĉiuĵaŭde: Hieraŭ denove malaperis kelkaj formatoj de la aldonaĵo, ĉefe la fona koloro. Mi reaperigis ĝin ĉe mi per mia universala uzantopaĝo. Tiam la formatoj aperas en ĉiuj vikipedioj, se tie estas la sama aldonaĵo. Mi uzas tie la jenan kodon:
/* Formates for the Gadgets [[:en:Wikipedia:Tools/Navigation popups]] and [[:eo:Vikipedio:Aldonaĵoj/Naviga saltofenestro]] */
.navpopup { 
  background-color: #FFFFA3  !important;
  font-family:      serif    !important;
  color:            #404     !important;
  font-size:        medium   !important;
  border-radius:    0.5em    !important;
}
Se al vi ne plaĉas helflava fonkoloro, vi povas difini alian koloron. --Tlustulimu (diskuto) 16:27, 10 Sep. 2015 (UTC)

Serĉilo en Esperanto

Kiu donus konsilon al mi, kion fari pri serĉilo en Eo Vp? La similaj serĉiloj perfekte funkcias ĉe mi, ekzemple en WP, hu Wp... Do, se mi skribas kelkajn literojn, jam tiam aperas pli malsupre la koncernaj titoloj grase aŭ negrase. En Eo nuntempe tio ne funkcias, ĉar aperas ia simbolo (eble radio), se mi klakas tien, tiam aperas eblecoj pri transliterigo x sistemo ktp, kiu ne interesas min. Mi plene devas entajpi la plenan vorton, eĉ titolon, kion mi serĉas, la funkcio startas, se mi klakas al la lupeo. Se mi tajpas Buda, nature la serĉilo trovas Buda, sed nur la artikolon kaj ne montras tiujn artikolojn, kiuj estas en artikolaj tekstoj.--Crosstor (diskuto) 12:20, 10 Sep. 2015 (UTC)

@Crosstor: Mi supozas, ke en la esperanta vikipedio estas iu skripto, kiu iel ĝenas la kutiman funkcion de la serĉilo. Sed nuntempe mi ĉefe cerbumas pri Lua-moduloj kaj pri korektoj de MediaWiki:Common.js. Do, eventuala korekto povos daŭri ankoraŭ iomete. Krome mi ne scias, kiom mi redaktos sekvontsemajne, ĉar mi estos survoje. Ĉu eble alia teknike lerta administranto havas proponon pri korekto? Se ne, mi provos solvi tion, sed certe ne urĝege. --Tlustulimu (diskuto) 12:30, 10 Sep. 2015 (UTC)
Ĉe mi la serĉilo ŝajnas funkcii bone. Mi ĵus provis enskribi "Buda" kaj tuj aperis diversaj samkomencaj titoloj: Budapeŝto, Budakeszi... --Surfo 15:35, 10 Sep. 2015 (UTC)
@Surfo: Kiun foliumilon vi uzas? Ĉu vi uzas aldonaĵojn, kiu troviĝas en viaj preferoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:54, 10 Sep. 2015 (UTC)
Firefox 40.0.3 sub Vindozo 8.1, neniu aldonaĵo estas ŝaltita. Mi provis ankaŭ aliajn vortokomencojn ol "Buda", kaj ĉio ŝajnas iri glate. --Surfo 16:03, 10 Sep. 2015 (UTC)
Mi uzas Google Chrome, nuntempe mi ne havas eblecon ŝanĝi ĝin al io alia. --Crosstor (diskuto) 04:35, 11 Sep. 2015 (UTC)
Ĉe mi la serĉilo ankaŭ bone funkcias. Mi uzas Firefox sur Ubuntuo 14.04. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 04:44, 13 Sep. 2015 (UTC)
Mi sukcese kopiis la tekston, kiu aperas post klako de ikono, kiu verŝajne blokas aperon de trovitaj vortoj en la serĉilo:

Esperanto transliterigo Esperanto h Esperanto h fundamente Esperanto plena Esperanto q sistemo Esperanto vi sistemo Esperanto x sistemo Uzi indiĝenan klavaronCTRL+M Aliaj lingvoj angla.

--Crosstor (diskuto) 11:23, 13 Sep. 2015 (UTC)

Mi provis fremdan komputilon, kiu uzas Mozila, tie la serĉilo funkciis perfekte.--Crosstor (diskuto) 07:59, 24 Sep. 2015 (UTC)
Ekde hiearaŭ la serĉilo funkcias bone, mi faris nenion, do la centra Vp faris ion.--Crosstor (diskuto) 12:54, 8 Nov. 2015 (UTC)

Fuŝo en la supro de la paĝo

Saluton. Mi ĉivespere vidas strangan fuŝon en la supro de la paĝoj de Vikipedio. Nun mi funkcias per Google Chrome kaj tio estas nur ĝenado. La listo de personaj aferoj, kontribuoj ktp disiĝas tra la tuta paĝo, iras sur aliaj klakiloj kaj malfacilas la uzadon. Sed kutime mi veturas per Mozilla Firefox kaj tie absolute maleblas malfermi paĝon. Ĉio estas blokita. Ankaŭ tie ĉi mi malkapablas subskribi, ekzemple. Mi estas Kani 14-9-15.

Fakte dum unu sekundo ĉio videblas enorde. Se vi kapablas rapide klaki en tiu sekundo, oni funkcias; male, ne. Kani.
En la anglalingva Vikipedio ĉio iras normale. Kani
Mi havas la saman problemon, kiam mi konektiĝas per mia konto. La problemo ŝajne ne dependas de la retumilo. uzanto:Dominik
Ankaŭ mi suferas tiun problemon, kaj mi uzas Firefox, do ŝajne la retumilo ne estas la problemo. Ĉu eble oni instalis novan ĝavaskripton? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 19:04, 14 Sep. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi havas la saman problemon. Mi ne povas finlabori jam kreita artikolo ĉar la legilo "Redakti fonton" (supre de la artikolo) ne fukcias. --Glavkos diskutejo 21:22, 14 Sep. 2015 (UTC) [ĝisdatigo] Do ĉio funkcias bone kiam mi elsalutas. Eble la problema estas ligita kun la softvaro de mesaĝsistemo. Glavkos (elsalutita)
Mi ĵus provis - denove bone funkcias :-)) --Dominik (diskuto) 02:46, 15 Sep. 2015 (UTC)
Hodiaŭ marde ŝajne jam ĉio denove enordas.--kani (diskuto) 11:27, 15 Sep. 2015 (UTC)

Ŝablono "projektoj" fuŝas indekson de aliaj lingvoj

Ekzsitas ŝablono "projektoj", kiu komplete fuŝas la montradon de aliaj lingvoj en la navigilo. Tiu ŝablono estas tre komplika kaj evidente enhavas teknikan fuŝon. Ĉu iu kapablas ripari ĝin, aŭ se ne, ĉu ni povas ĝin anstataŭi per alia funkcianta ŝablono? Amike DidiWeidmann (diskuto) 14:01, 22 Sep. 2015 (UTC)

Kie estas ekzemplo de fuŝo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:30, 22 Sep. 2015 (UTC)
Ŝajne la problemo ne plu estas, aliokaze kaj Zuriko kaj ĉiuj aliaj artikoloj kun {{Projektoj}} fuŝus montradon de intervikioj; kio ne okazas :) --KuboF (diskuto) 15:45, 22 Sep. 2015 (UTC)
@DidiWeidmann: Do, kie ekzakte aperis la fuŝo? Kaj per kiu foliumiloj? Kelkaj fuŝoj iel dependas de la uzata foliumilo. --Tlustulimu (diskuto) 18:25, 11 Okt. 2015 (UTC)
Kiam oni metas tiun-ĉi ŝablonon su artikolo, tiam malaperas maldekstre la ligiloj al la aliaj lingvoversioj. Kiam oni forigas la ŝablonon, tiuj ligiloj denove bone funkcias! Do evidente la ŝablono iel konfliktas kun la funkcio de la nova aŭtomatismo pri la intervikiaj ligiloj.DidiWeidmann (diskuto) 17:02, 14 Okt. 2015 (UTC)
En la artikolo estas la ŝablono kaj la interlingvaj ligiloj videblas - do tio ne estas ĝenerala fuŝo. Do denove, Didi, kiun foliumilon, en kiu versio, kiun operaciumon, en kiu versio, eventuale kiujn aldonaĵojn kaj beta-funkciojn vi uzas? --KuboF (diskuto) 18:53, 15 Okt. 2015 (UTC)

La IFA ŝablonoj ŝajne havas cimon

Se mi uzas IFA ŝablonojn (ekz. Ŝablono:IFA), la rezulto devus aspekti kiel ekz. t͡su͍, sed ili donas t͡su͍ anstataŭe. (Se mia ekzemploj aspektas same sur via ekrano, jen ekrankopio) La IFA ŝablonoj ĉe la angla Vikipedio (ekz. en:Template:IPA) ne havas tiun problemon.

Se gravas, mi uzas Windows 7, kaj mi havas ĉi tiu problemo uzante kaj Chrome-on, kaj Firefox-on, kaj Internet-Explorer-on. Per Internet Explorer mia dekstra ekzemplo aspektas eĉ pli malbona, sed la maldekstra aspektas ĝuste en ĉiu el la tri.

Rajzin (diskuto) 03:47, 12 Okt. 2015 (UTC)

@Rajzin: Ĉu temas pri la fuŝa pozicio de la diakrita signo? Se jes, ni eble devus ŝanĝi la uzatan litertipon. Nuntempe ili estas rekte difinitaj en la ŝablona fontokodo, dum ke la angla ŝablono en:Template:IPA havas class-atributon kaj tial havas difinojn en vikia CSS-paĝo. Ĉu ni eble faru same?
Krome vi ne skribis pri la testita versio de Internet Explorer, ĉar inter la diversaj versioj parte estas granda malsameco pri diversaj trajtoj. --Tlustulimu (diskuto) 06:05, 12 Okt. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Jes, prave estas problemo pri la diakritoj. Ŝajnas, ke la pozicio de ĉiu diakrita signo estas tro dekstra, inkluzive de la arko super la "ts" kaj la diakrito sub la "u" en mia ekzemplo. La Esperanta ŝablono fakte jam havas class-atributon ankaŭ, sed male de la angla ŝablono, ĝi havas ankaŭ font-family-an style-atributon. Mi ne bone konas HTML ktp, sed mi supozas, ke eble tiu atributo antsataŭigas la class-an litertipan agordon.
Cetere, la testita versio de Internet Explorer estas 11.0 (aŭ pli ekzakte 11.0.9600.17843). ―Rajzin (diskuto) 08:54, 12 Okt. 2015 (UTC)
@Rajzin:✔ Farite Mi ĵus forigis la tutan style-atributon. Ĉu vi nun povus testi denove? Sed tre verŝajne la fuŝo ne foriĝos, ĉar ankoraŭ estas formatoj en MediaWiki:Common.css ĉe .IPA, kiuj ne ekzistas en la angla vikipedio en:MediaWiki:Common.css. --Tlustulimu (diskuto) 09:05, 12 Okt. 2015 (UTC)
Ĉe mi vidiĝas tute bone, per pluraj retumiloj kaj Windows 10 - ĉu cimo per Windows 7? --Dominik (diskuto) 09:13, 12 Okt. 2015 (UTC)
@Dominik: Verŝajne ne kulpas Vindozo 7, ĉar ankaŭ ĉe mi la diakritaj signoj ĉi-supre aperas tro dekstre, sed sub Vindozo 10. Strangas nur, ke en la ŝablona dokumentado ĝi aperas je la sama pozicio kiel en la germana ŝablono de:Vorlage:IPA, same kiel en la redakta kesto dum mi tajpas tion. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 09:18, 12 Okt. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Ŝajnas ke nun Ŝablono:IFA funcias ĝuste. Almenaŭ por la simboloj, kiuj mi uzas. Estas tiel en ĉiu el mia tri TTT-ligiloj. Sed mi supozas, ke ja eblas, ke la forigo faris aliajn fuŝojn por iuj uzantoj.
Cetere, mi forigis ankaŭ la style-atributon ĉe Ŝablono:IFA3. ―Rajzin (diskuto) 18:37, 12 Okt. 2015 (UTC)

Artikolo de la semajno

Mi vidas fuŝe la novan artikolon de la semajno.--kani (diskuto) 19:50, 12 Okt. 2015 (UTC)

@Kani: Dankon pro via atentigo.
✔ Farite Mi ĵus aldonis la unuan alineon el la artikolo Kiro la 2-a al Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/42 forlasante la referencojn, ĉar tiuj povus konfuzigi novulojn. --Tlustulimu (diskuto) 20:21, 12 Okt. 2015 (UTC)
Ĉio enorde videblas ĉe mi. Dankon. Nun nur la foto strange montras atentigon al skribaĵo en arabaj literoj, eble en lingvo farsi, kiun nur irananoj eble komprenos. Sed mi supozas, ke forigi aŭ traduki tion, ne estas facila. Ĝis.--kani (diskuto) 20:29, 12 Okt. 2015 (UTC)
Mi jŭs konstatis ke en la komenco de la artikolo Ciro la 2-a la arabliteraj vortoj Kuroŝ-e Bozorg en la arablitera versio estas en malĝusta ordo nome Bozorg Kuroŝ-e en la Ĉefpaĝo, dum en la kompleta artikolo estas en ĝusta ordo. Tiu arablitera skribsistemo estas teknike terura! Mi ne kuraĝas interveni.
Mi pensas, ke mi solvis ambaŭ problemojn - krome mi faris ŝanĝon "Kiro" --> "Ciro". --Dominik (diskuto) 23:06, 13 Okt. 2015 (UTC)
Jes, mi vidas jam la vortojn en la ĝusta ordo.--Seminario (diskuto) 07:53, 14 Okt. 2015 (UTC)

matematikisto

Ĉu iu scias, ke kial matematikisto aperas nun ruĝa? Se mi bone rememoras, pli frue ĝi estis blua, do estis pri tio artikolo.--Crosstor (diskuto) 12:18, 18 Okt. 2015 (UTC)

  • Ĝi estis ne artikolo, sed redirektilo. La 9-an de oktobro la kolego KuboF forigis tiun redirektilon kun klarigo «alidirektis al Listo de matematikistoj, sed devus temi pri okupo / profesio» (li pravas, tiu redirektilo ne estis ĝusta). La 19-an de oktobro la kolego Moldur kreis sur la sama loko novan redirektilon, kiu montras al Matematiko. Gamliel Fiŝkin 03:40, 21 Okt. 2015 (UTC)
Dankon!--Crosstor (diskuto) 04:08, 21 Okt. 2015 (UTC)

Uzanto kun kontribuoj, sed sen konto?

Saluton. Mi ĵus rigardis, kiu kreis la artikolon Amorea Lingvo kaj poste rigardis liajn kontribuojn. Temas pri Avtandil ABULADZE (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • SUL • protokolo). Nun estas la problemo, ke sur la speciala paĝo de liaj kontribuoj aperas la ruĝa aserto Uzanto-konto "Avtandil ABULADZE" ne estas registrita.. Kiel ni traktu tion? Ĉu ekzistas pliaj tiaj uzantoj, kiuj aktivis antaŭ tiel longega tempo kaj subite malaktiviĝis, ke por ili la tiama vikia softvaro ne kreis konton. Tamen ili havas kontribuojn.

Avtandil ne plu povas mem ion fari pri tio, ĉar li jam forpasis. :-( --Tlustulimu (diskuto) 16:13, 21 Okt. 2015 (UTC)

En la historio de la menciita artikolo estas alia tia uzanto: konvertilo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • SUL • protokolo). Sed ties kontribuoj eĉ ne estas videblaj... Mi ne scias precize pri kio temas kaj kiajn sekvojn tio havas. --KuboF (diskuto) 15:37, 22 Okt. 2015 (UTC)

Bedaŭrinde, pluraj vikipedianoj diverstempe forpasis, kaj multegaj malaktiviĝis. Ne nur en nia lingva sekcio. Necesas tutvikia regulo, kiu permesus al stevardoj krei unuigitajn kontojn por forpasintaj uzantoj kaj por tiuj neaktivaj uzantoj, kiuj ne respondis post iu decidita tempodaŭro. Gamliel Fiŝkin 03:26, 23 Okt. 2015 (UTC)

Demando pri formatoj

Saluton. Mi ĵus demandis ion sur MediaWiki-Diskuto:Common.css. Bonvolu respondi nur tie. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 18:07, 21 Okt. 2015 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu respondis nek ĉi tie nek tie, mi ĵus realigis la aldonon. Se estas iu problemo ĉe vi en {{Listo de elementoj2}} pri la horizontala montrado de la listo, bonvolu unue provi malplenigi la kaŝmemoron de via foliumilo. Se tio ne efikos, bonvolu informi min antaŭ ol vi provus ion "ripari", precipe se vi ne (bone) scias ion pri CSS. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 10:26, 25 Okt. 2015 (UTC)

Geokesto kaj Geokesto2

Saluton. Mi hodiaŭ finfine trovis solvon, tiel ke artikoloj kun {{geokesto}} kaj {{geokesto2}} finfine bone montras la koordinatojn tute supre dekstre. Sed nun aperis nova problemo, ĉar kelkfoje uzantoj, por aperigi tiajn koordinatojn, simple aldonis {{coord}} aŭ {{koord}} anstataŭ forigi superfluan parametron de la informkestoj. Sed ekde hodiaŭ la superflua parametro eĉ ne plu efikas en la artikoloj. Do, mi ŝatus nur scii, kiom da artikoloj nun havas la koordinatojn dufoje unu super alia. Ĉu eblas eltrovi tion iel? La maldekstra "Ligiloj ĉi tien" ja nur montras tion por unuopa paĝo. --Tlustulimu (diskuto) 21:03, 13 Nov. 2015 (UTC)

Mia kodo estas transikskodita.

Saluton. Mi ne havas problemon por tajpi specialajn signojn kiel ĉ, ŭ, ktp. Sed Mia teksto estas transformita kiel ĉ, ŭ, ktp! Tio, mi ne volu. Kiel ĉu mi malaktivigas tiun funkcion? --Psychoslave (diskuto) 10:26, 8 Dec. 2015 (UTC)

  • Miaopinie, estus plej bone ne plu apliki tiun arĥaikan neaktualan iksosistemon. Sed dume, kiam vi bezonas ĝuste ikson, tajpu du iksojn: ekzemple, por Luxembourg tajpu Luxxembourg. Gamliel Fiŝkin 22:57, 10 Dec. 2015 (UTC)
Pri la afero estis jam lanĉita Peto pri komento kun rezulto forigi tiun sistemon. Sed tio dependas de vikimediaj evoluigistoj, kiuj havas la taskon en sia plano, sed longtempe ne efektivigas ĝin. Se vi kapablas ilin instigi, ni dankus vin. --KuboF (diskuto) 22:52, 13 Dec. 2015 (UTC)

Ŝablono:Informkesto pereinta ŝtato

Mi ŝanĝetis en {{Informkesto pereinta ŝtato}}: La flago kaj blazono nun montriĝas kun grandeco 120px, se grandeco ne estas indikita en la ŝablon-alvoko. Ĉar mi tute ne spertas pri la manipulado de ŝablonaj parametroj k.s., mi devis iom eksperimenti, kaj mi petas iun teknikan spertulon kontroli ĉu mi faris bone kaj nenion fuŝis. Mi enmetis kodaĵon:

|grandeco maldekstre = {{#if:{{{flago grandeco|}}}|{{{flago grandeco|}}}|120px}}

kie antaŭe estis:

|grandeco maldekstre = {{{flago grandeco|100px}}}

(Ŝajne iu jam antaŭe intencis doni se-mankan valoron 100px, sed ŝajne tio ne funkciis.)

Rezulto videblas ekz-e ĉe Germana Demokratia Respubliko. Dankon! - Moldur (diskuto) 19:54, 9 Dec. 2015 (UTC)

Alia korektenda detalo: Vidu ĉe Vajmara Respubliko: La ligo Flago de Germanio, el la parametro "artikolo pri la flago", aperas dufoje. Eble mi provos korekti tion ankaŭ... - Moldur (diskuto) 20:08, 9 Dec. 2015 (UTC)
Saluton, @Moldur: Dankon pro via atentigo. La duobla ligilo malaperis, ĉar mi ĵus korektis la ŝablonon. Via antaŭa korekto estas en ordo. :-) --Tlustulimu (diskuto) 20:24, 9 Dec. 2015 (UTC)
Koran dankon, @Tlustulimu! Moldur (diskuto) 07:22, 11 Dec. 2015 (UTC)

EnhavTradukado

Problemo en Kontribuoj/Tradukoj: Mi komencis traduki artikolon, sed tro malfrue rimarkis ke tradukado de la germana al esperanto ne funkcias. Poste mi elektis la francan kaj publikigis la artikolon. Samtempe mi volis forigi tiun komencitan ekde la germana. Estas butono por viŝi artikolon, sed ĉe mi ĝi ne funkcias.--Riŝo (diskuto) 09:01, 16 Dec. 2015 (UTC)

Ankaŭ mi ne sukcesis. --pino (diskuto) 12:36, 17 Dec. 2015 (UTC)

Password Strength RFC

Saluton

We have started an RFC on meta to increase password requirements for users that have accounts which can edit MediaWiki:Common.js, have access to checkuser or have access to Oversight.

These types of accounts have sensitive access to our sites, and can cause real harm if they fall into malicious hands. Currently the only requirement is the password is at least 1 letter long. We would like to make the minimum be 8 letters (bytes) long and also ban certain really common passwords.

By increasing requirements on passwords for accounts with high levels of access, we hope to make Wikimedia wikis more secure for everyone. Please read the full text of the proposal here, and make your voice heard at the RFC

Dankon

(On behalf of the WMF security team) BWolff (WMF) (talk) 07:35, 21 Dec. 2015 (UTC)

Saluton. Mi klopodis alinomigi tiun artikolon al Lingvoj en NiĝerioLingvoj de Niĝerio, ĉar kvankam Nigerio estas alinomigo de la ĉefa artikolo, PIV agnoskas nur Niĝerio-n, kiu estas la nuna titolo da la ĉefa artikolo. Oni respondas al mi, ke temas pri iu nigra listo. Pri kio temas?--kani (diskuto) 00:01, 3 Jan. 2016 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus iomete korektis la artikolon, ĉar ĝi enhavis malĝustan nomon de ŝablono, tiel ke ĝi ne povis funkcii. Krome mi ankaŭ korektis iomete la tekston kaj ligilojn al prilingvaj artikoloj. Kaj finfine mi ŝanĝis la titolon al Lingvoj en Niĝerio kaj aldonis la intervikiojn per Vikidatuma ero. --Tlustulimu (diskuto) 22:13, 22 Jan. 2016 (UTC)

ŝablono: Informkesto reganto

Mi aldonis novajn parametrojn, por "religio" kaj "subskribo" al {{informkesto reganto}}. Rezulto videblas ĉe Frederiko la 1-a (Prusio). Mi petas ke iu kiu povas la kodadon pli bone ol mi, kontrollegu ĉu mi faris bonorde. Eble vi ankaŭ trovas eblecon pli bone aranĝi la bildeton kun la subskribo en la informkesto. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 21:53, 3 Jan. 2016 (UTC)

@Moldur: Bona ideo. Sed mi aldonis subskribo supre al la dokumentado, ĉar la parametro estas enplektata en la informkeston per la Lua-modulo {{InfoboxImage}} kaj informo pri tio ankoraŭ mankis. Krome mi aldonis la du novajn parametrojn al la rilata ŝablono {{informkesto regantino}} kaj alĝustigis ties dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 19:38, 16 Jan. 2016 (UTC)

MediaWiki:Post-expand-template-inclusion-category

Saluton. Mi ĵus konstatis, ke MediaWiki:Post-expand-template-inclusion-category enhavas finan punkton en la mesaĝo:

Paĝoj kie inkluziva pezo de ŝablonoj estas tro granda

Mi pensas, ke ĝi superfluas. Ĉi tiu mesaĝo fakte difinas zorgigan kategorion, kiu ne ekzistas ĝis nun. Tamen ĝi enhavus unu paĝon, kie estas iu problemo. Ĉu mi tamen kreu la kategorion? Se jes, mi ŝatus forigi la punkton. Ĉu prefere la rilata paĝo en la traduka vikio estu alĝustigata? --Tlustulimu (diskuto) 19:10, 16 Jan. 2016 (UTC)

(+) Kelkaj vikipedioj jam havas zorgigan kategorion, kiel ekzemple la germana vikipedio: de:Kategorie:Wikipedia:Maximale Seitengröße durch Vorlageneinbindungen überschritten. --Tlustulimu (diskuto) 20:00, 16 Jan. 2016 (UTC)

✔ Farite translatewiki:Special:Diff/6641173. En tion klaraj aferoj bonvolu redakti kun kuraĝo ;) --KuboF (diskuto)

Mi ĵus kreis la rilatan kategorion Paĝoj kie inkluziva pezo de ŝablonoj estas tro granda, kiu estas kaŝita kategorio kaj bonŝance nun malplena. Tamen ni ja havu tian zorgigan kategorion. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 16:03, 8 Mar. 2016 (UTC)

Anstataŭigilo de neekzistantaj artikoloj

En la retpoŝta konferenco de Vikidatumoj aperis propono (angle) por malgrandaj Vikipedioj por ŝalti aldonaĵon ArticlePlaceholder (fakte anstataŭigilo de neekzistantaj paĝoj). Ĝi funkcias tiel ke kiam uzanto entajpas ion en serĉilon, la serĉilo ne proponas nur artikolojn el Vikipedio, sed ankaŭ erojn en Vikidatumoj (tiuj kun titolo aŭ kromnomo en la koncerna lingvo) kaj post iro al tiu "paĝo", ĝi montros datumojn el Vikidatumoj rekte en Vikipedio kune kun butono por krei novan paĝon. Ofte tiel oni povas trovi almenaŭ bazajn datumojn pri personoj (datoj kaj lokoj de naskiĝo kaj morto, ks.) eĉ se neniu ankoraŭ verkis artikolon pri la homo en koncerna lingvo.

Ĉar Vikidatumoj enhavas pli ol 675 000 erojn en Esperanto dum kiam E-Vikipedio havas nur pli ol 220 000 artikolojn, tio povus utili ankaŭ por ni. La kreinto de la aldonaĵo ŝajnas ke ĝi interesiĝas pri daŭra evoluo kaj plibonigo de la aldonaĵo. Pli da informoj estas en la konferenco. Mi nur ne scias kion oni konsideras kiel "malgranda Vikipedio", sed eble tio ne estus problemo. --Venca24 (diskuto) 18:47, 20 Jan. 2016 (UTC)

Mi subtenas la elprovon de tiu iniciato kaj nian engaĝiĝon en ĝi. Esence temas pri integro de io kiel Reasonator rekte en Vikipedion, kaj tio estas sencohava kaj multe pli trovebla kaj uzanto-amika ol la "Serĉorezultoj de Vikidatumoj" kiun ni jam nun redonas kiel simplan liston tute ĉe la fino de la paĝo kun serĉrezultoj kiam ne ekzistas aparta artikolo pri temo. La antaŭvidebla efiko por nia Vikipedio estas granda, do el tiu vidpunkto ni certe eniras la difinon de la serĉata "malgranda Vikipedio". Apero de Esperanto en studentlaboraĵo kaj nova projekto ligita al la Vikipedia programaro cetere iĝos bona reklamo por nia lingvo. Problemo povus esti nur se iu ero apenaŭ enhavas utilajn informojn, la paĝo estas preskaŭ malplena kaj tio ĝenos la legantojn – sed ni vidu, ĉu tio efektive ĝenus al iu. Ja preskaŭ ĉiu ero enhavos minimume titolon, priskribon kaj bildon, kio jam igas la paĝon ne aspekti tute malplena. Se aldone estos klare el la paĝoj, ke tio estas nur aŭtomate generitaj informoj, kaj la indeco de kreo de nova artikolo restos same okulfrapa kiel nun, por ne fortimigi redaktuntojn, tio estos kontentiga. Sola mia problemo estas, ke mi persone dum la nunaj monatoj ne povos tion asisti, do necesos ke iu alia anonciĝu al ŝi nianome kaj aranĝu la aferon (tamen la teksto diras, ke ne nepre necesos granda kunlaboro, se ni ne sufiĉe spertos aŭ homkapablos). Venca24, ĉu vi povus la kontakton kun ŝi flegi? Cetere, la aŭtoro ja estas ŝi kaj mi ne rimarkis, ke ŝi intencus iel kaŝi tion – male, la elekto de Ada Lovelace kiel specimeno estas bela atentigo pri tiu fakto kaj laŭ mi jam pro la bezono de plia engaĝiĝo de virinoj en komputiko tiu ŝia projekto estas subteninda kaj ŝia sekso neprisilentinda. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 09:11, 21 Jan. 2016 (UTC)
Mi skribis al ĝi ke ni interesiĝas kaj kion necesas fari por enkonduki la ilon en nian Vikipedion.
Mi ne konas la homon kaj nenio en la mesaĝo gvidis min al ideo ke ĝi estas certe ŝi. Se ĝi estus ĉeĥo, tiam estus tute klare ke ĝi estas ŝi laŭ nomo, la nomon Aimée mi ne konas kaj mi ne volis esplori ĉu ie en la mondo ne ekzistas Lucie kiel vira nomo, pro tio mi elektis neŭtralan manieron. Same mi ne scias ĉu ĝi certe estas germano kaj tial mi ne menciis tion (tio ankaŭ ne kaŝindas), sed neniun ĝenas tio ĉi. Mi samopinias ke indas havi inojn inter informadikistoj kaj ke oni ne kaŝu tion, sed ĉi tie ne temas pri prezento de la persono, sed pri prezento de la ilo. Tio, ke ĝi elektis Ada ankaŭ ne certigis min, ĉar kiam mi pripensis prelegi dum UK pri inoj en informadiko, Ada estis mia unua elekto (ĉe ŝi multo komencis), sed tio ne signifas ke mi estas ino. --Venca24 (diskuto) 12:34, 21 Jan. 2016 (UTC)
Necesas traduki la ilon en Translatewiki (mi ne sukcesis ankoraŭ ekhavi permeson por traduki) kaj havi subtenon de la komunumo - do mi kreas baloton por simple esprimi (mal)subtenon por ke ankaŭ neparolantoj de Esperanto povu simple kompreni la rezulton. Diskuto povas daŭri ĉi tie. --Venca24 (diskuto) 14:00, 21 Jan. 2016 (UTC)
Mi jam tradukis ĉion en E-on. Kiu havas aliron al TranslateWiki, ĝi povas kontroli (aŭ plibonigi) la tradukojn. --Venca24 (diskuto) 07:30, 22 Jan. 2016 (UTC)
Mi subtenas la elprovon de tiu iniciato. Mi ne certas, ke la ilo estus vere utila por kreantoj sed ni bezonas vikidatumojn kaj iniciato sciigas pri vikidatumoj. Vikidatumoj faciligi la kreanton de novaj artikoloj sed ĉefe ĝi estas necesa por niaj ĝidatigoj. Komuneco pri datumoj estas nia intereso, por personoj ni havas vere informoj en vikidatumoj sed por geografiaj lokoj estas malfacila, la grandaj vikipedioj havas iliaj proprajn metadatumoj kaj ili ne komunikas gravegajn informojn kiel loĝantaro. Se oni konas kaj uzas vikidatumojn, oni povos argumenti en nia lingvo vikipedio por peti komuniki liajn informojn. --pino (diskuto) 19:21, 22 Jan. 2016 (UTC)

Mi subtenas la testadon ĉe ni! Ĉi-semjnfine (supozeble kun Uzanto:LaPingvino kaj eble aliaj esperantistoj) mi partoprenos FOSSDEM (evento por programistoj en Bruselo, Belgio), kie prelegos ankaŭ la kreanto de la programo kaj do mi persone babilos kun ŝi kaj rekomendos nian Vikipedion. Ĉu eble iu aliĝas al ni? --KuboF (diskuto) 19:23, 29 Jan. 2016 (UTC)

Do, mi persone renkontiĝis kun la programisto kaj mi konfirmis, ke nia Vikipedio interesiĝas pri ŝia etendaĵo. Ŝi observas nian Diskutejon kaj ni iom parolis pri ŝia subteno al Esperanto kaj Ido (kaj iom miris pri la komento de Dominik :)). Do rezulte, nia Vikipedio havas bonan ŝancon por servi kiel frua testanto, sed pro studado kaj alia laboro de la programisto, necesos atendi ĉirkaŭ 1-2 monatoj. --KuboF (diskuto) 21:19, 6 Feb. 2016 (UTC)

Laŭ retpoŝtmesaĝo de Lucie, la anstataŭigilo devus esti ŝaltita je la 11-a de majo. Ŝi rekomendas traduki ecojn ĉe Vikidatumoj, kiuj ankoraŭ ne havas nomon en Esperanto. --Venca24 (diskuto) 06:03, 13 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi subtenas la ideon ĝenerale. Sed, kiel diras rusa proverbo, ne konante vadejon, ne ŝovu vin en akvon. Indas enŝalti tiun aldonaĵon ne por ĉiuj ne ekzistantaj artikoloj tuj, sed por ioma parto: ekzemple, por artikoloj pri personoj aŭ pri loĝlokoj, en kiuj ja povas esti pluraj tabelaj informoj disponeblaj en la Vikidatumoj (dato kaj loko de naskiĝo kaj morto, nomoj de familianoj, profesio, respektive teritorio, loĝantaro kaj jaro de ekkonstruo). Uzo de Vikidatumoj estas tre evoluigita en la ruslingva Vikipedio; por ekzemplo oni povas rigardi la artikolon ru:Луис Гонзага, kiu havas informkeston kun multaj informoj (N. B.: el la Vikidatumoj), kreatan per mallonga kodero {{музыкант}}, kaj kompari ĝin al la kreita de mi testa artikolaĉo is:Skúli Guðmundsson (ráðherra), kies informkesto restas malplena, malgraŭ ke mi kreis kaj plenigis eron en la Vikidatumoj. Kaj mi estas absolute kontraŭ la ideo fari ĉi tie voĉdonon: tiaj decidoj estu farataj ne per primitiva kalkulado de voĉoj, sed per argumentado. Gamliel Fiŝkin 04:49, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias ĉu eblos filtri la erojn laŭ esprimo "estas-io". Ĝenerale tio funkcios nur por tiuj eroj, kiuj havas esperantan etikedon (label). --Venca24 (diskuto) 08:14, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
En artikoloj pri personoj la kodero {{#property:P31}} donas la vorton «homo», en artikoloj pri urboj — «urbo» aŭ respektive «ĉefurbo», ktp. Foje estas du aŭ kelkaj signifoj, tiam ili estas dividitaj per komo(j). Se koncerna ero en la Vikidatumoj ne havas esperantan etikedon, anstataŭe surekraniĝas Q-numero. Ekzemple, en la artikolo Akranes la menciita kodero respondas «urbo, komunumo de Islando», sed antaŭ ol mi aldonis esperantan etikedon, estis «urbo, Q955655». Gamliel Fiŝkin 15:32, 4 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Baloto

Ĉu vi subtenas ŝalton de ilo ArticlePlaceholder en Esperanto-Vikipedio?

Por

  1. Por Por: --Venca24 (diskuto) 14:00, 21 Jan. 2016 (UTC)
  2. Por Por: --Polyglot (diskuto) 17:56, 21 Jan. 2016 (UTC)
  3. Por Por: --pino (diskuto) 19:21, 22 Jan. 2016 (UTC)
  4. Por Por: --Haruo (diskuto) 21:26, 24 Jan. 2016 (UTC)
  5. Por Por: --KuboF (diskuto) 19:16, 29 Jan. 2016 (UTC)
  6. Por Por: --Aleks Aɴᴅʀᴇ (diskuto) 09:18, 13 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ

De kie vi prenis tiun ideon pri favoro al Ido? --Venca24 (diskuto) 16:59, 21 Jan. 2016 (UTC)
@Venca24: - Lia/Ŝia retejo estas inventaire.io --Dominik (diskuto) 18:16, 21 Jan. 2016 (UTC)
Mi ne scias ĉu vi pensas tion serioze aŭ ne. La vorto Inventaire estas ŝajne franclingva, la retejo estas ĝenerale anglalingva kaj .io estas domajno de Brita Hindoceana Teritorio kaj la libroj ĉe mi nenion havas komunan kun Ido. Diru al mi kion mi misvidis. --Venca24 (diskuto) 19:09, 21 Jan. 2016 (UTC)
Eble mia enkonduka frazo povas soni strange - pli bone mi dirus: Mi ne scias ĉu vi ŝercas aŭ ĉu mi estas blinda. (Ne hezitu respondi pri tio. ;-) ) --Venca24 (diskuto) 07:30, 22 Jan. 2016 (UTC)
Ĉu Brita Hindoceana Teritorio estas la sola lando en la mondo kie Ido oficialiĝis? (mi ŝercas) --Haruo (diskuto) 17:26, 24 Jan. 2016 (UTC)
@Haruo: Ŝajne jes kaj tio mojosas. Bonvolu baloti. :-) --Venca24 (diskuto) 19:36, 24 Jan. 2016 (UTC)

Detenas

  • Sindetena Sindetena: lasu lin labori en granda vikio antaŭ provi ŝin en malgranda vikio. --Kabhi2011 (diskuto) 15:42, 21 Jan. 2016 (UTC)

Problemo kun loĝantaro de italaj komunumoj en Vikidatumoj

Saluton. Mi ĵus rimarkis pro erarmesaĝo en Malè, ke la Vikidatuma ero pri loĝantaro kaj la rilata dato forestas subite. Iam okazis robota forigo en Vikidatumoj post la jena tiea diskutado: wikidata:Wikidata:Requests for permissions/Bot/ValterVBot 12. Kion ni faru nun kun la koncernaj artikoloj? --Tlustulimu (diskuto) 21:22, 1 Feb. 2016 (UTC)

Se ni perdas la loĝantaron estas grava afero. Ni devu en ciuj niaj vikipedioj konvinkvi. La argumentoj ne estas ĉiam rajtaj problemoj. Kio estas certe, per rajtokopio de datumbazo nur kompleta kopio povus esti malpermesita. Loĝantaro estas verŝajne la pli utila datenoj por ni. Ŝajne landoj kiel Hungario kunlaboras, laboru unue kun ilin. Estas ankaŭ utilaj datenoj kiel koordinatoj aŭ areo, kiuj estas facile komunikintaj. Ne devas nepre povas uzi ilin en nia geografiaj ŝablonoj. --pino (diskuto) 18:20, 2 Feb. 2016 (UTC)

Problemoj kun Geokesto kaj Geokesto2

Saluton. Kiel relative sperta verkanto kaj uzanto de ŝablonoj mi jam oftege rimarkis, ke la ŝablonoj {{geokesto}} kaj {{geokesto2}} havas pli da malavantaĝoj ol avantaĝoj:

  • Malavantaĝoj
    1. Ili estas jam en la fontokodo tre ege grandaj kaj tial apenaŭ trakteblaj aŭ ŝanĝeblaj.
    2. Ili enhavas seriajn parametrojn kun finaj numeroj (ekz. regiono1 ĝis regionoX, mi ne scias la grandon de X), kvankam tio pli elegante eblus per listecaj parametroj uzante la modulon {{Listutil}}. Tio truke eĉ reduktus la fontokodon, simple pro evitado de oftaj ripetoj de kodo.
    3. Pli taŭga enplekto de Vikidatumaj eroj per {{Wikidata}} aŭ simila modulo ol per {{#property:}} apenaŭ eblas pro la monstra kodo de la ŝablonoj.
    4. Mia foliumilo reagas dum la redaktado tre malrapide.
      1. Uzo de WikEd aŭ alia ilo, kiu kolore markas la fontokodon por pli bona superrigardo, eĉ preskaŭ ne eblas, ĉar la malrapideco tiam eĉ pli altas.
    5. El la tre multaj parametroj nur kelkaj estas uzataj, neniam ĉiuj.
    6. {{Geokesto}} bezonas apartan grupon de tiel nomataj lokumiloj, ĉar ĝi ne povas uzas tiujn de {{situo sur mapo}}. (La kreinto simple ne kapablis aranĝi tion, nek pripensis tion.)
    7. La fontokodo de {{geokesto2}} pro alĝustigo al la kutimaj lokumiloj de {{situo sur mapo}} eĉ pligrandiĝis, tiel ke plia "plibonigo" apenaŭ eblas.
    8. Multaj parametroj estas strange titolitaj kaj ne sekvas la proponojn el Helpo:Informkestoj pri laŭebla evitado de mallongigoj. (Sed similan problemon havas pliaj ŝablonoj.)
    9. Ili enhavas eĉ kelkajn grupojn de parametroj por koordinatoj, tiel ke ne klaras al kiuj rilatu la Vikidatuma ero geografiaj koordinatoj (P625).
  • Avantaĝoj:
    1. Eblas transpreni informojn el kelkaj aliaj vikipedioj, precipe el tiuj kun simila ŝablono. (Tio estas nur relativa avantaĝo, ĉar la parametroj estis grandparte tradukitaj, tiel ke oni bone devas koni ilin.)
    2. Ili estas uzeblaj por diversaj geografiaj objektoj. (Sed estas eĉ duboj pri ĉiama taŭgeco en la angla vikipedio, kiel mi foje tie legis. Por kelkaj objektoj tamen tie estas apartaj informkestoj.)
    3. Ni bezonas malpli da informkestoj.

Do, mi proponas tri variantojn de ŝanĝoj, el kiuj unu estu realigata poste:

  1. Ni iom post iom transiras en la uzado al pli malgrandaj informkestoj, ĉefe tiuj, kiuj jam pli taŭge uzas ion el Vikidatumoj (ekz. {{informkesto urbo}}), kaj poste foririgas {{geokesto}} kaj {{geokesto2}}. Ĉe tio ne por ĉiuj unuopaj tipoj de geografiaj objektoj devus ekzisti apartaj ŝablonoj, ĉar ekz. {{informkesto urbo}} ne nur taŭgas por urboj, sed ankaŭ por vilaĝoj, municipoj ktp.
  2. Ni nur por kelkaj tipoj de geografiaj objektoj transiras en la uzado al pli malgrandaj informkestoj (ekz. {{informkesto urbo}}) kaj forigu poste la kodon por tio el {{geokesto}} kaj {{geokesto2}}, tiel ke ili fariĝus pli malgrandaj kaj eble eĉ iomete pli facile trakteblaj.
  3. Dua varianto plus rekreo de la ŝablono per Lua-modulo, sed kun uzo de la supre menciita helpa modulo {{Listutil}}. Aldone uzo de {{Wikidata/bildoj}} kaj aliaj helpaj moduloj. (Ĉu kun ŝanĝo de la nomo al "Informkesto geografiaĵoj"? Eble ja la modulo {{Biografio}} taŭgas kiel bazo.)

Proponinto: --Tlustulimu (diskuto) 19:13, 5 Feb. 2016 (UTC) Aldono de tria varianto kaj iom da korektoj --Tlustulimu (diskuto) 09:23, 6 Feb. 2016 (UTC)

Por 1

Malforte por Malforte por: --Tlustulimu (diskuto) 09:23, 6 Feb. 2016 (UTC)

Por 2

Por 3

Por Por: Ĉar la ŝanco entute rezigni pri ili ne estas bona. --Tlustulimu (diskuto) 09:23, 6 Feb. 2016 (UTC)
Por Por: Oni ne povas ignori la nunan gravecon de la uzado de Geokesto. Uzi modulon {{Listutil}} estas certe la pli efika ago por eki. La nomo de la ŝablono ne estas problemo, plue oni ne bezonas du ŝablonoj : geokesto kaj geokesto2, se kazoj estas, kie iloj de geokesto ne funkcias en geokesto2 mi povas labori por ŝanĝi la artikolojn. Mi aprobas la nomon Informkesto geografiaĵoj. Alia modulo por bildo aŭ por koordinatoj povas helpi. Se uzi la modulon {{Biografio}} kiel bazo signifas uzi signojn por marki la eroj de vikidatumoj ne ĝenas multe. --pino (diskuto) 10:34, 6 Feb. 2016 (UTC)

Kontraŭ ambaŭ

Aliaj proponoj

Diskuto

Saluton. Mi hodiaŭ jam kreis la proponitan ŝablonon {{Informkesto geografiaĵoj}} kaj ĝian modulon {{geografiaĵoj}}. Ambaŭ jam funkcias, sed ankoraŭ ne estas pretaj. Do, bonvolu ankoraŭ ne ekuzi ilin. --Tlustulimu (diskuto) 21:29, 6 Feb. 2016 (UTC)

Saluton. Mi hieraŭ kreis provejajn versiojn de la menciita modulo, nome
  • {{Geografiaĵoj/provejo}} ankoraŭ enhavas fuŝeton, tiel ke nur la unua parametro, kiu troviĝas en la kodo post "titolo", funkcias.
  • {{Geografiaĵoj/provejo2}} ne plu havas la supran fuŝeton, sed bezonas ankoraŭ aldonojn de pliaj trajtoj.
Ambaŭ moduloj uzas submodulojn por la unuopaj informkestoj. Tio signifas, ke la sama modulo estos uzebla por kelkaj informkestoj. Mi jam cerbumis iomete pri kodo, kiu ebligos aranĝon de similaj informkestoj kiel grupojn kun komunaj parametroj. --Tlustulimu (diskuto) 22:09, 8 Feb. 2016 (UTC)

Saluton. Mi intertempe forigis la supre menciitan fuŝon de {{Geografiaĵoj/provejo}}. Tamen unu demando en la Lua-projekto ankoraŭ atendas respondon, nome

Citaĵo
 Sed pri kelkaj parametroj de {{geokesto}} resp. {{geokesto2}} mi dubas, ke ni devus transpreni ilin. En la fontokodo de la ŝablonoj troviĝas parametroj, kiuj ne estas menciitaj en la dokumentadoj. Kiel trakti ilin? Mi preferus ne transpreni ilin en la modulon, precipe se ili ne nur ne estas menciitaj en la dokumentado, sed eĉ neniam estas uzataj en iuj artikoloj. Ĉu bone? 

Do, kion fari? Mi inklinas al la proponita forigo de ne uzataj parametroj, por ke la modulo ne devu fariĝi pli granda ol ĝi jam estas. --Tlustulimu (diskuto) 18:01, 24 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

x-sistemo

Mi ne povas krei ĝustan titolon pri ĵus redaktita artikolo Kálmán Lŭ, vane mi tajpas 2 x-ojn. Estas interese, ke en la art. jam ĉiu estas bona.--Crosstor (diskuto) 06:41, 8 Feb. 2016 (UTC)

✔ Farite alinomita.--Salatonbv (diskuto) 21:58, 8 Feb. 2016 (UTC)

Mi alinomis la paĝon pro tajperaro, poste mi ne povis ligi ĝin al hungara paĝo. Supozeble ankaŭ la originan titolon devas nuligi.--Crosstor (diskuto) 11:54, 10 Feb. 2016 (UTC)

Saluton, @Crosstor: Kelkfoje la aŭtomata aktualigo de Vikidatuma ero dum alinomado iomete daŭras. Sed mi ĵus rigardis la artikolon kaj la ligilo al hungara artikolo tie bone videblas. --Tlustulimu (diskuto) 21:16, 11 Feb. 2016 (UTC)
Post faro de la lingva ligilo aperis angla teksto, tial mia ligo ne sukcesis.--Crosstor (diskuto) 05:24, 12 Feb. 2016 (UTC)

Nova trajto de Math-etendilo

Saluton. Mi ĵus legis en la germana vikipedio en projektaj novaĵoj, ke nun eĉ eblas ĥemiajn formulojn. Ekzemple el <ce>C6H5-CHO</ce> fariĝas . Tio estas parto de la Vikia versio MediaWiki 1.27.0-wmf.13, kiu ekde hodiaŭ estas uzata. --Tlustulimu (diskuto) 21:20, 11 Feb. 2016 (UTC)

Forigeto

Mi proponas forigon de "Dosiero:1970 Besto-Farmo.jpg" ĉar ĝi troviĝas jam en la Komunejo. --Forstbirdo (diskuto) 13:54, 18 Feb. 2016 (UTC)

Farita. --pino (diskuto) 14:52, 18 Feb. 2016 (UTC)

Alilingvaj ligiloj

Saluton. Mi ne sukcesas ligi Cantigas de Santa Maria al en:Cantigas de Santa Maria nek Tombo de Markizo Ji de Zeng al en:Tomb of Marquis Yi of Zeng. Ĉu iu scias kial?--kani (diskuto) 23:36, 4 Mar. 2016 (UTC)

Saluton, kani. Ĉar en:Cantigas de Santa Maria kaj en:Tomb of Marquis Yi of Zeng jam estas en Vikidatumoj. Por montri la intervikiojn ĉi tie en eowiki, oni devas aldoni la esperantan titolon al la Vikidatumoj-paĝoj (1 kaj 2. CasteloBrancodiskuto 01:27, 5 Mar. 2016 (UTC)
✔ FariteCasteloBrancodiskuto 01:38, 5 Mar. 2016 (UTC)
Dankon.--kani (diskuto) 12:17, 5 Mar. 2016 (UTC)
Tamen restas la malfacilaĵoj. Mi faris novajn artikolon kaj poste mi klakas ĉe Aldoni ligilojn kaj aperas la kvadarataj fakoj por ke mi metu la ekzemple anglalingvan titolon kaj la ligo estas farita senprobleme. Sed denove okazis problemo. Mi faris Normiga etiko ligota al en:Normative ethics, sed kiam mi klakas ĉe Aldoni ligilojn aperas ne la kvadarataj fakoj sed alia paĝo kiu titolas Krei novan eron kun anglalingva enhavo Make sure to check if the item already exists! You should create a label and a description for all new items. Klakante al "Kreu" vi akceptas la kondiĉojn de uzado kaj vi nerevokeble akceptas liberigi vian kontribuon laŭ Creative Commons CC0 License. Tie mi ne scias kion fari nek kie klaki aŭ skribi se indas.--kani (diskuto) 18:47, 6 Mar. 2016 (UTC)
Same por Praktika filozofio ligota al es:Filosofía práctica.--kani (diskuto) 18:57, 6 Mar. 2016 (UTC)
@Kani: ✔ Farite Mi ĵus sukcesis senprobleme ligi la menciitajn artikolojn. Do, en tiaj kazoj nur helpas reiri al la artikola paĝo, reŝarĝi ĝin kaj denove provi ligi ĝin. Sed tion mi jam ie skribis responde, eble eĉ al vi. --Tlustulimu (diskuto) 19:05, 6 Mar. 2016 (UTC)
Dankon pro la helpo, sed ĝi ne funkcias. Mi ĵus kresi novan paĝon Teoria filozofio ligota al en:Theoretical philosophy, klopodis ligi kaj aperis denove tiu fia Krei novan eron, mi reiris al la paĝo, reŝarĝis, reklopodis kaj refiaskis.--kani (diskuto) 19:15, 6 Mar. 2016 (UTC)
Kiun foliumilon vi uzas? Mi ĵus denove sukcesis ligi la novan artikolon Teoria filozofio al en:Theoretical philosophy, uzante Fajrovulpon 44.0.2 sub Vindozo 10. Ĉe mi tiu stranga Krei novan eron aperas sufiĉe malofte kaj ĝis nun ĉiam helpis reiri kaj reŝarĝi la paĝon. Ĉu vi eble ion ŝanĝis ĉe la alĝustigoj aŭ etendiloj de via foliumilo? Aŭ eble eĉ estas iu problemo kun la konekto. :-( --Tlustulimu (diskuto) 19:25, 6 Mar. 2016 (UTC)
Povas esti ke temas pri tio, tamen mi ne estas tiom lerta komputilisto por pritrakti tion. MI scis ke mi uzas Fajrovulpon kaj Vindozon sed eĉ pri la modelo mi ne scias. Fakto estas ke foje tio okazas kaj foje ne, sen ke mi ŝanĝu la foliumilon aŭ ion ajn. Venontfoje mi eĉ malŝaltos kaj reŝaltos la komputilon por vidi kio okazos.--kani (diskuto) 20:45, 6 Mar. 2016 (UTC)

Propono por transpreni en {{Bibliotekoj}} parametrojn el Vikidatumoj

Mi proponas plenigi la parametrojn en ŝablono {{Bibliotekoj}} per transprenado de datumoj pri normaj datumaroj el Vikidatumoj. Bonvolu komenti sur la diskutpaĝo. CasteloBrancodiskuto 18:28, 10 Mar. 2016 (UTC)

Aspektas interesa propono kvankam mi teknike ne scius kiel. Klarigu iom pri la avantaĝo de tio kaj kion vi celas per tio. Dankon. --Alifono (diskuto) 08:14, 28 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Militoj

Saluton. Farante la artikolon Milito de sendependiĝo ligita jam al ekzemple en:War of independence, mi konstatis, ke ekzistas artikolo Sendependiga milito, fakte ankaŭ kreita de mi mem (kio nek solvas nek komplikas la problemon), ligita al ekzemple es:Guerra de la Independencia. Resume tio ne estas problemo nur de la esperantlingva vikipedio sed ke ŝajne kelkaj diverslingvaj vikipedioj "interkonsentis" krei du apartajn artikollistojn por preskaŭ la sama afero. Tiele neniu lingvo ripetiĝas en ambaŭ listoj. Mi supozas, ke solvo estus unuigi ambaŭ listojn kaj poste ni kunigu ambaŭ esperantajn artikolojn en nur unu. Sed tiu afero superigas min.--kani (diskuto) 18:04, 3 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi pensas ke ni bezonas du paĝojn: unu artikolon, kiu prezentus la temon mem, kaj unu liston aŭ apartigilon, kiu listus la diversajn artikolojn pri la militoj de sendependiĝo en specifaj landoj. Apartigilo nur enhavus la artikolojn, kvankam listo prezentus pli da informoj pri la militoj (jaro, rezulto, ktp.). Do, la artikolo pri milito de sendependiĝo pritraktus la temon ĝenerale, kaj ne detalus tre multe de la Brazila milito de sendependiĝo, ekzemple. Ankaŭ, mi pensas ke listo pli utilos ol la apartigilo. Do, mi sugestas oni ne konsideri "Milito de sendependiĝo"-n listo, kaj alinomigi Sendependiga milito-n al "Listo de sendependigaj militoj" kaj pligrandigi la informojn en tiu listo. CasteloBrancodiskuto 23:27, 3 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi apogas la 2 apartajn paĝojn. La problemo tamen estas pli ĝenerala kaj tio estiĝis ankaŭ en aliaj lokoj. La problemo devenis el tio, ke oni aprezas la anglan Vp-on kiel Biblio. La lingvoj estas sendependaj, foje okazas tio, ke aperas 2 grandaj artikoloj en similaj temoj, la kreanto decidis tiel, ke estu 2 artikoloj, sed en la angla estas nur unu. La principo veras ankaŭ inverse: ekzemple en ĉiuj lingvoj troviĝas telefono. En la angla la kreinto kopiis el tio la kronologion kaj ankaŭ tio iĝis aparta artikolo. Jen metodo, kio pligrandigas la artikolnombron facile. Tiun metodon la aliaj lingvoj ne sekvis (tiam, kiam mi redaktis tie).--Crosstor (diskuto) 05:24, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Rilataj Vikidatumoj-paĝoj

  1. milito de sendependiĝo (Q21994376): Milito de sendependiĝo (artikolo)
  2. Sendependiga milito (Q2091563): Sendependiga milito (apartigilo)
  3. list of wars of independence (Q4405220): en:List of wars of independence (listo, ne ekzistanta en eo-vikio)

Per kompari la vikidatumojn, mi ne vidas aliajn vikipediojn krom eo havantajn du artikolojn ambaŭ inter #1 kaj #2. Ar kaj en havas ambaŭ #2 kaj #3, sed mi kredas ke estonte ili estu kunigitaj. Mi proponas kunigi niajn artikolojn Milito de sendependiĝo kaj Sendependiga milito, ne kreonte alian listan artikolon, kaj ankaŭ kunigi la vikidatumojn #2 kaj #3 baldaŭ.--Salatonbv (diskuto) 02:08, 24 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigeto

Bonvolu forigi dosieron "1934 Al Torento.jpg". Ĝi estas nun ankaŭ en la Komunejo. Antaŭan dankon. --Forstbirdo (diskuto) 18:25, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Farita. --pino (diskuto) 19:05, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigeto

Bonvolu forigi la superfluan paĝon : Diskuto:Tutmonda Sonoro. Antaŭan dankon. --Forstbirdo (diskuto) 18:47, 23 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

farita. --pino (diskuto) 10:24, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Revizioj

Lastatempe la sistemo lacige petas revizion de korektoj faritaj de vikipediistoj, eĉ de mi mem kiam mi redaktas artikolon.--kani (diskuto) 23:00, 23 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Centraj komputilaj ŝanĝoj

Nuntempe oni agis en centra komputilo de Vp, eĉ foje estis paŭzoj en la redaktado. Post 1-2 semajnoj mi perceptis ankaŭ malbonajn ŝanĝojn. Se mi skribis ion en la serĉilo, aperis la ĝusta esprimo aŭ similaj esprimoj, eĉ fotoj. Tio ankaŭ nun funkcias. Sed se la serĉita esprimo estas internacia (=persona nomo, geografiaĵo, ktp), en fino de la trovaĵoj estis legeblaj trovaĵoj en la aliaj Vp-oj. Tiu servo nun malaperis, kion mi tre bedaŭras, ĉar tiam mi ofte vizitis la alilingvajn artikolojn. Mi tuj sciis, ke la persono povas esti Unua, se mi kreos artikolon. (Mi neniam ŝanĝas la preferojn, tio ne estas kaŭzo.) Kiu havas spertojn pri tio?--Crosstor (diskuto) 12:29, 6 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigeto

Bonvolu forigi "Dosiero:1985 Pledo por Unueca Lingvo.jpg"". Ĝi ankaŭ troviĝas en la Komunejo nun. Antaŭan dankon ! --Forstbirdo (diskuto) 08:16, 8 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

kategorio ligi

Mi tradukis la paghon Listo de kamboĝaj gekantistoj sed ne scias kial ne eblas ligi ghin (kiel kategorio) al la esperanta tradukoversio pri Meng Keo Pichenda --Alifono (diskuto) 11:48, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Se mi ĝuste komprenis kion vi deziras, tio ne eblas, ja la listo de kamboĝaj gekantistoj ne estas kategorio. Se vi deziras krei kategorion, ekzemple, Kamboĝaj gekantistoj kaj enmeti al ĝi la artikolon Meng Keo Pichenda, tio jes eblas. Gamliel Fiŝkin 16:58, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Chu vi povus fari kategorion el la artikolo listo de kamboĝaj gekantistoj ? Mi volus ke aperu kategorio Listo de kamboĝaj gekantistoj sub la artikolo pri Meng Keo Pichenda --Alifono (diskuto) 19:58, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi kreis la kategorion Kamboĝaj gekantistoj kaj aldonis al ĝi ekzistantajn artikolojn, ligitajn el la listo, kaj la liston mem. Mi mem povis fari tion, tio estas facila. Gamliel Fiŝkin 23:35, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon por aldoni, sed mi volus lerni mem krei kategorion. Eble vi konas ligon al la informoj pri kiel fari en Esperanta Vikipedio ? --Alifono (diskuto) 07:33, 27 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Kategorioj estas kreataj sammaniere kiel ĉiuj ceteraj paĝoj: se bezonata paĝo ne ekzistas, oni kreas ĝin. Neniam uzu vidredaktilon, kaj vi ne havos tiajn demandojn. Gamliel Fiŝkin 10:48, 27 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

kelkaj klarigoj

Saluton el Ateno. Mi volus kelkajn klarigojn pri la redaktado de artikoloj. Kun kiu mi povus babili iomete (eble per skajpo)? Giorgos ab1234 (diskuto) 10:03, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Legu ĉe Helpo:Enhavo. Ĉe freenode ekzistas IRC-ĉambro #wikipedia-eo. Gamliel Fiŝkin 10:31, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon kara Gamliel pri la Helpo enhavo. Tamen mi preferus babili voĉe kun iu kiu donus al mi klarigojn en kelkaj punktoj.Giorgos ab1234 (diskuto) 11:01, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Referencoj

Mi volus fari la ==Referencoj== en la atrikolo Baziliko de Sankta Laŭrenco (Florenco) tamen mi konfuziĝis ..iomete! En la greka vikipedio - (en ties lernejo) oni donis al ni privatan ilujon kaj sablonon ke ne gravas se ekzistas eraro. Dankon. —La komenton aldonis, sen subskribo, Giorgos ab1234 (diskuto • kontribuoj) 16:19, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

En la artikolo ne estas okulfrapaj eraroj. La sekcio «referencoj» estas malplena, ĉar en la artikolo dume estas neniu referenco. Por aldoni referencon, skribu laŭ la specimeno: teksto de artikolo<ref>teksto de referenco</ref> plua teksto de artikolo. Gamliel Fiŝkin 16:57, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Speciala paĝo

Kun ŝablonoj "ISBN", "Citaĵo el libro" aŭ "libro" oni uzas specialan paĝon Vidu. Kiel oni povas modifi la specialan paĝon ? Estas interesa aldoni aliajn datumbazojn kiuj uzas ISBN, precipe en Esperanto. Ĉu iu scias modifi la specialan paĝon ? Ĉu iu konas interesajn datumbazojn ? --pino (diskuto) 17:10, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias kie redakti ĝuste tiun specialan paĝon, sed ĝenerale specialajn paĝojn gvidas paĝoj en la nomspaco MediaWiki. Do, vi supozeble bezonas trovi kaj redakti paĝon tie (sed mi ne havas ideon pri la nomo de serĉota paĝo). Gamliel Fiŝkin 15:49, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
La nomo de la paĝo estas https://eo.wikipedia.org/wiki/Specialaĵo:Citoj_el_libroj/978-2-953448-63-4, kie la lasta nombro estas ISBN. --pino (diskuto) 15:58, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Tiu estas la rezulta paĝo. Mi parolas pri MediaWiki-paĝo, kiu gvidas ĝin. Ekzemple, la paĝon Specialaĵo:Lastaj ŝanĝoj gvidas la paĝo MediaWiki:Recentchangestext. Sed kiu MediaWiki-paĝo gvidas la paĝon Specialaĵo:Citoj el libroj, mi ne scias. Gamliel Fiŝkin 18:57, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi supozas, ke la teksto de tiu specialpaĝo estas ero de la MediaWiki-programaro. ~nmaia d 19:05, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Pluraj tiaj eroj ekzistas en la formo de paĝoj kiujn administrantoj povas redakti (ekzemplo). Gamliel Fiŝkin 19:19, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Esplorante iom, mi eltrovis, ke eĉ la angla Vikipedio ne ŝanĝis tiun tekston. @Pino~eowiki: eble estus pli facila krei Vikipedio:Librofontoj, laŭ Wikipedia:Book sources. ~nmaia d 19:25, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Tie estas ankaŭ Esperanta intervikio: Vikipedio:Libroservoj. (Kaj konversacio, kie ĉeestas nomo de ankoraŭ unu paĝo: MediaWiki:Booksources-text.) Gamliel Fiŝkin 00:16, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes estus bone uzi rekte Vikipedio:Libroservoj, tiel laboras la franca vikipedio sed kiel fari ? Oni povus ankaŭ uzi MediaWiki:Booksources-text sed en la fonto oni vidas neniujn katalogojn. Kie estas la liston ? --pino (diskuto) 15:12, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
La paĝo Vikipedio:Libroservoj estas redaktebla (ja ĝi troviĝas ne en la pseŭda nomspaco Specialaĵo, sed en la nomspaco Vikipedio). Gamliel Fiŝkin 15:37, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes vi pravas sed kiel ligi al Vikipedio:Libroservoj ?--pino (diskuto) 15:59, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu nun estas bone? (Pingo funkcias nur kiam oni mencias precizan nomon de uzantokonto, ne [eble pli belan] ekranan nomon.) Gamliel Fiŝkin 16:34, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Verdire ne sufiĉas ĉar la ligo inter la datumbazoj kaj ISBN ne estas aŭtomata en Vikipedio:Libroservoj. La bona peto kaj la solvo estas en konversacio, sed mi ne sukcesas kaj mi ne kompreanas.--pino (diskuto) 18:32, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Fakte se oni uzas Vikipedio:Librofontoj anstataŭ [ Vikipedio:Libroservoj, (mi ne komprenas kiel) sed funkcias. --pino (diskuto) 06:54, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi vidas ke vi kreis la paĝon Vikipedio:Librofontoj. Kio funkcias kun ĝi kaj ne funkcias kun Vikipedio:Libroservoj? Kaj mi ripetas: pingo funkcias nur kun preciza nomo de uzantokonto. Gamliel Fiŝkin 11:13, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Do tute estas en ordo. La problemo devenis de la ŝanĝo. Dankon ankaŭ por la informo pri uzantonomo. --pino (diskuto) 13:23, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

La kolego Robin van der Vliet estas invitata al ĉi diskuto. Gamliel Fiŝkin 15:20, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Statistiko de vizitoj

Ĝi plu ne funkcias. Bonvolu anstataŭigi ĝin per la nova utilaĵo.