Sudgeorgia merĝopetrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sudgeorgia merĝopetrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Pelekanoidedoj Pelecanoididae
Genro: Pelecanoides
Pelecanoides georgicus
(Murphy & Harper, 1916)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Sudgeorgia merĝopetrelo, Sudgeorgia plonĝopetrelo, Georgia merĝopetreloGeorgia plonĝopetrelo, tiu du lastaj laŭ la latina scienca nomo (Pelecanoides georgicus) estas marbirdo membro de la grupo de plonĝopetreloj, nome unu el kvar tre similaj inter si aŭko-similaj malgrandaj petreloj de sudaj oceanoj. Tiu estas indiĝena de suda Atlantiko kaj insuloj de suda Hinda Oceano, insuloj kaj insuletoj ĉe Novzelando kaj insuloj de sudorienta Aŭstralio.

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

La usona ornitologo Robert Cushman Murphy kaj lia partnero Harper priskribis la Sudgeorgian merĝopetrelon en 1916.[1] Ties specifa nomo georgicus derivas el la nomo de la insuloj kie ili estas kiam oni identigis la specion: nome Suda Georgio. Alternativaj komunaj nomoj estas la jenaj: Puffinure de Géorgie du Sud (en franca), Breitschnabel Lummensturmvogel (en germana), kaj Potoyunco de Georgia (en hispana).[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Sudgeorgia merĝopetrelo estas malgranda, diketa petrelo, 180 al 220 mm longa kaj peza ĉirkaŭ 90 al 150 g.[3] Ties plumaro estas nigra supre kaj blankeca sube kaj ĝi havas grandan nigran bekon.[4] La flugiloj havas fajnajn blankajn striojn. La vizaĝo kaj kolo povas esti pli brunaj ol nigraj. La kruroj estas bluaj.[4] Se ne oni rigardas ĝin de tre proksime, ĝi estas preskaŭ nedistingebla el la Komuna merĝopetrelo. Tiu Komuna merĝopetrelo havas brunajn internajn unuarangajn plumojn, dum la Sudgeorgia merĝopetrelo havas helajn internajn unuarangajn plumojn. La Komuna merĝopetrelo havas pli malgrandajn kaj pli mallarĝajn bekojn ol la Sudgeorgia merĝopetrelo.[4][5] Alia diferenco estas ke la Sudgeorgia merĝopetrelo havas malantaŭan nigran linion sub la tarsoj. Estas ankaŭ malgrandaj diferencoj pri grando.[6]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas en kolonioj en insuloj de Ĉeantarkto. Ili reproduktiĝas en Suda Georgio en suda Atlantiko kaj en la insuloj Princ-Eduardaj, Krozetoj, Kergelenoj kaj Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj en suda Hinda Oceano. En Novzelando, ili reproduktiĝas en Insulo Moruo kaj iam reproduktiĝis en la Aŭklandoj. Ili disiĝas al la ĉirkaŭaj maroj kaj oni registris vagantojn en la Falklandoj kaj Aŭstralio.[1] Dum la 1.5 m longaj nestoj estas kutime konstruitaj ĉe vegetaĵaraj deklivoj, ili estas foje konstruitaj ĉe ebenaĵoj.[3][4]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ovo de Pelecanoides georgicus

La Sudgeorgia merĝopetrelo manĝas ĉefe el planktono krustulojn, ĉefe krilo, sed manĝas ankaŭ malgrandajn fiŝojn kaj junajn cefalopodojn. La reprodukta sezono estas oktobro al februaro.[7] La ino demetas unu ovon kiu estas kovata dum 44–52 tagoj. Elnestiĝo okazas post 43–60 tagoj.[3] Minacoj al la Sudgeorgia merĝopetrelo estas rabmevoj, katoj, ratoj, kaj la vekaralo. Ili iĝis formortintaj en la Aŭklanda Insulo ĉar la Novzelanda foko nome Phocarctos hookeri detruis ties nestojn.[3]

La Sudgeorgia merĝopetrelo rimarkindas pro siaj plonĝokapabloj. "La plej efikaj plonĝantoj de la ordo Procelarioformaj estas verŝajne la plonĝopetreloj de la familio Pelekanoidedoj."[8] Oni registris profundojn de plonĝado por la Sudgeorgia merĝopetrelo de ĝis 48.6 m, kaj plej el la gamo de 20.4 al 24.4 m.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Pelecanoides georgicus. IUCN Red List. Alirita 5a Junio 2011.
  2. South Georgia Diving Petrel (Pelecanoides georgicus). Alirita 5a Junio 2011.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 South Georgia Diving Petrel. Alirita 5a Junio 2011.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Pelecanoides urinatrix. Alirita 5a Junio 2011.
  5. (2004) Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford: Oxford University Press, 428–430. ISBN 0-19-850125-0. 
  6. A Comparison Between Common and South Georgia Diving Petrels. Alirita 5a Junio 2011.
  7. South Georgia Diving Petrel Pelecanoides georgicus. Alirita 5a Junio 2011.
  8. 8,0 8,1 Prince, P. A.; M. Jones (1992). "Maximum dive depths attained by South Georgia Diving Petrel Pelecanoides georgicus at Bird Island, South Georgia", gazeto : Antarctic Science, volumo : 4, numero : 4, paĝoj : 433–434. Alirita 5a Junio 2011. (PDF)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj