Szatymaz
Szatymaz [satjmaz] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Szeged. La nomo ne havas sencon en la hungara.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 54 km²
- Loĝantaro: 4250
- Poŝtkodo: 6763
- Telefonprefikso: 62
Situo [redakti]
Szatymaz situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo M5 Budapeŝto-Szeged preteriras. Szeged troviĝas 12 km-ojn for.
Historio [redakti]
La komunumo estis loĝata ekde la bronzepoko. La turkoj faris senhoma la regionon. Poste la kampoj apartenis al Szeged. Baldaŭe formiĝis farmoj. La unua mencio estis en 1676, tiam estis tie ĉevalŝanĝeja stacio de diliĝenco. En 1880 la fervojo atingis la lokon, kiu iĝis ankaŭ ŝatata feriejo. Oni okupiĝis pri bestobredado, vinkulturo, sed la abrikotoproduktado portis tutlandan famon. La vilaĝo naskiĝis en 1950.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, interretejo, poŝto, apoteko, 2 kuracejoj, infankuracejo dentokuracejo, infanhelpa kaj familihelpa servoj.
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika preĝejo de 1902
- ventomuelejo
- protektata natura sala lago nomata Fehér (=blanka) kun elvidejo, ĉe la lago nestas ardeoj, nigra fuliko, akcipitro, ridmevo, nigrakapa mevo, ŝterno, marĉotringo, komuna galinago, vanelo, platbeka anaso, kormoranoj, blankvosta maraglo.
Famuloj [redakti]
- en la proksima farmo naskiĝis muzikisto Pista Dankó