The Dawkins Delusion?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


La iluzio de Dawkins (The Dawkins Delusion?)

Fundamentismo ateista kaj la neado pri la dia ekzisto.
titolo = The Dawkins Delusion
aŭtoro = Alister Edgar McGrath, helpata de Johanna Collicutt McGrath
jaro = 2007
genro = eseo
lingvo = angla
nacia = nordIrlanda
temo = religio
isbn = 978-0-281-05927-0
la aŭtoro Alister McGrath, dum la prezentado de la libro en Islando.

The Dawkins Delusion? (aŭ La iluzio de Dawkins)[1], 2007) estas verko de angla biofizilisto kaj teologo Alister Edgar McGrath, profesoro pri teologio ĉe King's College de Londono kaj direktoro de la Centre for Theology, Religion and Culture (Centro por telogio, Religio kaj Kulturo). Scribite kun la kunlaborado de edzino de Alister, psikologiistino Johanna Collicutt McGrath, la libro estis samjare, aŭ tuj post, tradukita al diversaj lingvoj kaj vaste legita[2]

Strukturite laŭ kristana perspektivo, la eseo estas respondo al la argumentadoj de Richard Dawkins en The God Delusion (La iluziiĝo pri Dio).

Alister Edgar McGrath studis kemion biofizikon kaj molekulan biologion ĉe la universitato de Oksfordo antaŭ ol transiris al la studo pri la kriistana teologio.

Li estas ankaŭ aŭtoro de God: Genes, Memes, and the Meaning of Life, kies lia edzino estas kunaŭtorino. Joanna Collicutt. McGrath, sin ordinigis diakono en la anglikana diocezo de Oksfordo,[3] kaj kiel sperta pri psikologio instruas pri la Psikologio de la religio ĉe Heythrop College, Universitato de Londono.[4]

Sinoptiko[redakti | redakti fonton]

McGrath kritikas Dawkins pro tio kion la aŭtoro perceptas kiel dogman konvinkon de tiu lasta pri fundamentismo religia, kiu rifuzu permesi al siaj ideoj esti ekzamenitaj aŭ defiataj de aliaj. [5] McGrath oponas la aserton de Dawkins laŭ kiu la “religio estus junula iluziiĝo”, demonstrante ke sennombraj personoj raciohavaj kaj intelektule raciaj elektis konvertiĝi adoltaĝe. Li citas sin mem kaj Antony Flew[6] kiel ekzemplojn malestabligantajn la Dawkinsan teorion.

Same kiel Dawkins, McGrath rifuzas kiel artifikan la analogion de ĥorloĝisto de William Paley. Por esprimi siaj verajn sentojn rilate la temon de Nereduktebla komplekseco, McGrath apogiĝas, male, sur ellaboraĵo de Richard Swinburne, substrekante ke la taŭgeco de la eksplika scienco bezonas, siavice, eksplikon, kaj ke la plej ŝpariga kaj fidinda finraporto de tiu eksplika kapablo kuŝas en la nocio pri la monoteisma de kristanismo.[7] Kiam oni konsideras la argumentadon de la “Quinque viae (Kvin vojoj) de la Summa Theologiae (Sumo de teologio) de Tomaso de Akvino. al kiu Dawkins dediĉas rimarkan atenton, McGrath interpretas la tomasajn eksplikojn kiel kunigaĵon de asertoj interne koherajn anstataŭ ol kiel provon krei serion da refuteblaj pruvoj.

McGrath antaŭeniras sin demanante ĉu la religio estas specife konfliktanta kun la scienco; kaj indikas la tezon de Stephen Jay Gould pri la “ne-surmeto de la instruoj (magisterioj)” (sigle, el la angla, "NOMA"[8], kiel pruvo ke Darvniismo estas akordigebla kun Teismo same kiel ĝi tia estas kun Ateismo. Per kroma referenco al la verkoj de Martin Rees, de Denis Noble kaj aliaj, McGrath subtenas modifitan version de “NOMA”, kiun li difinas “instruoj parte surmetitaj": tio postulas ke Scienco kaj Religio povas ekzisti kiel eksplikoj same validaj por la du sferoj parte surmetitaj, kie la unua okupiĝas precipe pri laŭmateriaj fenomenoj dum la dua precipe pri la spirita sfero, sed kie ambaŭ povas de tempo al tempo interplektiĝi.[9] McGrath defendas tian pozicion, konigante ke signifa malplimulto da sciencistoj estas ankaŭ teistaj, kaj aldonante kiel specifajn ekzemplojn Owen Gingerich, Francis Collins kaj Paul Davies.

McGrath kritikas la Dawkinsan koncepton laŭ kiu religio estas evolua kromproduktaĵo kaj mimetisma viruso. Li analizas la uzon kiun Dawkins faras pri la tekruĉa analogio de Bertrand Russell, kaj plue la bazojn de la mimetisma teorio. McGrath kritikas la Dawkinsan referencon al “La ora branĉo" [10] de James Frazer kvazaŭ ĝi estus esenca kaj fidinda antropologia verko, dum ĝuste McGrath ĝin konsideras “verko impresveka de la komenciĝoj de la antropologio” anstataŭ ol teksto serioze scienca. McGrath rimarkigas ankaŭ la malĉeeston, flankke de Dawkins, de formiĝo en la psikologia scienco kiel kaŭzo de lia nekapablo alfronti la problemon de la kredo.

Citante lian priskribon pri la Dio de la Malnova Testamento bildigta kiel “bravulaĉo maldonema, maljusta, kaprica kaj malbonvola, McGrath rebatas per la aserto ke mem absolute ne kredas je tia Dio kaj ke mem konas neniun kiu tion kredas. Flankenlasante, do, la rimarkojn de Dawkins, McGrath indikas, male, Jesuon kaj la Novan Testamenton kiel fundamentajn ekzemplojn de la vera naturo de Kristanismo. Jesuo, pluas McGrath, “estis objekto, ne reaganta, de violento”. McGrath sugestas ke “anstataŭ konsenti kun la malamikeco al ekstera aliularo, Jesuo proponas la etikon de la konsenta akcepto pri la ekstero” kaj la kristanoj povas certe esti akuzitaj pri manko de kohereco kun tiu ordono. Sed tiu estas tie, ĝuste en “koro de la kristana etiko”.

La aŭtoro opinias ke Dawkins raitas kiam li juĝas necesa la kritikon al la religio, kaj ke oni rajtas pertendi “eleksteran” kriterion por interprreti la religiajn tekstojn; sed samtempe li riproĉas Dawkins pro la fakto ke tiu ĉi ŝajnas ignori kiel la religioj kaj iliaj tekstoj disponas intrinsekajn instrumentojn por sin reformi kaj renovigi, kaj pro la fakto ke Dawkins ŝajnas ne esti informita pri la simbolismo de la diversaj eroj de la Biblio de li cititaj.[11] McGrath mencias la verkojn de nombraj aŭtoroj, inter kiuj Kenneth I. Pargament, Harold G. Koenig kaj Terry Eagleton, por demonstri ke la religia kredo estas ligita al la bonstato kaj prospero.

La iluzio de Dawkins konkludiĝas per la deklaro ke la kredo je Dio estas en neta “revigliĝo”, ke la eseo de Dawkins estas pli teatraĵo ol disertacio, kaj ke La iluzio de Dawkins montras, pli ol alion, certan “panikon” de la kredantoj.

Reagoj de la kritiko[redakti | redakti fonton]

La iluzio de Dawkins ricevis limiĝintan atenton en la tradicia gazetaro kaj la recenzoj pri la eseo estis maloftaj escepte en la religiaj publikigaĵoj. Tamen, la kritika ricevo estis ĝenerale pozitiva aŭ neŭtra.

Publishers Weekly observis ke la kritiko de Dawkins rilate la horloĝiston estas, ja jes, la plej bela detruiga kritiko pri la blinda horloĝo de Paley celanta pruvi per naturalimaj argumentoj teismon, sed li nun ne povas diri ke Tetuliano laŭdis la kristanan kredon pro ĝia absurdeco <refFakte la esprimo “credo quia absundum” ne troviĝas en la verkoj de Tertuliano.</ref> aŭ ke la religio igas necese perfortulojn.

Jeremy Craddock, foruma eksa-biologo nun Vikario skribas sur Church Times ke ge-McGrath "konsultis racie la pruvojn, kaj prezentis iel ili la resultojn por serioze respondi al la Seniliziiĝo pri Dio... farante “multajn kritikojn pravigitajn”. Li aldonas: "Dawkins asertas ke Dio estas tiom neprobabla ke praktike ne povas ekzisti, kaj ke se li ekzistus, li bezonus ekspliki...”. Sed Craddock opinias ke Dawkins sin kontraŭdiras asertante ke la “gustiĝo de la universo” (nome la valoroj ŝajne arbitraj por “Konstantoj” kiel la masoj de la elementaj partikloj, sur kiuj la universo de ni spertita dependas) ne bezonas tian eksplikon. Craddock konkludas: "Suferigas min ke Dawkins, iam mia heroo, nun estis descendinta en la sensciencon sciencan.

Bryan Appleyard en New Scientist skribas: "Inter la aferoj kiujn ... The Dawkins Delusion produkis, necesas diri ke certe ĝi inspiris eksterordinarajn refutojn. Inter la multaj da tiaj elstaras tiu de Alister McGrath, kiu siavice aldonas ke multaj post la lego de la Dawkinsan verkon decidis alproksimiĝi al religio.

Same diras Anthony Kenny kiu ĉikaze argumentas stile kaj pruve de Tomaso de Akvino, Søren Kierkegaard kaj John Henry Newman.

Geedzoj McGrath, fine, sin deklaras surprizitaj pro la fakto ke Dawkins daŭrigas verki apogiĝante sur la “apriora”, kaj do nescienca, hipotezo laŭ kiu la religiaj kredantoj estas aŭ iluziiĝintoj aŭ meretricoj, neniam haltante ĉe la konsidero pri la pruvoj malfavoraj aŭ favoraj al teismo, kaj pri la ampleksaj praktikoj de kristanoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aŭ ĉu "La iluziiĝo de Dawkins"?
  2. En Unuiĝinta Reĝlando ĝi estis eldonita de SPCK (Society for Promoting Christian Knowledge) – vidu la respektivajn informojn de SPCK.
  3. "ŝi renkontas la novajn diakonojn de la diocezo de Oksfordo
  4. Ŝi publikigis en 2006, eldonitan de SPCK, la libron Meeting Jesus: Human Responses to a Yearning God, kune kun Jeremy Duff.
  5. Tio videblas ripetita precipe en la libro “Lasenilŭziiĝo de Dawkins (pp.1-12)
  6. Vidu "Anthony Flew, l'ateo pentito", sur L'Avvenire 27/08/2010. Vidu ankaŭ la eseon de usona matematikisto David Berlinski, The Devil's Delusion: Atheism and Its Scientific Pretensions (La iluzio de la diablo: ateismo kaj la sciencismaj pretendoj, New York: Basic Books, 2009.
  7. Samverke p. 21–26
  8. Vidu samverke: "Non-overlapping magisteria" (aŭ "NOMA")
  9. Samverke, pp. 33–37
  10. The Golden Bough: A Study in Magic and Religion.
  11. Samverke, pp. 57-87

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]