Trockiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TrockismoTrockiismo estas politika tendenco, sine de la komunismo, kiu defendas la politikajn tezojn de Lev Trockij dum lia vivo, ĉefe kiel opono al la teorioj de Stalino, kiuj triumfis en Sovetunio kaj en la internacia komunista movado.

La defendantoj de la trockistaj teorioj ariĝas en diversaj Internacioj. Ili ĝenerale defendas la malferman kreadon de tendencoj, kaj tial estas tre ofte la skismigo kaj la diserigo de iliaj fortoj. Nuntempe ekzistas granda varieco de partioj kaj asocioj kiuj sin konsideras trockistaj, kaj kiuj tre ofte havas akrajn polemikojn inter ili.

Ĉiukaze, ili ĉiuj oponas la kapitalismon kaj la stalinismon (kiun aliaj konsideras ortodoksa komunismo). Ilia sinteno al la ceteraj partioj, kaj ĉefe al la socialistaj partioj estas diversa, kaj kelkaj kurentoj de la trockismo defendis historie la enirismon, tio estas, la partopreno en la majoritataj partioj por pli influi la laboristan klason.

Deveno kaj Historio

Trockij estis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Oktobra Revolucio en Rusio. Post la fiasko de aliaj revoluciaj provoj en diversaj landoj, parto de la gvidantaro, inter kiuj Stalino, komencis defendi la teorion ke estis ebla komunismo en unu lando. Trockij, male, defendis la neceson plu klopodi etendi la revolucian agadon al aliaj landoj, kaj kreis la koncepton de permanenta revolucio.

La povo restis ĉe Stalino, kaj Trockij devis ekziliĝi. Liaj partianoj estis persekutitaj en Sovetunio, kaj tre ofte mortigitaj.

Multaj el la komunistoj de diversaj landoj, oponantoj de la stalina politiko, ariĝis ĉirkaŭ Trockij, kaj fondis diversajn grupojn, kiuj estis popole konataj kiel trockistaj.

Priskribo de trockistaj tezoj

Ĉefa slogano de la trockistoj: "La liberigo de la ekspluatataj laboristoj estos la faro de la laboristoj mem"

Slogano el "La Permanenta Revolucio" :

La 1-a Internacio donis al ni la programon
La 2-a Internacio vigligis la amasojn
La 3-a Internacio donis ekzemplon de kuraĝa revoluciego
La 4-a Internacio plenumu la mondrevolucion

Laŭ la teorio de Trockij la socialismo nur povas funkcii en monda skalo, tial necesas permanenta revolucio por forigi kapitalismon en ĉiuj landoj.

Defendo de la agoj de la frua soveta registaro

Kontraŭ multaj aliaj maldekstraj kontraŭ-stalinistaj tendencoj, trockistoj subtenas kaj defendas la agojn de la registaro kiun gvidis Lenin kaj Trockij dum la fruaj jaroj de Sovetunio post la Oktobra Revolucio, de 1917 ĝis 1924 kiam Stalino prenis la povon en la registaro, kiun Trockij poste rigardis kiel la komencon de la Termidora Reakcio de la Rusia Revolucio. Tiel trockistoj defendas la "Ruĝan Teroron" de la Bolŝevikoj dum la Rusia Enlanda Milito, kaj Trockij komandante la Ruĝan Armeon eĉ skribis libron kun titolo Defende de Terorismo (ruse V zaŝĉitu terrorizma, eldonita angle kun titolo Terrorism and Communism) [1] por klarigi la bolŝevikan sintenon. Poste, respondante al kritikantoj kiuj rigardis la brutalajn agojn de Trockij kaj la brutalajn agojn de Stalino kiel ekvivalentajn, Trockij en la libro Iliaj Moraloj kaj Niaj (angle Their Morals and Ours) distingis inter la politikaj celoj de siaj agoj kaj Stalinaj agoj: por la revolucio kaj kontraŭ la revolucio respektive. Tion li komparis kun la malsameco inter la du kontraŭstarantaj armeoj en la Usona Enlanda Milito: "Historio havas malsamajn mezurilojn por la krueleco de la norduloj kaj la krueleco de la suduloj en la Enlanda Milito."[2]

Referencoj

  1. http://www.marxists.org/archive/trotsky/1920/terrcomm/index.htm Leon Trotsky: Terrorism and Communism (1920)
  2. http://www.marxists.org/archive/trotsky/1938/morals/morals.htm Leon Trotsky: Their Morals and Ours (1938)

Vidu ankaŭ

Trockistaj partioj kaj Internacioj

Politikaj aktivuloj kun rilato la trockismo

Eksteraj ligiloj

greke La Permanenta Revolucio Skanbildo de la Organo por la Propagando de la Bolŝevisma Leninisma Kvara Internacio inter esperantistoj (1935) greke (angla) The Lubitz TrotskyanaNet temas pri Lev Trockij, trockismo kaj trockistoj