Ubuntu (linukso)

El Vikipedio

(Alidirektita el Ubunto)
Saltu al: navigado, serĉo
Ubuntu - Linukso por homaj estaĵoj
Ubuntu-Linukso
Programisto: Canonical Ltd. / Ubuntu Fondaĵo
Lasta Versio: 9.04 (Jaunty Jackalope) (je la 23-a de aprilo 2009)
Operaciumo: Linuks-kerno 2.6.28
Tipo: mastruma sistemo
Kopirajto: GPL, LGPL, BSDL (libera programaro)
TTT-ejo: www.ubuntu.org
www.ubuntu-eo.org

Ubuntu estas operacia sistemo, do baza programo (komparu al Vindozo), por personaj komputiloj. Ĝi estis lanĉita je 2004 kaj mem baziĝas sur linukso (pli precize: Debian).

Ubuntu apartenas al la familio de libera programaro, tio signifas ke la fontokodo de la programoj estas libere uzebla, reuzebla kaj ŝanĝebla. Ekzistas jam diversaj operaciumaj sistemoj liberaj, sed Ubuntu celas distingiĝi per:

  • Uzebleco, facila instalado, taŭga por homoj kiuj volas transiri de Vindozo al libera operaciuma sistemo
  • Regulaj aktualigoj, ĉiun duonan jaron
  • Adaptebleco ankaŭ en malriĉaj landoj kaj por malgrandaj lingvoj

La projekton Ubuntu subtenas la sudafrika riĉegulo Mark Shuttleworth, kiu tre interesiĝas pri edukado en malriĉaj landoj kaj komunumoj. Shuttleworth fondis firmaon Canonical Ltd., por helpi al homoj utiligi Ubuntu-n, tiun "linukson por homaj estaĵoj". La firmao supervizias la programfaradon fare de volontuloj, disponigas la Ubuntu-eldonojn rete aŭ sendas diskon al homoj kiuj petas ĝin. Krome ĝi organizas kursojn, por komercaj klientoj ĝi aranĝas subtenon por-pagan. Sed Ubuntu mem estas kaj restas libera kaj senpaga.

La plej aktuala versio, Ubuntu 9.04 (Jaunty Jackalope), estis eldonita la 23-an de aprilo 2009.

Ubuntu estas havebla ankaŭ en Esperanto.

Enhavo

[redakti] La nomo

La nomo Ubuntu devenas de la zulua kaj ksosa lingvoj kaj signifas "Mi estas, ĉar vi estas" aŭ "Homeco por la aliaj uloj".
La celo estas alporti tiun ideon al la mondon de la komputiloj, tial la komunumo estas tre aktiva en la evoluo de Ubuntu.

[redakti] Historio kaj evoluo

La unua eldono de Ubuntu okazis je 2004-10-20. Ĝi estis porokaza derivaĵo de la projekto Debian.[1] Oni faris tion por ke nova versio aperu je ĉiu duonjaro[2], ĉar la eldonistoj taksis ke tia aperritmo estas oportuna (Debian mem havas pli longan aperritmon). Ubuntu-eldonoj ĉiam enhavas la plej lastan eldonon de GNOME kaj aperas je unu monato post la apero de GNOME[3]. Malsame al antaŭaj distribuaĵoj bazitaj sur Debian, ekzemple Xandros, kiuj dependis de proprietaj programaroj kaj kromaĵoj, la agmaniero de Ubuntu estas pli simila al tiu de Debian kaj plejparte uzas liberajn/malfermkodajn programarojn.[4]

La pakaĵoj de Ubuntu plejparte estas bazitaj sur pakaĵoj de Debian. Ili havas la saman .deb formaton kaj la samajn aplikaĵojn por instali pakaĵojn: APT kaj Synaptic.

Ubuntu estas financata de Canonical Ltd.. Je 2005-07-08 Mark Shuttleworth kaj Canonical Ltd. anoncis la kreon de la Ubuntu-Fondaĵo kaj provizis kiel komencan financon 10 milionojn da usonaj dolaroj. La celo de la fondaĵo estas certigi la subtenadon kaj evoluigadon de estontaj versioj de Ubuntu sed je 2006 ĝi ne estis aktiva. Mark Shuttleworth klarigis ke la fondaĵo utilu iam kiam Canonical eventuale ĉesos funkcii.

[redakti] Eldonoj

Nova versio aperas je ĉiu duonjaro, kaj ĉiu eldono havas nomon kaj numeron. La numeroj de la versio estas tiu de la monato kaj la jaro de la eldono. Ekzemple, Ubuntu 4.10 estis lanĉita je la monato oktobro de la jaro 2004. Jen estas listo de lanĉitaj kaj lanĉotaj versioj:

Versio Dato de lanĉo Nomo Suporto ĝis
Persona uzo Serviloj
4.10 20-a de oktobro 2004[5] Warty Warthog 30-a de aprilo 2006[6]
5.04 8-a de aprilo 2005[7] Hoary Hedgehog 31-a de oktobro 2006[8]
5.10 13-a de oktobro 2005[9][10] Breezy Badger 13-a de aprilo 2007[11]
6.06 LTS[12] 1-a de junio 2006[13][14] Dapper Drake Junio de 2009 Junio de 2011
6.10 26-a de oktobro 2006[15][16] Edgy Eft 25-a de aprilo 2008[17]
7.04 19-a de aprilo 2007[18] Feisty Fawn 19-a de oktobro 2008[19]
7.10 18-a de oktobro 2007[20][21] Gutsy Gibbon 18-a de aprilo 2009[22]
8.04 LTS 24-a de aprilo 2008[23][24] Hardy Heron[25] Aprilo de 2011 Aprilo de 2013
8.10 30-a de oktobro 2008[26] Intrepid Ibex[27][28] Aprilo de 2010
9.04 23-a de aprilo 2009[29][30][31][32] Jaunty Jackalope[33] Oktobro 2010
9.10 Oktobro de 2009[34] Karmic Koala April de 2011
Koloro Subteksto
Ruĝa Versio ne plu aktiva
Flava Pasinta versio; ankoraŭ havas teknikan helpon
Verda Aktuala versio
Blua Estonta versio

[redakti] Variantoj de Ubuntu

Ubuntu en sia kutima varianto uzas GNOME kiel grafikan surfacon. Ĉar kelkaj libervolaj programistoj deziris parte ion alian, estiĝis alternativaj variantoj. Ili teknike ne tro malsamas inter si.

  • Kubuntu uzas KDE-on anstataŭ GNOME. Cetere kelkaj programoj, instalitaj je la komenco, malsamas. Kubuntu estas subtenata de Canocical same kiel Ubuntu.
  • Xubuntu uzas Xfce-on anstataŭ GNOME. Xfce estas "maldika" kaj uzas nur malmulte da spaco en komputilo, tial ĝi estas rekomendata por malnovaj aŭ malgrandaj komputiloj. Cetere kelkaj programoj, instalitaj je la komenco, malsamas. Ankaŭ Xubuntu estas subtenata de Canonical, sed la laboron faras pure komunumo de volontuloj.
  • Edubuntu estas speciala varianto por edukado, por uzo en lernejo.
  • Ubuntu Studio sed enhavas multajn plurmediajn programojn.
  • Gobuntu enhavas nur liberajn programojn, dum la "normalaj" Ubuntu-variantoj estas pli toleremaj rilate al neliberaj programoj (ekz. stirprogramoj de firmaoj, por la hejma printilo). Gobuntu nur dum mallonga tempo estis subtenata de Canonical.

[redakti] Piednotoj

  1. ubuntu/history "The Ubuntu Story". vizitita en 2007-10-21.
  2. Time Based Releases
  3. Releases
  4. ubuntu/philosophy. vizitita en 2006-04-25.
  5. Shuttleworth, Mark (20-a de oktobro 2004). Ubuntu 4.10 announcement, "ubuntu-announce" (angle). Legite je 2008-08-17.
  6. Zimmerman, Matt (28-a de marto 2006). Ubuntu 4.10 reaches end of life on 30 April 2006, "ubuntu-announce" (angle). Legite je 2008-08-17.
  7. Canonical Ltd. (8-a de aprilo 2005). 5.04 Release Notes, "Canonical Ltd." (angle). Legite je 2008-08-17.
  8. Armstrong, Christina (23-a de oktobro 2006). Ubuntu 5.04 reaches end-of-life on 31 October 2006, "ubuntu-announce" (angle). Legite je 2008-08-17.
  9. Zimmerman, Matt (12-a de oktobro 2005). Announcing the Ubuntu 5.10 release, "ubuntu-announce" (angle). Legite je 2008-08-17.
  10. Canonical Ltd. (13-a de oktobro 2005). Ubuntu 5.10 release notes, "Canonical Ltd." (angle). Legite je 2008-08-17.
  11. Heen, Tollef (14-a de marto 2007). Ubuntu 5.10 reaches end-of-life on April 13 2007, "ubuntu-announce" (angle). Legite je 2008-08-17.
  12. angle Long-term support - Versio kun pli longa teknika helpo (tri jaroj).
  13. Canonical Ltd. (1-a de junio 2006). Ubuntu 6.06 LTS announcement, "Canonical Ltd." (angle). Legite je 2008-08-17.
  14. Canonical Ltd. (1-a de junio 2006). Ubuntu 6.06 LTS release notes, "Canonical Ltd." (angle). Legite je 2008-08-17.
  15. Canonical Ltd. (26-a de oktobro 2006). Ubuntu 6.10 announcement, "Canonical Ltd." (angle). Legite je 2008-08-17.
  16. Canonical Ltd. (26-a de oktobro 2006). Ubuntu 6.10 release notes, "Canonical Ltd." (angle). Legite je 2008-08-17.
  17. Canonical Ltd. (25-a de marto 2008). End of Life announcement for Ubuntu 6.10, "Canonical Ltd." (angle). Legite je 2008-08-17.
  18. Canonical Ltd. (6-a de aŭgusto 2008). Ubuntu 7.04 announcement, "Ubuntu Wiki" (angle). Legite je 2008-08-17.
  19. Canonical Ltd. (19-a de oktobro 2008). Ubuntu 7.04 reaches end-of-life, “Canonical Ltd.” (angle). Legite je 2008-11-08.
  20. Canonical Ltd. (6-a de aŭgusto 2008). GutsyReleaseSchedule - Ubuntu Wiki, "Ubuntu Wiki" (angle). Legite je 2008-08-17.
  21. Shuttleworth, Mark (12-a de aprilo 2007). Introducing the Gutsy Gibbon, "ubuntu-devel-announce mailing list" (angle). Legite je 2008-08-17.
  22. Canonical Ltd. (23-a de marto 2009). Ubuntu 7.10 reaches end-of-life, "Canonical Ltd." (angle). Legite je 2009-03-23.
  23. Bacon, Jono (29-a de aŭgusto 2007). Introducing the Hardy Heron, "Jono Bacon" (angle). Legite je 2008-08-17.
  24. Canonical Ltd. (2008). Milestone ubuntu-8.04 for Ubuntu due 2008-04-24, "Ubuntu Launchpad" (angle). Legite je 2008-08-17.
  25. Canonical Ltd. (6-a de aŭgusto 2008). HardyReleaseSchedule, "Ubuntu Wiki" (angle). Legite je 2008-08-17.
  26. Canonical Ltd. (2008). Milestone ubuntu-8.10 for Ubuntu due 2008-10-30, "Ubuntu Launchpad" (angle). Legite je 2008-08-17.
  27. Shuttleworth, Mark (10-a de februaro 2008). Planning for Ubuntu 8.10ish - The Intrepid Ibex, "ubuntu-devel mailing list" (angle). Legite je 2008-08-17.
  28. Canonical Ltd. (6-a de aŭgusto 2008). Intrepid Release Schedule, "Ubuntu Wiki" (angle). Legite je 2008-08-17.
  29. Shuttleworth, Mark (8-a de septembro 2008). Introducing the Jaunty Jackalope, "ubuntu-devel-announce mailing list" (angle). Legite je 2008-09-9.
  30. Canonical Ltd. (20-a de aprilo 2009). Canonical Announces Availability of Ubuntu 9.04 Desktop Edition, "Ubuntu News" (angle). Legite je 2009-04-23.
  31. Canonical Ltd. (20-a de aprilo 2009). Canonical Announces Availability of Ubuntu 9.04 Server Edition, "Ubuntu News" (angle). Legite je 2009-04-23.
  32. Canonical Ltd. (20-a de aprilo 2009). Canonical Announces Availability of Ubuntu 9.04 Netbook Remix, "Ubuntu News" (angle). Legite je 2009-04-23.
  33. Canonical Ltd. (2-a de novembro 2008). Jaunty Jackalope, “Ubuntu Wiki” (angle). Legite je 2008-11-12.
  34. Shuttleworth, Mark (20-a de februaro 2009). Introducing the Karmic Koala, "ubuntu-devel-announce mailing list" (angle). Legite je 2009-02-21.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Aliaj lingvoj