Vajmaro
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Weimar |
La urbo Vajmaro, germane Weimar [vajma], estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. La urbo situas apud la rivero Ilm. Arkeologiaj esploroj montris, ke la tereno de la hodiaŭa Vajmaro jam dum la ŝtonepoko estis loĝata de prahomoj. En la jaro 899 la loko unuafoje estis dokumente menciita kiel Wimares, kio kunmetiĝis el la vortoj vih (= sankta, konsekrita) kaj mar (= lago, marĉo).
Dum la 18-a jarcento Vajmaro fariĝis fama kultura centro. Poetoj kiel ekzemple Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich Schiller kaj Johann Gottfried Herder, sed ankaŭ muzikistoj, pentristoj kaj arkitektoj agadis en la urbo.
En la jaro 1919 formiĝis en la urbo la Vajmara Respubliko, kiu restis ĝis 1933. En la jaro 1937 la naziaj regantoj apud la urbo konstruis la koncentrejon Buchenwald, en kiu ĉ. 56.000 homoj mortis.
Nuntempe Vajmaro denove estas grava scienca, turisma kaj kultura centro: kun universitato, teatro, pluraj muzeoj, bibliotekoj kaj aliaj vidindaĵoj.
Iom da statistiko:
- Situo: 50°59’ NO, 11°19’ OR
- Loĝantaro: ĉ. 62.000 (en 2000)
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Vidindaĵoj
- Nietzsche-arkivo
- Goeto-muzeo en Weimar
- Memorigloko Buchenwald
- Biblioteko Dukino Anna Amalia
- Kastelo Belvedere
- Sovetia honora tombejo ĉe Kastelo Belvedere
- Kastelo Tiefurt
- Haus am Horn
- Maŭzoleo Fürstengruft
- Ĝardendomo de Goethe en la Ilm-parko
- Bauhaus-muzeo
- Urba kastelo/Stadtschloß
- Domo Hohe Pappeln
- Memorigloko Albert Schweitzer
Partneraj urboj
- Hämeenlinna (Finlando), ekde 1970
- Trier (Germanio), ekde 1987
- Siena (Italio), ekde 1994
- Blois (Francio), ekde 1995
|