Vikipedia diskuto:Titoloj de artikoloj/Arkivo2

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aldonindaĵo al "Esperantigo de nomoj"[redakti fonton]

Sub la ĝeneralaj reguloj pri esperantigo, mi ŝatus aldoni la jenan, skribita parte laŭ la vortoj de G. YEOWELL en Diskuto:Brita monarkio kaj tiuj de [[Vikipediisto::)]] pli sube. Ĝi ŝajnas esti jam akceptita normo, sed de temp' al tempo venas nova vikipediisto kiu esperantigas tute nekonatan vilaĝeton, kaj ni devas ade disputi kaj movi artikolojn. Do:

Kiam esperantigi?[redakti fonton]

Ĝenerale indas pripensi:

  • Ĉu la persono aŭ loko estas mondfama, historia?
  • Ĉu aliaj lingvoj tradukas la nomon?
  • Ĉu estas esperanta tradicio ŝanĝi la nomon?

Geografiaj nomoj: Se la urbo aŭ alia loko estas mondfama, normale ĝi havas Esperantan formon. Antwerp (angle), Anvers (france), Antwerpen (nederlande), kaj Amberes (hispane) iĝas esperante Antverpeno. Beijing/Pei-king/Pekín estas esperante Pekino. Ne famaj urboj gvardas sian nacian formon, Whangamomona (Novzelando) ne ŝanĝiĝas. Ankaŭ konsideratu la statuso de l' ejo. Memstaraj landoj kaj ties ĉefurboj ĉiam havas Esperantan nomon. Duonmemstaraj teritorioj, kolonioj, gravaj subŝtatoj (kiel tiuj de Usono aŭ Brazilo), "internaciaj"/vastekonataj montoj, riveroj, dezertoj ks. kutime ankaŭ. Ne inventu vian propran esperantigon de nomo de lok(et)o kiu tradicie ne havis ĝin!

Personaj nomoj: Kelkaj historiaj aŭ reĝaj personoj havas diversajn (personajn) nomojn laŭ lando kaj lingvo. Ekzemple, la angla reĝo Henry VIII ("Henriko la 8-a") koniĝas en Germanio kiel Heinrich VIII. Louis XIV ("Louis/Ludoviko la 14-a") de Francio estas pole Ludwik XIV. La itala San Francesco di Assisi estas norvege den Hellige Frans av Assisi kaj hungare Assisi Szent Ferenc. Hispano kiu volas trovi artikolon pri la angla reĝino Elizabeth II ne serĉos la anglan nomon, sed Isabel II, kiel ŝi estas konata en la hispana mondo. Do en certaj kazoj povas esti konsilinde esperantigi tian nomon (Princo Karlo). Krom historiaj (ankaŭ esperantaj) kaj reĝaj nomoj la personaj nomoj restu laŭ sia originala formo.

Nomoj de artverkoj (libroj, filmoj, diskoj) restu laŭ la originala lingvo, se ne ekzistas Esperanta traduko de la verko. Esceptoj estu netradukitaj verkoj por kiuj estas tradicia nomo en Esperanto, aŭ pri kiuj ne estas kalkuleblaj konfliktaj tradukoj. Pri antaŭmodernaj longaj titoloj, oni preferu tradiciajn mallongajn versiojn (ekzemple El Buscón anstataŭ Vida del Buscón don Pablos). Fikciaj nomoj aperu laŭ oportuno aŭ originale aŭ laŭtraduke, aŭ ambaŭforme kun plusendiloj.

Nomoj origine en ne-latina alfabeto oni norme transliterigas latinalfabeten aŭ laŭ iu normigita transliterigo-sistemo aŭ laŭ la elparolo de la nomo. Ekzemple, la ruso Лев Троцкий fariĝas Lev TROCKIJ laŭ la tradicia transliterigo; la arablingva القاعدة fariĝas Al-Kaida laŭ trans-skribo de la sono. Tamen oni atentu kontraŭ la emo komponi novajn esperantajn vortojn. Se vi ne certas, kiel plej ĝuste traduki ne-latinalfabetan vorton aŭ nomon esperanten, demandu ĉe la Babilejo.

Por ceteraj nomoj (firmaoj ktp.) aplikas la ĝeneralaj reguloj. Nur en tre malmultaj kazoj indas esperantigi ekz-e nomon de firmao.



Nu, kion vi pensas? Bab 12:01, 3. Dec 2004 (UTC)

La supre skribitaj respegulas nur latine skribitajn nomojn, bedaŭrinde ne ekzistas komuna vidpunkto por arabaj, hindiaj, ĉinaj nomoj (laŭ mia propono jam EPĈ korektis paĝon pri Yangzi-rivero al Jangzi-rivero).

Ni devas mencii la (duon)esperantigon de nelatinskribaj lingvoj, kiuj devas respeguli la (laŭeble plej proksiman) elparolon kaj ne sekvi la anglan transskribon (angla y iĝu j, sh al ŝ, zh al ĵ (ofte ĉe rusaj geografiaĵoj), j al ĝ aŭ ĵ ) ekz, mi kreis la artikolon Faluĝa, Ĝangalo uzas Faluĵo. Faluĝa estas duonesperantigo (skribo laŭ elparolo), Faluĵo estas tutesperantigo laŭ x-a prononco kaj Faluja estas neesperantigo t.e. uzado de la angla varianto (eble uzebla por tute nekonataj lokoj?).

Nu, ni devas iom kompletigi la supre skizitajn. RK.

Pri ciferoj[redakti fonton]

Mi ŝatus aldoni paragrafon al sub "Nomoj de titoloj" pri ciferoj. Laŭ mi oni laŭeble evitu Romiajn ciferojn kaj ĉiujn ciferarojn kiuj ne estas Eŭropaj/Internaciaj. Tiun principon ni jam sekvis en titoloj de jarcentoj, datoj, kaj reĝoj, papoj ktp. Sed nun reaperis la neinternaciaj romiaĵoj en la artikoloj pri Esperanta etimologio... Kion vi opinias? Bab 20:31, 10. Aŭg 2004 (UTC)

Mi malsamopinias kun Bab. Mi ne vidas iun kialon por eviti la romiajn ciferojn en frazoj kaj titoloj kie jam delonge estas tradicio uzi ilin. Ekz-e mi preferas nomi la norvegan reĝon "Harald V", ĉar tiel oni kutime skribas lian nomon, almenaŭ en Norvegio. Certe "[Harald la kvina]" estas la ĝusta prononco, sed mi hezitemas skribi "Harald la 5-a", kvankam mi ne volas nomi tion eraro.
Ankaŭ alilingvaj vikipedioj kutime uzas romiajn ciferojn en tiaj titoloj: http://no.wikipedia.org/wiki/Kong_Harald, http://nn.wikipedia.org/wiki/Harald_I_av_Danmark, http://en.wikipedia.org/wiki/Olav_V_of_Norway. Tio ŝajnas al mi esti la normala skribmaniero.
VerdLanco 12:16, 29. Okt 2004 (UTC)
La uzado en alilingvaj vikipedioj ne rilatas al la demando, ĉu estas normale uzi romiajn ciferojn en Esperanto. Laŭ mi, romiaj ciferoj ne estas normalaj en Esperanto, kaj oni ja evitu ilin. Tamen, ĉu estu "Harald la 5-a" aŭ "Harald 5-a", mi ne scias. Tio estas esplorinda.
"Laŭ mi"? Nu, kiu estas vi? Dume mi pensas, ke vi eraras, kaj ke eble eĉ indas ŝanĝi la konsilon rilate romiaj ciferoj (almenaŭ en nomoj de reĝoj) en la gvidiloj por la Vikipedio. Sed vi rajtas provi konvinki min. De kie do vi prenis la ideon, ke romiaj ciferoj estas malpli normalaj en Esperanto ol en ekz-e la angla aŭ la norvega?
VerdLanco 14:03, 29. Okt 2004 (UTC)
Mi ne scias kiu estas "mi", mi mem ne skribis tion. Sed mi vere pensas ke romiaj ciferoj estas malbona ideo en "Internacia" lingvo. Tiuj ciferoj multe uzatas en la angla kaj norvega, jes, sed tion kaŭzis la fakto ke tiuj lingvoj estas nehelpeble ligitaj al Eŭropo. La romiaj ciferoj estas parto de Eŭrop(id)a historio, sed nepre anstataŭigeblaj per pli internaciaj ciferoj en vere internacia lingvo, kia estu Esperanto. Mi forte kontraŭas tion, ke Vjetnamoj kaj Fiĝianoj devas encerbigi la sistemon por romiaj ciferoj aldone al lerni Esperanton por utiligi nian Vikipedion. Facileco estas internacieco, kaj unu cifera sistemo evidente pli simplas ol du. La nacilingvaj "Harald V" ktp. mencieblas ene de la artikolo kaj per redirektiloj. Nur pripensu tion, se ni eŭropanoj devus parkere lerni ekzemple arabajn ciferojndevanagari por ĝuste uzi la Vikipedion! Bab 14:46, 29. Okt 2004 (UTC)
Vi argumentas bone, sed vi ankoraŭ ne konvinkis min. La Romia imperio estis pli vasta ol nure eŭropa, do mi povas diri, ke romiaj ciferoj estas tradicie uzitaj por internacia komunikado (pli longe ol Esperanto). Por konservi rekoneblon de (reĝaj) nomoj en tradukoj, mia konsilo estas ne ŝanĝi ilin pli ol necese. (Kompreneble, se esperantisto ial ne povas tajpi 'X', li pli bone skribu "la 10-a" ol "ikso". Sed tio estas ege malofta problemo, kaj certe ne aplikas al la Vikipedio.) Por fari analogion: Kiel oni nomu la norvegan verkiston Bjørnson en Esperanto, laŭ vi? "Bjornson" aŭ "Bjorn-filo"? Certe "Bjornson"! Kial? Ĉar gravas pli, ke la nomo estu rekonebla, ol ke nenorvegoj komprenu la signifon de la nomo.
--VerdLanco 09:32, 30. Okt 2004 (UTC)
Responde al "De kie do vi prenis la ideon, ke romiaj ciferoj estas malpli normalaj en Esperanto ol en ekz-e la angla aŭ la norvega?": El mia memoro kaj el retserĉoj. Ekzemple, serĉu per Guglo pri la nomo de iu reĝo. Kiam mi provis tion, mi trovis multajn ekzemplojn similajn al "Kserkso la 1-a" aŭ "Henriko la 8-a", sed relative malmultajn ekzemplojn kiel "Kserkso I" aŭ "Henriko VIII". Pri "la" mi estas malpli certa, sed ŝajne estas pli ofte kun "la". (--iu Vikipediisto)
Pri Bjørnson ks.: Laŭ mi oni tute ne necesas nomi tiun verkiston ion "en Esperanto". (Kio cetere estus "Urso-filo" se rigidi.) Tiuj kiuj ne kapablas skribi la Ø, simple skribu "O". En Vikipedio tiaj nomoj ĉiukaze havas alidirektilojn. Vi miksas du aferojn: ciferojn kaj literojn. Mi demandas min, ĉu "Frederik X" vere estas pli "rekonebla" ol "Frederik(o) la 10-a" aŭ "Frederik 10". Mi pensas, ke ne. Mi kredas ke la homa menso unue serĉas rekoneblecon en nomoj, kaj poste devas trovi la ĝustan numeron por la ĝusta reganto. Por diri ke io numeras tiom kaj tiom en vico, oni en Esperanto kutime skribas "la dua, 2-a". Aliaj lingvoj havas aliajn kutimojn, kaj la uzo de romiaj ciferoj varias de kulturo al kulturo. Ekzemple la Iberoj uzas romiajn ciferojn por montri jarcentojn: "el siglo XIV" = "la 14-a jarcento". Se vi estus Ibero, vi certe reagus al nia maniero skribi jarcentojn. Tio estas sensencaĵo. Ni skribas la "13-a de februaro", kial ni do ne skribu "Frederik la 10-a"? Uzi la normalan sistemon por datoj kaj ĉiuj aliaj listeroj, krom por regantoj, estas kontraŭlogikaĵo kiu servas nenian celon escepte de marki reĝulojn kiel ion specialan, historian, por kio normalaj ciferoj ne taŭgus. Ĉu do Esperanto imitu la pormonarkismon de aliaj lingvoj? Cetere, tia sistemo nur parte fidele redonas reĝajn titulojn. La Ĉinaj imperiestroj, Zuluaj reĝoj, Egiptaj faraonoj, Tajlandaj reĝoj ktp. nature neniam uzis romiajn ciferojn por ornami sin, kaj alglui romiajn ciferojn al iliaj nomoj por igi ilin koheri kun eŭropaj nomoj laŭ mi estus stultaĵo. Ĉu vi do volas, Verdlanco, ke ni havu regulon: "Por gereĝoj el la jenaj kulturoj: .... ni uzu romiajn ciferojn, por la ceteraj...."?
Lasta observo: Zamenhof neniun diris pri romiaj ciferoj en la Fundamento. Laŭ la 16 reguloj la prononco de "Henriko VIII" fakte estu [henRIKo viIi]! Bab 15:47, 30. Okt 2004 (UTC)
Dankon pro serioza respondo. Eble mi devas precizigi, ke ekatentinta pri la vikipedia regulo eviti romiajn ciferojn, mi neniam volas saboti ĝin, mi simple praktikas mian rajton klopodi ŝanĝi la regulon.
Pri via lasta observo: la romiaj ciferoj ne estas E-literoj, do apenaŭ indas prononci ilin "[viIi]". (Kiel tiam prononci 'X'?) Cetere, eĉ se Z. nenion diris pri romiaj numeraloj, li mem uzis ilin, eĉ en la Fundamento (vd. ekz-e p. 87).
Vi demandis: "Ĉu do Esperanto imitu la pormonarkismon de aliaj lingvoj?" Ne; male, mi volas, ke Esperanto kaj la Vikipedio estu neŭtralaj (do nek pormonarkismaj nek kontraŭmonarkismaj), kaj mi volas, ke nomoj estu ŝanĝitaj kiel eble plej malmulte en traduko, inkluzive reĝnomoj. Do mi ne aldonus romiajn ciferojn en Esperanto-traduko kie la originalo ne havas ilin, kaj certe ne proponas iun malsaman regulon por reĝnomoj ol por aliaj nomoj. Nia disputeto temas laŭ mi pri tio, ĉu ni ŝanĝu unu tipon de nomoj (nomojn kun romiaj ciferoj) pli ol aliajn, aŭ ne.
Dirinte tion, mi devas aldoni, ke mi subtenas ankaŭ vian simplan principon, ke, ĝenerale, uzi nur unu tipon da ciferoj estas pli bone ol uzi du. Do mi akceptas, kaj sekvos, la konsilon pri kiu la vikipediistoj trovas interkonsenton, ĉu ĝi estas tia, ĉu tia.
--VerdLanco 19:03, 30. Okt 2004 (UTC)
Ne estante eĉ amatora lingvisto mi volas diri nur, ke mia mezuro estas facileco. La eŭrop-arabaj ciferoj laŭ mi nepre estas parto de la lingvo Esperanto, kaj sen nepra neceso ni evitu enkonduki duan sistemon, ĉu romian, araban, ĉinan... Precipe ni evitu la kutimon de kelkaj, uzi romiajn nombrojn kvazaŭ implicitajn vicmontrajn adjektivojn ("LXXXI Universala Kongreso"). Kvankam tio estas kutima ekz. en la pola lingvo, ĝi estus senbezona komplikaĵo por Eo. -- Abismo.
Pro simpleco, mi preferas "Nomo la 4-a". -- :) 03:35, 6. Nov 2004 (UTC)

Pri la sinsekvo de la nocioj[redakti fonton]

Laŭ mi, la ĉefa nocio de titolo ĉiam estu la unua vorto; eventualaj specifigaj nocioj aperu nur poste, post komo. Por ekzemplo: Demokratio, parlamenta anstataŭ Parlamenta demokratio; Literaturo, germana anstataŭ Germana literaturo ktp.--Helmut Welger 16:51, 3. Jun 2004 (UTC)

Laŭ mi, la kunkomaj titoloj estas antikvaĵo uzinda en presitaj enciklopedioj, sed ne en retaj, kie abundas diversaj serĉad-funkcioj. Krome, ne ĉiam klaras, ĉu la substantivo aŭ adjektivo plej gravas: por kelkaj la plej grava informo de la titolo "Germanlingva literaturo" estus la lingveco. Nenecesaj komoj malbelas, kaj malfaciligas la vort-ligadon ene de tekstoj. Se vi nepre volas mallastigi la substantivon, kial ne utiligi la eblojn de Esperanto por skribi "Demokratio parlamenta"? -Vikipediisto kuna, Bab 20:25, 10. Aŭg 2004 (UTC)

Pri Esperanto[redakti fonton]

Ĉu mi povas aldoni la sekvan regulon al la paĝo? --Chuck SMITH

Kiam titolo komencas pri Esperanto, oni uzu la formon "Esperanto-" anstataŭ "Esperanta ". Ekzemple, "Esperanto-asocio" anstataŭ "Esperanta asocio".

Eble skribu "oni preferu la formon...", ĉar eventule povas aperi okazoj, en kiuj "Esperanta(j)" ial tamen estas pli konvena. Ja "Esperanta" neniel estas erara, sed pro la ekzisto de la participo "esperanta", eventuale "Esperanto-" povas esti pli klara, kaj tial por la Vikipedio la proponita principo povas esti utila. Sed ni evitu absolutan regulon. Bertilow 11:39, 1. Apr 2003 (UTC)

Pri pluraloj[redakti fonton]

Ĉu mi povas forigi la jenan regulon pri pluralaĵoj de Nomoj de titoloj? Ŝajnas al mi ke estus pli facile ligi al artikoloj se ĉiuj estas en la singulara... --Chuck SMITH

Bonvolu ne! Ĉu vere vi preferus Feroo -- "Feroo estas iu el la insuloj nordoriente de skotlando"? ;) Facileco de ligado estas grava, sed senpense strikta sekvado de reguloj estus malhelpema. El la ĵus-menciitaj titolo, jen mia pensoj:
  • Aleutoj, Ferooj ktp -- ili estas nomoj de apartaj unuiĝoj. Ŝajnus al mi tre stranga priskribi "aleuto" aŭ "feroo" kiel individua insulo.
  • Ĉeĥaj esperantistoj ktp -- ĉi tiuj paĝoj estas listoj de ekz ĉeĥaj esperantistoj. Ili ne definas, "ĉeĥa esperantisto estas speco de esperantisto, kiu enloĝas ĉeĥio. La ĉeĥa esperantisto mangas ŝaŭmmanĝaĵon, kiu laŭ Zamenhof estas bongusta. Oni ofte diras, ke per preni ĉeĥan esperantiston oni ricevos per li magiaj benoj." ;) Ne, ĝi estas nur listo de artikoloj pri homoj kun komuna nacieco, kaj tial esence estas plurala subjekto. Se vi preferus ĝin alligi per ĉeĥa esperantisto, faru plusendilon.
Same kiel artikolo ĉeĥaj esperantistoj nomiĝas ankaŭ pluaj 45 artikoloj pri naciaj esperantistoj (vidu artikolon Esperantistoj). En tiu ĉi sama artikolo kaj plue en artikolo nomita Gravaj geesperantistoj estas poste 10 artikoloj, kies nomo estas Listo de naciaj esperantistoj kaj ekzistas pluaj 7 artikoloj, kiuj nomiĝas naciaj geesperantistoj (anstataŭ naciaj estas nomo de nacio). Bonovolu verkontroli. Kie estas eraro? Petro 19. Apr 2006 05:45 (UTC)
Male:
  • Vertebruloj devus priskribi la esencajn karakterojn, kiuj farigas ion vertebrulo. Devus esti ĉe vertebrulo.
Mi atingas nenian konkludon pri etnoj, kiu estas sufiĉe stranga kampo. --Brion VIBBER

Do, eble ni forigu la punkton pribiologian?

Bab 14:58 30. Jul 2003 (UTC)

Ĉar neniu reagis dum jaro al ĉi debato, mi tuj forigas la biologiaĵon. Bab 13:48, 26. Nov 2004 (UTC)


Nomoj de nobeloj[redakti fonton]

La klarigo pri la nomoj de nobeloj povas estis pli klara. Ĉu la artikolo estu Wilhelm la 2-a, Vilhelmo la 2-a, Wilhelm la 2-a de Germanio, aŭ Vilhelmo la 2-a de Germanio? Mi supozas, ke tiu lasta estas plej bona, kaj mi aldonos tion krom se iu kontraŭas. -- AdamRaizen

La titolo sempre estis "Deutscher Kaiser", NENIAM "Kaiser von Deutschland", ĉar en tio tempo parto de Aŭstrio estis vidinta parto de Germanio. Pro tio oni devis nomigi ĝin Vilhelmo la 2-a, Germana ImperiestroImperiestro Vilhelmo la 2-a (Germanio)kaj NENIAM "de Germanio". Multkolorbirdo 21:18, 8. Feb 2004 (UTC)
Mi rimarkas, ke la titoloj Nomo la n-a de Lando kongruas pli kun la anglalingva vikipedio ol kun la esperanta. Nomo la n-a (Lando) faciligus fari ligilojn kiel Nomo la n-a (Lando)|. Ĉu iu malkonsentas saxnĝi la rekomendon? -- :) 23:51, 10. Feb 2004 (UTC)
Mi tute konsentas, des pli ke mi trovas absurde precizigi Napoleono la 1-a de Francio aŭ Ludoviko la 16-a de Francio : tiukaze ĉu vi konas alian ? Ne same estas pri diversaj Henrikoj, Filipoj, Karloj, ktp. --Arno Lagrange 10:18, 11. Feb 2004 (UTC)
Mi opinias, ke Nomo la n-a de Lando (la nuna konsilo) estas uzinda formo, almenaŭ por nomoj, kiuj havas similan formon en la origina lingvo.
Ekzemplo: Artikolon pri la reĝo kiun nomis la svedoj "Carl XIII av Sverige", la norvegoj "Karl II av Norge" kaj la britoj "Charles XIII of Sweden" (li estis reĝo de la unio Svedio-Norvegio) mi nomus "Carl la 13-a de Svedio", kaj aldonus (prefere en la kaplinio) en parentezoj duan Esperantigitan nomon: "(Karlo la 2-a de Norvegio)". Mi forte sentas, ke "de Norvegio" ("av Norge") estas parto de la nomo mem, kaj ne nura priskribo, pli-malpli en la sama maniero kiel "da Vinci" kaj "van Beethoven" estas partoj de la nomoj "Leonardo da Vinci" kaj "Ludwig van Beethoven". Al mi ne plaĉus la formo "Karlo la 13-a (Svedio)"/"Leonardo (Vinci)"/"Ludwig (Beethoven)".
--VerdLanco 08:37, 1. Nov 2004 (UTC)
Dependas laŭ la homo. Ekzemple Johano Karlo la 1-a estas fakte Juan Carlos de Borbón, ne de España. Male, lia edzino estas hispane Sofía de Grecia, "Grekio" estas kaj famili-nomo kaj reĝat-landa nomo. Tamen, la malmonarĥia greka registaro malakceptas, ke la reĝfamilianoj uzu la landonomon kiel familinomo. Pensu ke "Karlo la 13-a (Svedio)", permesas facile ligi tiel: "Karlo la 13-a helpis lin famigi", anstataŭ Karlo la 13-a. -- :) 03:42, 6. Nov 2004 (UTC)
Nu, mi ŝatas povi alfabetigi nomojn, eĉ reĝajn nomojn. Se ilia reĝlando ne estu taksata kiel parto de la nomo, ĉu tiam ni alfabetigu reĝojn antaŭ la litero 'A' (ĉar mankas familia nomo), ĉu laŭ ilia persona nomo, aŭ ĉu ĉiujn sub 'R' por (latina) "Rex"?
Se ili fakte havas (kaj eĉ uzas) veran familian nomon (kiel ekz-e Juan Carlos de BORBON), ni povas uzi tiun nomon por alfabetigo, sed eventuale kun "de Lando" kiel alternativa formo, por ke ĝi estu trovebla por serĉantoj de reĝoj de tiu lando.
--VerdLanco 15:30, 6. Nov 2004 (UTC)

Tiun ĉi parton mi ne komprenas:

Majuskligu la unuan literon de la unua vorto en ĉiu ajn titolo, Tiel ĉi.

-- :) 01:12 20. Jul 2003 (UTC)

Temis pri la funkciado de la malnova programo, kiam la Vikipedio troviĝis ĉe eo.wikipedia.com. Ne plu aktualas, do mi forigis la frazon.Bab 14:01, 26. Nov 2004 (UTC)

Ĉu ne kongruas pli titoli la jarcentojn antaŭ Kristo -1-a jarcento kiel pri jaroj.

-Bona ideo. Bab 14:58 30. Jul 2003 (UTC)


Mi ŝatus aldoni la jenan punkton 3 al la listo pri esperantigoj:

  • Nomojn de tekstaj verkoj (libroj, subtitolaj filmoj ks.) oni nur esperantigu se jam ekzistas plenaj esperantigoj de tiuj. Nomojn de netekstaj verkoj (pentraĵoj ks.) oni nur esperantigu se ekzistas forta tradicio tion fari.

--Bab 14:58 30. Jul 2003 (UTC)

Kial "subtitolaj"? Laŭ mi, libroj, filmoj, diskoj, estu titolitaj laŭ la originala lingvo se ne estas oficiala esperanta traduko (tamen por Don Quijote de la Mancha estas almenaŭ 5 malsamaj titoloj en Esperanto!). Esceptoj estu verkoj por kiuj estas tradicia nomo en Esperanto (ekzemple, ĉu Almagesto?) aŭ pri kiu ne estas kalkuleblaj konfliktajn tradukojn (mi improvizas: Elementoj (Eŭklido) de Eŭklido). Pri tiuj antaŭmodernaj longaj titoloj, tamen, oni preferu tradiciajn mallongajn versiojn (ekzemple Tristram Shandy, aŭ El Buscón anstataŭ Vida del Buscón don Pablos) -- :) 03:14 31. Jul 2003 (UTC)

Mi pensas ke estus pli saĝe rekomendi PNG-bildojn anstataŭ de GIF por flagoj. La retpaĝaroj pri la projekto GNU, ekzemple, uzas PNG ĉar ĝi neniam estis limigita de patentoj kaj ankaŭ ĝi estas pli moderna. GIF estas antikvaĵoj. Ni uzu PNG ĝuste kiel ni prefere uzu OGG ol MP3. Se neniu kontraŭstaras, mi ŝanĝos la rekomendon. Kriĉjo 21:10, 1. Nov 2003 (UTC)

Konsentite. Bab 08:49, 3. Nov 2003 (UTC)
Same konsentite Bertilow 12:38, 3. Nov 2003 (UTC)
Ĉu GIF ne estas jam senpatenta? -- :) 04:34, 9. Nov 2003 (UTC)
En Usono jes, sed la patento plu validas en aliaj landoj. Vidu [1]. --Briono 01:55, 19. Nov 2003 (UTC)

Pri dato[redakti fonton]

(se ni serĉas raciecon...):

  • evidente datoj kaj horoj obeas iagrade al konvencioj
  • tamen oni adoptis delonge la kutimon prezenti unue la plej signifajn ciferojn: 1987 (jarmilo+jarcento+jardeko+jaro) kaj ne 7891 (sep okdek naŭcent mil) aŭ aliaj eblecoj
  • mi ne komprenas do kial oni daŭre kreas novajn formojn por prezentado de dato-horo kiel 01:55, 19. Nov 2003 kaj ne la (EMHO) racia 2003 Nov 19, 01:55 (aŭ pli internacia 2003.11.19, 01:55)

--Jozefo


Pri nomoj de urboj[redakti fonton]

El Diskuto:Sherman[redakti fonton]

Tute alia diskuto:

La nomo de tiu ĉi artikolo kontraŭas nian regularon, laŭ kio oni distingas homonimajn artikolojn per parantezaĵo (ekzemple: Os). SED: ĝis nun tiu ĉi estas la sola artikolo pri "Sherman", do se neniu kontraŭreagos, mi baldaŭ movos ĝin al Sherman. Kiam eventuale venos alia samnoma artikolo, ni povos distingi per "Sherman (x)", "Sherman (y)".

Por unuopa titolo ni nur uzu la nomon de la subpriskribata afero - informoj pri geografia situo, profesio, epoko ktp. aperu ene de la artikolo. Komoj aperu nur se ili mem estas parto de titolo, ekzemple: Kredu min, sinjorino (librotitolo).

Nur ejo kiu fakte nomiĝas "Sherman, Teksaso" havu tian ĉi titolon.

Bab 12:49, 30. Okt 2003 (UTC)

Do, neniu protestis, kaj mi tuj movas la artikolon al Sherman.

(Kvankam ĉi tiu estas la sola artikolo ĉi-noma kaj do la parentezaĵo nenecesas, mi faras ankaŭ alternativan titolon Sherman (Teksaso) por denove precizigi al ĉiuj fuŝemuloj, ke komaĵojn kiel en la anglalingva vikipedio, ni ne uzas ĉi-versie.) Bab 13:59, 1. Nov 2003 (UTC)


Mi kredas ke la Esperanta formo "Ŝermano" kaj la Angla formo "Sherman" devas esti uzita en la unua alineo. Tiel oni povas pli facile trovi la artikolo.

La uzo de "konteo" por "county" sufiĉas por mi ankau. Mi kunsentas ke neniam estis grafoj en usono. Mi uzos ĝin ankau estonte por artikoloj pri lokoj en Teksaso.

Fred Meyer III 3:22, 31 Okt 2003 (UTC)

Oni ne uzas la Esperantan formon por malgrandaj urboj. Ŝtatoj kaj landoj, kaj iuj grandaj urboj, estas sufiĉe gravaj ke ili havas Esperantajn formojn. Urbetoj kaj vilaĝoj pli bone troviĝu sub la anglalingva nomo. Tamen, oni ja povas meti plusendilon ĉe Ŝerman (Teksaso), sed la artikolo estu ĉe Sherman (Teksaso) kaj uzu tiun formon. Almenaŭ tiel mi komprenas la kutiman agadon, sed mi malofte redaktas ion pri lokoj. Kriĉjo 04:44, 31. Okt 2003 (UTC)
Kriĉjo tute ĝuste komprenis la "kutiman agadon". Nomo estas nomo, kaj nur se ekzistas vaste konata esperantigita formo tiu estu preferata super la nacilingva. Tio validas ĉefe por ĉefurboj, grandegaj urboj kaj "transkulturiĝintaj" aferoj kiel maroj, landoj. Por "Sherman" ne ekzistas tia esperantiga tradicio (almenaŭ ne tutmonde), kaj do la artikolo estu simple Sherman. Facileco super ĉio. Bab 13:59, 1. Nov 2003 (UTC)
----------------------
Bab, la Fundamento de Esperanto havas metodon por Esperantigi nomojn. Ni devas sekvi tion ankau. Notu ke mi diris ankau. Ni povas havi kaj la lokan nicilingvan literumadon kaj la Esperantan literumadon en la sama artikolo.
Mi trovas la translokigon de mia artikolo tre malkuraĝiga. Se vi volas ke Vikipedio restu malgranda, kontinuu malkuraĝigi novajn skribantojn. Mi havas kopion de la artikolo pri Ŝermano kaj povas remeti ĝin en Vikipedio ofte. Bonvolu ne necesigi tion. Fred Meyer III 20:14 1 Nov 2003 (UTC)
Ni ne blinde sekvas tradiciojn tie ĉi. Oni uzas ekz. "io" anstataŭ de "ujo" en landonomoj. Ankaŭ, Sherman ne estas grava urbo, ĝi estas eta urbo en Teksaso kiu ne havas internacian reputacion. Tiel, ne indas Esperantigi ĝin, ĉar en tiu ĉi kazo homoj pli interesiĝas pri ĝi vera (anglalingva) nomo ol iu esperanta konstruo.
Ankaŭ, viaj minacoj ke vi strebos kontraŭstari la decidon de la komunumo estas zorgigaj. Wikipedia escene funkcias per grupa decido, kaj kiel individuulo vi devos kompromisi kaj akcepti la decidon de la plimulto, kvankam ni certe bonvenigos bone elpensitajn argumentojn por via starpunkto. Cetere, ni ne malkuraĝigas vin, ni simple volas ke vi faru aferojn kunlabore kun la kutima maniero. Kriĉjo 20:59, 1. Nov 2003 (UTC)
Ĉu vi legis Vikipedio:Nomoj_de_titoloj? --Chuck SMITH 21:01, 1. Nov 2003 (UTC)
Mi ja legis Vikipedio:Nomoj de Titoloj. Mi ne penis ŝanĝi la nomo de la artikolo.
Kriĉjo, vi estas ĝusta kiam vi parolas pri kompromiso. Se oni uzas kaj la loka nomo kaj la Esperanta nomo, tio estas kompromiso. Se mi insistus ke mi nur uzu la Esperanta nomo, tio ne estus kompromiso. Pensu pri tio. Ankau, mi komprenas la utilo de sameco, sed nenecesa sameco ofte staras kontrau progreso. La fakto estas ke la Vikipedio estos pli utila se kaj la loka kaj la Esperanta formo de la nomo estas trovebla en la Esperanta versio de la Wikipedio. Fred Meyer III 22:28 1 Nov 2003 UTC
Se juĝi laŭ kelkaj jam ekzistantaj ekzemploj, oni povas mencii unu fojon la Esperantan formon en la unua frazo. Do aspektus ĉi tiel: Sherman (foje esperantigita Ŝermano) estas urbo en Teksaso... Poste la artikolo uzu la nacilingvan formon.
Ankaŭ, vi ŝuldas al ĉiuj pardonpeton pro via minaco senĉese rekrei la artikolon laŭ via plaĉo kontraŭ la volo de la komunumo. En nacilingvaj Vikipedioj, tio estas konsiderata trolling kaj ricevas unue averton kaj poste forigon de konto. Ni lasu tiajn aferojn ekster la Esperanta Vikipedio. Kriĉjo 23:37, 1. Nov 2003 (UTC)

Mi sincere bedaŭras ke malnovaj vikipediistoj ne pli afable bonvenigas novan kunlaboronton. Estus bedaŭrinde ke pro tro strikta observemo de reguloj iu estu definitive malkuraĝigita iam ajn partopreni. Per privata korespondado mi eksciis ke Fred intencas enmeti en la vikipedion valoran sciencan entenon. Estus vere bedaŭrinde malhavigi al la vikipedio tion pro disputoj pri komoj kaj parentezoj. Cetere loko de artikolo ne tiom gravas : laŭ nia kutima regulo, la artikolo devas troviĝi sub Sherman; se vi nepre volas aperigi artikolon kun titolo Ŝermano nur enmetu redirektilon (tia : #REDIRECT[[Sherman]] kaj kiel jam dirite en la artikolo menciu Sherman (foje esperantigita Ŝermano). Estu pli utile progresigi la vikipedion per redaktado de artikoloj anstataŭ tiom akre disputi pri detalaj punktoj. Arno Lagrange 09:46, 2. Nov 2003 (UTC)

Nu mi forigis la artikolon Sherman, Teksaso ĉar ĝi ne kongruas kun niaj reguloj pri titoloj. La titolo povas esti Sherman, Ŝermano, Sherman (Teksaso)Ŝermano (Teksaso). La entenon de la forigita artikolo mi metas tien : forigita artikolo okaze ke ĝi entenus detalojn kiujn tiu ĉi ne enhavus . Arno Lagrange 11:14, 2. Nov 2003 (UTC)

Arno demandis ĉu la rasa informo estu forigita. Kiel Usonano mi kredas nee. Pro tio ke malsamaj rasoj havas iom malsamajn kulturojn, forigo de rasa informo pli malbone priskribas la kultura informo en Usono. Ĉu oni demandus ke oni ne menciu la tri komunumoj en Belgio? Raso kaj kulturo estas parto de demogafio. Fred Meyer III

La diskuto jam kuras sub Teksaso ... Arno Lagrange 16:32, 4. Nov 2003 (UTC)


Pri Somerville[redakti fonton]

Ĉu mi povas movi la artikolon al "Somervilo"? La plejparto de nomoj de urboj ĉefaj estas esperantigitaj (ekzemple Bostono, Novjorko, Rejkjaviko), kaj ŝajnas al mi ke aŭ ĉiuj aŭ neniuj nomoj devas esti esperantigitaj, kaj ŝanĝi la nomon de nekonatega urbo pli facilas ol ŝanĝi la nomon de Bostono. - Ian Maxwell, 2004-03-17-0944 UTC

Se vi esperantigas la nomon de nekonategaj urboj, neniu divenas pri kiu urbo temas! Ĉu vi ekkonus la urbojn, se mi skribus pri Peĉo aŭ Bosormenjo(hungaraj urboj Pécs, Böszörmény)? RK
Ne, sed mi ankaŭ ne konas la urbojn Pécs kaj Böszörmény. Kaj inkluzivo de la indiĝenlingva nomo de la urbo (kiel mia artikolo pri Maldeno), flanke de redirektoj por tiuj nomoj, asekurus ke homoj konu tiun nomon ankaŭ. - Ian Maxwell, 2004-03-18-0225 UTC

Malnova diskuto[redakti fonton]

Saluton Bertilo!

Dankon pro viaj penoj pliklarigi kaj korekti la tekston, kiun mi parte kunskribis. Mi havas nur du kontrauxreagojn:

  • Sub "Kiam titoloj "kolizias"" vi korektis "Auxdinte la numeron 1492 plejmulto da homoj unuavice pensus pri jaro." al "Auxdante la numeron 1492 la plejmulto da homoj unuavice pensas pri jaro". Oni povas longe diskuti, cxu la vorto "plejmulto" bezonas artikolon aux ne. (Laux mi ne, kvankam oni ja diras "la plej granda kato" kaj ne "plej granda kato". Anstatauxigu gxin per "granda nombro da", kaj pli klare videblas. Sed eble temas pri subkonsciaj influoj de niaj denaskaj lingvoj? Kion opinias ekzemple la japanaj vikipediistoj?) La malhipotezecigo de "pensus" al -as sxajne bonas, sed kial sxangxi "auxdinte" al "auxdante"? Vi cxi tiel indikas, ke homoj jam pripensas dum ili auxdas rapidan nomon. Laux mi, homoj analize pensas nur post kiam ili fin-auxskultis, kompreninte, ke la titolo estas 1492, kaj ne, ekzemple, 1498.
  • Vi sxangxis la unu vorton "prononcihelpo" al du vortoj: "prononca helpo". Jes, mi scias kaj konscias ke infinitivo kiel unua ero en kunmetita frazo ne oftas (kvankam gxi fojfoje okazas, kiel en "Poemo de Utnoa" de Abel Montagut), sed kial entute "tipigi" gxin? Gxi ne estas kontrauxfundamenta, kaj gxi krome tuj kompreneblas: helpo prononci. Unuformigi la vikipedion per tia forglatigado, ne de veraj eraroj, sed de individuaj skribstiloj laux mi estas tre malaprobinda afero. La Akademio kaj gxiaj anoj aprecu la esprimmanieran ricxecon de Esperanto kaj de ties uzantoj, ne tondu gxiajn flugilojn.

--Bab (kiu antaŭe sin nomis "Bjørn")


Saluton, Bjørn!

Viaj kontraŭreagoj estas tute bonaj. Efektive mia ŝanĝo al "la plejmulto" ne estas nepra. Estus tute bone ankaŭ sen "la". Mi nur pensis, ke sonas iom pli kutime kaj normale kun "la". Pli kutima kaj pli normal formo estas plej ofte pli klara por la legantoj. Do, ne pensu, ke ĉiu ŝanĝo, kiun mi faras, estas ŝanĝo de erara formo aŭ senerara.

Pri "prononcihelpo" estas iomete alie. Tia uzo de liga "i" vere estas nenormala, kaj laŭ multaj erara, kaj prefere ni ne eksperimentu tro per tiaj aferoj en la Vikipedio. Normale oni dirus "prononchelpo" aŭ "prononcohelpo" (aŭ "prononcadhelpo"). Mi tamen preferis disigi al du vortoj.

Ligajn "i"-finaĵojn oni uzas normale nur en vortoj kiel "pagipova" - en kiuj la lasta elemento estas POV, VOL aŭ DEV. Iuj opinias, ke eĉ tian uzon de lia "i" oni evitu, kaj rekomendas "pagopova" k.s.

Bertilo WENNERGREN

Oni simple povas skribi "pagiva", ĉu ne?
--Bab
La sufikso IV estas neoficiala, kaj ĝin scias nur relative malmultaj Esperantistoj. Malmultaj lernolibroj ĝin mencias, kaj ne ĉiuj vortaroj ĝin enhavas. Por klareco oni do uzu anstaŭe POV aŭ KAPABL. Efektive pro la eblo uzi POV apenaŭ ekzistas kialoj iam ajn uzi IV. Bertilo WENNERGREN

Ĉu ne pli nature filmo 1492 kaj programlingvo Ĝavo? Davidme 02:03, 7. Feb 2003 (UTC)

--Nu, se la filmo nomiĝus "filmo 1492" kaj la programlingvo "programlingvo Ĝavo", tio pli naturus. Sed ili fakte nur nomiĝas, respektive, "1492" kaj "Ĝavo". Lingvo Internacia estas bona titolo, ĉar ĝi identas kun la nomo de tio, kion ĝi priskribas. Se ekzistus lingvo kun la memstara nomo "Internacia" (kp. "Tokipona"/"Tokipono"), kaj alia afero kun simila nomo, tiukaze certe "Internacia (lingvo)" preferindus.

--Bab

Mi celas: estas pli nature kaj komforte fari ligon al "Sigourney WEAVER rolis en filmo 1492" ol "Sigourney WEAVER rolis en 1492". Foje, oni faros 1492 sed 1492 (filmo) preskaŭ ĉiam bezonos |-tekston Davidme


Pri la diskuto en Diskuto:Kaleo, mi preferas etnonomoj plurale. Vidu franko kaj frankoj. Simile estus gvaranio kaj gvaranioj. -- :) 04:15, 15. Mar 2003 (UTC)


La ĉefaj kontribuoj al la diskuto pri multe-nombraj etnonomoj aperas en Diskuto:Kaleo. Tie Mak ĵus skribis jene:

Bone, faru kion vi volas. Mi nur volis montri la kialojn de kion mi faris . Se vi/ni opinias ke estas pli konvena, ni lasu ilin plurale.

Mi tute respektas la opinion kaj la argumentojn de Mak, kaj mi ne volas trudi mian opinion. Antaŭ ol li atentigis pri tio, mi ne sciis, ke ekzistas ĝenerala Vikipedia principo (almenaŭ por la Angla) uzi ĉiam, kiam entute eblas, unu-nombrajn nomojn. Ni ne facilanime iru kontraŭ tiu ekzistanta ĝenerala regulo (nur malfacilanime...).

Sed se ne aperos aliaj opinioj favore al unu-nombraj nomoj, mi restarigos la multe-nombran artikolon "Kaleoj", kaj ankaŭ konsekvencigos aliajn artikolojn laŭe.

Ĉu en ordo?

Bertilow 10:57, 16. Mar 2003 (UTC)

Mi ankoraŭ ŝatus resti ĉiam singulara. Tio helpas multege kiam oni legas al alia artikolo... oni ne devas esplori ĉu tiu artikolo estas singularo aŭ pluralo. Sed, mi ankaŭ ne volas esti diktataro, do jen mia opinio kiel simpla Vikipediisto.  :-) --Chuck SMITH
Estas iuj eblecoj:
  • Lasi kiel estas ( ni devas scii kiom da artikoloj pluralas).
  • Komenci singulare kaj lasi antikvajn artikolojn plurale. Poste ni povas decidi kion fari kun pluralaj artikoloj ( lasi ilin tiel aŭ singularigi, se konvenas).
Ĉion bonan. Mak

Uzo de Guglo[redakti fonton]

Aperas jena konsulto:

3. Por kazo dubinda, konsultu Google-on. Ekzemple:
917 Windows+kaj+estas
577 Vindozo+kaj+estas

Tamen, laŭ tiu metodo, guglo ankaŭ serĉus paĝojn dulingvaj, en kiuj "Windows" estas nur menciita en la angla parto. Tial ĝi ne estas vere rekomendinda metodo.

Nuntempe jam ekzistas la Tekstaro (korpuso) de Esperanto, en kiu ankaŭ estas pli modernaj tekstoj. Oni do povus traserĉi tiun anstataŭ uzi guglon.

Por tio necesus, ke du aŭ tri Vikipediistoj aliĝu al ĉi tiu projektu, por ke ili povu traserĉi la tekstaron.

Kion vi opinias? -- Marcos 29. Apr 2004

Mi vere bedaŭras la ŝanĝon de "Guglo" al "Tekstaro de Esperanto" sub punkto 3. Ĉar vere, "tekstaro" estas precipe literatura, kaj malbone respegulas la tutan mondon kun ties bono kaj aĉo kiel faras serĉo per Guglo. Due, ĉar homoj ankoraŭ uzas "Guglo"n por trovi plejuzatajn nomojn. Ĉu ni reŝanĝu, aŭ eble menciu "kombinan serĉon je ambaŭ"? Bab 14:12, 26. Nov 2004 (UTC)

Hungaraj nomoj[redakti fonton]

Saluton Arno, mi havas la problemon, kio obstaklas mian laboron: en ĉiu Esperanta eldonaĵo (eĉ en la Hungario eldonitaj) aperas la familianomo post la persona nomo. Do, mi ne volas falŝi la skribsistemon de la hungaraj espernatistoj, tial mi volas unuecigi la ĉiun nomon kiel Károly FAJSZI; unue aperas persona nomo poste la familia nomo majuskle. Redirektoj al tiu versio. Nun ekzistas ĉ. 100-120 hungaraj nomoj, parte esperantaj laŭ la vortordo de Károly FAJSZI, tiel la laboro ankoraŭ surprenebla por mi. Tiu vortordo estas normala por la hungaroj (eĉ por hungaraj esperantistoj) en fremdaj (ankaŭ en Esperanto) lingvoj. Amike Razilklingo


Cetere ankaŭ al mi ofte malhelpas la diversaj manieroj skribi nomojn, troveblaj en Vikipedio. Koncerne la hungarajn nomojn; ankaŭ Hungara Antologio (ekzemple) uzas la sistemon indiviua nomo antaŭ familia nomo, do kial ne ankaŭ Vikipedio faru tiel ? Krome mi kredas, ke estas pli konsekvence kaj pli facile memorigeble por la aŭtoroj havi la regulon majuskligi ankaŭ la unuvortajn personajn nomojn. Ekzemple ARISTOTELO anstataŭ Aristotelo. (Kaj che ne malmultaj personoj, kiujn oni kutimas nomi internacie per unu vorto, la aŭtoroj ĝenerale ne povas scii, ĉu temis origine pri individua aŭ familia nomo aŭ eĉ pri kunfandiĝo de ambaŭ.) Multe da plusa laboro pri akordigo de ligoj estus ŝparebla per simpla kaj unueca uzo rilate majuskligo/minuskligo...Jen kio premis mian koron! Kion vi pensas pri la afero? Amike salutas Montanesko ( Kiu eble baldaŭ devos esti MONTANESKO).

Bonvolu pardoni min sed mi ne ĝuste taksas la problemon kaj nun ne havas multan tempon por enprofundiĝi en ĝi. Mi sugestas ke vi debatu ĝin en la diskutpaĝo pri nomoj de titoloj. Arno Lagrange  02:47, 11. Jul 2004 (UTC)

Do, iom bedaŭrinde la ŝipo flosas sen kapitano. Mi ŝanĝas ĉiun hungaran nomon kiel kutima en fremdlingva teksto: unue aperas persona nomo, poste familia nomo. Majuskligo restas. RK

>Multe da plusa laboro pri akordigo de ligoj estus ŝparebla per simpla kaj unueca uzo rilate majuskligo/minuskligo
Jam ekzistas simpla regulo por majuskligo/minuskligo: Oni nur majuskligas familinomojn kaj mallongigojn. "Aristotelo" estas nek familinomo nek mallongigo, do ĝi ne estu majuskla. Ŝanĝo de ĉi tiu tre logika regulo nur kaŭzas nenecesajn problemojn.
Pri Hungaraj nomoj: Se ni ŝanĝas la ordon en ĉi tiuj nomoj, ni detruas la unuecon en la Vikipedio (kiun vi ja tiom alte taksas). Ĉar nuntempe estas simpla regulo por ĉiuj nomoj: Oni lasas la vortordon tiel, kiel en la originala lingvo. Se ni tion ŝanĝos nur por hungaraj nomoj, tio estos perdo de unueco. Ni devus ŝanĝi lka regulon ĝenerale (do ekzemple ankaŭ por ĉeinaj nomoj), sed tio estus kontraŭ la kultura neŭtraleco de la Esperanta Vikipedio. Nura solvo: Ne ŝanĝi ion!
Se vi ankoraŭ malkonsentas, ni unue findiskutu la aferon, kaj nur poste vi povos ŝanĝi la nomojn. Ĉar se ni decidas ne ŝanĝi la sistemon, ni devus ĉiujn viajn ŝanĝojn neniigi, kio estus granda perdo de energio.
>Do, iom bedaŭrinde la ŝipo flosas sen kapitano.
La Vikipedio ne havas estron, do ni ĉiam estas sen kapitano. Ni ĉiuj kune decidu pri tiaj reguloj, kaj ne unu sola homo. Kaj se vi ne tuj ricevas respondon pri via propono ŝanĝi la regulojn, vi ne simple tuj komencu uzi vian proponon. Tio estas ja akceptebla, kiam temas pri enhavo de artikolo, sed ne kiam temas pri ĝenerala regulo de la Esperanto Vikipedio. Marcos 19:41, 12. Jul 2004 (UTC)

Do vizitu Famaj hungaroj kaj konstatu, ke mi ne povas skribi ĉiun nomon laŭ la hungara vortordo, ĉar pli ol duono famiĝis en mala vortordo, kiel la hungaraj esperantistoj. Ĉu mi kreu titolon BAGHY Gyula anst. Julio BAGHY. La tuta afero estas ridinde. RK

Se ne estras kapitano venkas tiu, kiu havas pli monon kaj tempon.

FAMILINOMO Personnomo okazas ankaŭ ĉe ĉinoj kaj japanoj. -- :) 02:03, 17. Jul 2004 (UTC)
>Ĉu mi kreu titolon BAGHY Gyula anst. Julio BAGHY. La tuta afero estas ridinde.
En ĉi tiaj kazoj ni certe bezonas pluligilon de unu versio al alia. Sub kiu nomo la artikolo mem troveblu, estas diskutebla. En la kazo ke unu versio de la nomo estas multe pli fama (en Esperantio) ol alia, mi ankaŭ proponas meti la artikolon sub la pli fama nomo. Sed se ambaŭ versioj estas uzataj (ekz. ERTL Istvan), tiam la originala versio estu uzata. Ĉiuokaze, ni ĉiam havu pluligilojn.
>Se ne estras kapitano venkas tiu, kiu havas pli monon kaj tempon.
Arno nur iĝis la "kapitano", ĉar li plej multe da tempo uzis la Vikipedion. Li neniam estis elektita. Kaj kiam li ne tiom uzas ĝin, aliaj homoj simple daŭrigas la laboron, kaj eble nova "kapitano" estiĝas (kaj ĉielokaze, ni opvas havi plurajn "kapitanojn"). Marcos 11:13, 18. Jul 2004 (UTC)

Protesto kontraŭ regulŝanĝo sen antaŭa konsento[redakti fonton]

Narvalo hieraŭ enmetis la sekvan alineon en la regularon (sekcio «Ĝenerale»):

La nomordo estas la ordo uzata de la popolo en internacia medio, tio estas ĉinoj, japanoj, koreoj ktp. uzas unua la familian nomon, dum hungaroj, ĝenerale la kristan- kaj islamkulturaj landoj inverse (unue la persona nomo, poste la familia).

Li faris tion, kvankam ni en koncerna diskuto ne atingis konsenton pri tio. En la Baloto pri majuskligo de familiaj nomoj estis eĉ grava rimarko, ke tiu afero ankoraŭ ne estas decidita kaj ke ni daŭre diskutu ĝin. Tamen li ekŝanĝis artikoltitolojn, kaj kiam mi menciis tion sur lia diskutpaĝo, li simple ŝanĝis la regularon.

Mi protestas kontraŭ tiu regulŝanĝo, ĉar estis nek konsento pri tio nek baloto. Fakte pro tiu agmaniero mi ekdubas pri la seriocezo de administranto Narvalo. -- Robert Weemeyer 02:43, 30. Mar 2006 (UTC)

Marcos simple ne volis akcepti lingvouzon de hungaroj en internacia, eĉ eperanta medio, kvankam mi citis min. 5 pruvojn. 05:15, 30. Mar 2006 (UTC)

La supran anoniman komenton verkis Vikipediisto:Narvalo. -- Robert Weemeyer 05:54, 30. Mar 2006 (UTC)
Mi ne havas tre fortan opinion pri ĉi tiu temo, sed mi vidas gravan problemon pri la nova regulo proponita de Narvalo: La kutimoj en internacia medio estas multe malpli unuecaj ol la internaj kutimoj. Ekz-e mi sufiĉe ofte en Esperantio vidis nomojn de hungaroj kun familia nomo unue (ekz-e en Pasporta Servo kaj ĉi tie), sed ili laŭ Narvalo pli ofte uzas inversan ordon en Esperantio. Certe, hungaroj kiuj loĝas en Germanio aŭ Francio ankaŭ uzas inversan ordon, sed tion ankaŭ faras tie loĝantaj ĉinoj. Kelkfoje ĉinoj ankaŭ inversigas sian nomon en Esperantio. Do tute ne estas klare, kial ni traktu malsame la hungarojn kaj la ĉinojn. Aldone la malmultaj hungaroj, kiuj vivas en Ĉinio aŭ Japanio kaj la malmultaj ĉinoj kaj japanoj en Hungario verŝajne ne inversigas siajn nomojn.
Tiuj ĉi ekzemploj montras, ke ne estas ĉiam klare kio estas la kutimo en internacia medio. Aliflanke, la interna kutimo ĉiam estas tre klara: Hungaroj, ĉinoj, japanoj kaj kelkaj aliaj unue mencias la familian nomon, dum la plej multaj aliaj popoloj mencias ĝin fine.
Mia argumento do estas: Kun la nova regulo de Narvalo, ni kreas multajn neklaraĵojn. La antaŭa regulo estis sufiĉe klara. Do ni konservu la antaŭan regulon.
Ĝis nun Narvalo ne prezentis kontraŭargumenton kontraŭ ĉi tiu argumento (kiun mi jam antaŭe uzis), sed tamen li simple ŝanĝis la regularon. Mi konsentas kun Robert ke tio ne estis akceptebla. Mi nun forigos la koncernan aldonon de Narvalo. Oni povas denove mencii ĝin kiam ni trovos interkonsenton. Marcos 15:20, 30. Mar 2006 (UTC)

Mi prezentis jam 5 pruvojn pri KUTIMO de hungaraj esperantistoj, hungaroj. BONVOLU ESTIMI LA HUNGARAJ KUTIMOJN KAJ NE UZI MALDEMOKRATIAJN ALTRUDOJN. Ne neglektu la pruvojn prezentitajn jam pli frue. Mi petas je malpli da ideologio kaj pli da konsidero de kutimoj. Narvalo 15:51, 30. Mar 2006 (UTC)

Mi ne vola ripeti ĉion. Kiu esploris la hungarajn kutimojn en Esperantio kiam oni enkondukis la regulon (laŭ kiu baloto?)? Kiu konsultis hungaran esperantiston antaŭe? Narvalo 15:54, 30. Mar 2006 (UTC)

Kelkaj paĝoj [2] [3] [4] Narvalo 16:37, 30. Mar 2006 (UTC)

ampleksa paĝo pri István Nemere Narvalo 10:05, 31. Mar 2006 (UTC)

Vi ŝajne ne bone komprenas mian argumenton. Vi daŭre parolas nur pri hungaroj, kiam mi parolis pri ĉiuj kun simila nomkutimo: ĉinoj, japanoj ktp. Se mi serĉadus iomete, mi ankaŭ povus doni pruvojn pri okazoj, kiam ĉinaj aŭ japanaj esperantistoj uzas "Antaŭnomo Familinomo", aŭ kiam ne-esperantistaj ĉinoj/japanoj tion uzas en internacia medio. Tial mi demandas al vi: Kial vi volas trakti hungarojn malsame al ĉinoj/japanoj? Ĉu vi havas pruvojn pri tio, ke hungaroj konsiderinde pli ofte uzas "Antaŭnomo Familinomo" en internacia medio ol ĉinoj/japanoj? Notu ke por pruvi tion neniel taŭgas montri okazojn, kiam hungaroj uzis tion. Oni devus fari ian statistikan esploron pri hungaraj, ĉinaj kaj japanaj kutimoj en internacia medio. Se vi daŭre nur mencias la hungarojn, tio montras ke vi tute ne komprenas mian argumenton. Marcos 16:18, 31. Mar 2006 (UTC)

Mi jam pruvis tion, Mi ne volas ripeti ĉion. Bonvulu vi pruvi, ke ne okazas tiel. Se nomuzo de gravaj hungaraj esperantistoj ne sufiĉas por vi, mi ne scias kion fari. Ĉu Hungara Antologio estas verkita de stultuloj kaj adresaro de Pasporta Servo pruvas? PS havas alian celon. Se Japana Antologio uzas inversan nomordon, tio pruvus por mi, kio estas la vera lingvouzo de japanoj. Ĉu vihavas ĉemane Ĉinan Antologion? Narvalo 16:44, 31. Mar 2006 (UTC)

Bone, mi akceptas vian argumenton. Se ankaŭ Marcos konsentas, ni uzu la "eŭropan" nomordon ĉe la hungaroj. Ĉiuokaze intertempe estus multege da laboro reveni al la kutimo, kiun ni dum pluraj jaroj sekvis, ĉar vi obstine ŝanĝis multegajn artikolojn malgraŭ nia protesto. Bonvolu ne denove tiel agi. Unue estu konsento, poste vi agu. -- Robert Weemeyer 09:45, 1. Apr 2006 (UTC)
Nu bone, mi nun povas akcepti la regulŝanĝon de Narvalo. Mi tamen esperas, ke li nun komprenis, ke oni ne simple apliku novan regulon, kiam ankoraŭ ne ekzistas kompromiso pri regulŝanĝo. Marcos 13:07, 1. Apr 2006 (UTC)
Mi ne povas akcepti tion. Tio estas rompo kun la komuna decido okazinta en la baloto, kaj tio estas trompo kontraŭ ĉiuj voĉdonintoj. Nenie legeblis ke okazos tiu drasta ŝanĝo. Kiu scias, se ĉiuj antaŭe priscius ĉi tion, eble la unua alternativo venkintus? Kaj mi demandas min, kiel la Hungaraj esperantistoj povas fari decidon pri la nomoj de ĉiuj ceteraj Hungaroj. Nek demokratie, nek respekte. (Ĉu ni pludiskutu Diskuteje.Bab 14:06, 3. Apr 2006 (UTC)

pri hungaroj[redakti fonton]

Mi ne volas ripeti ĉion.

pri japanoj[redakti fonton]

  1. Posmilita japana antologio [http://katalogo.uea.org/index.php?inf=3097&PHPSESSID=0423b270b4fecaffb9674e...
    1. Komp. Odagiri Hide Odagiri estas familia nomo , Miyamoto Masao, KONISI Gaku same familia nomo Tio estas japanaj esperantistoj skribas unua la familian nomon.

+Rimarko de jarlibro 2006 ĉe Japanio: En la japanaj nomoj staras la familia nomo antaŭ la persona nomo. (nenia rimarko ĉe Hungario, ĉar hungaroj uzas inversan nomordon)


Mi hieraŭ ricevis gazeton Esperanto, kie ĉiu japana nomo estis inverse uzata ĉe la donacintoj. Mi kontrolis eĉ librojn eldonitaj de japanaj esperantistoj (mi serĉis eldonitajn librojn en Tokio) kaj ŝajnas (mi ne certas) ke 40 % uzas inversan nomordon. Alilande, hungaroj, eble germanaoj uzas nur la originan nomordon de la japanoj. La situo estas do tre konfuzas eĉ en Esperantujo. 05:59, 1. Apr 2006 (UTC)

ĉinaj nomoj[redakti fonton]

Pri ĉinaj nomoj, mi proponas viziti du ĉinajn retejon en Esperantio. Sed mi provas citi Antologion.


http://www.espero.com.cn/z05-04e/z05-04e-017.htm Tan Xiuzhu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj Li Shijun, akademiano de Esperanto, faris gratulparoladojn. Gratulajn leterojn sendis E-organizoj kaj esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj.'

http://en.wikipedia.org/wiki/Tan http://en.wikipedia.org/wiki/Li_%28Chinese_name%29


http://www.espero.com.cn/z06-00a/06z-00-157.htm


Wen Jiabao kaj Tang Jiaxuan…. http://en.wikipedia.org/wiki/Wen_Jiabao http://en.wikipedia.org/wiki/Tang


+Jarlibro uzas unua la familian nomon (ĉe hungaroj inverse).

Majuskloj en plurvortaj titoloj[redakti fonton]

Eble oni bezonas pli detalan rekomendon pri majuskloj. Ŝajnas al mi, ke iuj kontribuantoj emas majuskligi ne nur la unuan literon de la unua vorto de artikoltitolo, sed la unuan vorton de ĉiu vorto en la artikoltitolo. Ekzemple, mi ĵus trovis artikolon pri la Ĉinuka Piĝino, kun majuskla P en la titolo, kvankam la artikolo komenciĝas per la vortoj "La ĉinuka piĝino ...". Do, la artikolo eĉ ne povus ligi al si mem sen uzado de |!

Vi pravas. Tio estas fikutimo de la Angla. Mi iomete plidetaligos. Bab 14:14, 26. Nov 2004 (UTC)

TUT-MAJUSKLIGO de familiaj nomoj[redakti fonton]

Vi skribas "Tut-majuskligu nur vortojn, kiuj estas familinomo aŭ mallongigita nomo!" Laŭ tiu regulo, oni ne majuskligu islandajn aŭ aliajn patronimojn, sed tamen mi trovis ekzemple Baldur RAGNARSSON anstataŭ la, laŭ via regulo, korekta Baldur Ragnarsson (lia patro nomiĝis Ragnar, sed ne Ragnarsson; lia filo nomiĝas Baldursson). (Interesa limkazo estas Harry MARTINSON; lia patro nomiĝis Martin, sed ne Martinson, do origine la nomo estis patronimo; sed liaj filinoj nomiĝas Martinson, do ĝi iĝis familia nomo dum lia vivtempo.) Gunnar Gällmo 13:44, 5. Nov 2004 (UTC)

Mi ŝatus redifini la "majuskligendaĵon". Al mi ŝajnas absurdaĵo ke ni ne majuskligu la lastan parton de Islandaj nomoj nur pro tio, ke ĝi ne estas "familinomo". La funkcio de la majuskligado ja estas montri kio estas persona nomo, kaj kio estas cetera nomo, ĉu patronimo, ĉu familinomo. La persona nomo estas individua, dum ankaŭ patronimoj povas esti dividataj inter pluraj gefratoj, kaj esti uzataj por formali: "Sinjoro Ragnarsson!" Certe ni sciigi homojn pri la diferencoj inter ekzemple la Islanda kaj familinoma sistemoj, sed laŭ mi lasi ambaŭ partojn de islanda nomo minusklaj nur kreas konfuzon. Ĉu enkonduki la terminojn "individua nomo" kaj "komuna nomo"? Bab 14:24, 5. Nov 2004 (UTC)
Al mi ĝi ne ŝajnas absurda. Mi memoras, ke oni aplikis la saman sistemon de senmajusklaj islandaj nomoj antaŭ multaj jaroj en la listo de rete atingeblaj esperantistoj. Por mi la ĉefa funkcio de la majuskligo ne estas sciigi, kiun parton oni uzas kun "sinjoro", sed kiun parton oni uzas por alfabeta ordigo. Laŭdire, en islanda telefonlibro oni ordigas per la personaj nomoj.
Tre similan problemon oni ekpridiskutis en Diskuto:Leonardo (sed tio ĉi estas certe pli taŭga loko por tia diskuto). Mi emas samopinii kun Bab pri tio ĉi. Indas kalkuli kiel "familian nomon" la nomon kiu estas uzata por distingi tiun personon (kaj eventualajn aliajn en lia familio) de aliaj homoj kun la sama persona nomo. Ŝajnas al mi, ke ne gravas la signifo de la tiel uzata vorto. Eĉ se italoj de la tempo de Leonardo alfabetigis lin sub 'L', kaj en Islando oni daŭre alfabetigas islandanojn laŭ persona nomo, por Esperantio ni rajtas fari kaj uzi nian propran regulon pri alfabetigo.
--VerdLanco 16:16, 5. Nov 2004 (UTC)
Dankon pro la subteno. Jes, ni ne povas imiti ĉiujn naciajn sistemojn. Ekzemple en la Litova lingvo la signo Y venas post I en la aboco, dum ĝi en plejmultaj lingvoj sekvas je X. Do ĉu fari escepton por Litovaj nomoj? Se Baldur RAGNARSSON movus al Usono, li troveblus sub R en la telefonlibroj; kaj se Chuck SMITH movus al Islando, li troveblus sub C. Mi kredas ke ambaŭ troviĝus sub R kaj S en Esperantia telefonlibro, ĉu ne? :-) Bab 17:30, 6. Nov 2004 (UTC)
Mi pensas, ke tio ne okazus aŭtomate: Baldur Ragnarsson devus en Usono elekti por si familian nomon, kaj mi supozas, ke li estus libera elekti ion alian ol "Ragnarsson". Tamen, ĉar por anglalingvano "Ragnarsson" jam aspektas kiel familia nomo, ĝi estus tre natura elekto. Pri alilingvanoj en Islando mi ŝatus ricevi informon. Mi supozas, ke iuj homoj ne volus registriĝi sub persona nomo, speciale se ili uzas plurajn personajn nomojn, aŭ kutime uzas mallongan formon, kiu komenciĝas per alia litero, aŭ preskaŭ tute ne uzas sian personan nomon. Esperantuja telefonlibro estus granda problemo. Mi aŭdis, ke eĉ inter Belgio kaj Nederlando estas gravaj diferencoj en la maniero ordigi nederlandajn nomojn. Verŝajne oni devus peti al la homoj mem indiki sur formularo, kiel ili volas aperi: "Chuck Smith" aŭ "Smith, Chuck" aŭ "Smith Chuck" aŭ "SMITH Chuck" ...

Partikuloj[redakti fonton]

Kion fari pri partikloj kiel de von, van? Ĉu Werner VON BRAUN kaj Lothar von RICHTHOFEN? -- :) 03:54, 6. Nov 2004 (UTC)

Mi proponas, ke ni kutime ne uzu spacon kiel alfabetigan parton de "familia" (en la pli vasta senco) nomo. Se la familia nomo estas la lasta parto de la nomo, nur la parton post la lasta spaco estu uzata por alfabetigo. Do, se oni skribas la familian nomon sen spacoj, oni alfabetigu laŭ la tuto ("Frans VANDENBURG" sub 'V'), sed ne se oni apartigas la partiklon per spaco: "Ludwig van BEETHOVEN" sub 'B'. Mi ŝatas trakti nomojn kvazaŭ ĉiuj vortoj krom la lasta estas partoj de la persona nomo (eĉ se ili ne estas, ĉar por alfabetigo gravas sintakso, ne semantiko).
--VerdLanco 15:30, 6. Nov 2004 (UTC)
Mi malsamopinias. En Esperanto oni ne povas scii ke "van, von, de, mac, bin, arap" ktp. estas partikoloj sen antaŭe koni la diversajn lingvojn - evidente troa postulo por niaj uzantoj.
Tamen, enciklopedio devus klarigi tiajn aĵojn. Se ni ne kapablas, ni kontentu, sed ni sciu ke ni ne sufiĉe laboris. -- :) 02:26, 28. Nov 2004 (UTC)
Kiam oni havas nepripersonan artikolon, oni ĉiam ĝin alfabetigas laŭ la unua litero, senkonsidere ĉu estas spacoj, partikoloj ktp.: Pink Floyd sub "P", The Beatles sub "T", Al-Ĵazira sub "A". Mi ne komprenas la utilon de aparta sistemo por partikolaj nomoj. Se oni skribus artikolon pri la familio "van Beethoven" aŭ "McKellen" oni certe alfabetigus sub "V" aŭ "M". Por la artikoloj pri la diversaj membroj de tiuj familioj estus strange uzi alian sistemon. La sistemo de VerdLanco malkontentige funkcias, ĉar oftas ke personnomo kaj familinomo havas identan formon, kaj miaopinie oni devas marki ĉiujn "familinomojn" kaj partonimojn kiel tiajn por eviti konfuzojn. Bab 17:23, 6. Nov 2004 (UTC)

En enciklopedioj, Beethoven normale troveblas sub B kaj Goethe sub G.

Bab, bonvolu relegi mian proponon. Ĝia kerno estas, ke en Esperanto oni ne povas scii ke "van, von, de, mac, bin, arap" ktp. estas partikuloj sen antaŭe koni la diversajn lingvojn - evidente troa postulo por niaj uzantoj. Mi ne komprenas la utilon de alia sistemo por partikulaj nomoj ol por aliaj (hom-)nomoj, kio estas ĝuste la konsekvenco de la propono de Bab. Laŭ mia sistemo, se oni skribus artikolojn pri la familioj "van Beethoven" kaj "McKellen" oni devus alfabetigi sub "B" kaj "M", respektive. Se oni neniam uzas la antaŭlastan vorton kiel alfabetigan "ŝlosilon", oi ne bezonas scii, ĉu ĝi estas partikulo aŭ ne. Tio ne kreas konfuzon, laŭ mi. Male, tiel oni evitas konfuzon.
--VerdLanco 09:39, 7. Nov 2004 (UTC)
Sed tio ne validas almenaŭ por hispanaj personnomoj. Francisco FRANCO BAHAMONDE estas Franco, ne Bahamonde. La alfabetordaj reguloj estas malsamaj laŭ lingvoj. -- :) 02:26, 28. Nov 2004 (UTC)
Tio dependas de via difino de la vorto "validas". La alfabetordaj sistemoj estas malsamaj laŭ lingvoj. Se persono kun hispanlingva nomo devas enskribi sin en sistemon, kie la familia nomo povas esti nur unuvorta, ŝi devas elekti, ĉu uzi la patran, ĉu la patrinan (aŭ eventuale fari al si ian kunmetaĵan hibridan nomon). Ĉe ni temas pri la lingvo Esperanto, do ni ne devas sekvi la regulojn de hispana alfabetorda sistemo. Principe ni povus decidi (se ni volus), ke la Esperanta sistemo por laŭalfabetigi nomojn konsideru nur unu familinomon, kaj ke tiu devas stari aŭ la unua, aŭ la lasta (efektive malpermesante listigon de Francisco FRANCO BAHAMONDE sub 'F').
--VerdLanco 09:59, 28. Nov 2004 (UTC)
Ĉu aliaj enciklopedioj ankaŭ devigas kriteriojn sur fremdaj nomoj, aŭ konservas laŭeble la pluraj fremdaj sistemoj? Fakte la kialo de majuskligo estas permesi kaj la nacilingvan vortordon en hungaraj, ĉinaj,... nomoj kaj la kompreno de fremduloj pri kiu parto estas familia. -- :) 02:41, 29. Nov 2004 (UTC)

Pri flagoj kaj aliaj bildoj[redakti fonton]

Mi mem iam verkis la regulojn pri flag-bildoj, kiam la Vikipedio estis pli primitiva kaj alŝutado devis okazi pere de anglalingva special-paĝo. Mi nun volas forigi ĉi punkton, ĉar nenecesas, kaj anstataŭigi ĝin per ĝeneralaj konsiletoj pri bildoj, ke ili ne tro grandu, neŭtralu ktp. Kion vi pensas pri tia forigo? Bab 14:18, 26. Nov 2004 (UTC)

La grando ne gravas. La sistemo nun kapablas pli malgrandigi grandan bildon por montrado. Fakte ĝenerale oni enmetu grandajn bildojn, ĉar estonte oni uzos pli detalajn ekranojn aŭ librigos Vikipedion. -- :) 01:55, 28. Nov 2004 (UTC)
Bone. Mi forigas la punkton. Bab 07:57, 29. Nov 2004 (UTC)

Ne-gregoriaj datoj[redakti fonton]

Ĉu vere indas mencii ne-gregoriaj datoj? Laŭ mi, nur se la ne-gregoria dato estas fama kiel 18-a de brumaro, Oktobra Revolucio,... -- :) 02:19, 30. Nov 2004 (UTC)

En la paĝo estas konsilo nomi monatojn tiel: septembro 2001. Aliflanke, la monataj artikoloj, kiuj jam ekzistas, havas jenan formon: aprilo de 2005. Ĉu ni ŝanĝu la titolojn de la jam ekzistantaj monataj artikoloj, aŭ ĉu ni ŝanĝu la regulon? Mi persone ne havas iun opinion pri la solvo, sed nur volas ke regu unueco inter regulo kaj praktiko. Marcos 19:40, 24. Apr 2006 (UTC)

Konservado de originalaj nomoj de urboj[redakti fonton]

Esperantigado (kaj ankau simila tradukado en aliaj lingvoj) de originalaj nomoj kiel urboj ofte malhelpas la inter-etnan, inter-kulturan kaj internacian komunikadon; tradukado de originalaj nomoj kiel urboj ne nur ne respektas chies identecon, lokan, regionan, nacian, kulturan ..., sed ankau malpermesas konservi alfabetan ordon en multlingvaj komunumoj!

Se la esperantista komunumo volas esti ekzemplo por bona interkomunikado inter popoloj kaj kulturoj, ghi devus ankau apliki universalajn, federaciajn principojn necesaj en mult-lingvaj komunumoj kiel la Europa Unio.

Oni ne povas vivi kune en komunumo kun dudektri oficialaj lingvoj en kiu chiu uzas alian nomon en sia lingvo por la sama urbo kaj la esperantistoj ankorau donas kroman, kelkaj fojoj ech ne rekonateman vorton por la propraj enloghantoj de la urbo.

Tial jam en kelkaj multlingvaj cirkauajhoj kaj organizoj, kiel atlasoj, geografikaj mapoj, institucioj de la Europa Unio, asocio de fervojistoj, oni jam uzas tiun universalan principon de konservi kaj uzi la proprajn nomojn en la oficial(j) lingvo(j) de la koncerna ejo.

Do, ankau en tiu globala, multlingva devena konstituanta komunumo de esperantistoj ni devus uzi la proprajn nomojn kiel urboj en ghia orginala formo, ekzemple Calgary (eble kun pronunciado en krampoj) kaj ne Kalgario, kiel mi vidis en la esperante tradukita pagho de tiu urbo ! --EEE 10:19, 27. Maj 2007 (UTC)

La Vikipedio ĝenerale sekvas la kutiman lingvan stilon de Esperanto. Tio signifas ke ni uzas Esperanton tiel, kiel ĝi kutime estas uzata; ni evitas estiĝon de aparta "Vikipedia dialekto". Tio certe devigas nin esperantigi urbonomojn kiel Londono kaj Parizo, ĉar ili preskaŭ ĉiam aperas esperantigite en esperantaj tekstoj. Aliflanke, tio ankaŭ devigas nin ne esperantigi urbonomojn, kiujn oni kutime ne esperantigas (kiel Harrisburg, UlmNovosibirsk). Do ni ne povas havi ĝeneralan regulon pri ĉi tiu temo, sed devas decidi laŭkaze. Kompreneble ekzistas kazoj, kie la decido estas malfacila, ĉar kaj esperantigita kaj originala formo estas uzataj en Esperanto. Kiel sugestas ĉi tiu paĝo, en tiaj kazoj indas kontroli la Tekstaron de Esperantoguglon por ekscii kia estas la kutima lingvouzo.
En la de vi menciita kazo (Kalgario) estas tiel, ke la Tekstaro de Esperanto enhavas unu uzon de "Kalgario" kaj neniun uzon de "Calgary". Aliflanke, gugloserĉo donas 938 trafojn por 'Calgary kaj estas' kaj nur 387 trafojn por 'Kalgario kaj estas'. Sed gugloserĉoj ne estas tiel fidindaj kiel la Tekstaro, ĉar eĉ kiam oni aldonas 'kaj estas' al la serĉita vorto, oni povas trafi ankaŭ uzojn de la serĉita vorto kiuj ne aperas en Esperanta teksto (kaj tiel ja okazas ĉe la serĉo 'Calgary kaj estas'). Pro tiu mi dirus, ke ĉi tiu kazo vere estas tre malfacile decidebla.
Tamen mi konsentas, ke kelkaj artikoloj pri urboj fuŝe uzas esperantigojn: Ekzemple preskaŭ ĉiuj artikoloj pri tanzaniaj urboj estas esperantigitaj, kvankam malmultaj el tiuj esperantigoj estas uzataj ekster la Vikipedio. Laŭ mi ni devas tion ŝanĝi. Marcos 18:54, 27. Maj 2007 (UTC)

Pri la nomo de tiu ĉi paĝo[redakti fonton]

Mi proponas ŝanĝi la nomon de Vikipedio:Nomoj de titoloj al Vikipedio:Titoloj de artikoloj, ĉar pri tio tiu ĉi paĝo fakte temas. -- Robert Weemeyer 23:12, 11. Mar 2008 (UTC)

Mi tute konsentas kun ĉi tiu propono. Jam delonge iom ĝenis min tiu konfuza esprimo "nomoj de titoloj"; certe "titoloj de artikoloj" pli taŭgas. Marcos 00:07, 12. Mar 2008 (UTC)