Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2016/5

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Esperanto aktuale je rango 1 rilate al kresko de havendaj artikoloj[redakti fonton]

Mi ĵus aktualigis la rangoliston rilate havendajn artikolojn kaj povis konstati konsiderindan sukceson: Esperanto en la lasta monato havis la plej grandan kreskonombron de ĉiuj vikipedio ĉe la havendaj artikoloj. De rango 36 okaze de la lasta mezuro EO-Vikipedio pliboniĝis al rango 26! La averaĝa longeco de la artikoloj kreskis al 12515. Tamen tio ne estas momento por ripozi! Estas realimsma celo, ke EO-vikipedio rilate al kvalito de la 1000 havendaj artikoloj rangos inter la 10 unuaj fine de 2015! Helpu al ni atingi tiun-ĉi celon! Laŭ la tutmonda listo cetere al ni mankas 2 artikoloj. Tio signifas, ke 1 ne estas ĝuste konektita kaj alia mankas komplete. Bonvolu helpi identigi la du artikolojn!!! DidiWeidmann (diskuto) 12:27, 29 Jan. 2015 (UTC)

Laŭ la tutmonda listo estas la mankantaj artikoloj laŭ anglaj titoloj "military" (en Esperanto militfortoj) kaj "gambling" (en Esperanto vetludo). DidiWeidmann (diskuto) 12:31, 29 Jan. 2015 (UTC)
Fakte la artikolo militfortoj estas tiu, kiu komplete mankis, dum rialte al vetludo --> fakte oni miksis ĝin kun hazardludo. DidiWeidmann (diskuto) 12:45, 29 Jan. 2015 (UTC)
Fakte nur en kelkaj lingvoj oni verkis du apartajn artikolojn por hazardludo kaj por vetludo. En multaj lingvoj fakte ekzistas nur la artikolo hazardludo. Tamen ni iel devas solvi la aferon- por rehavi la liston de la 1000 komplete! DidiWeidmann (diskuto) 12:50, 29 Jan. 2015 (UTC)
La artikolon vetludo mi nun kreis, alilokante al ĝi tiujn partojn de la artikolo hazardludo, kiuj efektive apartenas nur al vetludo. Tamen ambaŭ artikoloj bezonas ankoraŭ ampleksan prilaboradon. Restas nun la mankanta artikolo militfortoj, kiu supozeble estis miksita kun armeo. Fakte tion oni ankaŭ devas diferencigi. Mi ĝere kreos ankaŭ la mankantan artikolon militfortoj, tamen esperas ankaŭ tie por via kunlaboro! DidiWeidmann (diskuto) 13:13, 29 Jan. 2015 (UTC)

Mi gratulas al ĉiuj, kiuj laboris por atingi tiun ĉi kreskon! Mi laste rimarkis ion tian post aprilo 2010, kiam la konkurso "Monato de Vikipedio" koncentriĝis ĝuste pri tiu ĉi milo da artikoloj kaj kromrezulte la Vikipedio en Esperanto estis "premiita" pro la plejgranda dummonata kresko inter ĉiuj lingvoj. Laŭ ĵusa kontrolo ĉe la koncerna listo, tio ja ripetiĝis kelkfoje en 2014. Mi tre ĝojas legi, ke tiaj sukcesoj nuntempe, per libervola komuna iniciato de vikipediistoj, reokazas, kaj mi deziras agrablan kunlaboron kaj pliajn sukcesojn! --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 21:02, 26 Feb. 2015 (UTC)

Listo de la 1000 havendaj artikoloj nun (denove) kompletas[redakti fonton]

Do jen per la kreo de la artikoloj vetludo kaj militfortoj (la pluralo de militfortoj ja estas bezonata, ĉar temas pri diversaj fortoj, nome aerarmeo, armeo, mararmeo kaj aliaj partmilitfortoj), la listo de la 1000 havendaj artikoloj nun ankaŭ en Esperanto (ĝis eventuala nova modifo de la listo) kompletas! Helpu tamen kreskigi la artikolojn, precipe la du novaj estas ankoraŭ ĝermoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 13:39, 29 Jan. 2015 (UTC)

Sed bedaŭrinde mankas daŭre en unu el la artikolo la ŝablono havanda artikolo[redakti fonton]

Fakte unu eraron mi ankoraŭ malkovris: La ŝablono havendaj artikoloj troviĝis en la artikolo Bruselo anstataŭ en la artikolo Brusela Ĉefurba Regiono. Tion mi nun korektis. Fakte ni havas nun ĉiujn artikolojn. Sed mi malkovris, ke la artikolo armitaj fortoj portis la ŝablonon, kiu apartenis al militfortoj. Atentu: Samke kiel ĉe hazardludo kaj vetludo ankaŭ ĉe armitaj fortoj kaj militfortoj ne temas pri la sama afero. Armitaj fortoj estas ĉiuj armitaj fortoj en ŝtato do militfortoj, polico kaj parmilitfortoj kiel milico kune! Ni fakte devas zorge kontroli, ĉu eventuale aliaj artikoloj ne estas korekte ligitaj, respektive ne korekte portas la ŝablonon havenda artikolo. La 1000 havendaj artikoloj nun ĉiuj ekzistas, sed al unu devas manki daŭre la ŝablono, ĉar la sumo en la kategorioj denove donas nur 999 (Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB‎ (430 P), Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 30 kB‎ (450 P) kaj Havendaj artikoloj pli grandaj ol 30 kB‎ (119 P)) DidiWeidmann (diskuto) 15:07, 29 Jan. 2015 (UTC)

Sovlita: Post la komparo kun la listo en la angla vikipedio evidentiĝis, ke la mankanta artikolo en la listo estis El Greco, kiu tamen en Esperanto ekzsitas eĉ kiel elstara artikolo. Do nun la listo kompletas! DidiWeidmann (diskuto) 11:06, 30 Jan. 2015 (UTC)

Kelkaj de la ĝermaj havendaj artikoloj plej mizeraj[redakti fonton]

Al tiuj artikoloj certe ĉiuj homoj kun bonaj Esperanto-kontribuoj povas multon kontribui! DidiWeidmann (diskuto) 16:36, 29 Jan. 2015 (UTC)

Ŝajne jam tri listigitaj artikoloj malmankas en tiu listo, sed neniu atentas pri tio.--kani (diskuto) 22:34, 21 Aŭg. 2015 (UTC)

Projekto vastigita listo de la 10000 havendaj artikoloj[redakti fonton]

Jam ekzistas post la listo de la 1000 havendaj artikoloj ampleksigita listo de la 10000 havendaj artikoloj. Vidu ĉi tie en la angla-lingva vikipedio. - Mi proponas, ke nun unue ni atingu la celon poluri la supre diskutitan liston de la 1000 havendaj artikoloj. Tiam tamen nin jam atendas la pli granda projekto de la ampleksigita listo de la 10000 havendaj artikoloj. Eble kelkaj deziras eki tiun pli vastan projekton. DidiWeidmann (diskuto) 11:15, 30 Jan. 2015 (UTC)

Kiel povas esti ke artikolo Roko (reliefa) antaŭe ne estis en la listo kaj nun estas en la listo, kvankam ĝi estis kreita nur en Dec 2013, havas nur 2 108 bitokojn kaj nur du alilingvajn ligilojn, nome al la germana kaj al la kurda? Certe oni forigis el la listo pli prilaboritan artikolon simila sed iu preferis alian formon. Kial? Eĉ se iu germanlingvano tradukas la koncernan artikolon, tiu havas nur 9.099 Bytes.--kani (diskuto) 23:10, 10 Mar. 2015 (UTC)
Tiele oni klarigas ke en januaro estis 132 artikoloj de plej supra kategorio kaj nun estas nur 126. Iu bojkotas. Ankaŭ iu forigis tiun komenton mian de la komentaro.--kani (diskuto) 23:15, 10 Mar. 2015 (UTC)
Mi starigis duan liston de (malpli ol) 1000 artikoloj. Ĝi verŝajne bezonas aldonaĵojn! VP:DLHA. -- Yekrats (diskuto) 19:47, 8 Apr. 2015 (UTC)
Laŭ mi tio pliigas la konfuzon. Al kiu listo oni atentu?--kani (diskuto) 21:41, 19 Apr. 2015 (UTC)
Nuntempe en la koncerna paĝo https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Listo_de_havendaj_artikoloj la listo enhavas milon da artikoloj. Kiam oni malfermas la tri kategoriojn kaj oni sumas ilin, kvankam la nombroj ne ĉiam samas al la ĉefpaĝa listo pro la lastaj ŝanĝoj, estas ankaŭ milo. TAMEN mi ripetas ke restas malglataĵoj. Aperas markita artikolo Roko (reliefa) kaj nemarkita la artikolo Rokaĵo. Ambaŭ evidente kondukas al preskaŭ sama koncepto, spite diferencojn en kelkaj lingvoj, kvankam ne en Esperanto. La markita artikolo pluhavas nur du alilingvajn ligilojn el kiu la germana havas nur 9.099 Bytes, dum la nemarkita havas ne 2 sed 102 alilingvajn ligilojn el kio evidente ĉerpeblas materialo. Ankaŭ evidente tiuj lingvoj konsideras tiun lastan kiel grava artikolo, kaj male Esperanto kiu konsideras grava la negravan. Malfacilegas misfari la eraron. Se neniu reagas tiudirekten, mi faros tion, kvankam mi timas, ke mi povas forgesi ian teknikan detalon. Evidente la markita artikolo estu Rokaĵo.--kani (diskuto) 13:46, 17 Jul. 2015 (UTC)
Paŝis unu monato kaj neniu solvas la aferon.--kani (diskuto) 22:35, 21 Aŭg. 2015 (UTC)
Paŝis dua monato kaj neniu solvas la aferon.--kani (diskuto) 21:40, 30 Sep. 2015 (UTC)
Paŝis tria monato kaj neniu solvas la aferon.--kani (diskuto) 11:44, 2 Nov. 2015 (UTC)
Tamen plej urĝa detalo inter havendaj artikoloj estas tiu jena. Metalo (fiziko) devus iĝi simple Metalo por kongruo kun la alilingvaj korespondaĵoj kaj por plej simpleco, ĉar male ĝi estas iom konfuza. Tamen Metalo jam ekzistas sed ĝi devus iĝi Metalo (alidirektilo). Mi farus tion, sed tio tuŝas la liston de havendaj artikoloj. Mi supozas, ke administranto povas fari tion. Se ne, eble mi faros ĝin. Mi nun plialtigas je kategorio la artikolojn de pli malalta kategorio komencantaj per M. Poste mi iros al L, ĉar mi iras inverse.--kani (diskuto) 11:44, 2 Nov. 2015 (UTC)
@Kani:✔ Farite Mi ĵus plenumis vian proponon de alinomado, ĉar metalo priskribas la kutiman terminon, dum ke metalo (apartigilo) enhavu liston de similaj terminoj. Do, mi nur parte sekvis vian proponon. Sed ne nur vi miksas la terminon "apartigilo" kun "alidirektilo". --Tlustulimu (diskuto) 15:13, 2 Nov. 2015 (UTC)
Dankon. Fakte mi ne eraris en la ideo, nur en la tajpado, ĉar en mia menso estis nur apartigilo.--kani (diskuto) 17:27, 2 Nov. 2015 (UTC)
Metalo jam plialtiĝis je kategorio.--kani (diskuto) 00:13, 17 Nov. 2015 (UTC)
Alia simila kazo estas Greno, markita kiel havenda artikolo, kaj ligita al la angla en:Cereal, dum Cerealo estas nur alidirektilo al Greno. Laŭ mia scio, kaj laŭ tio dirita en la koncerna artikolo, ĉiu cerealo estas greno, sed ne inverse, ekzemple ĉe kvinoofagopiro. Tiele oni devus alinomigi la artikolon Greno al Cerealo, kaj krei novan artikolon Greno kiu estu ligita al la anglalingva en:Grain, kiu ne estu havenda. Atentu ke tio tuŝas la liston de Havendaj artikoloj. Dankon.--kani (diskuto) 17:10, 6 Nov. 2015 (UTC)
Simila kazo de mistraduko estas la havenda artikolo Leĝo (jura) kiu devus esti simple Juro kongrue kun alilingvaj versioj kaj kun la havendeco de la artikolo. Ĉefe ĉar ekzitas la artikolo Leĝo (juro) pri la koncepto leĝo. Mi klopodis alinomigi sed la sistemo ne permesis tion al mi. Atentu ke tio tuŝas la liston de Havendaj artikoloj. Kiam tio estos farita mi promesas ŝanĝi la mallongegan tekston de la nuna Leĝo (jura) al havenda Juro super 30 000 bitokoj kaj al la supra kategorio.--kani (diskuto) 10:29, 23 Dec. 2015 (UTC)
Do, ankoraŭ restas la problemoj de cerealo kaj juro. Nune ekis nova jaro kaj mi petas de administranto kiu rajtu tuŝi la paĝon Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj ĝisdatigi ĝin en la tabelo kiu montras la evoluon. Kvankam mankas informo de la jaro 2014, eble ne estos tro da peno meti la informon almenaŭ en la komenco de ĉiu jaro, nome nun en januaro. Dankon.--kani (diskuto) 16:10, 1 Jan. 2016 (UTC)
Mi alinomas grenon kaj Leĝo (jura) sed mi ne scias kiel ĝisdatigi la paĝon Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj. --pino (diskuto) 20:43, 1 Jan. 2016 (UTC)
Dankon. Eble iu ĝisdatigos la liston. Fakte iu faris ĝin pasintjanuare.--kani (diskuto) 21:38, 1 Jan. 2016 (UTC)
Finfine mi faris, mi kopiis la statistikojn laŭ la ligo https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles. --pino (diskuto) 08:33, 2 Jan. 2016 (UTC)
Dankon. Imponas, ke laŭ tiu statistiko ni estas en rango 22a, dum en 31a laŭ nombro de artikoloj (kaj ankaŭ tio bonas). Cerealo jam estas en la plej alta kategorio, kvankam ankoraŭ prilaborata.--kani (diskuto) 03:11, 3 Jan. 2016 (UTC)
Daŭre la sumo donas 999 kaj ne milon. Krome en la tri listoj (tri kategorioj) foje aperas surprizo ekzemple en la unua kategorio Uzanto-Diskuto:Claudio Pistilli certe pro stranga eraro ĉar kiam oni iras al tiu paĝo ĝi ne estas markita per la verda indikilo. Tie mi vidas ankaŭ en la litero C Maxence Caron kiu ne devas esti tiom grava ĉar kaj en angla kaj en franca estas malgranda artikoleto, kun listo de verkoj eĉ nur iom pli ol 10 000 kotopoj.--kani (diskuto) 18:22, 17 Jan. 2016 (UTC)
Pri la stranga apero en la listo de Uzanto-Diskuto:Claudio Pistilli, mi ne scias ĉu tio rilatas al la fakto ke en la listo de diskutitaj temoj dufoje aperas aludoj al la listo de mil havendaj artikoloj nome ĉe Uzanto-Diskuto:Claudio Pistilli#Kemia propono kaj ĉe Uzanto-Diskuto:Claudio Pistilli#Pli da kemio. Ĉu iu pensas ke forigante tiujn du temojn oni solvus la problemon?--kani (diskuto) 19:45, 22 Jan. 2016 (UTC)
Eble mi sciis pri la funkciado de la du punktoj komence de inter krampoj sed ne konstatis la rezulton de tajpita kategorio. Nun mi komprenis kial diskutpaĝo de vikipediisto aperis en la listo de 1000 havendaj artikoloj, fakte ĉar mi menciis la kategorion en la diskuto. Mi supozis, ke la problemo estas tie sed ne sciis pri la solvo. Nun jam solvite. Malaperis Claudio Pistilli el la listo. Devus ankoraŭ malaperi Maxence Caron. Nun estas 998 kaj sen tiu 997.--kani (diskuto) 16:17, 4 Feb. 2016 (UTC)
DU MONATOJN POST la unua aludo al la malakceptebla estado de Maxence Caron en tiu listo, dum estas nur malgranda artikolo kaj en la franca kaj en la angla versioj kaj TUTE NE APERAS EN LA KONCERNAJ LISTOJ DE HAVENDAJ ARTIKOLOJ TIE, mi forigos tiun artikolon de la listo per nuligo de la koncerna blaŝono en la redaktopaĝo.--kani (diskuto) 09:51, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Tri monatojn post mia unua averto kaj ĉar neniu reagis savante la restadon de tiu filozofo en la listo de havendaj artikoloj, mi forigis ties koncernan blazonon, iam metitan de nekonato. Nun la listo enhavas 998. Krome, bona novaĵo, por la unua fojo la listo de la plej alta kategorio estas pli multnombra ol la listo de la plej malalta kategorio. Krome, mi ĵus konstatis, ke en la listeto metita de Didi Weimann antaŭ tiu ĉapitro aperis kiel havenda artikolo Piramidoj de Gizo, kiu nun ne estas tia. Mi fidas, ke Didi pravis. Do, mi remetos la koncernan ŝablonon kaj nun estas 999. Se mi eraris, diru. Mi esperas, ke la fakto, ke ankaŭ la artikolo Piramido estas havenda, ne malhelpas mian faron.--kani (diskuto) 19:20, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Artikoloj de novulo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus korektetis kelkajn artikolojn de Jo L was here (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Sed bedaŭrinde ĉiam enestas la samaj fuŝoj, nome postsubstantivaj adjektivoj, eĉ se tio ne estas stile bona, kaj foresto de necesa akuzativo. Kion fari? Kaj ĉiuj artikoloj, kiujn mi rigardis, ne enhavis fontindikojn nek referencojn. --Tlustulimu (diskuto) 16:50, 1 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Pardonu pro mia malbona esperanton. Mi lernas. Mi volas doni iom returne.. Jo L was here (diskuto) 21:09, 2 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Kandidatiĝo por administranteco[redakti fonton]

Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin. Antaŭdankon! Gamliel Fiŝkin 16:06, 10 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

The first version of the ArticlePlaceholder is here[redakti fonton]

Hey everyone :)

Last year we started working on the ArticlePlaceholder in order to fullfill Wikidata's promise of supporting especially the smaller Wikipedias. Your Wikipedia offered to be among the first to try it. Thank you so much for that! Today we have rolled it out on the first 4 Wikipedias: Esperanto, Haitian Creole, Neapolitan and Odia. I hope this will help your Wikipedia by offering your readers more content and by turning more of them into active editors.

What is happening now: When someone searches for a topic where there is no local article but where Wikidata has content it will show up in the search results. When the reader clicks the search result link they will be taken to the ArticlePlaceholder page that shows the content Wikidata has and offers them to create the article.

What we rolled out today is a first version in order to get feedback from you. There are still a few rough edges that we are working on and I'd love to hear any additional feedback you have. Only with your feedback can we make sure the ArticlePlaceholder is actually useful for you and your readers. The next thing we will be working on is to allow translation of an article from another language if it exists using the Content Translation tool. Other things we know are still broken or need work:

  • language fallbacks in the properties are not working so you will see a lot of P1234 and so on until a label is added on Wikidata in your language
  • long identifiers break out of the identifier box on the right side and don't look good
  • right now you only get an ArticlePlaceholder in the search results when Wikidata has at least 3 links to other Wikimedia projects and 3 statements. We might need to tweak this number still based on your feedback. We limit this in order to not encourage readers to create an article that will be deleted right after they created it because it isn't notable.

In order for the feature to work well we need labels for items and properties in your language on Wikidata. A lot exist already but if you want to help out you can find items and properties that need labels in your language at https://tools.wmflabs.org/wikidata-terminator and d:Special:ListProperties.

A lot of the ArticlePlaceholder can be changed locally here in your wiki. However I'd like to ask you to try to not make these changes locally yet as it would be better to improve it for everyone in the original software. If you have change suggestions please let me know about them.

Here are some example pages:

Thank you again for being the first to try the ArticlePlaceholder and help us make it really useful for everyone.

Cheers --Lydia Pintscher (WMDE) (diskuto) 19:44, 11 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Jen traduko.
La unua versio de la Artikol-Anstataŭilo estas ĉi tie

Saluton ĉiuj :)

Lastjare ni komencis labori pri la Artikol-Anstataŭilo por plenumi Vikidatuman promeson subteni speciale la malpli grandajn Vikipediojn. Via Vikipedio proponis esti inter la unuaj kiuj provos ĝin. Multajn dankojn pro tio! Hodiaŭ ni enŝaltis ĝin en la unuaj 4 Vikipedioj: en la Esperanta, la haitia kreola, la napola kaj la odia. Mi esperas ke tio helpos vian Vikipedion per proponado al viaj legantoj de pli multa enhavo kaj per transformiĝo de pli multaj el ili en aktivajn redaktantojn.

Kio okazas nun: Kiam iu serĉas pri temo, por kiu ĉi tie ne estas loka artikolo sed por kiu Vikidatumoj enhavas informojn, ĝi estos montrita en la serĉrezultoj. Kiam la leganto klakas ligilon en la serĉrezultoj, li aŭ ŝi estos direktita al Artikol-Anstataŭila paĝo kiu montras la enhavon el Vikidatumoj kaj proponas al li aŭ ŝi krei la artikolon.

Tio, kion ni enŝaltis hodiaŭ, estas unua versio por ricevi reagojn disde vi. Restas kelkaj malperfektaĵoj pri kiuj ni laboras, kaj mi ŝategus aŭdi ajnajn aldonajn reagojn kiujn vi havas. Nur kun viaj reagoj povas ni certiĝi ke la Artikol-Anstataŭilo estas jam nun utila por vi kaj viaj legantoj. La sekva aĵo, pri kiu ni laboros, estas allasi tradukadon de iu artikolo el alia lingvo se ĝi ekzistas, uzante la Enhav-Tradukilon. Aliaj aĵoj, pri kiuj ni scias ke ili restas rompitaj aŭ bezonas prilaboradon:

  • lingvaj retroiroj en la ecoj ne funkcias tiel ke vi vidos multajn P1234 kaj simile antaŭ ol vialingva etikedo estas aldonita al Vikidatumoj
  • longaj identigiloj rompiĝas en la identigilujo dekstraflanke kaj ne aspektas bone
  • ĝuste nun vi ricevas Artikol-Anstataŭilon en la serĉrezultoj nur kiam Vikidatumoj enhavas almenaŭ 3 ligilojn al aliaj Vikimediaj projektoj kaj 3 asertojn. Ni eble bezonos agordi tiun nombron same surbaze de viaj reagoj. Ni limigis tion, por ne instigi legantojn krei artikolon kiu estos forigita tuj post ĝia kreo ĉar la temo ne estas menciinda.

Por ke la trajto funkciu bone ni bezonas etikedojn por eroj kaj ecoj en via lingvo en Vikidatumoj. Multaj jam ekzistas sed se vi deziras helpi vi povas trovi erojn kaj ecojn kiuj bezonas etikedojn en via lingvo ĉe https://tools.wmflabs.org/wikidata-terminator kaj d:Special:ListProperties.

Multo el la Artikol-Anstataŭilo povas esti ŝanĝita loknivele ĉi tie en via vikio. Tamen mi ŝatus peti vin provi ankoraŭ ne fari tiujn ŝanĝojn loknivele ĉar estus pli bone perfektigi ĝin por ĉiuj en la originala programaro. Se vi havas ŝanĝ-sugestojn, bonvolu sciigi min pri ili.

Jen kelkaj ekzemplaj paĝoj:

Dankon denove por esti la unua kiu provas la Artikol-Anstataŭilon kaj helpas nin igi ĝin reale utila por ĉiuj.

Ĝis! --Lydia Pintscher (WMDE) (diskuto) 19:44, 11 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Tradukis Gamliel Fiŝkin 00:21, 12 maj. 2016 (UTC), iom redaktis --KuboF (diskuto) 08:30, 28 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Aŭskultu la E-Vikipedion realtempe![redakti fonton]

Oni ĵus aldonis la E-Vikipedion al la projekto Hatnote Listen. Nun ni devas redakti pli por audi bonan muzikon ;) Vidu ĉe: http://listen.hatnote.com/#eo ~nmaia d 19:41, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Homoj laŭ urboj[redakti fonton]

Estimatoj! Mi vidas kategoriojn Homoj laŭ urboj, Homoj ligitaj al urbo kaj Homoj rilataj al urboj. Ŝajnas al mi, ke anstataŭe devas esti unu kategorio. Eble, Personoj laŭ urboj? Krome pluraj tiutemaj kategorioj entute ne partoprenas en tio: Budapeŝtanoj, Personoj laŭ urboj de IslandoGamliel Fiŝkin 08:06, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Nuntempe jam la kategoria branĉo estas tiel komplika, ke mi rezignis pri la plena scio, mi uzas nur la plej evidentajn kategoriojn (tamen mi ricevis kritikojn). Budapeŝtanoj -n mi evoluas, sed mi rezignis pri aliaj ligoj.--Crosstor (diskuto) 08:22, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Por ordigi tiun arbon, necesas ellabori ĝeneralan principon pri ĝia konstruo. Unue mi deziras diri, ke devas esti ne homoj sed personoj, ĉar homoj povas esti ankaŭ pri profesiaj, etnaj kaj aliaj grupoj. Necesas kategorio Personoj laŭ urboj, enhavanta multajn laŭlandajn kategoriojn kun unuformaj nomoj Personoj laŭ urboj de… kaj du specialajn kategoriojn Naskiĝintoj laŭ urboj kaj Mortintoj laŭ urboj. Ekzemple, kategorio Naskiĝintoj en Budapeŝto membrus en kategorioj Naskiĝintoj laŭ urboj de Hungario kaj Personoj de Budapeŝto; Naskiĝintoj laŭ urboj de Hungario membrus en Naskiĝintoj laŭ urboj kaj Personoj laŭ urboj de Hungario, Personoj de Budapeŝto membrus en Personoj laŭ urboj de Hungario. Kaj ne estus trafa ideo anstataŭi la vortumon laŭ urboj de per en (ekzemple, Naskiĝintoj en Francio anstataŭ Naskiĝintoj laŭ urboj de Francio), ĉar landlimoj ne restas senŝanĝaj (ekzemple, la germana filozofo Immanuel Kant naskiĝis kaj mortis en urbo, kiu nun apartenas al Rusio, kaj mi povas imagi ĉeeston de la artikolo pri li en kategorioj kiel Naskiĝintoj laŭ urboj de Rusio aŭ eble Naskiĝintoj en urboj de Rusio, sed tute ne Naskiĝintoj en Rusio). Gamliel Fiŝkin 09:16, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Via skizo estas logika, sed supozeble konsumos multe da energioj. Mi uzis la vorton famuloj, kiu estas mallonga, sed estas opinioj kontraŭ tiu vorto. Pri Kant laŭ mi necesas duobla kategorio: naskiĝintoj en Germana Regno kaj Naskiĝintoj en urboj de Rusio, ja Kant ne naskiĝis en Rusio kaj li ne estis ruso. --Crosstor (diskuto) 10:20, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
En la ruslingva Vikipedio oni plej ofte ne aldonas artikolojn pri personoj al la kategorioj laŭ lokoj de naskiĝo kaj morto permane; tio okazas aŭtomate, se loko de naskiĝo respektive morto estas indikita en informkesto de koncerna artikolo aŭ en vikidatuma ero, kaj vikidatumaj eroj pri tre multaj urboj kaj landoj enhavas vikidatumajn ecojn kategorio por naskiĝintoj kaj kategorio por mortintoj. (Tlustulimu, pino, ĉu ni sukcesos aranĝi tion?) Gamliel Fiŝkin 12:19, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ por mi via skizo estas logika, sed mi timas, ke ĝi necesas multe da energioj. Sed ni povus progresi mi pensas ke se ni ŝanĝas la {{informkesto biografio}}, por ke ĝi kreas aŭtomate (se loko de naskiĝo respektive morto estas indikita en informkesto de koncerna artikolo) en la la artiklo kategorioj linioj kategorio naskiĝintoj en urboX kaj mortintoj en urboY. Ĉu estus facila ? --pino (diskuto) 14:35, 20 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Tio estus facila, se nomo de ĉiu urbo koincidus al la nomo de vikipedia artikolo pri ĝi. Sed tiel ne povas esti. Ekzistas multaj samnomaj urboj, kaj ofte nomo de urbo estas nomo ne nur de urbo. Ekzemple, se iu persono naskiĝis en Sankt-Peterburgo (Florido), estos eraro aldoni tiun personon al la kategorio Naskiĝintoj en Sankt-Peterburgo, kiu ja rilatas ne al florida urbo sed al rusia urbego. (Tio estas facila nur por jaroj de naskiĝo kaj morto, kaj tion mi aranĝis. Tuj post kiam mi faris tion, la kategorio Vivantaj homoj enhavis okcent artikolojn, kaj nun, post renoviĝo de kaŝmemoro, la kategorio enhavas okmil artikolojn.) Krome, necesas programi informkestajn ŝablonojn por maksimuma uzo de informoj el Vikidatumoj, kaj ne ripeti en kodo de informkesto en artikolo tiujn informojn, kiujn tiu informkesto povas preni el Vikidatumoj. Gamliel Fiŝkin 11:01, 22 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Lingvejo[redakti fonton]

hundodenta spato ?[redakti fonton]

En la angla lingvo jen la termino dogtooth spar. En la artikolo Spato (mineralo) mi tradukis ĝin kun hundodenta spato, sed jen neniu Guglo-rezultatoj por hundodenta spato.

Ĉu oni konas pli bona traduko por dogtooth spar? Se ne, mi povas uzi hundodenta spato (ankaŭ por artikolon pri tio)? Nuntempe mi havas

[...] "hundodentaj spataj" (angle dogtooth spar) kristaloj [...]

en la artikolo. Se mi prenas hundodenta spato, mi devus forigi la anglan terminon aŭ ekzistigi ĝin aldone al hundodenta spato (kiel nun)?

Multan dankon pro helpon! --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 20:57, 23 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Eble, laŭ la kataluna titolo, kalcita spato? Ĉu konatas oficiala latina titolo? Gamliel Fiŝkin 12:26, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@Gamliel Fiŝkin: Mi ne trovis latinan titolon por tio, sed mi pensas ke dogtooth spar estas nomo por konkreta formo kaj ne por minerala enhavo de tio spato (vidu ankaŭ w:en:Dogtooth spar). --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 14:11, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

por vidi unu la alian[redakti fonton]

Kion vi opinias de la frazo "La plej multaj homoj, kiuj havas retfotilojn, uzas ilin per tujmesaĝilo por vidi unu la alian samtempe". Ĉu estas "por vidi unu la alian" komprenebla ? --pino (diskuto) 12:10, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Jes, kial ne? Gamliel Fiŝkin 12:27, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, mi komprenas tiun. Eble, ĉu vi pli komfortas kun "por ambaŭ vidi la alian samtempe"? -- Sollupulo (diskuto) 12:58, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Teknikejo[redakti fonton]

Anstataŭigilo de neekzistantaj artikoloj[redakti fonton]

En la retpoŝta konferenco de Vikidatumoj aperis propono (angle) por malgrandaj Vikipedioj por ŝalti aldonaĵon ArticlePlaceholder (fakte anstataŭigilo de neekzistantaj paĝoj). Ĝi funkcias tiel ke kiam uzanto entajpas ion en serĉilon, la serĉilo ne proponas nur artikolojn el Vikipedio, sed ankaŭ erojn en Vikidatumoj (tiuj kun titolo aŭ kromnomo en la koncerna lingvo) kaj post iro al tiu "paĝo", ĝi montros datumojn el Vikidatumoj rekte en Vikipedio kune kun butono por krei novan paĝon. Ofte tiel oni povas trovi almenaŭ bazajn datumojn pri personoj (datoj kaj lokoj de naskiĝo kaj morto, ks.) eĉ se neniu ankoraŭ verkis artikolon pri la homo en koncerna lingvo.

Ĉar Vikidatumoj enhavas pli ol 675 000 erojn en Esperanto dum kiam E-Vikipedio havas nur pli ol 220 000 artikolojn, tio povus utili ankaŭ por ni. La kreinto de la aldonaĵo ŝajnas ke ĝi interesiĝas pri daŭra evoluo kaj plibonigo de la aldonaĵo. Pli da informoj estas en la konferenco. Mi nur ne scias kion oni konsideras kiel "malgranda Vikipedio", sed eble tio ne estus problemo. --Venca24 (diskuto) 18:47, 20 Jan. 2016 (UTC)

Mi subtenas la elprovon de tiu iniciato kaj nian engaĝiĝon en ĝi. Esence temas pri integro de io kiel Reasonator rekte en Vikipedion, kaj tio estas sencohava kaj multe pli trovebla kaj uzanto-amika ol la "Serĉorezultoj de Vikidatumoj" kiun ni jam nun redonas kiel simplan liston tute ĉe la fino de la paĝo kun serĉrezultoj kiam ne ekzistas aparta artikolo pri temo. La antaŭvidebla efiko por nia Vikipedio estas granda, do el tiu vidpunkto ni certe eniras la difinon de la serĉata "malgranda Vikipedio". Apero de Esperanto en studentlaboraĵo kaj nova projekto ligita al la Vikipedia programaro cetere iĝos bona reklamo por nia lingvo. Problemo povus esti nur se iu ero apenaŭ enhavas utilajn informojn, la paĝo estas preskaŭ malplena kaj tio ĝenos la legantojn – sed ni vidu, ĉu tio efektive ĝenus al iu. Ja preskaŭ ĉiu ero enhavos minimume titolon, priskribon kaj bildon, kio jam igas la paĝon ne aspekti tute malplena. Se aldone estos klare el la paĝoj, ke tio estas nur aŭtomate generitaj informoj, kaj la indeco de kreo de nova artikolo restos same okulfrapa kiel nun, por ne fortimigi redaktuntojn, tio estos kontentiga. Sola mia problemo estas, ke mi persone dum la nunaj monatoj ne povos tion asisti, do necesos ke iu alia anonciĝu al ŝi nianome kaj aranĝu la aferon (tamen la teksto diras, ke ne nepre necesos granda kunlaboro, se ni ne sufiĉe spertos aŭ homkapablos). Venca24, ĉu vi povus la kontakton kun ŝi flegi? Cetere, la aŭtoro ja estas ŝi kaj mi ne rimarkis, ke ŝi intencus iel kaŝi tion – male, la elekto de Ada Lovelace kiel specimeno estas bela atentigo pri tiu fakto kaj laŭ mi jam pro la bezono de plia engaĝiĝo de virinoj en komputiko tiu ŝia projekto estas subteninda kaj ŝia sekso neprisilentinda. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 09:11, 21 Jan. 2016 (UTC)
Mi skribis al ĝi ke ni interesiĝas kaj kion necesas fari por enkonduki la ilon en nian Vikipedion.
Mi ne konas la homon kaj nenio en la mesaĝo gvidis min al ideo ke ĝi estas certe ŝi. Se ĝi estus ĉeĥo, tiam estus tute klare ke ĝi estas ŝi laŭ nomo, la nomon Aimée mi ne konas kaj mi ne volis esplori ĉu ie en la mondo ne ekzistas Lucie kiel vira nomo, pro tio mi elektis neŭtralan manieron. Same mi ne scias ĉu ĝi certe estas germano kaj tial mi ne menciis tion (tio ankaŭ ne kaŝindas), sed neniun ĝenas tio ĉi. Mi samopinias ke indas havi inojn inter informadikistoj kaj ke oni ne kaŝu tion, sed ĉi tie ne temas pri prezento de la persono, sed pri prezento de la ilo. Tio, ke ĝi elektis Ada ankaŭ ne certigis min, ĉar kiam mi pripensis prelegi dum UK pri inoj en informadiko, Ada estis mia unua elekto (ĉe ŝi multo komencis), sed tio ne signifas ke mi estas ino. --Venca24 (diskuto) 12:34, 21 Jan. 2016 (UTC)
Necesas traduki la ilon en Translatewiki (mi ne sukcesis ankoraŭ ekhavi permeson por traduki) kaj havi subtenon de la komunumo - do mi kreas baloton por simple esprimi (mal)subtenon por ke ankaŭ neparolantoj de Esperanto povu simple kompreni la rezulton. Diskuto povas daŭri ĉi tie. --Venca24 (diskuto) 14:00, 21 Jan. 2016 (UTC)
Mi jam tradukis ĉion en E-on. Kiu havas aliron al TranslateWiki, ĝi povas kontroli (aŭ plibonigi) la tradukojn. --Venca24 (diskuto) 07:30, 22 Jan. 2016 (UTC)
Mi subtenas la elprovon de tiu iniciato. Mi ne certas, ke la ilo estus vere utila por kreantoj sed ni bezonas vikidatumojn kaj iniciato sciigas pri vikidatumoj. Vikidatumoj faciligi la kreanton de novaj artikoloj sed ĉefe ĝi estas necesa por niaj ĝidatigoj. Komuneco pri datumoj estas nia intereso, por personoj ni havas vere informoj en vikidatumoj sed por geografiaj lokoj estas malfacila, la grandaj vikipedioj havas iliaj proprajn metadatumoj kaj ili ne komunikas gravegajn informojn kiel loĝantaro. Se oni konas kaj uzas vikidatumojn, oni povos argumenti en nia lingvo vikipedio por peti komuniki liajn informojn. --pino (diskuto) 19:21, 22 Jan. 2016 (UTC)

Mi subtenas la testadon ĉe ni! Ĉi-semjnfine (supozeble kun Uzanto:LaPingvino kaj eble aliaj esperantistoj) mi partoprenos FOSSDEM (evento por programistoj en Bruselo, Belgio), kie prelegos ankaŭ la kreanto de la programo kaj do mi persone babilos kun ŝi kaj rekomendos nian Vikipedion. Ĉu eble iu aliĝas al ni? --KuboF (diskuto) 19:23, 29 Jan. 2016 (UTC)

Do, mi persone renkontiĝis kun la programisto kaj mi konfirmis, ke nia Vikipedio interesiĝas pri ŝia etendaĵo. Ŝi observas nian Diskutejon kaj ni iom parolis pri ŝia subteno al Esperanto kaj Ido (kaj iom miris pri la komento de Dominik :)). Do rezulte, nia Vikipedio havas bonan ŝancon por servi kiel frua testanto, sed pro studado kaj alia laboro de la programisto, necesos atendi ĉirkaŭ 1-2 monatoj. --KuboF (diskuto) 21:19, 6 Feb. 2016 (UTC)

Laŭ retpoŝtmesaĝo de Lucie, la anstataŭigilo devus esti ŝaltita je la 11-a de majo. Ŝi rekomendas traduki ecojn ĉe Vikidatumoj, kiuj ankoraŭ ne havas nomon en Esperanto. --Venca24 (diskuto) 06:03, 13 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi subtenas la ideon ĝenerale. Sed, kiel diras rusa proverbo, ne konante vadejon, ne ŝovu vin en akvon. Indas enŝalti tiun aldonaĵon ne por ĉiuj ne ekzistantaj artikoloj tuj, sed por ioma parto: ekzemple, por artikoloj pri personoj aŭ pri loĝlokoj, en kiuj ja povas esti pluraj tabelaj informoj disponeblaj en la Vikidatumoj (dato kaj loko de naskiĝo kaj morto, nomoj de familianoj, profesio, respektive teritorio, loĝantaro kaj jaro de ekkonstruo). Uzo de Vikidatumoj estas tre evoluigita en la ruslingva Vikipedio; por ekzemplo oni povas rigardi la artikolon ru:Луис Гонзага, kiu havas informkeston kun multaj informoj (N. B.: el la Vikidatumoj), kreatan per mallonga kodero {{музыкант}}, kaj kompari ĝin al la kreita de mi testa artikolaĉo is:Skúli Guðmundsson (ráðherra), kies informkesto restas malplena, malgraŭ ke mi kreis kaj plenigis eron en la Vikidatumoj. Kaj mi estas absolute kontraŭ la ideo fari ĉi tie voĉdonon: tiaj decidoj estu farataj ne per primitiva kalkulado de voĉoj, sed per argumentado. Gamliel Fiŝkin 04:49, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias ĉu eblos filtri la erojn laŭ esprimo "estas-io". Ĝenerale tio funkcios nur por tiuj eroj, kiuj havas esperantan etikedon (label). --Venca24 (diskuto) 08:14, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
En artikoloj pri personoj la kodero {{#property:P31}} donas la vorton «homo», en artikoloj pri urboj — «urbo» aŭ respektive «ĉefurbo», ktp. Foje estas du aŭ kelkaj signifoj, tiam ili estas dividitaj per komo(j). Se koncerna ero en la Vikidatumoj ne havas esperantan etikedon, anstataŭe surekraniĝas Q-numero. Ekzemple, en la artikolo Akranes la menciita kodero respondas «urbo, komunumo de Islando», sed antaŭ ol mi aldonis esperantan etikedon, estis «urbo, Q955655». Gamliel Fiŝkin 15:32, 4 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Baloto[redakti fonton]

Ĉu vi subtenas ŝalton de ilo ArticlePlaceholder en Esperanto-Vikipedio?

Por[redakti fonton]

  1. Por Por: --Venca24 (diskuto) 14:00, 21 Jan. 2016 (UTC)
  2. Por Por: --Polyglot (diskuto) 17:56, 21 Jan. 2016 (UTC)
  3. Por Por: --pino (diskuto) 19:21, 22 Jan. 2016 (UTC)
  4. Por Por: --Haruo (diskuto) 21:26, 24 Jan. 2016 (UTC)
  5. Por Por: --KuboF (diskuto) 19:16, 29 Jan. 2016 (UTC)
  6. Por Por: --Aleks Aɴᴅʀᴇ (diskuto) 09:18, 13 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ[redakti fonton]

De kie vi prenis tiun ideon pri favoro al Ido? --Venca24 (diskuto) 16:59, 21 Jan. 2016 (UTC)
@Venca24: - Lia/Ŝia retejo estas inventaire.io --Dominik (diskuto) 18:16, 21 Jan. 2016 (UTC)
Mi ne scias ĉu vi pensas tion serioze aŭ ne. La vorto Inventaire estas ŝajne franclingva, la retejo estas ĝenerale anglalingva kaj .io estas domajno de Brita Hindoceana Teritorio kaj la libroj ĉe mi nenion havas komunan kun Ido. Diru al mi kion mi misvidis. --Venca24 (diskuto) 19:09, 21 Jan. 2016 (UTC)
Eble mia enkonduka frazo povas soni strange - pli bone mi dirus: Mi ne scias ĉu vi ŝercas aŭ ĉu mi estas blinda. (Ne hezitu respondi pri tio. ;-) ) --Venca24 (diskuto) 07:30, 22 Jan. 2016 (UTC)
Ĉu Brita Hindoceana Teritorio estas la sola lando en la mondo kie Ido oficialiĝis? (mi ŝercas) --Haruo (diskuto) 17:26, 24 Jan. 2016 (UTC)
@Haruo: Ŝajne jes kaj tio mojosas. Bonvolu baloti. :-) --Venca24 (diskuto) 19:36, 24 Jan. 2016 (UTC)

Detenas[redakti fonton]

  • Sindetena Sindetena: lasu lin labori en granda vikio antaŭ provi ŝin en malgranda vikio. --Kabhi2011 (diskuto) 15:42, 21 Jan. 2016 (UTC)

Propono por transpreni en {{Bibliotekoj}} parametrojn el Vikidatumoj[redakti fonton]

Mi proponas plenigi la parametrojn en ŝablono {{Bibliotekoj}} per transprenado de datumoj pri normaj datumaroj el Vikidatumoj. Bonvolu komenti sur la diskutpaĝo. CasteloBrancodiskuto 18:28, 10 Mar. 2016 (UTC)

Aspektas interesa propono kvankam mi teknike ne scius kiel. Klarigu iom pri la avantaĝo de tio kaj kion vi celas per tio. Dankon. --Alifono (diskuto) 08:14, 28 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigeto[redakti fonton]

Bonvolu forigi la superfluan paĝon : Diskuto:Tutmonda Sonoro. Antaŭan dankon. --Forstbirdo (diskuto) 18:47, 23 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

farita. --pino (diskuto) 10:24, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Centraj komputilaj ŝanĝoj[redakti fonton]

Nuntempe oni agis en centra komputilo de Vp, eĉ foje estis paŭzoj en la redaktado. Post 1-2 semajnoj mi perceptis ankaŭ malbonajn ŝanĝojn. Se mi skribis ion en la serĉilo, aperis la ĝusta esprimo aŭ similaj esprimoj, eĉ fotoj. Tio ankaŭ nun funkcias. Sed se la serĉita esprimo estas internacia (=persona nomo, geografiaĵo, ktp), en fino de la trovaĵoj estis legeblaj trovaĵoj en la aliaj Vp-oj. Tiu servo nun malaperis, kion mi tre bedaŭras, ĉar tiam mi ofte vizitis la alilingvajn artikolojn. Mi tuj sciis, ke la persono povas esti Unua, se mi kreos artikolon. (Mi neniam ŝanĝas la preferojn, tio ne estas kaŭzo.) Kiu havas spertojn pri tio?--Crosstor (diskuto) 12:29, 6 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigeto[redakti fonton]

Bonvolu forigi "Dosiero:1985 Pledo por Unueca Lingvo.jpg"". Ĝi ankaŭ troviĝas en la Komunejo nun. Antaŭan dankon ! --Forstbirdo (diskuto) 08:16, 8 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

kategorio ligi[redakti fonton]

Mi tradukis la paghon Listo de kamboĝaj gekantistoj sed ne scias kial ne eblas ligi ghin (kiel kategorio) al la esperanta tradukoversio pri Meng Keo Pichenda --Alifono (diskuto) 11:48, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Se mi ĝuste komprenis kion vi deziras, tio ne eblas, ja la listo de kamboĝaj gekantistoj ne estas kategorio. Se vi deziras krei kategorion, ekzemple, Kamboĝaj gekantistoj kaj enmeti al ĝi la artikolon Meng Keo Pichenda, tio jes eblas. Gamliel Fiŝkin 16:58, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Chu vi povus fari kategorion el la artikolo listo de kamboĝaj gekantistoj ? Mi volus ke aperu kategorio Listo de kamboĝaj gekantistoj sub la artikolo pri Meng Keo Pichenda --Alifono (diskuto) 19:58, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi kreis la kategorion Kamboĝaj gekantistoj kaj aldonis al ĝi ekzistantajn artikolojn, ligitajn el la listo, kaj la liston mem. Mi mem povis fari tion, tio estas facila. Gamliel Fiŝkin 23:35, 15 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon por aldoni, sed mi volus lerni mem krei kategorion. Eble vi konas ligon al la informoj pri kiel fari en Esperanta Vikipedio ? --Alifono (diskuto) 07:33, 27 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Kategorioj estas kreataj sammaniere kiel ĉiuj ceteraj paĝoj: se bezonata paĝo ne ekzistas, oni kreas ĝin. Neniam uzu vidredaktilon, kaj vi ne havos tiajn demandojn. Gamliel Fiŝkin 10:48, 27 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

kelkaj klarigoj[redakti fonton]

Saluton el Ateno. Mi volus kelkajn klarigojn pri la redaktado de artikoloj. Kun kiu mi povus babili iomete (eble per skajpo)? Giorgos ab1234 (diskuto) 10:03, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Legu ĉe Helpo:Enhavo. Ĉe freenode ekzistas IRC-ĉambro #wikipedia-eo. Gamliel Fiŝkin 10:31, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon kara Gamliel pri la Helpo enhavo. Tamen mi preferus babili voĉe kun iu kiu donus al mi klarigojn en kelkaj punktoj.Giorgos ab1234 (diskuto) 11:01, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]

Mi volus fari la ==Referencoj== en la atrikolo Baziliko de Sankta Laŭrenco (Florenco) tamen mi konfuziĝis ..iomete! En la greka vikipedio - (en ties lernejo) oni donis al ni privatan ilujon kaj sablonon ke ne gravas se ekzistas eraro. Dankon. —La komenton aldonis, sen subskribo, Giorgos ab1234 (diskuto • kontribuoj) 16:19, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

En la artikolo ne estas okulfrapaj eraroj. La sekcio «referencoj» estas malplena, ĉar en la artikolo dume estas neniu referenco. Por aldoni referencon, skribu laŭ la specimeno: teksto de artikolo<ref>teksto de referenco</ref> plua teksto de artikolo. Gamliel Fiŝkin 16:57, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Speciala paĝo[redakti fonton]

Kun ŝablonoj "ISBN", "Citaĵo el libro" aŭ "libro" oni uzas specialan paĝon Vidu. Kiel oni povas modifi la specialan paĝon ? Estas interesa aldoni aliajn datumbazojn kiuj uzas ISBN, precipe en Esperanto. Ĉu iu scias modifi la specialan paĝon ? Ĉu iu konas interesajn datumbazojn ? --pino (diskuto) 17:10, 24 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias kie redakti ĝuste tiun specialan paĝon, sed ĝenerale specialajn paĝojn gvidas paĝoj en la nomspaco MediaWiki. Do, vi supozeble bezonas trovi kaj redakti paĝon tie (sed mi ne havas ideon pri la nomo de serĉota paĝo). Gamliel Fiŝkin 15:49, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
La nomo de la paĝo estas https://eo.wikipedia.org/wiki/Specialaĵo:Citoj_el_libroj/978-2-953448-63-4, kie la lasta nombro estas ISBN. --pino (diskuto) 15:58, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Tiu estas la rezulta paĝo. Mi parolas pri MediaWiki-paĝo, kiu gvidas ĝin. Ekzemple, la paĝon Specialaĵo:Lastaj ŝanĝoj gvidas la paĝo MediaWiki:Recentchangestext. Sed kiu MediaWiki-paĝo gvidas la paĝon Specialaĵo:Citoj el libroj, mi ne scias. Gamliel Fiŝkin 18:57, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi supozas, ke la teksto de tiu specialpaĝo estas ero de la MediaWiki-programaro. ~nmaia d 19:05, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Pluraj tiaj eroj ekzistas en la formo de paĝoj kiujn administrantoj povas redakti (ekzemplo). Gamliel Fiŝkin 19:19, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Esplorante iom, mi eltrovis, ke eĉ la angla Vikipedio ne ŝanĝis tiun tekston. @Pino~eowiki: eble estus pli facila krei Vikipedio:Librofontoj, laŭ Wikipedia:Book sources. ~nmaia d 19:25, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Tie estas ankaŭ Esperanta intervikio: Vikipedio:Libroservoj. (Kaj konversacio, kie ĉeestas nomo de ankoraŭ unu paĝo: MediaWiki:Booksources-text.) Gamliel Fiŝkin 00:16, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes estus bone uzi rekte Vikipedio:Libroservoj, tiel laboras la franca vikipedio sed kiel fari ? Oni povus ankaŭ uzi MediaWiki:Booksources-text sed en la fonto oni vidas neniujn katalogojn. Kie estas la liston ? --pino (diskuto) 15:12, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
La paĝo Vikipedio:Libroservoj estas redaktebla (ja ĝi troviĝas ne en la pseŭda nomspaco Specialaĵo, sed en la nomspaco Vikipedio). Gamliel Fiŝkin 15:37, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes vi pravas sed kiel ligi al Vikipedio:Libroservoj ?--pino (diskuto) 15:59, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu nun estas bone? (Pingo funkcias nur kiam oni mencias precizan nomon de uzantokonto, ne [eble pli belan] ekranan nomon.) Gamliel Fiŝkin 16:34, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Verdire ne sufiĉas ĉar la ligo inter la datumbazoj kaj ISBN ne estas aŭtomata en Vikipedio:Libroservoj. La bona peto kaj la solvo estas en konversacio, sed mi ne sukcesas kaj mi ne kompreanas.--pino (diskuto) 18:32, 30 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Fakte se oni uzas Vikipedio:Librofontoj anstataŭ [ Vikipedio:Libroservoj, (mi ne komprenas kiel) sed funkcias. --pino (diskuto) 06:54, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi vidas ke vi kreis la paĝon Vikipedio:Librofontoj. Kio funkcias kun ĝi kaj ne funkcias kun Vikipedio:Libroservoj? Kaj mi ripetas: pingo funkcias nur kun preciza nomo de uzantokonto. Gamliel Fiŝkin 11:13, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Do tute estas en ordo. La problemo devenis de la ŝanĝo. Dankon ankaŭ por la informo pri uzantonomo. --pino (diskuto) 13:23, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

La kolego Robin van der Vliet estas invitata al ĉi diskuto. Gamliel Fiŝkin 15:20, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]