Wilhelm Eduard Weber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Wilhelm Eduard Weber. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Weber.
Wilhelm Eduard Weber
(Vilhelmo Vebero)

Wilhelm Weber
Wilhelm Weber

Persona informo
Nomo Wilhelm Eduard Weber (Vilhelmo Vebero)
Dato de naskiĝo 24-a de oktobro 1804
Loko de naskiĝo Wittenberg
Dato de morto 23-a de junio 1891
Loko de morto Göttingen
Okupo
Aĝo je morto 86
v  d  r
Information icon.svg

Wilhelm Eduard Weber (Vilhelmo Vebero) [ˈveːbɐ] (naskiĝis la 24-an de oktobro 1804 en Wittenberg, mortis la 23-an de junio 1891 en Göttingen) estis germana fizikisto

La unuo de magneta flukso de la Internacia Sistemo, la vebero (simbolo: Wb), estas nomita honore al li.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Saksio-Anhalto, kie lia patro, Michael Weber, estis instruisto pri teologio. Wilhelm estis la dua el tri fratoj, ĉiuj kun klaraj kapablecoj por la studo de scienco. Post la malfondo de la universitato de Wittenberg, lia patro estis sendita al Halle en 1815. Wilhelm Weber ricevis siajn unuain lecionoj de sia patro, kaj poste estis sendita al liceo por orfoj en Halle. Post siaj studoj tie, li eniris universitaton kaj turnis siajn paŝojn direkte al tio, kio estis tiam nomita Naturfilozofio. Dum siaj studoj li superis siajn kamaradojn, kaj estis distingita pro la originaleco de sia laboro. Post sia doktorado, li iĝis asistanta instruisto, kaj tiam estis enoficigita Eksterordinara Profesoro de Natura Filozofio en Halle.

En 1831, rekomendita de sia amiko Gaŭso, li estis nomita al Göttingen (kie Gaŭso estis direktoro de la astronomia observatorio) kiel instruisto pri fiziko, kiam li estis 27 jarojn aĝa. Liaj prelegoj estis interesaj, instruaj kaj signifoplenaj. Weber tamen pensis, ke tiuj legadoj, eĉ profesie ilustritaj kun grafikaĵoj kaj desegnoj ne estis sufiĉaj por komprenigi tiajn ĉiutagajn fenomenojn ekster la klasĉambro, do li kuraĝigis siajn studentojn sperti per si mem. Tial, kun la celo fortigi en ili veran plenan konon de fiziko, Weber permesis liajn studentojn sperti senpage (en iama tempo la uzo de la laboratorio estis pagenda aparte), en la laboratorio de la Fakultato de Fiziko. Jam kiam li estis 20 jaroj, kiel ankoraŭ studento, Weber verkis kun sia frato Ernst Heinrich Weber, iama profesoro pri anatomio en Leipzig, libron titolitan Ondo Theory and Fluidity ("Ondo-teorio kaj fluideco"), kiu donis al ambaŭ aŭtoroj konsiderindan reputacion. Sed akustiko estis la branĉo de la fiziko preferita de Wilhelm, kiu verkis multajn artikolojn pri tio en la Annalen Poggendorffs, Jahrbücher für Chemie und Physik de Schweigger, kaj muzika ĵurnalo Carcilia. La En Mekanik der Menschlichen Gerverzeuge ("La mekanismo de la homa piedirado"), publikaĵo eldonita en 1836, estis alia granda studo kune kun liaj du fratoj (Heinrich kaj Eduard Friedrich Ernst), kiu analizis la homan movadon, tiel kiel la streĉojn kaj la fortojn trafitajn de tendenoj kaj muskoloj.

En 1833, kune kun sia amiko Gaŭso li inventis novan tipon de telegrafo konata kiel Gaŭso-Weber. La ricevilo detektis la movojn de bastono osciligita de magneta kampo de elektra bobeno. Tiu bastono estis ligita al spegulo, kiu konsekvence moviĝas maldekstren kaj dekstren. Tra teleskopo, observanto povis distingi la movojn de la spegulo reflektitajn sur skalo. Per tiu telegrafo, Weber kunkomunikis inter la laboratorio de la universitato kaj la observatorio, kie laboris Gaŭso, tra distanco fore je ĉirkaŭ 3 km.

Forigite el oficejo de la Registaro de Hanovro pro sia liberalaj politikaj vidpunktoj, Weber dediĉis sin al vojaĝoj. Li vizitis Anglujon, kaj aliajn landojn, kaj fariĝis instruisto pri fiziko en Lepsiko de 1843 al 1849, kiam li revenis al Göttingen, iun tempon poste li estis nomumita direktoro de la observatorio. Unu el liaj plej gravaj verkoj estis la des Erdmagnetismus Atlaso ("Atlaso por geomagnetiko")[1], farita en kunlaborado kun Gaŭso, kaj konsistas el serio de magnetaj mapoj de Tero, altirante la atenton de la grandaj potencoj de la epoko por krei "magnetajn observatoriojn" . En 1864 kaj ankaŭ en kunlaborado kun Gaŭso, li eldonis Electrodynamic Proportcional Measures ("Elektrodinamikaj proprporciaj Mezuroj"), sistemon inkludan absolutajn mezurojn pri elektraj kurentoj, kiuj iĝis fundamento por la mezuroj, eĉ hodiaŭ. Li dediĉis la lastajn jarojn de sia vivo al la studado de elektrodinamiko, de kiu originis la bazoj por la posta disvolviĝo de la elektromagneta teorio de la lumo.

Li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa sveda akademio pri scienco dum 1855.

En 1856 kun Rudolf Kohlrausch (1809-1858), li demonstris, ke la kvociento inter elektrostatikaj kaj elektromagnetaj unuoj estas nombro, kiu kongruas al la iama konata lumrapido. Tiu eltrovo permesis James Clerk Maxwell konkludi, ke lumo estas elektromagneta ondo. Ankaŭ, la unua uzo de la litero "c" por indiki la lumrapidon estis en 1856 papero de Kohlrausch kaj Weber.

Li ricevis la britan medalon Copley en 1859, kaj la italan medalon Matteucci en 1879.

Weber mortis en Göttingen, kie li estis enterigita en la sama tombejo ol Max Planck kaj Max Born.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]