Wojciech Jaruzelski
Wojciech Jaruzelski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Foto de Wojciech Jaruzelski farita en 1968, dum tempo, kiam li fariĝis Ministro de Defendo de Pollando.
| |||||
Persona informo | |||||
Wojciech Witold Jaruzelski | |||||
Naskiĝo | la 6-an de julio 1923 en Kurów ĉe Lublin, Dua Respubliko de Pollando | ||||
Morto | la 25-an de majo 2014 en Varsovio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | Armea Tombejo Powązki vd | ||||
Religio | ateisto | ||||
Lingvoj | pola • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Akademio de Ĝenerala Stabo vd | ||||
Partio | Pola Unuiĝinta Laborista Partio | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Q63531333 vd | ||||
Patro | Władysław Jaruzelski vd | ||||
Patrino | Wanda Jaruzelska vd | ||||
Gefratoj | Teresa Starnawska vd | ||||
Edz(in)o | Barbara Jaruzelska | ||||
Infanoj | Monika Jaruzelska vd | ||||
Parencoj | Gustaw Jaruzelski-Fedyniak vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Prezidanto de Pollando 1-a Prezidanto de Tria Respubliko | |||||
Dum | 31-a de decembro 1989 – 21-a de decembro 1990 | ||||
Antaŭulo | (Li estis prezidanto de Popola Respubliko de Pollando) | ||||
Sekvanto | Lech Wałęsa | ||||
Prezidanto de Popola Respubliko Pollando | |||||
Dum | 19-a de julio 1989 – 31-a de decembro 1989 | ||||
Antaŭulo | Ŝtata Konsilantaro | ||||
Sekvanto | (Li fariĝis prezidanto de Respubliko Pollando) | ||||
6-a Prezidanto de Ŝtata Konsilantaro | |||||
Dum | 6-a de novembro 1985 – 19-a de julio 1989 | ||||
Antaŭulo | Henryk Jabłoński | ||||
Sekvanto | (Li fariĝis prezidanto de popola respubliko de Pollando) | ||||
8-a Ĉefministro de Popola Respubliko Pollando | |||||
Dum | 11-a de februaro 1981 – 6-a de novembro 1985 | ||||
Prezidento | Henryk Jabłoński (Prezidanto de Ŝtata Konsilantaro) | ||||
Antaŭulo | Józef Pińkowski | ||||
Sekvanto | Zbigniew Messner | ||||
6-a Unua Sekretario de Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio | |||||
Dum | 18-a de oktobro 1981 – 29-a de julio 1989 | ||||
Antaŭulo | Stanisław Kania | ||||
Sekvanto | Mieczysław Rakowski | ||||
4-a Ministro de Nacia Defendo de Popola Respubliko Pollando | |||||
Dum | 1969 – 1985 | ||||
Antaŭulo | Marian Spychalski | ||||
Sekvanto | Florian Siwicki | ||||
Generalo de Armeo | |||||
Dum | 1981 – 1991 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wojciech Jaruzelski | |
Wolski | |
Jaruzelski (dekstre, en uniformo) kun Fidel Castro en Pollando, majo de 1972 | |
Naskiĝo | 6-an de julio 1923 en Kurów |
---|---|
Morto | 25-a de majo 2014 en Varsovio |
Soldata kariero | |
Rango: | Generalo de Pollando |
Militoj: | Dua mondmilito, Soveta-germana milito |
Bataloj: | Batalo de Berlino |
Medaloj: | Virtuti Militari Ordeno Polonia Restituta Kruco de Valoro |
Generalo Wojciech Witold JARUZELSKI (naskiĝis la 6-an de julio 1923 en Kurów ĉe Lublin, mortis la 25-an de majo 2014 en Varsovio) estis pola politikisto kaj oficiro, ŝtatestro de Pollando en la jaroj 1985–1990.
Jaruzelski venas el katolika etnobela familio kaj plenkreskis en proksimo de Wysokie en (hodiaŭa) nordorienta Pollando. Post la enmarŝo de la germanaj trupoj en Pollandon en 1939, la familio fuĝis al Latvio kaj la sovetaj instancoj deportis ilin al la Siberio. Jaruzelski kaj lia patro devis trudlabori. Lia patro, Władysław Mieczysław Jaruzelski, mortis en Bijsk (Altaja Regiono).
Pli poste Jaruzelski aliĝis al la polaj trupoj, starigitaj sur teritorio de Sovetunio kaj batalis en la Dua Mondmilito. Li estis edukita ĉe militfino ĉe la Pola Infanteria Altlernejo kaj la Ĝeneralstaba Akademio.
Jare 1945-1947 Jaruzelski batalas kontraŭ polaj kontaŭkomunismaj partizanoj proksime Częstochowa kaj Piotrków Trybunalski. Li kunlaboris kun Milita Informaĵo (Główny Zarząd Informacji) kiel agento sub pseŭdonimo "Wolski".
Jaruzelski aniĝis en 1947 en la Pola Unuiĝinta Laborista Partio. En 1956 li iĝis generalo, en 1964 ano de la CK de PULP, en 1968 ministro pri defendaj aferoj. En 1968 li apartenis al gvidantoj de la purigo de pola armeo pri judoj kaj same partoprenis la enmarŝon de la Varsovia Pakto en Ĉeĥoslovakion por likvidi la Pragan printempon.
Jaruzelski iĝis en 1981 unua sekretaro (gvidanto) de PULP, kiam la sindikato Solidarność de Lech Wałęsa akiris pli kaj pli da nacia kaj internacia konateco. Li iĝis la 11-an de februaro ĉefministro de Pollando kaj enkondukis la 13-an de decembro militleĝon (armean gvidadon), por rompi la kreskantan populariĝon de Solidarność, sed tio ne sukcesis ĉar ĝi agadis plu kaŝe. Li devis rekoni en aprilo de 1989 la Solidarecon kaj tiu akiris ĉiujn lokojn en la parlamento, dum la duonliberaj elektoj, la 4-an de junio.
Li estis de 1989 ĝis 1990 Ŝtatprezidanto de Pollando, kiam Lech Wałęsa anstataŭis lin.
Lia decido en 1981 pri enkonduko de dekreto pri militleĝo (militara gvido) estas disputata eĉ hodiaŭ: unuflanke oni vidas tion superflua, aliflanke oni vidas tion savagado por eviti la batalojn kun la sovetaj trupoj, puĉo.
Jaruzelski petis pardonon en aŭgusto de 2005 pro partopreno de Pollando en la enmarŝo.
La 28-an de marto 2006, aljuĝis krucon Siberia Ekzilo la pola prezidento Lech Kaczyński. Oni deklaris hazarda eraro la aljuĝon kaj Jaruzelski redonis la premion la 30-an de marto 2006.
La pola registaro serĉas pruvojn kontraŭ Jaruzelski por lia agado kiel spiono en 1946 kaj kontraŭleĝaj agadoj en 1981 (la militleĝon). Post fino de la militleĝo (milita stato en Pollando) li ricevis kiel unusola polo platenan-oran Ordenon de Lenin kaj Vjaĉeslav Molotov en sia memorlibro - tute malkonata en Pollando - konstatis, komentante enkondukon de la militleĝo (milita stato): Bolŝevikoj estis malmultaj inter poloj. Jaruzelski anstataŭis nin.
Vidu ankaŭ
Antaŭe: | Prezidanto de Pollando | Poste: |
---|---|---|
Ŝtata Konsilantaro | 1989 - 1990 | Lech Wałęsa |
|