Adolesko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
adoleskuloj.
'Adolesko' povas esti ankaŭ: originala romano

Adolesko [1] estas transira fazo en homa vivo inter infaneco kaj plenkreskeco. La nomo devenas de la latina vorto adolescentia, de adolescere kiu signifas kreski. Aliaj esperantaj terminoj inkluzivas la jenajn: Maturiĝanteco, Adoleskanteco kelkfoje preferita al Adolesko; aŭ kun diferenco inter genroj: Iniĝeco (pri adoleskantino) kaj Viriĝeco (pri adoleskanto); aŭ kun pli ĝenerala vidpunkto kiu entenas homojn kaj plantojn: Kreskeco.

La hormona kreskado de adoleskaĝo kaŭzas malstabiligadon de la infanaĝa ekvilibro kiu skuas la tutan personecon. Tiu fazo estas karakterizita de ŝanĝoj fizikaj (pubereco kaj fino de la korpa kresko), emociaj (modifo de la rilata vivo, komenco de la kutimo koramikiĝi), mensaj (ekkompreno de la vivo kaj de sia vivo) kaj psikaj (identeca esplorado, grada akirado de aŭtonomio).

En multaj kulturoj, tiu aĝo estas festita de inicaj ritoj. En Japanio, ekzistas feria tago en januaro pri la transiro al plenkreskeco: 成人式

Difino laŭ la landoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ fizika vidpunkto, la adoleskaĝo komencas ekde la unuaj signoj de pubereco. Laŭ tiu senco, ĝi estus malsama por la knaboj aŭ por la knabinoj kaj eĉ malsama por ĉiuj individuoj. Komune oni rigardas la esprimon Adolesko taŭga por specifa aĝo, depende de la nivelo en lernejoj aŭ ceteraj kulturaj kutimoj.

  • en Britio kaj ceteraj angloparolantaj landoj, la teenage komencas je 13 jaraĝo kaj finas je 19.
  • En Francio, ĝi korespondas al la vizitado de la liceo, t.e. de 14 ĝis 18 jaraĝo.
  • En Nederlando, oni difinas la periodon de 15 ĝis 20 jaraĝo. (fonto van Dale vortaro)
  • En Usono, oni estas adoleskanto depost 13 jaraĝa ĝis 24.

(bv aldoni landojn kaj ties adoleska difino)

Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), adoleskanto jaraĝas inter 10 kaj 19. [2]

Priskribo kaj konsiloj [3][redakti | redakti fonton]

La familio evoluas senĉese ekde la alveno de la infanoj ĝis ilia foriro de la hejmo. Dum tiuj jaroj, la paro trapasas diversajn spertojn, kiuj estas fonto de kontento sed ankaŭ de streĉo.

Kiam infanoj atingas adoleskecon, la rilatoj interne de la familio ŝanĝiĝas. La multoblaj fizikaj kaj emociaj transformiĝoj de geknaboj influas ilin signife. Jen kelkaj ideoj por konservi ekvilibron en familio kun adoleskantoj:

• Ŝanĝu teknikon. Adoleskantoj komencas esti pli sendependaj. Ili bezonas malpli da helpo pri studado kaj hejmtaskoj, kaj malpli da "predikoj". Multaj gepatroj daŭre traktas siajn infanojn kvazaŭ ili estus ankoraŭ malgrandaj. Ĝenerale, tio ne funkcias.

• Akceptu la psikologiajn ŝanĝiĝojn de adoleskantoj. Infanoj de tiu aĝo ofte kondutas laŭ defia maniero. Tio estas parto de ilia psikologia evoluo, kaj la gepatroj ne devas tro reagi al tia konduto.

• Atentu pri riskaj kondutoj. Necesas informi adoleskantojn pri la riskoj de danĝeraj sportoj, seksumado, netaŭgaj geamikoj, kaj simile.

• Estu pretaj por ŝanĝiĝoj en la familiaj rilatoj. Adoleskantaj infanoj povas senti sin malpli proksimaj al siaj gepatroj, konfuzataj, hontemaj, solaj, kun malalta memfido. Ĉar tiuj emocioj ne daŭros, gepatroj devas esti paciencaj kaj trakti siajn infanojn kun komprenemo.

• Atentu pri problemoj inter gefratoj. Adoleskanto ofte mistraktas gefratojn. Tia konduto iom post iom malpliiĝos kaj ĝenerale malaperos fine de la adoleskeco.

• Komprenu la rolon de amikoj. Amikoj kaj samklasanoj forte influas adoleskantojn. Gepatroj ne miru, ke iliaj infanoj rigardas la opinion de siaj amikoj preskaŭ kiel ion sanktan. Tiu tendenco malaperos kiam ili estos pli aĝaj.

• Akceptu helpon de plenkreskulo ekster la hejmo. Adoleskanto ĝenerale ne emas akcepti gepatran konsilon. La opinio de onklo, instruisto aŭ familia amiko povas havi pli da influo ol tiu de la gepatroj.

• Lasu ilin kontribui al familiaj decidoj. Adoleskantoj kunlaboru en la farado de la reguloj kaj decidoj, kiuj tuŝas la familian rondon, kvankam ankoraŭ ne venis la tempo, kiam ilia opinio superos tiun de la gepatroj.

• Interkonsentu pri disciplinaj aferoj. Kiam gepatroj ne konsentas inter si pri la reguloj de disciplino, la familia rilato povas malboniĝi.

• Helpu unu la alian. La problemoj de adoleskeco povas kaŭzi sufiĉe da streĉo al la gepatroj. Tamen, se la gepatroj montras sian amon unu al la alia kaj konsolas unu la alian en malfacilaj tempoj, problemoj trovos pli rapidan kaj efikan solvon.

Homaj vivofazoj[redakti | redakti fonton]

Homaj vivfazoj
Inseksa Homo Virseksa Homo
Bebeco Bebo
Infaneco Knabino Knabo
Adolesko Adoleskantino Adoleskanto
Plenkreskeco Virino Viro
Maljuneco Maljunulo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Reta Vortaro kaj laŭ Andre Cherpillod. Ankaŭ vidu la Biografia romano de Blazio Vaha el 1987.
  2. Goodburn, Elizabeth A., kaj Ross, David A. (1995). "A Picture of Health: A Review and Annotated Bibliography of the Health of Young People in Developing Countries." Eldonita en la angla far MOS kaj UNICEF.
  3. UEA.facila Adolesko, la 29an de aŭgusto 2023