Emily Barlaston

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanta Kulturo > Esperanta Humuro > Fraŭlino Barlaston


(Ĉerpita el la multlingva ttt-ejo de Fraŭlino Barlaston: http://www.barlaston.com )

Emily Barlaston
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1936 (1936-11-30) (87-jaraĝa)
en Stoke-on-Trent
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
vdr

La emerita Angla kantistino Fraŭlino Emily Barlaston naskiĝis en 1937 en Stoke-on-Trent, Staffordshire, kaj ricevis sian O.B.E. (Ordenon de la Brita imperio) el la manoj de sia persona amikino Reĝino Elizabeto la Dua, kiel dankon por ŝiaj servoj kiel primadono kaj kultura diplomatino, kaj por ŝia laboro kun la Skoltinoj kaj Skoltinetoj de Anglio.

Kvankam ŝia opera kariero finiĝis jam en 1977, ŝi restadas aktiva kun recitaloj kaj koncertoj en (interalie) Aŭstralio (Adelaide Centre, Adelajdo, okaze de 82a UK 1997) Aŭstrio (Austria Centre, Vieno okaze de 77a UK 1992), Granda Britio (Royal Albert Hall, Purcell Room, Tiddy Doll's kaj Kensington Hilton, Londono), Irlando (St. Paul's Hall, Belfasto), Danio (Krudttönden, Kopenhago), Belgio (De Zeyp, Bruselo), Francio (La Mounède, Tuluzo, okaze de KAFE), Hispanio (Palau de Música, Valencio, okaze de 78a UK 1993), Koreio (Sheraton Walker kaj Westin Chosun, Seulo, okaze de 79a UK 1994), Germanio (Y.M.C.A., Neumünster), Ĉeĥoslovakio (Palaco de Kulturo, Prago, okaze de 81a UK 1996), Portugalio (Barringtons, Almansil) kaj en Nederlando (kie ŝi pasigas multe da sia tempo) - kaj ĉie kun staranta ovulacio. Ŝi estas unu el la fondintinoj de la Internacia Esperantista Naturista Laborista Biciklista Asocio. Antaŭnelonge ŝi festis la Liberaligon de Nederlando per koncertoj por Anglaj soldatoj, kiujn ŝi pli frue distris en hospitalaj litoj (prezentita en The News Quiz de Radio B.B.C.); kaj ankaŭ aperis plurfoje kun la Reĝa Armea Fanfaro de Nederlando.

Post sia apero kun la Nederlanda Turnea Opero en la rolo de "La Baronino" en la muzika komedio Candide de Leonard Bernstein (kun Marcel Reijans), ŝi komencis la sepan adiaŭan turneon de sia "one-lady-show", nomita One Lady Show. Ŝi aperis kiel gastino de pluraj geeminentuloj en Nederlando (ekzemple Reĝino Beatrix kaj eks-ĉefministro Ruud Lubbers) kaj ankaŭ kantis en Radio Aŭstrio, Radio Pekino, kaj Radio Varsovio. Ŝi aperis ankaŭ en Pollando en la Esperanto-kursoj Mazi en Gondolando kaj Mazi revenas al Gondolando. Ŝi estas aŭdebla ankaŭ en la k-disko Teulo kaj Emily.

Krom partopreno en la Internacia Esperanto-Festivalo en Aalen, Germanio, ŝi prezentis ankaŭ An Evening Alone with Miss Emily Barlaston kaj Thursday in the Park with Emily en Vondel-parko, Amsterdamo; pretere, ŝi partoprenis en aidoso-beneficoj kaj aperis en la fama Roza Sabato en Musis Sacrum, Arnhem. Por la futbal-teamo Willem la Dua ŝi ĉefrolis en la filmo Vaarwel, Jan Vullinks kaj ankaŭ gastis en koncertoj kun la Orkestro de Brabanto (en la 9-a Simfonio de Beethoven), kun la fanfaroj de la Reĝa Nederlanda Armeo kaj kompanio Philips, la Kapelo de la Reĝaj Nederlandaj Maristoj (plurfoje), kaj la fama Orkestro Concertgebouw. Ŝi ricevis invitojn kanti en la U.K. en Tel-Avivo kaj la Internacia Junulara Kongreso 2000 en Honkongo. Dum la Kristnaska kaj Novjara periodo de 2000-2001, ŝi estis la stelulino en la spektaklo Rondom Kerst ĉe teatro "De Avenue" en Tilburg, kaj en februaro 2001 ŝi kantis en speciala Valentena Koncerto por la Paletti-Orkestro. Antaŭ nelonge ŝi havis la honoron kanti en la ĉeesto de Iliaj Moŝtoj la Grafo kaj Grafino de Almelo, kaj aperis en serio da koncertoj kun la fama vir-voĉa kvarteto Mezzo Macho.

Plie ŝi kontribuis al la Vinilkosmo-kompil' 2 per unu kanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]