Ĉina Radio Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Radio Pekino)
Ĉina Radio Internacia
emblemo
radiostacio • international broadcasting • foreign agent
Komenco 1941 vd
Geografia situo 39° 54′ 19″ N, 116° 13′ 38″ O (mapo)39.90527778116.22722222Koordinatoj: 39° 54′ 19″ N, 116° 13′ 38″ O (mapo)
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Sidejo Shijingshan District
Ĉina Radio Internacia (Pekino)
Ĉina Radio Internacia (Pekino)
DEC
Ĉina Radio Internacia
Ĉina Radio Internacia
Map
Ĉina Radio Internacia
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĉina Radio Internacia (ĈRI) (ĉine 中国国际广播电台[1], pinyine: zhōng guó guó jì guǎng bō diàn tái[2]) estas internacia publika ensendant-organizaĵo en Popola Respubliko de Ĉinio. Kune kun Ĉina Nacia Radio (ĈNR) kaj Ĉina Centra Televidilo (CCTV), ĝi estas unu el la tri ĉefaj amaskomunikilaj organizaĵoj en la PRĈ. La organizaĵo fondiĝis en 3-a de decembro 1941.[3] La retejo de la elsendanto disponigas novaĵojn kaj aliajn programojn per 57 lingvoj.[4].

Ĝi elsendis en Esperanto de 1964 ĝis 2021.[5] Pro siaj unuhoraj ĉiutagaj programoj, Ĉina Radio Internacia fariĝis la plej ofte kaj plej longe elsendanta radio en la internacia lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Teamo de Ĉina Radio Internacia en Esperanto

Radio unue aperis en Ĉinio inter 1920-1930. Tamen, malmultaj homoj aŭ urboj tiutempe posedis radiojn aŭ staciojn. Ankaŭ plimulto da uzado de la radio dum tiu tempo estis por politikaj celoj.

La Komunisma Partio unue uzis radion en Janan en marto 1940 per transmisiilo kiun oni alportis el Moskvo. Xinhua Nova Ĉina Radio (XNCR) en la ĉina lingvo dissendiĝis de Janan ekde la 30-a de decembro 1940. XNCR estis oficiale fondita la 3-an de decembro 1941, per 15-minuta programo en la japana[6]. Ĝi pli ofte kaj pli formale elsendis al plej vasta areo post 1945; la programoj fariĝis pli regulaj kaj formalajn, kaj enhavis novaĵojn, oficialajn anoncojn, militajn bultenojn kaj artajn kaj literaturajn programerojn.

La elsendado en la angla lingvo komenciĝis la 11-an de septembro 1947, dum la intermilito de Ĉinio, en la vilaĝo Shahe sur Taihang-montoj en la provinco Hebejo. La unua celo de XNCR, kiu tiutempe lokiĝis en montara kaverno, estis provizi informojn pri la lastatempaj venkoj.

La radiostacio translokiĝis al la ĉefurbo Pekino, kiam la Popola Respubliko de Ĉinio fondiĝis en 1949. La 10-an de aprilo 1950 ĝia nomo ŝanĝiĝis al Radio Pekino, angle Radio Peking. En la 1960-aj jaroj, la stacio estis konata pro sia subteno de la kultura revolucio sub Mao Zedong. La stacio en 1983 ricevis novan nomon en la angla, nome Radio Beijing; en Esperanto ĝi plu estis Radio Pekino, kvankam en korespondaĵoj oni ofte uzis la vortumon "Esperanto-sekcio de Radio Pekino (Beijing)". En 1984 Ĉina Radio Internacia komencis disaŭdigi AM- kaj FM-programojn en pluraj lingvoj: angla, araba, franca, germana, hispana, japana, korea kaj rusa, kaj ankaŭ en la kantona dialekto al aŭskultantoj en Ĉinio. La 1-an de januaro 1993, la nomo de la stacio ŝanĝiĝis al Ĉina Radio Internacia, por eviti konfuziĝon kun loka pekina radio.

En 1997 inaŭguriĝis la nova konstruaĵo de Ĉina Radio Internacia, en la n-ro 16 de la strato Shijingshan.

Elsendo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia (tiam Radio Pekino) komencis la esperantan disaŭdigon la 19an de decembro 1964. Laŭlonge de sia ekzisto, la elsendo enhavis plurajn programerojn: "Leterkesto", "Vojaĝo en Ĉinio", "Ĉina kulturo", "Ekonomia panoramo", "Socia vivo", "Esperanto en marŝo", "Dimanĉo", "Muzika programero", "Ĉiutaga ĉinlingvo", "Fokusoj de la semajno", "Ĉina ceramiko", "Ĉina stilo", "Mia entreprena rakonto", "Legado en plezuro", "Sugesto pri ĉina kulturo" ktp, kaj ofte okazigas konkursojn [7].

Konfirmilo de aŭskultado de Radio Pekino

En ĝiaj unuaj monatoj ĝi direktiĝis nur al Eŭropo, dufoje en ĉiu semajno, duonan horon ĉiufoje. Poste, en aprilo 1965, ĝi estis elsendata ankaŭ al Japanio, Koreio kaj sudorienta Azio. En oktobro 1979, dank' al la sukceso, Radio Pekino komencis ĉiutagan elsendon en Esperanto. De oktobro 1980 ĝi direktiĝis ankaŭ al Latinameriko[8].

La 29-a de septembro 2001: La Ĉina Radio Internacia komencas ĉiutage publikigi novaĵojn pri Ĉinio en Esperanto.[9] La Esperanto-versio de la retejo aperis la 1-an de majo 2002, kun filmoj, legeblaj novaĵoj kaj raportoj kaj aŭskulteblaj programeroj. Krome, por pli bona ricevado en Eŭropo, de la 1a de marto 2004, la esperanta programo de Ĉina Radio Internacia estas ĉiutage elsendata per mezaj ondoj el Albanio[10]

La regulaj elsendoj de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) en Esperanto ĉesis en decembro 2021. Plu funkcios tamen la Esperanto-redakcio, kiu prizorgas la novaĵretejon de ĈRI en Esperanto kaj produktas videojn.[5]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

En 2011 kreiĝis la reta dissenda platformo CIBN (el la angla China International Broadcasting Network) kiel konsorcio formita de Ĉina Radio Internacia, Amasmedioj Huawen, JinZhengYuan, Youku, Oriental Times Media kaj Holdinga Grupo Suning.

Tio ebligis produktadon de altkvalitaj filmoj, kiel la ĵurnalo Panorame, kiu daŭris ĉirkaŭ 10 minutojn kaj estis prezentita de Jianping Zhao. La lasta programo de Panorame estis sendita en majo 2012. Aliaj filmoserioj, kiujn oni esperantigis, estis tiu pri Kunqu-opero, kaj la titolo Saluton, Ĉinio, en 2016, kies eroj daŭras ĉirkaŭ 2:30 minutojn kaj per sinsekvo de buntaj bildoj prezentas ĉefajn aspektojn de la ĉina kulturo, kiel toŭfuo, silko, papertondaĵo kaj Taishan-monto. Kelkajn filmetojn kaj intervjuojn faras la Esperanto-redakcio mem.

Hortabelo[redakti | redakti fonton]

Ĉina Radio Internacia regule elsendas siajn programojn ĉiutage laŭ tiu horaro (laŭ UTC):

De Ĝis Kurtondaj, mezondaj kaj satelitaj informoj Landoj Rimarkoj
UTC UTC
11.00 12.00 Somere:
15110 kHz (19,85 m); 11635 kHz (25,78 m)
Vintre:
1017 kHz (294,99 m);
7210 kHz (41,61 m); 9450 kHz (32,75 m)
Orienta Azio
13.00 14.00 11650 kHz (25,75 m); 9440 kHz (31,78 m) Sudorienta Azio
Somere:
16.00
Somere:
17.00
1215 kHz (246,91 m) Albanio - Sudorienteŭropo sendilo: Fllake (41,22 Nordo 19,31 Oriento) sendoriento [grado]: 33; 315, 330 (sendoriento de la sendilanteno)
Vintre:
17.00
Vintre:
18.00
1215 kHz (246,91 m) Albanio - Sudorienteŭropo sendilo: Fllake (41,22 Nordo 19,31 Oriento) sendoriento [grado]: 33; 315, 330 (sendoriento de la sendilanteno)
17.00 18.00 Somere:
11650 kHz (25,75 m)
Vintre:
7245 kHz (41,41 m)
Eŭropo
19.30 20.30 9745 kHz (30,79 m); 7265 kHz (41,29 m) Eŭropo
22.00 23.00 9860 kHz (30,43 m); 7315 kHz (41,01 m) Latin-Ameriko

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La retejo de ĈRI disponeblas en la jenaj lingvoj:

Albana
Araba
Belorusa
Bengala
Bulgara
Birma
Kroata
Kmera
Mandarena
Ĉeĥa
Dana
Nederlanda
Angla
Esperanto

Estona
Filipina
Finna
Franca
Germana
Greka
Haŭsa
Hebrea
Hindia
Hungara
Islanda
Indonezia
Itala
Japana

Kazaĥa
Korea
Laŭa
Litova
Malaja
Mongola
Nepala
Norvega
Persa
Pola
Portuguala
Paŝtoa
Rumana
Rusa

Serba
Sinhala
Hispana
Svahila
Sveda
Tamila
Tajlanda
Tibeta (Lhasa kaj Kangba)
Turka
Ukraina
Urdua
Ujgura
Vjetnama

Olimpia Radio[redakti | redakti fonton]

En Julio 2006, ĈRI lanĉis novan stacion nomita ĈRI Olimpia Radio ĉe 900 AM en Pekino. Pere de tiu ĉi speciala dissendo oni povis aŭskulti tuttage novajn programojn en mandarena, korea, angla, rusa, franca, hispana, araba, japana kaj germana.

Informfontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝtata Administracio de Radio, Filmo kaj Televidilo. ŜARFT. Arkivita el la originalo je 2011-12-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-11. Alirita 2011-11-30.
  2. 中国国际广播电台. 汉语词典. Arkivita el la originalo je 2010-12-05. Alirita 2011-11-30.
  3. About us. Arkivita el la originalo je 2011-11-26. Alirita 2011-11-30.
  4. Ĉefpaĝo de Ĉina Radio Internacia. Arkivita el la originalo je 2015-02-13. Alirita 2011-11-30.
  5. 5,0 5,1 "Ĉina Radio ne plu elsendas en Esperanto", Libera Folio, 20-a de decembro 2021. Kontrolita 15-a de junio 2022.
  6. Konigo pri Ĉina Radio Internacia. Arkivita el la originalo je 2019-03-23. Alirita 2018-05-19.
  7. Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI[rompita ligilo]
  8. Radio Pekino, informa broŝuro [sen dato].
  9. Novaĵo de EsperantoLand Arkivigite je 2022-04-07 per la retarkivo Wayback Machine 21-a de jan. 2002, rigardita 12-a de jan. 2013
  10. Ĉina Radio sendas el Albanio, en Esperantoland. Arkivita el la originalo je 2018-05-20. Alirita 2018-05-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.