Kaufbeuren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaufbeuren
Blazono
Kaufbeuren (Germanio)
Kaufbeuren (Germanio)
DEC

Map

Flago
ĉefregioncentro • Displaced city • urbeto • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • Imperial city • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Distriktaro Ŝvabio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 08341
Poŝtkodo 87571–87600
Aŭtomobila kodo KF
Oficiala Municipokodo 09762000
NUTS DE272
Subdivido 5 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Stefan Bosse
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Adreso de la administrejo Kaiser-Max-Str. 1
87600 Kaufbeuren
Demografio
Loĝantaro 45792 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 47° 53′ N, 10° 37′ O (mapo)47.8810.6225Koordinatoj: 47° 53′ N, 10° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 681 - 860 m
Areo 40,02 km²
Oficiala retejo https://www.kaufbeuren.de/
vdr
la urbodomo
La Neptuno-fontano en somero tie okazas la mezepoka Danco-Festivalo ("Taenzelfest")
La imperiestro Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio), foto el la jaro 2011
La infan-grupo (Pioniroj de la mezepoka Danco-Festivalo ("Taenzelfest") - Dänzelfest Knabenkapejn)
La mezepoka urbomuro inter la turo Fünfknopfturm kaj la preĝejo Blasiuskirche
La adventkrono
La turo Fünfknopfturm

Kaufbeuren estas urbo en Germanio. Ĝi apartenas al Bavario. Fine de decembro 2005 la urbo havis 43.845 loĝantojn. Ĝi estas en la administra Distriktaro Ŝvabio, la plej proksima granda urbo estas 70 km nord-orienten Munkeno kaj 80 km norden Aŭgsburgo.

La Danco-Festivalo ("Taenzelfest") en la centro de la urbo[redakti | redakti fonton]

En la centro de la urbo ĉe la Neptuno- fontano okazas la mezepoka Danco-Festivalo (vidu la apudajn fotojn), tradicia jam de la tempo de la imperiestro Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio).

La famaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Ludwig Ganghofer naskiĝis en Kaufbeuren, Bavario. Li studis unue maŝinteknikon, literaturan historion kaj filozofion, laboris kiel dramisto en Vieno, kaj poste kiel redaktoro en Munkeno. Dum la Unua mondmilito li servis kiel milit-raportisto. En sia verkaro Ganghofer esprimas sian grandan amon al la montareca naturo en Bavario. Granda parto de lia verkaro estas filmigita. Ludwig Ganghofer mortis en Tegernsee, Bavario.

Li vivis ekde la 1930-aj jaroj kiel rifuĝinto en Svislando kaj gvidis tie la malgrandan eldonejon Vita Novi. Li sciigis la sovetojn pri detaloj de Operacio Citadelo, pri la planoj ĉe Kursk. Lia informinto (kaŝnomo "Werther") restis eĉ ĝis hodiaŭ nekonata, sed li laboris plej verŝajne kiel altranga oficiro.

La Esperanto en Kaufbeuren[redakti | redakti fonton]

Profesie li estis instruisto pri historio, germana kaj franca lingvoj, geografio kaj stenografio en gimnazioj, interalie en Zweibrücken, poste en "Realgymnasium" en Augsburg.

Hans Magnus Enzensberger, Varsovio, (Pollando), 20.05.2006. La patro de lia patrino estis konata esperantisto kiu naskiĝis en Kaufbeuren - Richard Ledermann, la doktoro de filozofio kaj verkis historiajn kaj dramajn verkojn. Li estis prezidanto de la Loka Kongresa Komitato por la 15-a Universala Kongreso de Esperanto en 1923 en Nurenbergo (Nürnberg).

Inter liaj Augsburgaj lernantoj estis Bertolt Brecht. Laŭ priskribo Ledermann estis tipa tiutempa patrioto-ŝovinisto kaj entuziasmis pri la Unua Mondmilito.

Esperantisto li estis de 1910. De 1912 ĝis 1920 li gvidis la Esperanto-movadon en Bavario. Li estis prezidanto de la Loka Kongresa Komitato por la 15-a Universala Kongreso de Esperanto en 1923 en Nurenbergo (Nürnberg). En 1912 li redaktis „Esperanto, ein Kulturfaktor“; kromi li kontribuis al la revuo Esperanto.