Monastera Lando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monastera Lando
Geografia regiono
regiono [+]

LandoGermanio
- koordinatoj51° 57′ 47″ N, 7° 37′ 43″ O (mapo)51.962944447.62869444Koordinatoj: 51° 57′ 47″ N, 7° 37′ 43″ O (mapo)


Monastera Lando (Nordrejn-Vestfalio)
Monastera Lando (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Monastera Lando
Monastera Lando
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio

Map
Monastera Lando
Vikimedia Komunejo:  Münsterland [+]
vdr

La regiono Monastera LandoMonasterio, germane Münsterland, situas en la nordo de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝia centro estas la urbo Monastero, germane Münster (Westfalen). La regiono ne havas fikse difinitajn limojn - pli-malpli limoj estas la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro nordoriente, la rivero Lippe sude kaj la limo al la najbara ŝtato Nederlando okcidente.

Historie la regiono sekvas la tradicion de la mezepoka regno princepiskopejo Monastero, Hochstift Münster, kiun regis la katolikaj episkopoj de Monastero. Hodiaŭ politike oni difinas la regionon kunligo de la kvar distriktoj Borken, Coesfeld [kosfelt], Steinfurt [ŝtajnfurt] kaj Warendorf [varndorf], kiuj kune ĉirkaŭas la urbon Monastero. El geografia vidpunkto kiel natura pejzaĝo la Monastera Lando estas la norda parto de la Vestfalia Valo (germane Westfälische Bucht). La teritorioj de tiuj tri difinoj grandparte, sed ne komplete, identas - la politika plej malvastas.

La regiona memkonscio de la loĝantaro estas forta kaj difiniĝas laŭ la historiaj limoj. Interligaj faktoroj krom la longa komuna historio estas la komuna forta katolika kredo, tradicie kampara, agrikultura vivstilo de la krom Monastero ne urbe difinita regiono kaj kuna kultura, ekonomia, socia centro en la urbo Monastero. Krome ekzistas komuna variaĵo de la platgermana lingvo (altgermane Münsterländer Platt), kiu signife diferencas de la de la pli nordaj regionoj de Germanio (Malsupra Saksio, Ŝlesvig-Holstinio, Meklenburgio-Antaŭpomerio kaj la urboj Bremeno kaj Hamburgo), en kiuj krome parolatas la platgermana lingvo.

la Monastera Lando ene de Nordrejn-Vestfalio

La hodiaŭa regiono[redakti | redakti fonton]

La urbo Monastero kaj la kvar supre nomitaj distriktoj havas kunan areon de 5.940 km² - tiu areo konsistigas grandan parton de la politika distriktaro Monastero. En la regiono vivas proksimume 1,6 milionoj da homoj (stato fino de 2005). Okcidente limas la ŝtato Nederlando, sudokcidente la regiono Malalta Rejno (Niederrhein), sude la Ruhr-regiono, (Ruhrgebiet), sudokcidente la sabla ebenaĵo Soester Börde, oriente la regiono Orienta Vestfalio-Lipo (Ostwestfalen-Lippe), nordoriente kaj norde la najbara federacia lando Malsupra Saksio kun la regionoj Osnabruka Lando (Osnabrücker Land) kaj Emslando.

La nunaj limoj de la kvar distriktoj nur ekzistas ekde administra reformo de la lando Nordrejn-Vestfalio inter la jaroj 1969 ĝis 1975. Pro intensa politika kunlaboro de la kvar distriktoj kaj la urbo Monastero, kaj pro la intensa por-regiona varbado, kiu iĝis populara post la jaro 1980, la marka nomo "Monastera Lando" ekde la lastaj jardekoj grandparte limiĝas al la politika difino de tiuj kvar distriktoj, kvankam la historia kaj geografia difino pli vastas.

La sekvaj komunumoj aŭ eroj de komunumoj historie estas parto de la Monastera Lando, kvankam ili ne apartenas al la kvar nomitaj distrikoj, kiuj konsistigas la hodiaŭan politikan kunlaboron:

Gravaj urboj kaj trafikaj vojoj[redakti | redakti fonton]

La centra urbo Monastero (Münster) havas 270 000 loĝantojn, estas la sola granda urbo kaj domina ĉefurbo de la regiono. Inter 50 000 kaj 80 000 loĝantojn havas la urboj Rheine, Bocholt, Ahlen, Ibbenbüren, Dülmen kaj Gronau. Tiuj urboj kreskis dum la lastaj 150 jaroj pro la forta industriigo, aparte de la teksaĵa industrio. Politike kaj kulture signifaj krome estas la hodiaŭaj distrikaj centroj Borken, Coesfeld, Steinfurt kaj Warendorf, sed ankaŭ la centraj urboj de eksaj distriktoj Ahaus, Beckum kaj Lüdinghausen.

La regionon pasas la aŭtoŝoseoj A 1, A 31 kaj A 43 nord-sude, kaj la aŭtoŝoseoj A 2 kaj A 30 okcidente-oriente. Gravaj akvovojoj estas la kanaloj Dortmund-Ems-Kanal kaj Mittellandkanal - la rivero Emso estas ŝipe veturebla nur norde de la regiono. La flughaveno Münster/Osnabrück (FMO) en Greven havas regionan signifon.

La regiono havas densan reton da fervojoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

la eksa fortikaĵo de la katolika episkopo de Monastero en Vreden

Pro la strukturo sen grandaj urboj, parte ebena, parte monteta, kun multaj historiaj konstruaĵoj, la regiono bone taŭgas por biciklaj vojaĝoj, sed ankaŭ por migrado kaj kanuaj ekskursoj. Krome aparte la distrikto Warendorf havas sukcesajn bienojn pri bredado de ĉevaloj kaj tre subtenas turisman rajdadon.

Vidindaĵoj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

La regionon arkitekte dominas granda nombro da historiaj konstruaĵoj - katolikaj preĝejoj kaj monaĥejoj, sed ankaŭ multaj kasteloj, ĝenerale ne sur montoj, sed iom protekte ĉirkaŭitaj de akvaj fosaĵoj. Pro la relative ebena tereno aparte en la nordo kaj okcidento de la regiono la lokuloj (neniel nur turistoj) tre multe emas bicikli. Ekzistas densa reto de biciklaj vojoj inter la urboj kaj inter la kulturaj vidindaĵoj, inkluzive de detalaj indikiloj kaj bonaj mapoj por biciklantoj. La kastelaj ĝardenoj kaj kromaj parkoj de la regiono estas parto de la "Eŭropa Reto pri Ĝardena Heredaĵo" (European Garden Heritage Network).

Kasteloj kaj fortikaĵoj[redakti | redakti fonton]

akva kastelo Anholt apud Bocholt
kastelo Erbdrostenhof en Monastero
fortikaĵo Vischering [fiŝering] en Lüdinghausen

Inter la plej signifaj kaj plej belaj historiaj nobelaj konstruaĵoj de la regiono estas:

Kristanaj preĝejoj[redakti | redakti fonton]

baroka preĝejo Zwillbrock [Cvílbrok]

La urbo Monastero kaj la ĉirkaŭa Monastera lando tradicie estas forte katolikaj. Kvankam dum la Dua Mondmilito detruiĝis multaj historiaj preĝejoj, tamen restas vasta gamo da arkitekte interese historiaj religiaj konstruaĵoj.

La plej interesaj el ili estas:

  • katedralo de Sanka Paŭlo en Monastero
  • Preĝejoj Clemens [klemens], Lamberti kaj Sankta Mauritz [maŭric] en Monastero
  • preĝejo de Sankta Georgo en Drensteinfurt-Ameke
  • preĝejo de Sankta Lambertus en Ascheberg
  • preĝejo de Sankta Nikomedes en Borghorst
  • preĝejo de Sankta Remigius en Borken
  • katedrala preĝejo de Sankta Ludgerus kaj preĝejo de Sankta Johano en Billerbeck
  • granda preĝejo de Burgsteinfurt
  • preĝejo Sankta Kruco en Dülmen
  • monaĥeja preĝejo en Warendorf-Freckenhorst
  • preĝejo de Sankta Sixtus en Haltern am See
  • monaĥeja preĝejo Marienfeld en Harsewinkel
  • preĝejo de Sankta Briktius en Schöppingen
  • paca preĝejo en Selm
  • pilgrima preĝejo en Oelde-Stromberg
  • pilgrima preĝejo en Telgte
  • monaĥeja preĝejo de Sankta Felizitas en Vreden
  • baroka preĝejo de Sankta Francisko en Vreden-Zwillbrock
  • monaĥejo kaj preĝejo de Sankta Maria en Borken-Burlo

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Aparte interesaj muzeoj ekzistas en:

  • Ahlen: Arta muzeo
  • Altenberge: historia glaciokelo (subĉiela kela arkaro, kiu historie funkciis kiel glaciostokejo de bierfarejo)
  • Billerbeck: kastelo Kolvenburg
  • Bocholt: urba historia muzeo, teksaĵomuzeo, metia muzeo, turhorloĝa muzeo
  • Borghorst: regiona historia muzeo
  • Coesfeld-Lette: fervoja muzeo en eksa stacidomo
  • Emsdetten: galerio Monastera Lando, muzeo pri fabrikado de bankuvoj
  • Gescher: vestvalia muzeo pri sonoriloj, vestfalia-nederlanda muzeo pri bredado de abeloj
  • Greven: muzeo Sachsenhof
  • Gronau: rok- kaj popmuzika muzeo
  • Haltern am See: vestfalia muzeo pri la romia epoko
  • Havixbeck: sabloŝtona muzeo, muzeo Droste-Hülshof, kastelo Hülshof, radiomuzeo Holtstiege
  • Lüdinghausen: muzeo pri la Monastera Lando en kastelo Vischering [Fiŝering]
  • Mettingen: lerneja muzeo, poŝta muzeo
  • Münster: vasta gamo da muzeoj
  • Ochtrup: muzeo pri argilaĵoj
  • Oelde: muzeo pri vestfalia literaturo, infana muzeo Klipp-Klapp, germana muzeo pri centrifugoj, biera muzeo
  • Ostbevern-Brock: muzeo pri historia lavado-tekniko
  • Hörstel-Riesenbeck: muzeo pri agrikulturaj maŝinoj
  • Sendenhorst: kaleŝa muzeo
  • Tecklenburg: pupa muzeo (kun ekspozicio de modelaj ludilaj fervojoj)
  • Telgte: muzeo pri kristnaskaj skulpaĵo-ensembloj
  • Vreden: distrikta muzeo Hamaland, muzeo pri siluetaj eltondaĵoj
  • Wadersloh: abatejo Liesborn
  • Werne: regiona historia muzeo Karl-Pollender kun ekspozicioj de vestaĵoj el la 14-a jarcento

Skulpaĵo-Festivalo Monastera Lando[redakti | redakti fonton]

Ekde 1999 la distriktoj Borken, Coesfeld, Steinfurt kaj Warendorf ĉiun duan jaron okazigas festivalon de skulptaĵoj. Ĉiujare alia el la kvar distrikoj okazigas la eventon (dum 2005 temis pri Borken), kaj la artaĵoj ekspoziciiĝas en diversaj lokoj de la distrikto - parte ankaŭ post la festivalo restas en la ekspoziciaj lokoj.

Aparte impresa estas la instalo de ligna helikoptero en la urba parko de Vreden, kies flugiloj moviĝas helpe de apuda akvomuelejo de la proksima historia muzeo Hamaland.

Teatroj[redakti | redakti fonton]

En la urbo Monastero ekzistas pluraj, parte tre ne-konvenciaj, teatroj.

Krome en la urboj de la regiono estas gamo da subĉielaj teatroj, kiuj funkcias somere:

Konataj personoj el la regiono[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]