Distrikto Rems-Murr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Stutgarto
regiona ligo: Stutgarto
administra sidejo: Waiblingen
areo: 858 km²
Loĝantoj: 432 397 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 479 po km²
Aŭtokodo: WN (Waiblingen)
Oficiala kodo: 08119

La distrikto Rems-Murr - germane Rems-Murr-Kreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Waiblingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la samnoma regiona ligo Stutgarto. La distrikto ekestis dum la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento el la antaŭaj distriktoj Backnang kaj Waiblingen; ĝia nomo aludas al la riveretoj Rems kaj Murr, kiuj ambaŭ estas dekstraj alfluoj al la rivero Neckar.

La distrikto havas areon de 858 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 432 397 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Heilbronn kaj Schwäbisch Hall norde, Ostalb oriente, Göppingen kaj Esslingen sude kaj la distrikto Ludwigsburg plus la eksterdistrikta urbo Stutgarto okcidente.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 31 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Backnang (35.732)
  2. Fellbach (44.164)
  3. Murrhardt (14.344)
  4. Schorndorf (39.182)
  5. Waiblingen (52.952)
  6. Weinstadt (26.282)
  7. Welzheim (11.206)
  8. Winnenden (27.699)

Neurbaj komunumoj:

  1. Alfdorf (7.299)
  2. Allmersbach im Tal (4.836)
  3. Althütte (4.177)
  4. Aspach (8.363)
  5. Auenwald (6.975)
  6. Berglen (6.198)
  7. Burgstetten (3.411)
  8. Großerlach (2.562)
  9. Kaisersbach (2.686)
  10. Kernen (Rems) (15.258)
  11. Kirchberg (Murr) (3.690)
  12. Korb (10.399)
  13. Leutenbach (10.739)
  14. Oppenweiler (4.266)
  15. Plüderhausen (9.596)
  16. Remshalden (13.555)
  17. Rudersberg (11.687)
  18. Schwaikheim (9.367)
  19. Spiegelberg (2.182)
  20. Sulzbach (Murr) (5.389)
  21. Urbach (8.560)
  22. Weissach im Tal (7.185)
  23. Winterbach (7.864)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Partneraj regionoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto havas partnerajn rilatojn kun

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]