Saltu al enhavo

Fibolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fibolo el la 7-a jarcento trovita en Nordendorf, Bavario, Germanio kun la surskribo logaþorewodanwigiþonar, t.e. la nomoj de la dioj Wodan (Odino, ĉefdio de la alamanoj) kaj Donar (Toro, la tondrodio)[1].
Fibolo trovita en Braganca, Portugalio (inter -250 kaj -200), Brita Muzeo, Londono
Romiaj fiboloj el Coriovallum, 1-a jarcento p. K. (Thermenmuzeo, Heerlen)

Fibolo[2] (el la latina: fibula, fiksilo) estas praa sendanĝera pinglo, ilo por kunfiksi partojn de vestaĵojŝtofojn.

Uzo kaj signifo

[redakti | redakti fonton]

Fiboloj utilis ĉefe por kunfiksi vestaĵojn, sed kelkaj havis nuran ornaman funkcion. Ĝi estas plibonigo de la nodo aŭ de la simpla pinglo, kiu perdiĝis pli facile.

Kvankam la kapo de la fibolo estis ofte ornamita, la arko, aŭ korpo ofte surhavis pli belajn ornamojn, kiuj en certaj kulturoj havis simbolan signifon aŭ estis ligitaj al rango, profesio, edziĝstato, ktp. Kelkaj romiaj fiboloj prezentis armerangon.

Fiboloj foje estis amuletoj por protekti kontraŭ malsano aŭ malbona sorto. Iuj estis ofertitaj en sanktejoj aŭ sur altaroj.

Arkeologaj elfosoj malkovris multajn fibolojn el metalo (bronzo, arĝento, oro, fero) aŭ eburo, iuj kun gemoj aŭ riĉe ornamitaj.

Nuntempe fiboloj ebligas al arkeologoj dati arkeologajn tavolojn.

Fabrikado

[redakti | redakti fonton]

En centra Eŭropo, komence de la Tene-epoko, fiboloj estis tre ofte el bronzo, produktitaj laŭ tekniko de "fandiĝonta vakso" aŭ de kaldrono per batado de bronza metalpeco laŭvice rekuirita por pligrandigi la elaston de la movebla parto, la risorto.

Fiboleroj

[redakti | redakti fonton]

La unuaj fiboloj, el la fino de la bronzepoko kutime havas formon de arko kaj havas flankan pinglon similan al nuntempas sendanĝeraj pingloj.

Korpo de fibolo estas nomata aŭ arkoplato laŭ ĝia baza formo. Arko estas kutime longa kaj mallarĝa, ofte kurba. Plato estas plata kaj larĝa. Platoj povas esti densaj aŭ malfermaj verkoj. La korpo estis ofte ornamita. La kapo estas la ekstremo de la fibolo, kiu entenas la fiksilon. La piedo estas la ekstremo, kie la pinglo fermiĝas. Laŭ fiboltipo kaj kulturo la fibolo estis portata kapon supre, flanke aŭ malsupre.

La pinglo uzita por fiksi la vestaĵon estas aŭ kontinuo de la fibolkorpo aŭ aparta peco fiksita al la korpo. La fibolo estas fermita, fiksante la ekstremon de la pinglo al ingo.

Volvita metalfadeno poste hardita transdonas econ de risorto, kiu konservas la ornaman formon (duobla spiralo konata de prahistoriaj tempoj

Korpo kaj pinglo kunigas ĉe risortoĉarniro. La plej fruaj fiboloj havis risorton, kiu donis tension al la pinglo. La risorto estas spiralo unuflanka aŭ ambaŭflanka. Unuflanka risorto vindiĝas nur unudirekten. Unuflankaj risortoj estas la plej fruaj, aperante dum la 14-a jarcento a.K.. Ambaŭflankaj risortoj, kiuj vindiĝas ambaŭflanke de la fibola korpo, estiĝis dum la 6-a jarcento a.K.. Ambaŭflankaj risortoj povas esti tre malgrandaj kun nur unu aŭ du volvaĵoj ĉiuflanke, aŭ ĝis 10 centimetrojn longaj. La plejmultaj ambaŭflankaj risortoj estis faritaj el unu metalpeco kaj pro tio havas risortkordon, draton, kiu iras de unu ekstremo de la risorto al la alia. La risortkordo povas esti antaŭ aŭ malantaŭ la fibolkorpo. Ambaŭflankaj risortoj vindiĝas ĉirkaŭ pinglo aŭ akso. Ili kutime estas faritaj el fero, eĉ se la cetero de la fibolo kaj risorto estas el kupra alojo. Dum la 1-a jarcento ekzistis fiboloj kun risortoj fiksitaj sub metala kovrilo, kiu estis vastigaĵo de la fibolkorpo. Tiajn risortojn oni nomas kovritajn aŭ kaŝitajn risortojn.

Ĉarnirfibolo simila al sendanĝera pinglo, fera epoko, trovita en Bohuslän, Svedio

Ekde la fino de la 1-a jarcento a.K. aperis nova tipo de arkfiboloj. Aparta pinglo estis fiksita al la kapekstremo de la arko per malgranda ĉarniro. Dum la dua duono de la 1-a jarcento ĉarniroj estis uzitaj por plataj fiboloj. Unu aŭ du malgrandaj pecoj estis fiksitaj je la malantaŭo de la plato kaj pinglo fiksita al ili per malgranda ĉarniro. Antaŭe plataj fiboloj havis ambaŭflankajn risortojn fiksitajn je la malantaŭo. Dum la 3-a jarcento la ĉarniro estis fiksita al la centro de longa transversa stangeto, kreante la famajn arbalestajn fibolojn. Kelkaj fiboloj el multe pli fruaj epokoj ankaŭ havis ĉarnirojn, kvankam tio estis maloftega, kaj la modeloj malaperis por la sekvaj kvin jarcentoj. Ekzemplo estas la "Asia Minor Decorated Arc Fibula" (Blinkenberg Type XII Variation 16) el la 5-a jarcento a.K..

Necesas aldoni, ke pluraj konstrutipoj estis uzitaj samtempe. Kvankam ĉarniraj fiboloj aperis post la risortaj fiboloj oni daŭre produktis tiujn. Tial ĉarnira fibolo ne estas ĉiam pli juna ol risorta fibolo.

Historia evoluo

[redakti | redakti fonton]

Bronzepokaj fiboloj

[redakti | redakti fonton]

La unuaj fiboloj, arĉfiboloj, aperis dum la fina bronzepoko. La simpla dezajno kun unuflanka risorto strange similas al nuntempa sendanĝera pinglo. La korpo estas paralela al la pinglo kaj tiel similas violonan arĉon. La arĉo povas esti ronda, kvadrata aŭ plata. Iuj havas ĉizitajn ornamaĵojn sur la arĉo. arĉfiboloj aperis dum la 14-a jarcento a.K. en Grekio kaj de tie disvastiĝis al Kreto, Kipro kaj Sicilio.

Ferepokaj fiboloj

[redakti | redakti fonton]

Dum la ferepoko la uzo de fiboloj disvastiĝis. Ekzistis pluraj diversaj tipoj de la kurbitaj arĉfiboloj kaj ili estis kutime riĉe ornamitaj per ĉizitaj aŭ mulditaj geometriaj desegnaĵoj. La unuaj longaj ambaŭflankaj risortoj aperis dum la 5-a jarcento a.K.. Tiuj fiboloj similis al la romiaj arbalestaj fiboloj, kvankam ili ne estis iliaj rektaj antaŭaĵoj.

Romiaj fiboloj

[redakti | redakti fonton]
Fibolo romia, nomita omego-forma, laŭ principo de zona buko

1-a kaj 2-a jarcentoj

[redakti | redakti fonton]

La rapida disvastiĝo de la romia imperio dum la 1-a jarcento kaŭzis pligrandiĝon de la nombro kaj dezajnoj de fiboloj tra la tuta Eŭropo kaj proksima Oriento. La arĉoj estis pli kompleksaj, ĉarniroj aperis samtempe kiel ambaŭflankaj risortoj kaj grandega vario de platdesegnaĵoj ekestis.

La ringa fibolo estas tre malfacile datigebla, ĉar la dezajno preskaŭ ne ŝanĝis inter la 2-a 2-a kaj la 14-a jarcento. Foje ia unika formo aŭ ornamaĵo povas indiki, ĉu ringa fibolo estas romia aŭ mezepoka.

3-a kaj 4-a jarcentoj

[redakti | redakti fonton]

La klasika fibolo de la malfrua romia epoko (3-a kaj 4-a jarcentoj), kaj fakte la plej bone konata fiboltipo, estas la arbalesta fibolo. Ĝi konsistas el tre kurbita, duoncirkla arĉo, kutime el kvadrata sekcio kaj longa plata piedo. La fibolo havas larĝan transversan stangeton (aŭ brakojn) ĉe la kapo, kiu entenas pingloĉarniron. Arbalestaj fiboloj havas kutime tri globajn cepformajn ansojn: unu ĉe la kapo kaj la aliaj ĉe la ekstremoj de la transversa stangeto.

Postromiaj fiboloj

[redakti | redakti fonton]
Fibolo merovida el orumita arĝento, eburo kaj ruĝa vitro (6-a jarcento), trovita en Charleville-Mézières, Francio, en virina tombo.

Ekzistas multaj tipoj de postromiaj fiboloj. La gotaj arĉfiboloj havas rondan aŭ triangulan platan kapplaton, ofte kun 3, 5 aŭ 7 ansetoj, malgrandan kurban arkon kaj longan platan, diamantforman piedon. Ili estis tre uzitaj de ĝermanaj visigotoj, ostrogotoj kaj gepidoj, kaj neĝermanaj slavoj kaj avaroj. Tiaj fiboloj estas trovitaj en vastaj partoj de suda kaj okcidenta Eŭropo dum la 5-a kaj 6-a jarcentoj. La plej multaj vikingaj fiboloj estas variaĵoj de la ringa aŭ ronda modelo.

Mezepokaj broĉoj

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas grandega nombro de diversaj mezepokaj broĉtipoj. Oni plej ofte uzas la vorton "broĉo" por mezepokaj fiboloj. La plej komunaj estas ringaj broĉoj, inkluzive kvadrataj, rondaj aŭ floraj dezajnoj, kaj plataj broĉoj en formo de homoj aŭ bestoj (tiujn oni nomas pilgrimulaj broĉoj.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Beck, Heinrich, et al. Fibel und Fibeltracht. (Excerpt from the Reallexikon der Germanischen Altertumskunde.) Walter de Gruyter, Berlin, 2000.
  • Binding, Ulrike. Band 16: Studien zu den figürlichen Fibeln der Frühlatenzeit. Rudolf Habelt, Bonn, 1993.
  • Blinkenberg, Chr. [Lindiaka V] Fibules grecques et orientales. Bianco Lunos Bogtrykkeri, Kobenhavn, 1926.
  • Bohme, Astrid. Die Fibeln der Kastelle Saalburg und Zugmantel in Saalburg Jahrbuch, XXIX, 1973.
  • Dudley, Dorothy. Excavations on Nor'Nour in the Isles of Scilly, 1962-6 in The Archaeological Journal, CXIV, 1967. (includes the description of over 250 Roman fibulae found at the site)
  • Fauduet, Isabelle. Fibules preromaines, romaines, et merovingiennes du musee du Louvre. Presses de l'ecole normale superieure, Paris, 1999.
  • Gergova, Diana. Früh- und ältereisenzeitliche Fibeln in Bulgarien. C.H. Beck, Munchen, 1987.
  • Glogovic, Dunja. Fibeln im kroatischen Küstengebiet. Franz Steiner Verlag, Stuttgart, 2003.
  • Hattatt, Richard. A Visual catalogue of Richard Hattatt's Ancient Brooches. Oxbow Books, Oxford, 2000.
  • Jobst, Werner. Die römischen Fibeln aus Lauriacum. Wimmer, Linz, 1975.
  • MacGregor, Arthur. Ashmolean Museum Oxford: A Summary catalogue of the Continental Archaeological Collections. BAR 674, Oxford, 1997.
  • Mills, Nigel. Celtic and Roman Artefacts. Bŭton Press, Derbyshire, 2000.
  • Smith, R.A. British Museum Guide to Early Iron Age Antiquities: 1925. Anglia Publishing, Ipswich, 1994.
  • Soupault, Vanessa. Les elements metalliques du costume masculin dans les provinces romaines de la mer Noire. IIIe-IVe s. ap. J.-C. BAR 1167, Archaeopress, Oxford, 2003.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vidu la anglan vikipedion
  2. Francisko Azorín registras tamen la terminon fibulo kiel Prahistoria aŭ tre antikva broĉo. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 73.