SOS-Infanvilaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SOS-Infanvilaĝo
ne-registara organizaĵointernacia organizaĵokaritata organizaĵo • organizaĵo por helpado
Komenco 1949 vd
Lando(j) Aŭstrio vd
Sidejo Vieno
Fondinto(j) Hermann Gmeiner vd
Membro de German Parity Welfare Association • laborgrupo pri infana kaj junula bonfarto vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio
vdr
Arte pentritaj garaĝo-pordoj apud la infanvilaĝo Eisendorf (Germanio).
Arte pentritaj garaĝo-pordoj apud la infanvilaĝo Eisendorf (Germanio).

La SOS-Infanvilaĝoj estiĝis pro la multaj militorfoj post la Dua Mondmilito; la inicianto estis la aŭstro Hermann Gmeiner, kiu estis inspirita de la modela de la Infanvilaĝo Pestalozzi en Trogen en Svislando. En 2017 SOS-Infanvilaĝoj aktivis tutmonde en 135 landoj[1].

La infanoj, por kiuj ne eblas kreski en la gepatra familio, povas tio okazi en la infanvilaĝoj.

La infanoj povas plenaĝiĝi kun vilaĝa infanpatrino kaj 5-7 gefratoj. Tie povas kunvivi eĉ veraj gefratoj. Ĉiu familio havas sian propran domon en la vilaĝo. Ili povas tie resti tiel longe kiel en ordinara familio.

La infanoj vizitas – kie eblas – la publikajn lernejojn, por eviti la sento de getiĝo. Gravas la partopreno, kontrolo de profesiaj pedagogoj, psiĥologoj en la vilaĝo.

La unua infanvilaĝo estis konstruita en 1949 en la loĝloko Imst de Tirolo.

La organizacio de SOS-infanvilaĝoj estas sendependa de konfesiojpolitikaj influoj. Ĝi estas komun-utila unuiĝo kun sidejo en Innsbruck. La plej granda parto de donacoj kaj sponsorado dependas de firmaoj.

SOS-infanvilaĝoj kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Belgio aperis SOS-Infanvilaĝo kun esperanta nomo : Hejmo[2], kiu estas domo kiu okupiĝas kun rifuĝintaj gejunuloj inter 10 kaj 18-jaraĝaj alvenintaj en Belgio sen gepatroj, sed tamen kune kun gefratoj. Infanoj ricevas tie ĉiujn eblecojn por esprimi sin en diversaj lingvoj (pere de kantado, verkado, pentrarto, dancado, sportoj ...).Ĉi tiu diverseco de lingvoj ankaŭ helpas ilin doni lokon al la pasinteco kaj rigardi antaŭen al la estonteco denove[3]. SOS-infanvilaĝo Hejmo ne estas la sola infanvilaĝo de SOS-infanvilaĝoj. Alia tia hejmo por infanoj en DR Kongo kaj Burundo havas ankaŭ esperantan nomon : Ŝanĝo[4][2]

En Grekio SOS Infanvilaĝoj donis gastigadon kaj akompanadon al 250 rifuĝintaj infanoj en rifuĝejo nomata Kara Tepe.

Eŭropo, lulilo de la infanvilaĝoj[redakti | redakti fonton]

En Aŭstrio ekzistas 9 infanvilaĝoj:

En Hungario ekzistas 3 da ili:

Francio : 14 infanvilaĝoj

Germanio ;: 15 infanvilaĝoj

Hispanio : 8 de kiuj 2 en Kanariaj Insuloj

Italio : 7 infanvilaĝoj

Svislando : 1 infanvilaĝo

Grekio : 1 infanvilaĝo en Ateno

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angle) Internacia retejo de SOS-Infanvilaĝoj

(germane) Retejoj pri la infanvilaĝoj en Aŭstrio, Germanio, Svislando kaj Hungario[rompita ligilo]

Esperantomena

(germane) www.kuniri.net Arkivigite je 2018-09-28 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angle) Mapo kun SOS-Infanvilaĝoj tutmonde
  2. 2,0 2,1 (nederlanda) 100+ merknamen in het Esperanto (100+ markonomoj en Esperanto), superrigardo de belgaj firmaoj kaj asocioj kiuj elektis nomon en Esperanto por ilia aktiveco, red. Yves Nevelsteen, eld. Flandra Esperanto-Ligo (FEL), 2018.
  3. (nederlanda) Opvanghuis Hejmo, SOS-Infanvilaĝoj,
  4. (franca) Ŝanĝo[rompita ligilo], SOS-Infanvilaĝoj.