Karl-August Fagerholm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl-August Fagerholm
ĉefministro de Finnlando
Persona informo
Karl-August Fagerholm
Naskiĝo 31-a de decembro 1901,
en Siuntio ĉe la suda marbordo de Suda Finnlando
Morto 22-a de majo 1984
en Helsinko
Tombo Tombejo Hietaniemi vd
Etno Svedlingvaj finnlandanoj vd
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Partio Finnlanda socialdemokratia partio vd
Familio
Edz(in)o Judith Fagerholm vd
Infanoj Brita Kekkonen vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistodiplomato vd
Aktiva en Helsinko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl-August FAGERHOLM (naskiĝis la 31-an de decembro 1901, mortis la 22-an de majo 1984) estis finna politikisto. Li trifoje estis ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 29-a de julio 1948 ĝis la 17-a de majo 1950, duafoje de la 17-a de februaro 1956 ĝis la 27-a de majo 1957 kaj triafoje de la 29-a de aŭgusto 1958 ĝis la 13-a de januaro 1959.

Li komence estis frizisto kaj jam inter 1920 kaj 1923 estis prezidanto de la nacia sindikato de frizistoj. Ekde la jaro 1930 li estis membro de la nacia parlamento kaj reprezentis la Finnlandan Socialdemokratian Partion. Krome inter 1934 kaj 1942 li estis ĉefredaktisto de la svedlingva "Laborista Gazeto" (svede Arbetarbladet ).

En marto 1937 li iĝis ministro pri sociaj aferoj en la registaro de Aimo Cajander. En la sekvaj jaroj li aparte akcentis la kunlaboron kun la aliaj skandinaviaj ŝtatoj, aparte kun Svedio. Celo de li interalie estis armea alianco de reciproka helpo inter Finnlando kaj Svedio. Tamen la rilatoj inter ambaŭ ŝtatoj malgraŭ liaj penoj restis rezervitaj kaj la armea alianco ne realiĝis. La Vintra Milito de novembro 1939 kaj marto 1940 por multaj finnoj estis la pruvo ke la ekstera politiko direktita al Skandinavio estis fiaskinta. Post la komenco de daŭriga milito de Finnlando kontraŭ Sovetunio ekde junio 1941 Karl-August Fagerholm provizore perdis sian politikan influon. Tamen li restis ministro pri sociaj aferoj ĝis marto 1943.

Post la interkonsento pri armistico kun Sovetunio kaj la kreo de registaro fare de ĉefministro Juho Kusti Paasikivi en novembro 1944, Karl-August Fagerholm inter la jaroj 1945 kaj 1948 unuafoje estis prezidanto de la finna parlamento. Pro sia kritika sinteno rilate al Sovetunio li ne vokiĝis en la en marto 1946 fare de la komunisto Mauno Pekkala kreitan registaron. Sed post malpopulariĝo de la finnaj komunistoj en parlamenta baloto de somero 1948, li la 29-an de julio de tiu jaro unuafoje elektiĝis ĉefministro. En tiu kaj la du sekvaj oficperiodo li reintensivigis siajn penojn politike ligi Finnlandon al Skandinavio kaj al la Okcidenta Bloko. La sovetuniaj gvidantoj kritike observis kaj komentis lian politikon, kaj en 1958/1959 ankaŭ reagis per ekonomia bojkoto al Finnlando. Tamen la partiaj koalicioj rezultintaj post parlamentaj balotoj dufoje kaŭzis lian reelektiĝon kiel ĉefministro, kaj estis signo de civitana subteno pri lia politiko. Post la dua kaj tria oficperiodo li transdonis la ĉefministrecon al Vieno Sukselainen, kaj post 1959 reage al la ekonomia bojkoto fare de Sovetunio ne rekandidatis kiel finna ĉefministro. Tamen li restis prezidanto de la finna parlamento kaj en 1962 ankaŭ estis prezidanto de la Nordia Konsilantaro.