Saltu al enhavo

Ĉasado en antikva Egiptujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fragmento de la ĉasistopaletro, sur kiu estas bildigitaj ĉasistoj en tradicia vesto.

Ĉasado estis antaŭ la epoko de dinastioj kaj en la antikva Egiptujo unu el la plej gravaj kulturaj, ekonomiaj kaj sociaj eventoj.

Ĉasistoj

[redakti | redakti fonton]

Tipaj ĉasiloj en la frua Egiptujo estis ĵetbastono, duklinga hakilo, lanco, ponardo, pafarko kaj sagoj, piroforma klabo kaj ankaŭ lazo. Oni klasigas ĵetbastonon, lancon, pafarkon kaj lazon al dedistancaj armiloj, kaj klabon, hakilon kaj ponardon kiel deproksimaj.

Kiel ofte uzataj materialoj por ĉasiloj estas dokumentitaj ligno de akacioj, bestaj ostoj, eburo, siliko, brekcio, fibroj de kano kaj kupro. Sagoj ricevis ofte plumojn ĉe la tigo por plibonigi ilian ekvilibron. Krome oni uzis ankaŭ retojn kaj harpunojn por mara ĉasado.

Vestaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La vestaĵoj de fruegipta ĉasisto konsistis el ledalina jupeto kaj leda zono. Sandaloj estis ja konataj kiel piedvesto, sed ŝajne estis luksaj, kaj portis ilin nur reĝoj kaj altaj nobeloj. Tion montras la bildo de la sandaloportanto sur la paletro Narmer.

Ĝenerale ĉasistoj same kiel militistoj estas nudpiede bildigitaj. Ĉu ankaŭ ŝildoj estis konataj kaj uzataj ne certas, ĉar ili eble pli ĝenis ol helpis dum ĉasado. Aliflanke ekzistas bildoj pri proksimaj bataloj kontraŭ grandaj bestoj, dum kiuj ŝildo povintus protekti la ĉasiston. En la pridubitaj bildoj de ŝildoj, iuj esploristoj vidas anstataŭ ŝildoj, kunportitajn provizosakojn.

Kaptaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Fiŝoj kaj reptilioj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fiŝoj en antikva Egiptujo.

Estis kaptitaj fiŝoj kiel mugiloj, tilapioj, angiloj, nila gimnarko, afrika siluro kaj karpoj. Ankaŭ reptilioj, ĉefe krokodiloj estis ĉasitaj. Ne certas ĉu oni ĉasis ankaŭ lacertulojn, sed pro ilia ofta bildigo tio supozeblas.

Mortigita leono (detalo de la ĉasistopaletro)

Inter la plej ofte ĉasitaj birdospecioj estis strutoj, krekoj, pintvostanasoj, ruĝbrustaj anseroj, blankkapaj anasoj, purpuraj porfirioj, perdrikoj, koturnoj, kolomboj, gruoj kaj pelikanoj.

Sovaĝbestoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉasitaj bestetoj estis preskaŭ nur leporoj. Inter la grandaj estis leonoj, panteroj, gepardoj, elefantoj, hipopotamoj, rinoceroj, antilopoj, ibeksoj, aproj, ĝirafoj, sovaĝaj azenoj, gazeloj kaj eĉ hienoj. Ke tiuj lastaj estis ne nur malsovaĝitaj sed ankaŭ eble manĝitaj supozigas reliefojn el la malnova imperio.

Membezono

[redakti | redakti fonton]

La ĉasitaj bestoj utilis unue kiel nutraĵo per viando kaj ovoj. Krome ili liveris grandan kaj ŝatatan kvanton de feloj, ostoj, eburo, dentoj (por juveloj kaj iloj), plumoj kaj besta graso.

La viando estis tuj manĝita aŭ konservita per saligo, sekigado aŭ fumaĵado. Feloj estis uzataj por fabriki vestaĵojn kaj kovrilojn aŭ utilis por ĉasiloj kaj armiloj. Plumoj estis ĉefe uzataj kiel ornamaĵo aŭ por sagoj.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • David Wengrow: The archaeology of early Egypt: social transformations in North-East Africa, 10,000 to 2,650 BC. Cambridge 2006, ISBN 0521835860
  • Toby Wilkinson: Early Dynastic Egypt. Routledge, London 1999, ISBN 0415260116, S.27 & 298
  • Béatrix Midant-Reynes: The prehistory of Egypt from the first Egyptians to the first pharaohs. Wiley-Blackwell, London/New York 2000, ISBN 0631217878, S. 92, 118 und 254
  • Wolfgang Helck: Wirtschaftsgeschichte des Alten Ägypten im 3. und 2. Jahrtausend vor Chr., 1.Bd. BRILL, Leiden 1975, ISBN 9004042695, S.12 - 16
  • Michael Johannes van Elsbergen: Fischerei im alten Ägypten: Untersuchungen zu den Fischfangdarstellungen in den Gräbern der 4. bis 6. Dynastie. Achet, Berlin 1997, ISBN 3980373045, S.240 & 284
  • Whitney Davis: Masking the Blow: The Scene of Representation in Late Prehistoric Egyptian Art. Berkeley, Oxford (Los Angeles) 1992, ISBN 0520074882, S.93 - 119
  • Nicolas-Christophe Grimal: A history of ancient Egypt. Wiley-Blackwell, London 1996, ISBN 0631193960, S.39