Anatolo Lunaĉarskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anatolo Lunaĉarskij
Persona informo
Анатолий Васильевич Луначарский
Naskiĝo 11-an de novembro 1875 (1875-11-11)
en Poltavo
Morto 26-an de decembro 1933 (1933-12-26) (58-jaraĝa)
en Menton
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd
Alma mater Universitato de Zuriko vd
Partio bolŝevikoRusia Socialdemokrata PartioKomunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Gefratoj Q4269393 vd
Edz(in)o Natalya Rozenel vd
Profesio
Okupo dramaturgopolitikistoverkistodiplomatoĵurnalistoaktorofilozofo • literaturkritikisto • scenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anatolo (Anatolij Vasilj'eviĉ) LUNAĈARSKIJ (ruse Анатолий Васильевич Луначарский; naskiĝis 11-an[jul.]/ 23-an de novembro 1875[greg.], mortis la 28-an de decembro 1933) estis sovetia ŝtata aganto, popola komisaro (ministro) pri klerigo, verkisto, literatura kritikisto, akademiano. En 1926, li akceptis la honorprezidentecon de la kongreso de SAT, okazanta en Leningrado.

Anatola Lunaĉarskij kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

"Dum la oktobraj tagoj de la jaro 1917 Lunaĉarskij plenumadis respondecajn komisiojn de Petrograda PRK [Portempa Revolucia Komitato]. [...] post la konkero de la Vintra Palaco [Зимний Дворец] li estis enoficigita kiel la Popola Komisaro pri la Klerigado. [...]. La popola komisaro konstante iniciatis novajn reformojn: kreiĝadis eksperimentaj metodikoj... En la Popola Komisarejo pri la Klerigado funkciis speciala komisiono pri enkonduko de lecionoj de Esperanto en la lernejojn, kaj la ĉefo mem de la institucio elpaŝis kun saluto al internacia kongreso de laboristoj-esperantistoj..."[1]. En sia salutletero li skribis: "Faktoj estas aĵoj obstinaj kaj la faktoj pledas por Esperanto. Tiu ĉi movado disvastiĝas kun nevenkebla potenco kaj fariĝas unu el la plej seriozaj fenomenoj de la moderna socia vivo".

Marksisma revoluciulo[redakti | redakti fonton]

Lunaĉarskij iĝis marksista je aĝo de 15 jaroj, kaj post studi en la Universitato de Zuriko -kie renkontiĝis kun Roza Luksemburg kaj Leo Jogiches- aliĝis al Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio, kie li estis konata kiel Vóinov.

Post la divido de la partio en 1903 inter bolŝevikoj (estrataj de Lenin) kaj menŝevikoj (estrataj de Julius Martov), Lunaĉarskij kliniĝis dekomence por la bolŝevikoj, ĝis 1905. Partoprenis en la redakcio de la ĵurnalo Vperiod ("Antaŭen"). Tamen, post la malvenko de la Rusa Revolucio de 1905, la politikaj diferencoj kun Lenin malproksimigis lin disde la bolŝevikoj. Li defendis tiame la neceson unuigi la marksismon kun la religio.

En 1907 li publikis la broŝuron Pri la sinteno de la Partio antaŭ la Sindikatoj, kun enkonduko de Lenin. Post longa ĉeesto en Italio (Capri kaj Bolonia), kie li konis la rusojn Aleksander Bogdanov kaj Maksim Gorkij, li iris al Parizo en 1913, kie li fondis Cirklon de Proleta Literaturo.

Li defendis internaciisman sintenon kontraŭa al la partopreno en la Unua Mondmilito. En 1915 li restarigis kun Pavel Lebedev-Poliansky la ĵurnalon Vperiod emfaze sur la "proleta kulturo".

Antaŭ la Oktobra Revolucio li estis kritikisto de arto kaj ĵurnalisto, krom membro de Meĵraioncij, eta tendenco de la rusa socialdemokrata partio kiu aliĝis nek al bolŝevikoj nek al menŝevikoj, sed li aliĝis denove al la bolŝevikoj en 1917.

Instrukomisaro[redakti | redakti fonton]

Lunaĉarskij kun Lenin en la inaŭguro de la monumento "Emancipiĝo de Laboro", 1a de majo de 1920

Post la Oktobra Revolucio li estis nomumita Instrukomisaro por la Narkompros (Popola Komisararo por Publika Instruado) ekde 1917 ĝis 1929, kio ege respondecigis lin pri edukaj aferoj. Li kontrolis krome la Unuan Ŝtatan Censadon. Kun Aleksander Bogdanov, Lunaĉarskij estis unu el la fondintoj de la proletarta movado, nome Proletkult.

En la kampo de teatro li helpis la Teatran Oktobron kaj revoluciajn artistojn kiel Vsevolod Meyerhold, al kiu respondecigis pri la sekcio de teatro. Li protektis ankaŭ artistojn kiel Konstantin Stanislavski, Aleksander Tairov kaj la akademiajn teatrojn Teatro de Arto de Moskvo, antikvaj carismaj teatroj, realigante gravan kulturan laboron. Lunaĉarskij kontrolis amasplibonigadon en la grado de alfabetigo de Sovetunio estante konsiderata tre fleksebla persono, malkiel aliaj tiamaj revoluciuloj. Li savis multajn historiajn konstruaĵojn kiujn kelkaj bolŝevikoj volis detrui pro arkaikaj simboloj, defendante ties arkitektan valoron.

Diplomata[redakti | redakti fonton]

En 1930 Lunaĉarskij reprezentis la Sovetunion en la Ligo de Nacioj kaj en 1933 Stalin nomumis lin kiel ambasadoro de Hispanio, sed li mortis en Menton, Francio, antaŭ povi ekposedi sian novan postenon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis kelkajn historiajn teatraĵojn: Tomaso Campanella (1920), Oliver Cromwell (1920), Don Kiĥoto liberigita (1923), Faŭsto en la urbo, ktp. Li verkis ankaŭ pri teorio de la literaturo ekde marksisma vidpunkto. Aliaj liaj verkoj estas Revoluciaj konturoj, Jardeko de soveta kino en tekstoj (1919-1930): la sistemo post la fablo (Vidkampoj), La destinoj de la rusa literaturo, Pri edukado kaj Tia estis Lenino (Moskvo: Nóvosti, 1981), inter aliaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(eo) Don Kiĥoto liberigita (1987) - sovetia animacia filmo laŭ la teatraĵo de Anatolo Lunaĉarskij.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (ru) (sen menciita aŭtoro), "Bolsxevisto-intelektulo", revuo "Znanie - sila" (Знание - сила), paĝoj 125-126, n-ro 11(1121) de la jaro 2020


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.