Witold Michałowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Witold Michałowski
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1939 (1939-08-23)
en Varsovio
Morto 6-an de decembro 2017 (2017-12-06) (78-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj polarusa vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Politekniko de Varsovio vd
Partio Memdefendo de la Respubliko Pollando vd
Profesio
Alia nomo Michał Bereha vd
Okupo sindikatisto • verkistoĵurnalistoinĝenieropublikigisto vd
Laborkampo engineer's degree • ĵurnalismo • opinia ĵurnalismo • vojaĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Witold Stanisław Michałowski, pseŭdonomo Michał Bereha (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1939 en Varsovio, mortis la 6-an de decembro 2017) – pola inĝeniero, verkisto, ĵurnalisto, vojaĝisto kaj publicisto. Inspektoro de dukto-konstruado en pluraj ŝtatoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko, spertulo pri brulaĵ-energia geopolitiko, fondinto de la Ligo de Energi-Konsumantoj. Aŭtoro de biografio pri la pola vojaĝisto, verkisto kaj kontraŭkomunisto Ferdynand Ossendowski.

Edukiteco kaj profesia agado[redakti | redakti fonton]

Li finis Varsovian Politeknikon. En 1959 fondis en tiu ĉi altlernejo Rondon de la Asocio de Ateistoj kaj Liberpensuloj. En 1967 gvidis la unuan Polan Ekspedicion en montaro de la mongola Altajo.

Laboris i.a. dum konstruado de minejgalerio (magazeno de medikamentoj) en la Zagros-Montaro en la norda Irako kaj duktoj en Kanado (1980-1984) kaj Niĝerio. Estis konsilisto de la parlamenta komisiono pri ekonomio, prokuristo de ministro de medioprotekto pri Internacia Biosfera Rezervejo de Orientaj Karpatoj. Kiel ĵurnalisto estas membro de la Pola Komitato pri Energetika Ekonomio de la Ĉefa Teknika Organizaĵo.

Li plenumis funkcion de ĉefredaktoro de kvaronjara revuo Rurociągi (Duktoj). Kun Piotr Malczewski estis distingita de vojaĝista premio Kolosoj 2000 pro atingo de Urianĥaja Lando en Mez-Azio kaj ripeto de la ekspedicio de Ferdynand Ossendowski de 1920. Kontrakte laboris en Irano, Irako kaj Libio.

En 1992 establis Fonduson Odysseum – Centro pri Dokumentado de la Atingoj de Poloj en la Mondo, aganta sub la patroneco de Muzeo pri Azio kaj Pacifiko en Varsovio. Estas membro de la Unio de Polaj Verkistoj kaj de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj. Li publikigas en Obywatel (Civitano), "Nasz Dziennik", "Nasza Polska" (Nia Pollando), kaj en aliaj revuoj. Komentisto en Radio Maryja kaj Televido Trwam,kaj okaze en Pola Radio Programo III.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

Witold Michałowski estis observanto de voĉdonoj en Ĉeĉenio en 1997, poste korespondanto dum la rusa-ĉeĉena milito kaj intervjuanto kun Ŝamil Basajev. Kuraĝa homo kaj granda malamiko de imperia Rusio. Aŭtoro de la unua kaj sola dokumentita biografio de eminenta kaj konata antaŭ la dua mondmilito verkisto kaj vojaĝisto Ferdynand Ossendowski, kondamnita al forgeso en Pola Popola Respubliko pro tio, ke skribis veron pri Sovetunio kaj Lenin.

Li estis kunaŭtoro de la unua programa konstitucio kaj ideologiaj fundamentoj de Memdefendo de la Respubliko Pollando. Dum pluraj jaroj konsilis al prezidanto de tiu ĉi politika partio Andrzej Lepper. Eksidis en la regiona estraro de Agrikultura Sindikato "Samoobrona" kaj kandidatis en aŭtonomiaj balotoj de Mazovia Provinco en 2002 . Aŭguste 2005 forlasis la partion kaj samjare kandidatis en la regiono de Płock laŭ la listo de alia partio de Janusz Korwin-Mikke.

Same sensukcese kandidatis balote en 2010 por konsilantaro de la urbo Varsovio laŭ la listo de Romuald Szeremietiew.

Witold Michałowski antaŭ ĉio estis granda adepto de la pola energetika suvereneco, asertante, ke sen sendependiĝo de la rusa gaso kaj nafto mankas vera sendependeco.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Wyprawa do Pięciu Bogów (Ekspedicio al Kvin Dioj), 1971
  • Testament barona (Testamento de la barono), 1972 (kelkaj eldonaĵoj)
  • Spór o Bieszczady (Disputo pri la montaro Bieszczady), 1979 (kun J. Rygielski)
  • Tuaregowie i caterpillery (Tuaregoj kaj Caterpillaroj), 1983
  • Z szerokiego świata (De la vasta mondo), 1987
  • Pirat i komisarz (Pirato kaj komisaro)
  • Tajemnica Ossendowskiego (Sekreto de Ossendowski), 1990 eldonejo Alfa, Warszawa (en 1983 eldonita en Kanado)
  • Szi-Kun, 1996
  • Skok na rurę (Atenco kontraŭ dukto), Warszawa 1998 - ISBN 83-86010-05-3
  • Płonący Kaukaz (Brulanta Kaŭkazio), 2000
  • Wysłańcy innego Nieba (Senditoj de alia Ĉielo), 2002
  • Wielkie safari Antoniego O. Kim był Antoni Ferdynand Ossendowski? (Granda safario de Antoni O. Kiu estis A.F.Ossendowski), 2004
  • Rurociągi dalekiego zasięgu (Duktoj de la malproksima atingo), 2005 - ISBN 83-86010-13-4 (kunaŭtoro Stanisław Trzop)
  • Szamańskie safari: Przez Wielki Step, Kaukaz i Bieszczady (Ŝamana safario: Tra Eŭrazia Stepo, Kaŭkazio kaj Bieszczady) 2006
  • Tajne służby w rurach (Sekretaj servoj en duktoj), 2007 - ISBN 83-86010-17-7
  • Teki Sarmatów (Aktujoj de sarmatoj)
  • Ałtajskie tropy (Altajaj spuroj)
  • Rury pod specjalnym nadzorem (Duktoj sub speciala kontrolo), 2010 - ISBN 978-83-60748-18-3

Fontoj[redakti | redakti fonton]