Edmund Wittbrodt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmund Wittbrodt
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1947 (1947-11-16) (76-jaraĝa)
en Rumia
Lingvoj Esperantopola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Politekniko de Gdansko vd
Partio Civitana Platformo vd
Profesio
Okupo politikistoesperantisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edmund Kazimierz WITTBRODT (naskiĝis la 16-an de novembro 1947 en Rumia, Pollando) estas pola politikisto, profesoro kaj pola senatano ekde 1997 ĝis 2015. Multjara rektoro de la Teknika Universitato en Gdansko, nun dekano de la sama universitato. De julio 2000 ĝis oktobro 2001 li estis Ministro pri Edukado en la Pola Registaro de Jerzy Buzek. Nun li estas Prezidanto de Eŭropa Komisiono en Pola Senato, de la 2002 jaro li estas la ano de Eŭropa Konvencio kaj en la jaroj 19972001 li estis ano de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (PAKE). Li estas Honora Civitano de urbo Rumia (1998), Merita por la Distrikto Wejherowski (2005) kaj de la 12-a de decembro 2012 ĝis oktobro 2015 la Prezidanto de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([1], [2]), de la jaro 2013 la Honora Membro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) ([3]).

Edmund Wittbrodt dum la 50-a kunsido de Pola Senato en la 8-a oficperiodo

Scienca agado[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1972 li ricevis la diplomon de magistro inĝeniero post la fino de studado en la Fakultato Mekanik-Teknologia de la Teknika Universitato en Gdansko. En la jaro 1974 li fariĝis doktoro de la teknikaj sciencoj, kaj en la jaro 1983 la doktoro habilita de la teknikaj sciencoj. En la jaro 1991 li ricevis la titolon profesoro de teknikaj sciencoj. Ĉiam profesie ligita kun la Teknika Universitato en Gdansko, kie laboris kiel universitata profesoro. La sciencan staĝon havis en Britio en la Universitato de Kimrio (19761977).

Li plenumis la prestiĝan funkcion de la Prezidanto de Rektora Konsilio de la Gdanska Pomerio kaj estis la Estro de la Asocio de Rektoroj de Teknikaj Universitatoj en Pollando. De la jaro 1990 ĝis 1996 estis la Rektoro de la Teknika Universitato en Gdansko, de la jaro 1997 li rezignis de la rektoreco ĉar konstante de tiam estas pola senatano, tamen laboras kiel profesoro en la Gdanska Teknika Universitato kaj estas tie la Dekano de la Mekanika Fakultato, Katedro pri Mekaniko kaj Mekatroniko.

Li estas scienc-fakulo pri: aŭtomatiko kaj robotiko, praktika mekaniko, la komputil-metodoj en dinamiko de maŝinoj, biomekaniko kaj mekatroniko. Kiel profesoro-gasto li lekciis en pluraj universitatoj en la mondo, i.a. en Usono, Germanio, Svedio, Danio, Francio kaj Svislando. Li estas laŭreato de la Scienca Premio de la Urbo Gdansko je la nomo de Johano Hevelio (1997).

Lastatempe la profesoro okupiĝas pri temoj inter la sciencoj: mekaniko, medicino kaj protetiko. Ekzemple li estis protektanto de la doktoriĝoj pri la jenaj temoj: "Analizo de la mikro-elektro-mekanika platformo por laparoskopio", "Modeligado kaj simulado de reagoj de la skelet-muskola grupo en brako-antaŭbrako" aŭ "Esplorado kaj rekono de la fizikfortoj en anatomiaj strukturoj de la kola parto de vertebraro ĉe homo".

La agadoj scienca kaj politika[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 19972001 li estis ano de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (PAKE). De la 20-a de julio 2000 ĝis la 19-a de oktobro 2001 li estis Ministro pri Edukado en la Pola Registaro de Jerzy Buzek.

De la jaro 1997 konstante estas senatano en la Pola Senato kaj estas ano de partio Civitana Platformo. Dum la balotoj por la Pola Senato en la jaro 2007 li akiris 244.214 da voĉoj (la rekorda en Pollando). Dum la balotoj por la Pola Senato en la jaro 2011 kiu la unuan fojon estis en la unumandataj balot-regionoj li akiris ankaŭ rekordan nombron - 70.345 da voĉoj. En la jaro 2015 Edmund Wittbrodt rezignis kandidati en la venontaj parlamentaj balotoj (do ankaŭ por Pola Senato).

Distingoj[redakti | redakti fonton]

La Kavalira Kruco de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando (1995)[4]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Edmund Wittbrodt [Vitbrod], ministro, senatano, rektoro kaj ankaŭ prezidanto de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), la Honora Civitano de Rumia, Merita por la Distrikto Wejherowski kaj Honora Membro de EDE-Pollando

Dum majo-junio 2011 li kelkfoje renkontiĝis kun la anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) samideanoj Eduardo Kozyra el Malbork kaj Kazimierz Krzyżak el Gdynia, de ili li estis konvinkita al Esperanto kaj puŝis antaŭen la strebojn de EDE-Pollando, ke ni eluzu la Polan Prezidantecon de Konsilio de Eŭropa Unio pere de rektaj kontaktoj kun Ministro de Pola Prezidanteco Mikołaj Dowgielewicz. Danke al tio la propono de Kazimiro Krzyżak estis plenumita - t.e. dufoje en la oficiala portalo de EU aperis ampleksaj artikoloj en ses lingvoj i.a. en Esperanto - t.e. la 26-an de julio 2011 pri la lingvo Esperanto kaj la 15-an de decembro 2011 same plurlingve sed pri Ludoviko Zamenhof.

La 6-an de majo 2012 li kunorganizis kun la Membro de Eŭropa Parlamento (MEP) Jan Kozłowski la renkontiĝon en la fama Palaco de Familio Sierakowski en Sopot kun Etsuo Miyoshi kaj la anoj de EDE-Pollando, dum kiu okaze de la jaro de Johano Hevelio (pole: Jan Heweliusz / legu: Heveljuŝ) ili ambaŭ dekoris nian Mecenaton de Esperanto pere de la Medalo de Johano Hevelio. Dum tiu renkontiĝo la senatano invitis Etsuon Miyoshi al Pola Senato, kie laŭ la pli fruaj streboj de la senatano la 9-an de majo 2012 la samideano Etsuo Miyoshi ricevis la prestiĝan Senatan Medalon pro la popularigo de Esperanto kaj de la pola kulturo en la mondo. Ĉeestis en la evento multaj senatanoj kaj la Vicprezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński.

La 17-an de oktobro 2012 li kun EDE-Pollando kunorganizis Esperanto-konferencon en Pola Senato kaj E-ekspozicion okaze de 125 jaroj de Esperanto ([5], [6]) kaj la saman tagon okazis fonda kunveno de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) [7] kun dekkelkaj parlamentanoj (t.e. senatanoj kaj sejmanoj) kiel membroj-fondintoj de la Parlamenta Grupo[8]. La 12-an de decembro 2012 li fariĝis prezidanto de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) (fondita la 17-an de oktobro 2012) kaj parlamentanino de Pola Sejmo Ligia Krajewska tiam estis elektita kiel Vicprezidantino de la PGAE. La 19-an de februaro 2013 estis la 3-a kunsido de la Parlamenta Grupo dum kiu oni aprobis la agad-planon por Esperanto kaj regularon de la Grupo. Al la PGAE apartenas i.a. Vic-Prezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, kvar aliaj geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe, Marek Biernacki, universitata prof., poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń... kaj pluraj aliaj. Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): ([9]). De la jaro 2013 li estas Honora Membro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando).

La privata vivo[redakti | redakti fonton]

Edzino Danuta (ekonomikistino), li havas du filinojn t.e. Agata (magistro de psikologio) kaj Izabela (magistro pri arkitekturo) kaj havas tri nepinojn.

Li interesiĝas pri sporto kaj muziko, mem gitar-ludas.

Vidu[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]