Benoît de Boigne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Benoît de Boigne
Statuo de Benoit de Boigne ekspoziciata en la maljunulejo Saint-Benoît (Chambéry).
Statuo de Benoit de Boigne ekspoziciata en la maljunulejo Saint-Benoît (Chambéry).
Naskiĝo 24-an de marto 1751
en Chambéry (Savojo)
Morto 21-an de junio 1830
en Chambéry (Savojo)
Soldata kariero
Rango: Generalo
Tempo de deĵoro: Francio 1768 - 1773 Francio
Rusia imperio 1773 - 1774 Rusa imperio
Maratha imperio 1784 - 1795 Maratha imperio
Reĝlando de Piemonto-Sardio 1824 - 1830 Piemonto-Sardio
Militoj: Rusa-turka milito (1768-1774)
Marathaj militoj (1784-1795)
Medaloj: 1814 - Kruco de Sankta Ludoviko
1815 - Honora Legio
1816 - Titolo grafa
1824 - Grandkruco de Sanktaj Maŭrico kaj Lazaro
v  d  r
Information icon.svg

Benoît LEBORGNE, plibone konata kiel la grafo de Boigne aŭ la generalo-grafo de Boigne (n. la 24-an de marto 1751 en Chambéry - m. samloke la 21-an de junio 1830) estis savoja aventuristo, kiu multege riĉiĝis en Hindio. Li cetere estis nomumita kiel prezidanto de la Ĝenerala Konsilio de la departemento Mont-Blanc de Napoleono la 1-a.

Filo de bonhavaj komercistoj, li unue entreprenis militistan karieron. Post kiam li ricevis formadon ene de pluraj eŭropaj regimentoj, Benoît Leborgne vojaĝis al Hindio kaj metis sian talenton en la servon de Mahadaĵi Sindhia, kiu tiam regis la marathan imperion. La imperiestro al li komisiis la kreadon kaj organizadon de profesia militistaro. Kun la nova rango generalo, li trejnis laŭ eŭropaj metodoj kaj komandis forton da pli ol cent mil homoj, danke al kiu la maratha konfederacio daŭre regis nordan Baraton kaj restis la lasta indiĝena ŝtato de la hinda subkontinento sendependa de Britio[1]. Krom siaj militistaj funkcioj, Benoît de Boigne samtempe estis aktiva komercisto kaj administranto. Li interalie posedis ĵagiron, t.e. feŭdan terpecon.

Fine de tumulta vivo, Benoit de Boigne revenis al Eŭropo, unue al Anglio, kie li reedziĝis kun franca elmigrintino post la repudio de sia unua, persdevena edzino. Li sekve alvenis al Parizo en la periodo de la Konsularo, kaj fine al sia denaska Savojo. Li fariĝis ia loka eminentulo, kaj dediĉis la finon de sa vivo al variaj bonfaraj celoj por sia denaska urbo Chambéry. La reĝo de Sardio al li atribuis la rangon de grafo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La parencoj de la generalo-grafo vendis felojn en Chambéry (Savojo).
Bonaparte antaŭ la Konsilio de la Kvin Centoj, de kiu estis membro Claude, frato de Benoît de Boigne.

Savoja deveno[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta la 24-an de marto 1751, Benoît Leborgne estis la filo de negocisto de feloj en Chambéry, en la duklando Savojo. Lia patra avo, kiu devenis de Burneuil en Pikardio, enloĝiĝis en Chambéry komence de la 18-a jarcento kaj edziĝis en 1709 kun S-ino Claudine Latoud[2]. La geedzoj naskis dektri infanojn, el kiuj nur kvar atingis aĝon de dudek jaroj, kaj fondis felnegocejon en la strato Tupin.

Sur la junan Benoît Leborgne faris la butiko grandan impreson. En siaj Memuaroj li ekzemple malkaŝis, ke lin fascinis la ekzota pendoŝildo de tiu vendejo[2] : ĝi kun viglaj koloroj bildigis sovaĝajn bestojn, interalie leonojn, elefantojn, panterojn kaj tigrojn kun la jena devizo : « Kion ajn vi faras, kiom ajn vi krias, al la felisto Leborgne ĉiuj vi venos »[2]. La knabo tiam havis fortan imagon, kaj senĉese demandis klarigojn al siaj parencoj kaj geavoj pri tiuj bestoj. Li deziris lerni pri la loko, kie ili vivas, sed ankaŭ rekte vidi ilin kaj plibone koni tiujn misterajn kaj malproksimajn landojn[2].

Lia patro, S-ro Jean-Baptiste Leborgne, naskiĝinta en 1718, devis pro sia profesio ofte vojaĝi. El eŭropaj foiroj li revenis kun peltoj de ursoj, vulpoj, kastoroj, martesoj kaj multe aliaj specioj[2]. Komercaj oportunaĵoj lin altiris kelkfoje ĝis Skotlando. Ankaŭ al Hindio li konsideris vojaĝi, sed lia edzino kontraŭis tiun projekton, kiu tamen forte impresis lian filon[2].

La parencoj de la infano edziĝis pro amo. Lia patrino, S-ino Hélène Gabet, naskiĝinta en 1744, apartenis al familio de notarioj proksime rilataj al la Senato de Savojo. Kvankam ŝia familio ne estis precipe entuziasma pri alianco kun malgrava komercisto, la parencoj konsentis pri la edziĝo[3]. El tiu feliĉa amrilato naskiĝis sep infanoj : Benoît estis la tria. Kelkaj el liaj tri fratoj kaj tri fratinoj havis rimarkindajn destinojn. Antoine-François ekzemple eniris kartuzianan monaĥejon antaŭ ol rezigni sian promeson[3] : ĉefe pro la influo de la ideoj de la franca revolucio, li sekve edziĝis. Lia alia frato Joseph fariĝis eminenta advokato en Torino. Benoît, por kiu liaj parencoj ankaŭ destinis advokatecon[4], ne estis la nura filo, kiu revis pri aliaj horizontoj. Lia frato Claude vojaĝis al Sankta Domingo, tiam franca kolonio. Li sekve estis enkarcerigita en Parizo dum la revolucia Teroro[2], kaj fariĝis deputito de Sankta Domingo en la Konsilio de la Kvin Centoj dum la Direktoraro[3].

Kiam li estis 17-jara, Benoît Leborgne vundis piemontan oficiron okaze de duelo. Pro tiu incidento, li ne plu estis akceptebla en la brigado de Savojo, kaj do anstataŭe aniĝis al la franca reĝa militistaro.

Irlanda regimento[redakti | redakti fonton]

La militista kariero de Benoît Leborgne komenciĝis en norda Francio. Li estis senranga militisto[5] ene de la irlanda regimento de Ludoviko la 15-a[6], komandita de Lord Clare kaj bazita en Flandrio. La regimento ĉefe konsistis el irlandaj elmigrintoj, kiuj ne deziris servi Anglion[7][8]. Benoît do lernis samtempe la fundamentojn de sia nova profesio kaj de la angla lingvo[7]. La militrakontojn de siaj pli altrangaj kamaradoj li diligente aŭskultis, precipe tiujn de majoro Daniel-Charles O'Connel, kiu al la junulo detalis siajn militajn grandfarojn en Hindio. Post longa tempo, li retrovis en Anglio la saman majoron, danke al kiu li renkontis sian duan edzinon Adèle[7]. Kun tiu regimento Benoît Leborgne partoprenis plurajn kampanojn tra la tuta Eŭropo, sed ankaŭ en insuloj de la Hinda Oceano, inkluzive de Reunio[7]. En 1773, nur 22-jara, Benoît Leborgne sciigis sian demision. Eŭropo tiam estis denove en paco, tiel ke oportunoj por rangaltigo estis malmultaj. La mortoj de Lord Clare kaj de kolonelo Meade plukonvinkis lin forlasi la regimenton[7].

Rusa-turka milito[redakti | redakti fonton]

Portreto de la grafo de Boigne. Gravuraĵo fare de Goutière en 1835.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusa-turka milito (1768-1774).

Post sia demisio sciiĝis Benoît Leborgne per gazetoj, ke princo Orlov starigis en la nomo de Katerino la 2-a[9] grekan regimenton por prepari atakon kontraŭ la Otomana Imperio. Rusio, tiam en fazo de rapida pligrandiĝo, celis akiri maraliron ĉe la Nigra Maro kaj profiti de la malpopulareco de la Turkoj inter lokaj popoloj[10]. Al la juna militisto ŝajnis tiu entrepreno kiel interesa oportunaĵo por kontentigi sian soifon je aventuroj, militaj konkeroj kaj ekzotaj vojaĝoj[10]. Li nelonge restadis en Chambéry, kie li sukcese akiris rekomendan leteron el unu el la klientinoj de sia patrino. Li sekve alvenis al Torino, tiam ĉefurbo de la reĝlando de Piemonto-Sardio : tie li donis la leteron al kuzo, kiu estis proksima konatulo de la princo[9] kaj konsentis subteni lian kandidatiĝon. Benoît Leborgne sekve pluvojaĝis al Venecio, kie li enŝipiĝis ĝis la Egea Maro[11]. Leborgne elŝipiĝis en Paroso, kie princo Orlov estis organizanta sian grekan-rusan regimenton. La militestro akceptis la junan aspiranton inter siaj soldatoj[11].

Leborgne rapide konstatis, ke li malsaĝe kaj tro impete engaĝiĝis en kompleksan, danĝeran aferon[11]. La princo mem konfidis al li siaj duboj pri la sukceso de la kampanjo. Tiu pesimisma antaŭvido baldaŭ praviĝis : la Turkoj venkis la regimenton sur la insulo Tenedoso[12], kaj la rusa-turka milito de 1768-1774 finiĝis en malagrabla maniero por la juna Savojano[13] : kelkaj soldatoj ja sukcese reenŝipiĝis kaj fuĝis el la insulo, sed Benoît viciĝis inter tiuj, kiuj estis kaptitaj de la Turkoj. La junulo estis kondukita al Konstantinopolo kiel sklavo[4]. Al li oni konfidis dum pluraj semajnoj la plej maldignajn taskojn[1]. La malagrabla elprovo finiĝis, kiam lia turka mastro uzis lian scipovon de la angla lingvo por plenumi transakcion kun Anglano, Lordo Algernon Percy. Percy miris pri tiu Eŭropano sklavigita de Turko, kaj sekve aranĝis lian liberigon pere de la angla ambasadoro[13].

Alvokiĝo al Hindio[redakti | redakti fonton]

Smirno nuntempe.

La Turkoj konsentis liberigi Benoît Leborgne nur post unu semajno de traktado kun la angla ambasadoro[14]. Lord Algernon Percy tiam dungis la Savojanon por gvidi lin tra la greka insularo, antaŭ ol forlasi lin en Paroso, kie la regimento de Leborgne neatendite maldungis lin[14]. La junulo do ne plu havis iun ajn devigon, sed devis urĝe trovi novan vivrimedon[14]. Al Smirno (Izmiro) li decidis iri, ĉar la urbo tiam spertis tre prosperan periodon. La centro de la havenurbo estis precipe oportunoplena[15]. Ĵus alveninta, Leborgne renkontis plurajn negocistojn, kiuj devenis de variaj landoj, inkluzive de la hinda subkontinento[14]. Al la junulo ili volonte rakontis siajn vojaĝojn. Hindio tiam havis renomon de eksterordinare prospera lando, tiel ke ĝi altiris multajn okcidentajn aventuristojn, kiuj aspiris al senfinaj riĉaĵoj. Precipe famaj kaj fantaziitaj estis la diamantominoj de Golkonda kaj la safiroj de Cejlono. Pluraj el tiuj negocistoj cetere al li prezentis siajn teoriojn pri la ekzisto de nordaj komercaj vojoj, supozeble tra Alta Kaŝmiro aŭ la glaĉeroj de Karakorumo[14]. Al la junulo oni fine asertis, ke multaj maharaĝoj serĉadis eŭropajn oficirojn por organizi kaj estri la lokajn armeojn[14].

Pluraj tiaj konversacioj plukonvinkis Benoît aŭdaci vojaĝon al Hindio. Al li tamen mankis transportilo kaj iom da mono por konkretigi lian entreprenon. Danke al sia amiko Percy, Leborgne sukcese akiris rekomendajn leterojn por la lordoj Hastings kaj Mac Cartney en Hindio[14]. Li ankaŭ akiris rekomendajn leterojn en la rusa lingvo kaj iris unue al Sankt Peterburgo[14], kie li petis al princo Orlov oficialan aŭdiencon kun Katerino la 2-a. Al la carino Benoît Leborgne diris, ke li deziris malkovri novajn surterajn vojojn al Hindio, tra Afganio aŭ Kaŝmiro. Katerino konsideris tion kiel bonan oportunon por plifortigi la influon de la rusa imperio en Afganio, kaj do subtenis la projekton[16]. En la fino de la jaro 1777 do komenciĝis la tumultoplena vojaĝo de Benoît : la junulo rapide rezignis surteran ekspedicion kaj direktiĝis al Egiptio. Dum la ŝipvojaĝo, li tamen perdis pro ŝtormo ĉiujn siajn bienojn ie en la Mediteraneo, inkluzive de siaj altvaloraj leteroj[16]. Ĉar nova vojaĝo malantaŭen ne estis konsiderebla, li prezentis sin en la anglan konsulejon de Egiptio, kie li renkontis diplomaton nomatan Sir Baldwin. Post longa diskutado, oni konsilis al li engaĝiĝi en la Anglan Kompanion de Orientaj Indioj. Li ricevis novan rekomendan leteron tiucele.[16].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Oficiala retejo de la franca komunumo Chambéry - Le général de Boigne
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Gabrielle Sentis, Un nabab savoyard - le général de Boigne, eld. Didier-Richard, pĝ.11 kaj 12
  3. 3,0 3,1 3,2 Gabrielle Sentis, Un nabab savoyard - le général de Boigne, éd. Didier-Richard, p.13
  4. 4,0 4,1 Collectif, Biographie nouvelle des contemporains (1787-1820), Tome XXI, Ledentu libraire, 1827, pĝ.475
  5. Retejo de la franca Komitato pri historiaj kaj sciencaj verkoj (CTHS) - De Boigne
  6. Oficiala retejo de la franca komunumo Chambéry - Generalo de Boigne
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Gabrielle Sentis, Un nabab savoyard - le général de Boigne, eld. Didier-Richard, pĝ.14
  8. En tiu periodo, elmigrantaj Irlandanoj kutime elektis Francion aŭ la dektri koloniojn de Nord-Ameriko, kie ekzistis sama malamo pri Angloj.
  9. 9,0 9,1 Gabrielle Sentis, Un nabab savoyard - le général de Boigne, eld. Didier-Richard, pĝ.18
  10. 10,0 10,1 Georges Castellan, Histoire des Balkans, XIV-XXe siècle, Fayard, Paris, 1991, (ISBN 2-70283-492-2)
  11. 11,0 11,1 11,2 Gabrielle Sentis, Un nabab savoyard - le général de Boigne, eld. Didier-Richard, pĝ.19
  12. Lucien Bély, Les relations internationales en Europe -XVIIe et XVIIIe siècles, PUF,coll. « Thémis/Histoire », Paris, 1992, (ISBN 2-13-051755-2)
  13. 13,0 13,1 Gabrielle Sentis, Un nabab savoyard - le général de Boigne, eld. Didier-Richard, pĝ.20 kaj 21
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 14,6 14,7 Gabrielle Sentis, Un nabab savoyard - le général de Boigne, éd. Didier-Richard, p.22
  15. Retejo pri Smirno
  16. 16,0 16,1 16,2 Gabrielle Sentis, Un nabab savoyard - le général de Boigne, eld. Didier-Richard, pĝ.27