Saltu al enhavo

Anilino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anilino
Plata kemia strukturo de la Anilino
Tridimensia kemia strukturo de la Anilino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Amino-benzeno
  • Fenil-amino
  • Benzamino
Kemia formulo
C6H5NH2
CAS-numero-kodo62-53-3
ChemSpider kodo5889
PubChem-kodo6115
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora aŭ flava likvaĵo
Molmaso93129 g·mol-1
Denseco1,0297g cm−3
Fandpunkto−6,3 °C
Bolpunkto184,13 °C
Ekflama temperaturo70 °C
Memsparka temperaturo770 °C
Acideco (pKa)4,6
SolveblecoAkvo:36 g/L
Mortiga dozo (LD50)195 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskojR23/24/25 R40 R41 R43 R48/23/24/25 R68 R50
SekurecoS26 S27 S36/37/39 S45 S46 S61 S63
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH301+311+331, H301, H311, H317, H318, H331, H341, H351, H372, H373, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P272, P273, P280, P281, P301+310, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P310, P311, P312, P314, P321, P330, P333+313, P361, P363, P391, P403+233, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Anilino, fenilamino aŭ aminobenzeno estas toksa organika komponaĵo kies molekula formulo estas C6H5NH2. Ĝi formiĝas de unu fenila grupo ligita al amina grupo, kaj la anilino estas la prototipo de la aromataj aminoj. Ĝia ĉefa uzo kuŝas en la manufakturo de la antaŭproduktoj uzataj por fabriki la poliuretanon kaj aliajn kemiaĵojn. Kiel la plejmulto el la volatilaj aminoj, ĝi posedas odoron de putra fiŝo, ĝi brulas tre facile, kies densa fumo estas karakterizaĵo de la aromataj komponaĵoj.

La anilino estis unue izolita, en 1826, de la germana kemiisto Otto Unverdorben (1806-1873), pere de la detrua distilado de la indigo, kaj nomis ĝin Crystallin. En 1834, Friedlieb Runge izolis el la karbogudro iun substancon kiu fariĝis bele blukolora kiam oni traktis ĝin kun kalcia hipoklorito, kaj li alnomis ĝin kyanolo aŭ cyanolo. En 1840, Carl Julius Fritzsche (1808–1871) traktis la indigon kun kalia hidroksido kaj akiris ian oleecan substancon kiun li nomis anilino, omaĝe al iu indigoproduktanta planto, kies nomo estis Añil. En 1842, Nikolaj Nikolajeviĉ Zinin (1812-1880) reduktis la Nitrobenzenon kaj produktis la bazon al kiu li nomis benzidam. En 1843, August von Hofmann (1818-1892) demonstris ke ĉiuj tiuj substancoj estas la samaj, kaj ekde tiam ili estas konataj kiel fenilamino aŭ anilino.

En 1856, la studento William Henry Perkin (1838-1907) malkovris la Maŭveinon, konata ankaŭ kiel ruĝeca anilino, kaj tiel komencis la fabrikadon de la unua sinteza tinkturo. Sekvis aliaj anilinaj tinkturoj, kiel Fuksino, Safranino kaj Indulino[2] aŭ fenilaminodiazino[3]. Kiam la maŭveino malkovriĝis, la anilino estis altkosta. Iom poste, per apliko de metodo raportita en 1854 de Antoine Béchamp (1816-1908), ĝi estis preparita en tunoj. La Reduktiĝo de Béchamps ebligis la disvolviĝon de amasa tinkturproduktiĝo en Germanio. Nuntempe, BASF rangas kiel unu el la plej grandaj fabrikantoj, respegulante la heredon de la sinteza tinkturproduktado, kies prototipo estis la anilino, kaj etendiĝis pere de la azobazaj tinkturoj[4]. La unua azobaza tinkturo estis la flava anilino.

Produktado

[redakti | redakti fonton]

La industria produktado de anilino entenas du etapojn. Unue la benzeno nitratiĝas pere de koncentrita miksaĵo de nitrata acido kaj sulfata acido je 50o ĝis 60oC por formi la Nitrobenzenon. La nitrobenzeno tiam estas senhidrogenigita (kutime je 200-300oC) en la ĉeesto de metalaj kataliziloj.

Transformiĝo de la Nitrobenzeno en Anilinon

La reduktiĝo de nitrobenzeno al anilino estis unue farita en 1842 de Nikolaj Zinin kiam li uzis sulfidon kiel redukta agento. Tiu procezo estas konata kiel Reakcio de Zinin.

Eblas alternative prepari anilinon ankaŭ uzante amoniakon kaj fenolon kies fabrikado estas konata kiel Kumena procezo[5].

anilino acetanilido paracetamolo
paracetamolo fenacetino bucetino

Reakcio 1

[redakti | redakti fonton]
  • Preparado de la "dufenilamino" per interagado de la "anilino" kun bromobenzeno:

bromobenzeno+anilinodifenilamino+bromida acido

Reakcio 2

[redakti | redakti fonton]
  • Preparado de la benzeno-dunitrogena klorido ekde la anilino:

anilino+natria nitrito+2klorida acidobenzeno-dunitrogena klorido+2akvo+natria klorido

Kunrilataj substancoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Pubchem
  2. ↑ Indulino, Enciclopedia Italiana.
  3. ↑ La indulino Arkivigite je 2014-08-15 per la retarkivo Wayback Machine estis unue malkovrita en 1863 de Heinrich Caro (1834-1910) kaj John Dale (1815-1889)
  4. ↑ Azobazaj tinkturoj
  5. ↑ Kumena procezo estas sinsekvo da industria fabrikado por disvolviĝo de fenoloj kaj ketonoj elde benzeno kaj propileno.