Bernard Accoyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernard Accoyer
Bernard Accoyer en 2008.
Bernard Accoyer en 2008.
Persona informo
Bernard Accoyer
Naskiĝo 12-a de aŭgusto 1945
en Lyon
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Claude Bernard University Lyon 1 vd
Partio RPR (1981-2002)
UMP (ekde 2002)
Familio
Edz(in)o Charlotte Jacquier
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistokuracisto vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
14-a Listo de prezidantoj de la franca Nacia Asembleo
Dum 26-a de junio 200719-a de junio 2012
Antaŭulo Patrick Ollier
Sekvanto Claude Bartolone
Prezidanto de frakcio UMP en la Nacia Asembleo
Dum 4-a de majo 200419-a de junio 2007
Sekvanto Jean-François Copé
Deputito de la 1-a distrikto de
Haute-Savoie
Dum 2-a de aprilo 1993
Urbestro de Annecy-le-Vieŭ
Dum 20-a de marto 1989
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernard Accoyer, naskiĝinta la 12-an de aŭgusto 1945 en Lyon, estas franca politikisto, prezidanto de la Nacia Asembleo de 2007 ĝis 2012 dum la 13-a parlamenta periodo.

Urbestro de Annecy-le-Vieŭ ekde 1989, li estis elektita deputito de la 1-a deputita distrikto de Haute-Savoie, post la venko de la Unuiĝo Por Francio, centre dekstra koalicio, en la deputitaj balotoj de 1993.

Dum la 11-a parlamenta periodo, sekve de la deputitaj balotoj de 1997 gajnitaj de la « Plurana Maldekstro », kunsidis en opozicio al la socialistaregistaro de Lionel Jospin. Elektita kiel prezidanto de la frakcio UMP, plimulta en la Nacia Asembleo, en 2004, devis zorgi pri la streĉoj inter la favorantoj al « Jacques Chirac » kaj tiuj al « Nicolas Sarkozy » ĝis la fino de la 12-a parlamenta periodo.

En 2007, post la venko de la dekstro en la deputitaj balotoj kiu sekvis la elekton de Nicolas Sarkozy kiel prezidanton de la Respubliko, forta je siaj spertoj de prezideco de plimulta frakcio en la antaŭa periodo, Bernard Accoyer estis elektita en la prezidanto de la Nacia Asembleo, kiun li perdis post la venko de la maldekstro en la deputitaj balotoj de 2012.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bernard Accoyer, filo de milita apotekisto, estis pasia, ekde junaĝo, pri dizajno kaj inventistoj (kiaj Leonardo da VinciGian-Battista Pinin Farina).

Post jardeko da studoj, Bernard Accoyer fariĝis doktoro en la medicina fakultato de Lyon, faka pri, krom otorinolaringologio, kancerologio kaj kola-vizaĝa kirurgio.

De 1976 ĝis 1978, li estis la aŭtoro de kvardeko da tre fakaj kuractipaj eldonoj.

De 1987 ĝis 1989, li estis membro de la Ekonomia kaj Sociala Konsilio.

Li edziĝis al Charlotte Marie Jacquier la 23-an de januaro 1971, kun kiu li havas tri infanojn.

Li estas ordenita per la Nacia ordeno de Merito[1],[2].

Politiko[redakti | redakti fonton]

Balotoj[redakti | redakti fonton]

Vokita de Pierre Mazeaud, li ekaktivis politike en 1989. Tiam li estis urbestro de Annecy-le-Vieŭ en Haute-Savoie, venkante la deputiton UDF kaj eliranta urbestro Jean Brocard, kun la standardo RPR. En marto 1992 li estis elektita departementa konsiliano de Haute-Savoie por la kantono Annecy-le-Vieŭ, venkante la saman Jean Brocard, kaj estis nomumita prezidanto de la komisiono Solidareco, Dungado, Socia Integriĝo kaj Loĝado de la Departementa Konsilio. En marto 1993, li estis elektita deputito RPR de la 1-a distrikto de Haute-Savoie, tio estas la nordo de Annecy kaj la najbaraj komunumoj el kiuj Annecy-le-Vieŭ[3],[1].

Annecy-le-Vieŭ[redakti | redakti fonton]

Bernard Accoyer estas la urbestro de Annecy-le-Vieŭ, komunumo de la komunumaro Annecy, ekde la 20-a de marto 1989, kvarfoje sinsekve elektita.

En 2014, li estis reelektita urbestro de Annecy-le-Vieŭ ekde la 1-a balotvico per 60,98 % de la voĉoj.

Nacia Asembleo[redakti | redakti fonton]

Deputito RPR[redakti | redakti fonton]

En la Nacia Asembleo, li vigle kontraŭis la starigon de la 35 horoj, en la socialista parlamenta periodo de 1997 ĝis 2002[4].

Prezidanto de la frakcio UMP[redakti | redakti fonton]

De 2004 ĝis 2007, li estis prezidanto de la frakcio UMP de la Asembleo, post esti la 1-a vicprezidanto de 2002 ĝis 2004, sekve de Jacques Barrot tiam nomumita al la Eŭropa Komisiono. La parlamenta frakcio prezidata en tiu 12-a parlamenta periodo de la Nacia Asembleo arigis 377 deputitojn[1].

Prezidanto de la Nacia Asembleo[redakti | redakti fonton]

Bernard Accoyer en la ceremonioj de la 11-a de novembro 2008, sur la avenuo Champs-Élysées, en Parizo.
Bernard Accoyer kaj la brazila prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva, la 21-an de oktobro 2009.

Ekde la 4-a de junio 2007, kaj tiam antaŭ la deputitaj balotoj, Bernard Accoyer publike anoncis sian kandidatiĝon por la prezideco de la Nacia Asembleo por la 13-a parlamenta periodo, en intervjuo al la gazeto Le Figaro[5].

Post elekto de sia frakcio, li estis elektita sen surprizo la 26-an de junio 2007 de la prezidenta plimulta en la Nacia Asembleo per 314 voĉoj el 563, kontraŭ 216 por la socialista kandidatino Marylise Lebranchu.

En 2010, kiel prezidanto de la Nacia Asembleo, li nomumis du membrojn al la Konstitucia Konsilio : Jacques Barrot (en februaro) kaj Claire Bazy-Malaurie (en aŭgusto, sekve de la morto de Jean-Louis Pezant).

Detaloj pri mandatoj kaj oficoj[redakti | redakti fonton]

En la Nacia Asembleo
Lokaj mandatoj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Verkoj de Bernard Accoyer[redakti | redakti fonton]

  • (2008) La France face aŭ défis énergétiques: quels choix stratégiques? : aktoj de la 8-aj parlamentanaj renkontiĝoj pri energio, oktobro 2007. Paris: Altedia M&M Conseil, p. 135.
  • (2008) Les 50 jaroj de la constitution : 1958-2008. Éditions Litec. ISBN 978-2-7110-1117-9.
  • (2009) Questions mémorielles : Rassembler la nation autour de une mémoire partagée - Rapport de la mission parlementaire de information. Paris: Éditions du CNRS, p. 300. ISBN 978-2-271-06875-0.
  • (2010) L'Assemblée nationale. Paris: Éditions du Cavalier Bleu, p. 128. ISBN 978-2-84670-297-3.
  • (2011) Un homme politique peut-il dire toute la vérité ?. Paris: Éditions JC Lattès, p. 306. ISBN 978-2-7096-3792-3.

Verkoj pri Bernard Accoyer[redakti | redakti fonton]

  • Excoffier, Jean. (2008) Dictionnaire des maires et élus de Haute-Savoie de la Annexion à nos jours. Bourg-en-Bresse: Musniser-Gilbert éditions, p. 319. dico. ISBN 978-2-35411-011-6.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]