Kitami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kitami
Japana nomo 北見市
Loko de Kitami
Loko de Kitami en Hokajdo, Japanio.
urbo de Japanio • urbego
Loko
Lando Japanio
Regiono Hokajdo
Gubernio Hokajdo
Subgubernio Subgubernio Abaŝiri
Municipokodo 〒090-8501
Fizikaj karakteraĵoj
Areo 1 427,56 km2 km²
Loĝantaro (1-a de marto 2012)
     Tute 184 789
     Denseco 87,55/km2/km²
Koordinato 43° 48′ 00″ N 143° 54′ 00″ O / 43.80000 °N, 143.90000 °O / 43.80000; 143.90000 (mapo)
Simboloj
Arbo Japana taksuso (Taxus cuspidata)
Floro Krizantemo
Blazono de Kitami
Flago de Kitami
Urbodomo de Kitami
Adreso 〒090-8501
1 Higashi Ni-chōme, Kita Go-jō, Kitami-shi, Hokkaido
Oficiala retpaĝo: http://www.city.kitami.lg.jp/
vdr

Kitami (japane 北見市 Kitami-shi) estas japana urbo en la centro de la subgubernio Abaŝiri (aŭ subgubernio Oĥotsk), insulo Hokajdo. Ĝi estas la plej enloĝata kaj la komerca centro de la subgubernio, kvankam ties ĉefurbo estas Abaŝiri.

Ĝi estas la dua plej granda urbo en Hokajdo. Proksime troviĝas la Montoj Kitami.

Vidaĵoj en Kitami
Vido al la urba centro elde la sudaj montetoj
Municipa glitŝtonejo Muzeo Pierson
Strato en Onneyu Onsen de Takinoyu
Naturcentro Wakka Vintra Festivalo

Historio[redakti | redakti fonton]

La 1-a de marto 2012, la loĝantaro estis 124 789 homoj , tie estas denso de 87,55 homoj/ km².

Produkto[redakti | redakti fonton]

Kitami estis grava produktanto de mento, kies kultivo komenciĝis ĉirkaŭ en 1897 kaj kulminis en 1935.[1][2] Kitami tiam estis la unua produktanto en la mondo, kun 70% el la monda produkto.

Scienco kaj Kulturo[redakti | redakti fonton]

Eduko[redakti | redakti fonton]

Universitatoj

En Kitami troviĝas la Instituto de Teknologio de Kitami (北見工業大学, Kitami kōgyō daigaku), nacia teknika universitato fondita en 1966 ,[3] kaj la Japana Kolegio pri Flegado de la Ruĝa Kruco, privata universitato pri flegado malfermita en 1999.[4]

Mezlernejoj
  • Mezlernejo Hokajdo Kitami Hokuto
  • Mezlernejo Hokajdo Kitami Hakuyou
  • Mezlernejo Hokajdo Kitami Ryokuryo
  • Komerca Mezlernejo Hokajdo Kitami
  • Teknika Mezlernejo Hokajdo Kitami
  • Mezlernejo Hokajdo Rubeŝibe
  • Mezlernejo Hokajdo Tokoro
  • Mezlernejo Fuĵi por Knabinoj (privata lernejo)

Festivaloj[redakti | redakti fonton]

Astronomio[redakti | redakti fonton]

En la urbo estas la Observatorio de Kitami, en kies honoro estis nomita la asteroido 3785 Kitami.

Sporto[redakti | redakti fonton]

La urbo havas fortajn asociojn de glitŝtonludo, hereditaj de la iama urbo Tokoro. La intereso por la glitŝtonludo kreskis sekve al amika vizito de la glitŝtonluda teamo de Alberto en 1980. Glitŝtonludo estis enkondukita kiel korpa eduko en pluraj lernejo de Kitami.[8] De Tokoro venis kvin anoj de la glitŝtonluda teamo por la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano, tri anoj por la Vintra Olimpiko 2006 en Torino kaj tri anoj por la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kitami havas kontinentan malsekan klimaton kun malvrmaj vintroj kaj sufiĉe varmaj someroj. Plej malvarma monato estas januaro kun averaĝa temperaturo de ‒8 °C, plej varma estas aŭgusto kun 25,7 °C. Oni notis rekordan malvarmon de ‒30,9 °C kaj rekordan varmon de 37 °C.

Kitami ricevas malpli da precipitaĵo ol la cetera Japanio ĉar ĝi estas ŝirmita kontraŭ la malsekeco veninta el la Japana Maro kaj Pacifiko.

Transportoj[redakti | redakti fonton]

La Nacia ŝoseo 39 traira Kitami.
La firmao Kitami Bus havas pluraj inter-urbajn servojn kaj itinerojn ekster urbon.[9]
La Ĉefa Linio Seikoku de la JR Hokajda atingis la urbon la 19-an de oktobro 1910, kiam la urbo ankoraŭ nomiĝis Nocukeuŝi. La plej granda stacidomo estas Stacio Kitami. Ankaŭ Stacio Niŝi-Kitami, Stacio Hakujō kaj Stacio Itoŝino estas en Kitami.
La urbo estas servita de la Flughaveno Memanbecu en la najbara urbo Oozora.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tiu paĝo estas traduko de Kitami, Hokkaido el la Anglalingva Vikipedio.