Władysław Raczkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Władysław Raczkiewicz
Persona informo
Władysław Raczkiewicz
Naskiĝo 28-an de januaro 1885 (1885-01-28)
en Kutaiso
Morto 6-an de junio 1947 (1947-06-06) (62-jaraĝa)
en Ruthin
Tombo Nottinghamshire vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola RespublikoPollandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Imperia universitato de Dorpat vd
Partio Nonpartisan Bloc for Cooperation with the Government vd
Subskribo Władysław Raczkiewicz
Profesio
Okupo politikistojuristoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Władysław Raczkiewicz (naskiĝis la 28-an de januaro 1885 en Kutaiso en Kartvelio, mortis la 6-an de junio 1947 en Ruthin en Kimrio) – pola politika, socia kaj militista aktivulo, partoprenanto de la unua mondmilito kaj de la pola-bolŝevika milito, ministro pri internaj aferoj en kvar registaroj de la Dua Pola Respubliko (en la jaroj 1921, 1925–1926, kaj 1935–1936), senatoro kaj marŝalo de Senato de la 3-a kadenco (1930–1935), vojevodo de antaŭmilitaj Nowogródek-provinco (1921–1924), Vilno-provinco (1926–1931), Krakovo-provinco (1935), Toruń-provinco (1936–1939), prezidanto de la monda Asocio de Poloj el Eksterlando (1934–1939), Prezidento de Pola Respubliko en ekzilo (1939–1947).

Juneco kaj edukiteco[redakti | redakti fonton]

Władysław Raczkiewicz estis filo de juĝisto Józef kaj Ludwika el domo Łukaszewicz. En 1903 finis gimnazion en Tverj. Studis juron kaj matematikon en Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. Li agis en malfermaj kaj konspiraj junularaj organizaĵoj: eksterleĝaj Organizaĵo de Nacia Junularo kaj Asocio de Pola Junularo „Zet”. Por sin protekti kontraŭ politikaj reprezalioj translokiĝis al Dorpat, kie en 1911 finis lokan Universitaton de Tartu.

Laŭ edukiteco juristo, antaŭ la unua mondmilito laboris kiel advokato en Minsko.

Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la unua mondmilito servis en la rusa armeo, en rango de standardisto (la plej malalta oficira rango en la rusa armeo). Post la februara revolucio organizis polajn unuojn en Rusio. En 1917 estis membro de Pola Militista Realig-Komitato. En 1917 apartenis al organizantoj de Supera Pola Militista Komitato, kies prezidanto iĝis dum la Unua Kunsido de Militistaj Poloj en Petrogrado, en la tagoj 8–22 de junio 1917. Li estis reprezentanto de la orientiĝo ligita kun Nacia Demokratio kaj adepto de kreo de la polaj militfortoj sur teritorio de Rusio. En 1918 plenumis funkcion de la prezidanto de Supera Konsilio de Pola Milit-Forto kun sidejo en Kievo. Li iĝis gvidanto de Armea Fakultato de estiĝinta en Varsovio Defend-Komitato de Orientaj Limregionoj. Batalis, kiel leŭtenanto, en la Unua Litova-Belorusa Divizio. Nomumita al posteno de anstataŭanto de ĝenerala komisaro de Orientaj Teritorioj. En 1918 defendis Minskon kontraŭ bolŝevikoj, en 1920 komandis volontulan taĉmenton el Orientaj Limregionoj batalantan pri Vilno.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio, literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dzienniki czynności Prezydenta RP Władysława Raczkiewicza 1939-1947 (Taglibroj pri aktiveco de la Prezidento de Pola Respubliko Władysław Raczkiewicz 1939-1947), volumoj 1 kaj 2, Prilaboro de Jacek Piotrowski, Eldonejo de Vroclava Universitato, Vroclavo 2004, volumo 1, 645 p., volumo 2 675 p.