Edward Raczyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Raczyński
Edward Raczyński, pola diplomato, politikisto kaj verkisto, Prezidento de Pollando en ekzilo en la jaroj 1979–1986
Edward Raczyński, pola diplomato, politikisto kaj verkisto, Prezidento de Pollando en ekzilo en la jaroj 1979–1986
Persona informo
Edward Bernard Raczyński
Naskiĝo 19-an de decembro 1891 (1891-12-19)
en Zakopane
Morto 30-an de julio 1993 (1993-07-30) (101-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj anglapola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato • Jan III Sobieski High School in Kraków vd
Partio senpartia vd
Familio
Dinastio Raczyńscy vd
Patro Edward Aleksander Raczyński vd
Patrino Róża Potocka vd
Edz(in)o Aniela Mieczysławska • Joyous Markham vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikistoverkistohistoriisto vd
Laborkampo politikodiplomatio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edward Bernard Raczyński (naskiĝis la 19-an de decembro 1891 en Zakopane, mortis la 30-an de julio 1993 en Londono) – pola diplomato, politikisto kaj verkisto, Prezidento de Pollando en ekzilo en la jaroj 1979–1986.

La kopio de la londona kabineto (la interno de la loĝejo de Edward Bernard Raczyński en Londono ĉe la strato Lennox Gardens, kie li loĝis dum la jaroj 1967-1993) en la Palaco en Rogalin
La memorŝtono antaŭ la palaco en Ursynów
La kovrilpaĝo de la Raporto de Raczyński
La sarkofago de Edward Raczyński en la familia kapelo en la Palaco en Rogalin

Li estis same la plej aĝa (eksoficis aĝe de 95 jaroj), kiel la plej longe vivanta Prezidento de Pollando (mortis en la aĝo de 101 jaroj kaj 7 monatoj).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juneco[redakti | redakti fonton]

Grafo, devenis de grandpollanda gento (familio) Raczyński, blazono Nałęcz. Lia patro estis Edward Aleksander Raczyński, kaj la patrino Róża el domo Potocka. Lernejajn jarojn pasigis en Krakovo, kie loĝis en rezidejo "pod Baranami" (sub Virŝafoj) en hejmo de la avino. Post ŝia morto kune kun la familio translokiĝis al la str. Szpitalna, apud teatrejo. Komencan edukadon ricevis kun frato Roger en domo, kio estis praktikata inter grandbienuloj en Pollando. Poste (de la kvina klaso) frekventis al la 2-a Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo al Johano la 3-a Sobieski en Krakovo.

Li studis juron en Lejpcigo, ankaŭ en Lernejo de Politikaj Sciencoj en Londono kaj doktoriĝis pri juro en Jagelona Universitato.

Ministro pri Eksterlandaj Aferoj[redakti | redakti fonton]

En 1919 komencis laboron en Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. Li restis en diplomatiejoj en Kopenhago, Londono kaj Ĝenevo. De 1932 reprezentis Pollandon kiel konstanta delegito ĉe Ligo de Nacioj en Ĝenevo (tiu ĉi postene preskaŭ tri jarojn). Dum du oficperiodoj, de 1934 ĝis retirigo de agnosko por la pola registaro en ekzilo flanke de la brita registaro (la 5-an de julio 1945), plunumis funkcion de ambasadoro en Londono. Nome de la pola registaro subskribis polan-britan aliancan pakton.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1941–1943 estis ministro pri eksterlandaj aferoj. Baze de dokumentoj alveturigitaj forme de mikrofilmoj al Londono pere de kuriero Jan Karski kaj konformitaj de lia atesto, Edward Raczyński preparis kaj la 10-an de decembro 1942 prezentis al aliancanoj detalan raporton pri holokaŭsto, kiu estis eldonita kiel oficiala noto de Pola Registaro en ekzilo, direktita al registaroj de landoj estantaj subskribintoj de la Deklaro de Unuiĝintaj Nacioj. Raporto de Raczyński (vidu la apudan foton) estis unua en la mondo oficiala raporto pri holokaŭsto informanta pri ĝi la publikan opinion. Raczyński persone redaktis ankaŭ deklaron de la registaro post malkovro en 1943 la amastombojn en Katin kaj sendis peton al Internacia Ruĝa Kruco pri klarigo de la komunista krimo - genocida masakro de Katin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]