Abdulrazak Gurnah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abdulrazak Gurnah
Nobel-premiito
Persona informo
Abdulrazak Gurnah
Abdulrazak Gurnah
عبد الرزاق سالم قرنح
Naskonomo Abdulrazak Gurnah
Naskiĝo 20-an de decembro 1948 (1948-12-20) (75-jaraĝa)
en Zanzibaro (urbo), Zanzibaro,  Tanzanio
Lingvoj anglasvahila vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Tanzanio vd
Alma mater Universitato de KentUniversitato de Londono vd
Profesio
Okupo romanisto • universitata instruisto • prozisto • redaktoroverkisto vd
Laborkampo Postkolonia literaturo • literary activity • redaktado vd
Aktiva dum 1987– vd
Verkado
Verkoj Desertion ❦
Paradise ❦
Gravel Heart ❦
By the Sea ❦
The Last Gift ❦
Pilgrims Way ❦
Admiring Silence ❦
Dottie ❦
Memory of Departure vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abdulrazak GURNAH (naskiĝis en 1948 en Zanzibaro)[1] estas tanzania romanverkisto loĝanta en la Unuiĝinta Reĝlando, kiu gajnis la Nobel-premion pri literaturo por 2021.

Gurnah naskiĝis sur la insulo Zanzibaro (nun parto de Tanzanio) en Afriko, kaj en 1968 translokiĝis al Britio kiel studento, evitante la persekutadon de arabaj civitanoj en Zanzibaro, kiu komencis sekvi la Zanzibaran revolucion.

Komence de la 1980-aj jaroj li ekinstruis en Universitato Keno en Niĝerio, kaj poste doktoriĝis en Kent University. Li servis kiel profesoro kaj administris la magistrajn studojn en la angla fako de la Universitato de Kent ĝis sia emeritiĝo. Lia ĉefa akademia intereso estas en postkolonia verkado kaj en konversacioj rilataj al koloniismo, kun emfazo al Afriko, Karibio kaj Barato.

Paralele kun sia laboro en la akademio, li komencis verki beletron kaj redakti antologiojn de afrika literaturo. Dum la jaroj li verkis dek romanojn kaj unu kolekton de noveloj, traktantaj ĉefe orientan Afrikon. La plej famaj el liaj romanoj estas «Paradise» (1994), kiu estis kandidato por la Premio Booker kaj la Premio Whitbread, «Desertion» (2005), kaj «By the Sea» (2001), kiu estis listigita por la Premio Booker kaj antaŭ-elektita por la Premio Los Angeles Times.[1][2]

En 2021 li ricevis la Nobel-premion pri literaturo pro "Lia senkompromisa kaj kompata zorgo pri la efikoj de koloniismo sur la sorto de rifuĝintoj en la renkonto inter kulturoj kaj kontinentoj ".

Publikaĵoj (elektitaj)[redakti | redakti fonton]

Romanoj[3]

  • Memory of Departure (1987)
  • Pilgrims Way (1988)
  • Dottie (1990)
  • Paradise (1994)
  • Admiring Silence (1996)
  • By the Sea (2001)
  • Desertion (2005)
  • The Last Gift (2011)
  • Gravel Heart (2017)

Mallongaj rakontoj

  • My Mother Lived on a Farm in Africa (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Abdulrazak Gurnah - Literature | British Council. Alirita: 22 majo 2020
  2. Abdulrazak Gurnah - Wasafiri Magazine. Alirita: 22 majo 2020
  3. Libroj de Abdulrazak Gurnah. Alirita: 22a de majo 2020

Literaturo[redakti | redakti fonton]

(eo) Itala Vivan, Abdulrazak Gurnah: la historioj rabitaj al la silento, Literatura Foiro, n-ro 314, decembro 2021, paĝoj 335-338

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]