Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernesto la 1-a
Persona informo
Ernst I. von Sachsen-Coburg-Gotha
Naskonomo Ernst I. Anton Carl Ludwig von Sachsen-Coburg-Gotha
Naskiĝo 2-an de januaro 1784 (1784-01-02)
en Coburg
Morto 29-an de januaro 1844 (1844-01-29) (60-jaraĝa)
en Gotha
Tombo Cemeteries in Coburg vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao vd
Familio
Dinastio Ernestidoj • Dinastio Wettin vd
Patro Francisko de Saksio-Koburgo-Saalfeld vd
Patrino Countess Augusta Reuss of Ebersdorf vd
Gefratoj princino Viktoria de Saksio-Koburgo-Saalfeld • Anna Feodorovna (Princess Juliane of Saxe-Coburg and Gotha) • Princess Antoinette of Saxe-Coburg-Saalfeld • Princess Sophie of Saxe-Coburg-Saalfeld • Ferdinand Georg August von Sachsen-Coburg-Saalfeld-Koháry • Leopoldo la 1-a de Belgio vd
Edz(in)o Princess Louise of Saxe-Gotha-Altenburg • Duchess Marie of Württemberg vd
Infanoj Ernesto la 2-a de Saksio-Koburgo kaj GotaoAlberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao • Ernst Augustus Panam vd
Profesio
Okupo oficiro vd
Duko de Saksio-Koburgo-Saalfeld
Dum 18061826
Antaŭulo Francisko de Saksio-Koburgo-Saalfeld, lia patro
Duko de Saksio-Koburgo kaj Gotao
Dum 18261844
Sekvanto Ernesto la 2-a, lia filo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernesto la 1-a (naskiĝinta la 2-an de januaro 1784 en Koburgo, mortinta la 29-an de januaro 1844 en Gotao) estis ekde 1826 suvereno de la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. Lia filo Ernesto la 2-a posteulis lin.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de duko Francisko (Saksio-Koburgo-Saalfeld) li ekregis en la 9.12.1806 dum okupado fare de francaj trupoj. Ĝin li ricevis ne antaŭ la Paco de Tilsit; pro lia partopreno de la Batalo de Jena–Auerstedt en la kampo de la prusoj Napoleono Bonaparte neniam plene konfidis lin. Gvidante la 5-an armekorpuson de la aliancanoj post la Batalo de Leipzig Ernesto perfortis la majencanojn per blokado je kapitulaco.

Dum la Viena kongreso li propagandis por la daŭrigo de la Reĝlando Saksio kaj havigis al si la trans la Rejno situantan Dukujo Lichtenberg kun ĉ. 20 miloj da enloĝantoj. Dum la Dua pariza paco, post kiam Ernesto komanadante la saksojn denove kontraŭ la francoj kunkampanjis, li ricevis dankote alian teritorion kun 5000 enloĝantoj: ĉion li cedis kontraŭ la sumo de 2 milionoj da taleroj al Prusio investante la enspeziton por aĉeti aliajn areojn en la jaroj inter 1836 kaj 1838.

Post la estingo de la gotaa radika dinastio (11.2.1825) li iĝis perkontrakte (12.-15.11.1826) heredanto de la Duklando Gotao sen la Kranichfeld-admininistrujo. Sekve li donis la Duklandon Saalfeld al la meiningen-anoj kaj eknomis sin Ernesto la 1-a de Saksio-Koburgo kaj Gotao.

En la 8.8.1821 li donis konstitucion al Koburgo maltuŝante la malnovajn landajn klasajn konsilantarojn en Gotao. Post divorco de Luise, filino de duko Aŭgusto (Saksio-Gotao-Altenburg) en la jaro 1826-a li edzinigis en 1831 Maria, la filinon de duko Aleksandro Frederiko Karlo de Virtembergo. Lia fratino Viktoria iĝis, post la nupto de Eduardo Aŭgusto, duko de Kent kaj Strathearn, patrino de la posta britia reĝino Viktoria. Ŝin edzinigis finfine en 1840 la pli maljuna filo de Ernesto, Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao. Lia pli juna frato Leopoldo iĝis en 1831 reĝo de Belgio kaj la nevo Ferdinando, la plej maljuna filo de duko Ferdinando (Saksio-Koburgo-Koháry) iĝis en 1836 edzo de la portugala reĝino Donna Maria da Gloria.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]