Saltu al enhavo

Hajderabado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 15:40, 30 mar. 2024 farita de Sj1mor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Por la pakistana urbo, vidu la paĝon Hajderabado (Pakistano).
Hajderabado
Fotomontaĵo
megaurbo
provinca ĉefurbo
urbo en Barato
State capitals of India (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 500001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 305 000  (2016) [+]
Loĝdenso 14 315 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 22′ N, 78° 28′ O (mapo)17.36166666666778.474722222222Koordinatoj: 17° 22′ N, 78° 28′ O (mapo) [+]
Alto 505 m [+]
Areo 650 km² (65 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hajderabado (Telangano)
Hajderabado (Telangano)
DEC
Situo de Hajderabado
Hajderabado (Barato)
Hajderabado (Barato)
DEC
Situo de Hajderabado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hyderabad, India [+]
vdr

Hajderabado (telugue హైదరాబాద్, IAST: Haidarābād; urdue حیدرآباد Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas ĉefurbo de la barata subŝtato Telangano, kreita en junio 2014 el parto de la subŝtato Andra-Pradeŝo. Ĝi havas pli ol ses milionojn da loĝantoj, kaj tio igas ĝin la sesa plej granda urbo de Barato. Jure la urbego por maksimume dek jaroj, do ĝis plej malfrue 2024 ankaŭ plufunkcios kiel ĉefurbo de Andra-Pradeŝo.

Ĝi estas unu el la plej evoluintaj metropoloj da Barato, kaj multaj komputil-firmaoj baziĝas en ĝi. La ĉefaj lingvoj estas la telugua kaj la urdua, sed ankaŭ pluraj aliaj estas parolataj tie, kiel bengala, hindia, kanara, marata, marvara, odia, panĝaba kaj tamila.

La najbara Sikundarabad kaj Hajderabado estas ĝemelurboj (inter ili estas artefarita lago ekde la 16-a jarcento), tamen ambaŭ estas kolektive konataj kiel Hajderabado.

Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 9 305 000 loĝantoj sur areo de 650 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 315 loĝantoj/km².

Palaco en Hajderabado

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Hajderabado situas en Dekkana Altebenaĵo en alteco 543 m laŭ la marnivelo. Mumbajo troviĝas 624, Kolkato 1185, tutlanda ĉefurbo Delhio 1260 kilometrojn (aere) [1].

La origina urbo de Hajderabado estis fondita sur la bordoj de rivero Musi, kio nun estas la malnova urboparto en 1591. Tie regis diversaj dinastioj, inter kiuj Asaf Jahi el 1769 ĝis 1948. En 1687, imperiestro Aurangzeb havis la urbon, kaj baldaŭ donis al ĝi aŭtonomion. Dum la 1950-aj jaroj, la urbo iĝis la dua ĉefurbo de Barato.[1]

Hajderabado havas tropikan savanoklimaton, kun varmaj someroj inter februaro‒junio, kiun sekvas la musono en oktobro. Jare pluvas po 810 mm. La temperaturo varias inter 6-45 °C.

En Hajderabado kruciĝas 2 gravaj vojoj: inter la 2 marbordoj kaj inter sudo-nordo. La milionurbo estas signifa fervoja nodo kaj havas internacian flughavenon.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kvar-Minaretoj, moskeo kaj fama monumento de la urbo, kun kvar graciaj minaretoj
  • Kvar-Pordegoj, arkaĵo proksima al Kvar-Minaretoj
  • Fortikaĵo
  • Palacoj Ĉovmahalla kaj Taramati Baradari
  • Artefarita lago

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La 26-an kaj 27-an de oktobro 2013 la Barata Esperanto-Kunveno okazis en la Goethe-centro de la urbo.[2]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Demand for states along linguistic lines gained momentum in the '50s". The Times of India. 10a de Januaro 2011. Arkivita el la originalo la 10an de Septembro 2015. Alirita la 26an de decembro 2023.
  2. Facebook-paĝo de la Barata Esperanto-Kunveno en oktobro 2013

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Panoramo en Hajderabado