Adam Zakrzewski (sciencisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Adam Zakrzewski
Adam Zakrzewski
Adam Zakrzewski.jpg
Persona informo
Aliaj nomoj Z. ADAM
Naskiĝo 1856
en Flag of Russia (1914-1917).svg Podolio (Podolia gubernio), la Rusia Imperio
Morto 1-an de novembro 1921
en Pollando Varsovio, Pollando
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj Esperantopola
Nacieco polo
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto • etnologo • ekonomikisto • statistikisto
Esperanto
Verkis en Esperanto verkoj liaj jen
Esperantistiĝis en 1894 (ŝajne)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Adam Zakrzewski kun grupo de esperantistoj: li staras la unua de dekstro

Adam ZAKRZEWSKI [Zakŝevski] (naskiĝis en 1856 en la Podolio (Podolia gubernio), la Rusia Imperio), mortis la 1-an de novembro 1921 en Varsovio, pro aŭtomobil-akcidento)[1] estis polo, scienculo, en siaj lastaj jaroj estro de l' statistika sekcio ĉe l' Varsovia Magistrato. Li verkis pseŭdonome kiel Z. ADAM.

Li finis la fizikmatematikan fakultaton de la Sankt-Peterburga Imperiestra Universitato (nun Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato). Unue li studis Volapükon. Pri Esperanto li okupis sin ŝajne jam en 1894. Poste li studis ankaŭ aliajn lingvoprojektojn, eĉ kreis en 1896 "Lingva International" — memstaran planlingvon. Fine li revenis al Esperanto, partoprenis la 1-an UK-n kaj de tiu tempo li dediĉis al ĝi sian tutan vivon diversmaniere kontribuante al la evoluigo de la lingvo kaj movado. Li mortis en 1921 pro aŭtomobil-akcidento.

Li verkis multajn librojn, kunlaboris pri la pola "Granda Enciklopedio" ktp.; li apartenis al la unua Varsovia ES kaj en 1908 estis kunfondito de PES. Li verkis valorajn artikolojn pri Esperanto por gravaj polaj ĵurnaloj kaj fervore kunlaboris ankaŭ por la Esperanta gazetaro. Speciale frapaj per multscio kaj trafa inteligenteco estas liaj artikoloj refutantaj Idon, Antidon kaj aliajn reformprojektojn. La unua li tuŝis la demandon "Pri transskribo de propraj nomoj". Li verkis profundan gramatikon kun sintakso kaj estis aktiva membro de la Lingva Komitato. Ankaŭ pri Esperanto li kompilis la statistikan verketon: "Esperanto en unua dudekjaro", 1908 ([2])

Entute li verkis 15 broŝur- kaj libroformajn publikaĵojn, en la lingvoj pola, franca kaj Esperanto, 29 artikolojn kaj teoriajn studojn en Esperanto, kaj 15 seriozajn artikolojn pollingvajn pri Esperanto kaj pri Esperanto en komparo kun aliaj planlingvoj.

Li estis konata pro la statistikaj kaj etnografiaj verkoj pri Pollando. Li estis sperta lingvisto kaj tradukis verkoj de Herbert Spencer al la pola lingvo. Pro la sciencaj meritoj li estis elektita kiel membro de Krakova Scienca Akademio (pole: Akademia Umiejętności, fondita en Krakovo en la jaro 1872 kaj aganta ĝis 1918, interale estis kiel anoj liaj Esperanto-kolegoj: univ. prof. Benedykt Dybowski kaj univ. prof. Jan Niecisław Baudouin de Courtenay) ([3]).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Pri transskribo de propraj nomoj en Esperanto (1909)
  • Pri nomoj de sciencoj (1912)
  • Pri nomoj de landoj (1912)

Referencoj[redakti | redakti fonton]