André Brugiroux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Brugiroux
Persona informo
André Brugiroux
Naskiĝo 11-an de novembro 1937 (1937-11-11) (86-jaraĝa)
en Villeneuve-Saint-Georges
Religio Bahaa Kredo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo esploristo • verkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

André Brugiroux (esperante Andreo Bruĵiru; naskiĝis la 11-an de novembro 1937 en la urbo Villeneuve-Saint-Georges (Val-de-Marne, Francio) estas mondvojaĝulo kaj franca libroverkisto, kiuj vizitis ĉiujn landojn kaj teritoriojn de la mondo de 1955 ĝis 2005. Lia lasta vojaĝo okazis en la reĝlando de Mustango. Li estas titolita kiel la "plej granda vojaĝulo ekzistanta sur la tero" en 2007 laŭ la furorlisto de la Viajeros notables contemporaneos de Jorge Sànchez. Li realigis dokumentan filmon pri siaj vojaĝoj. Li ankaŭ komisiis al si la diskonigon de la Bahaa Kredo tra la mondo.

 

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis laboristo ĉe la SNCF (Société Nationale des Chemins de fer Français / Societo Nacia de la Fervojoj Francaj) kaj lia patrino estis kontistino. Li trapasis sian infanaĝon ĉe Brunoy en la suda parto de la tiama franca departemento Seine-et-Oise (eksdepartemento kun la numero 78, nuntempe en Essonne). Li studis en la lernejo de la Mardelles de Brunoy kaj poste en la kolegio Sankta Aŭgusteno de Montgeron. Manko da laboro en la malgranda farmo familia de Langeac (Haute-Loire) okazigis ekzilon de lia patro al la pariza regiono.

Lia patro certe ne instigis lin al vojaĝoj. Sed lia patrino, kiu iomete ekskursadis antaŭ sia edziniĝo, nevole transdonis al li vojaĝemon kaj ŝlosilon por lia estonta elturniĝemo pere de la skolta movado. La totema kromnomo "foino babilema", kiun li ricevis de la skoltoj, perfekte taŭgas al li …

La milito grave influis lin dum lia infanaĝo kaj lia ĉirkaŭgloba vojaĝo celis scii ĉu la paco iam eblos.

"La tero estas nur une lando", kiu esta la titolo de lia unua libro kaj ankaŭ de lia filmo, estas la konkludo kaj la ĉefa ideo de lia unua rondirado, kiu daŭris 18 jarojn ( de 1965 ĝis 1973 ) sen reveno al la hejmo, kaj dum kiu li petveturis tra 135 landoj en ĉiuj kontinentoj kun ĉiutaga elspezo da unu usona dolaro nur.

Li 17jaraĝa ekforiris dum 1955 kun en sia poŝo 10 francaj frankoj kaj diplomo de la Hotela Lernejo de Parizo. Unue li vojaĝis dum 7 jaroj en Eŭropo por studi fremdajn lingvojn pere de diversaj laboroj kaj oficoj. Inter siaj restadoj en Hispanio kaj Germanio li plenumis sian devigan militservon en Kongolando de 1956 ĝis 1959.

Post trijara monŝparado, kiam li laboris kiel tradukisto en Kanado de 1965 ĝis 1967, li sukcesis viziti la planedon nelaboranta. Li vojaĝadis nur per senpagaj petveturiloj (aŭte, ŝipe aŭ aviadile) kaj ĉiutage estis elspezanta nur unu usonan dolaron averaĝe.

Dum lia periplo oni lin ŝtelis, deportis, enkarcerigis sepfoje, kaj plurfoje li preterpasis morton … Li vivis ĉe la Doktoro Albert Schweitzer en Lambaréné (Gabono), ĉe la hipioj en San Francisko, ĉe la kaptranĉuloj en Borneo kaj ĉe la bonzoj en Bankoko ; li studis ĉe joga lernejo en Hindio kaj laboris en israela kibuco ; li ankaŭ spertis la kaŝkomercon de gemoj en Cejlono, la tendarojn de rifuĝintoj en Kamboĝo, ktp …

Okaze de sia tutmonda vojaĝo, li malkovris kaj adoptis ideon, kiun proklamis en la 19-a jarcento persa nobelo nomita Baha'u'llah : "la tero estas nur unu lando kaj ĉiuj homoj estas ĝiaj civitanoj". Li revenis hejmen kun nova konscio de la Historio.

Post kiam li publikigis sian unuan libron, muntis filmon por konferencoj kaj resaniĝis, André Brugiroux denove vojiradis por ekkoni la landojn kaj la popolojn, kiujn li ne jam vizitis, kaj diskonigi la administracian planon tutmondan de la bahaa mesaĝo. Dum la lastaj 30 jaroj li senĉese iradis eksterlanden kaj reen, pasigante pli ol ses monatoj ekster Francio ĉiujare kaj dividante sian tempon inter ekskursoj kaj konferencoj. Li ankaŭ travojaĝis ĉiujn diversajn regionojn de Francio.

Li geedziĝis en 1984 kun la surinama sociologino Rinia Van Kanten, kiun li renkontis en la urbo Kajeno en Franca Gujano. Ilia filino nomiĝas Nataŝa.

En 2005, vizitante la polusajn ursojn ĉe la golfo de Churchill en la kanada provinco Manitobo, André Brugiroux opiniis, ke li plenumis sian revon.

De tiam li tamen ne ĉesis vojaĝi por perfektigi sian hom-studadon kaj konigi siajn konvinkojn. En 2007, li festis sian 70-an jaron en la insulo de Socotra (Jemeno) kun aŭtentikaj aventuremuloj. En 2008, li spertis kvazaŭ « fabelon de mil kaj unu noktoj » en la lasta malpermesita reĝolando, nome Sud-Arabio. En 2009, en Siberio, li ŝipe sob-navigis sur la riverego Lena kaj traveturis la oste-faritan vojon el Yakoutz ĝis Magadan kun la pli famaj mondvojaĝantoj.

Kaj en 2011 li vizitis la ĵus-naskitan landon : Sud-Sudano.

Fonto : tiu artikolo estas traduko el la franca versio

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • "La terre n’est qu’un seul pays", (la tero estas nur unu lando) eldonita je 1975, en la kolekto "Vécu" (travivita) de Robert Laffont. Reeldonita en 2007 de la eldonejoj Géorama.
    • Tradukita al la angla lingvo "One People, One Planet" kaj eldonita en 1991 de Oneworld, Oxford.
    • Tradukita al la hispana lingvo "La tierra es un solo país", kaj eldonita en 1978 de Plaza Y Janes, S.A.
  • "La route et ses chemins", (la vojo kaj ĝiaj padoj) eldonita en 1978 de Robert Laffont, poste eldonita en 1986 de la eldonejoj Séguier kun nova titolo "La route", (la vojo).
  • "Le prisonnier de Saint-Jean-d’Acre", (la prizonulo de Akko) eldonita en 1982 de la librejo Les Insomniaques, kaj en 2007 de la eldonejoj Etre et Connaître. Tiu verko ricevis la Premion Saint-Exupéry en 1983.
  • "Les chemins de la paix", (la vojoj de la paco) eldonita en 1990 de la eldonejoj Séguier.
  • "Les maquisards de Bahá" (la makisanoj de Bahâ’) – eldononta –
  • "Bloc-notes d’un enseignant itinérant" (Notbloko de vojaĝanta instruisto), 2002, Librairie Bahá'íe (bahaa librejo)
  • "Une vie sur la route", (vivo survoje) eldonita en 2006 de la eldonejoj Géorama.
  • "Victor Hugo et l'ère nouvelle" (Victor Hugo, kaj la nova epoko ) – verkata –

Filmo[redakti | redakti fonton]

  • "La Terre n’est qu’un seul pays" (la tero estas nur unu lando) — pri 400 000 kilometroj petveture ĉirkaŭ la mondo kaj la monda civilizacio — 135 vizititaj landoj. Estas dokumento travive filmita, realigita kaj komentita de la verkisto. De post 2005 ĝi estas havebla en DVD (france kaj angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]