Arniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arnica)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arniko
Monta Arniko (Arnica Montano), ilustraĵo
Monta Arniko (Arnica Montano), ilustraĵo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Subfamilio: Asteroideae
Specio: ĉ, 30
Arnica
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Arniko (Arnica) estas plantgenro el la familio de la Asteracoj (Asteraceae). La genro konsistas el ĉirkaŭ 30 specioj, kiuj plejparte kreskas en pli malvarmaj regionoj de Nordameriko.

Priskribo kaj Ekologio[redakti | redakti fonton]

Vegetativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj Arniko-specio estas multjaraj herbaj plantoj kiuj atingas altokreskon inter 5 kaj 100 cm. Ili formas longajn kaj maldikajn rizomojn kaj ekzistas engrundaj tigopartoj, kiuj ligniĝas kaj estas relative dikaj kaj mallongaj.

La bazaj folioj staras en folirozedoj, kaj la supraj staras en unu ĝis dek paroj unu kontraŭ la alia ĉe la tigo. Ĉe kelkaj specioj la folioj havas tigetojn, ĉe aliaj ne la foliformo ene de la genro estas tre varia, ili ofte havas harojn.

Generativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kapituloj staras unuope aŭ kune kun pluraj en floraro. La kapitulaj floraroj estas t. n. pseŭdantioj; florekologie rigardata ĝi estas floroj sed fakte konsistas el multaj unuopaj floroj. La involukro, havas la formon de sonorilo, turbo aŭ duonglobo. Ĝi havas diametron de 6 ĝis 20 mm. La involukro konsistas el 5 ĝis 23 daŭrantaj involukraj folioj, kiuj staras ofte en du vicoj. La receptaklo estas konveksa, povas esti ankaŭ harkovrata aŭ glata, sed ne havas palefoliojn. En la kapituloj troviĝas kaj langetfloroj kaj tubetfloroj. La 5 ĝis 22 flavaj ĝis oranĝkoloraj langetfloroj estas fekundaj, ili havas tre ofte pistilon. Meze en la kapitulo troviĝas inter 10 kaj 120 tubetfloroj, kiuj estas duseksaj kaj fekundaj. La tubetoj estas flavaj, malofte kremkoloraj kaj plej ofte pli mallongaj ol la funebroformaj koloj. La anteroj estas flavaj, ĉe Arnica lessingii kaj Arnica unalaschcensis purpuraj.

La grizaj, brunaj aŭ nigraj aĥenoj havas glandojn aŭ estas glataj. La papuso konsistas el 10 ĝis 50 pajlosimilaj, blankaj aŭ flave brunaj rigidharoj. Ĉe Arnica dealbata ili mankas.

La kromosomnombro estas x = 19.

Arnica angustifolia
Arnica chamissonis
Arnica cordifolia
Arnica longifolia
Arnica mallotopus
Arnica unalaschcensis var. tschonoskyi

Sistematiko kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La genro Arnica estis nomita 1753 fare de Carl von Linné.[1]

La genro Arnica apartenas al la tribo Madieae en la subfamilio Asteroideae ene de la familio Asteracoj.[2]

La genro Arnica kreskas en la nordaj arbaroj en Nordameriko kaj Eŭrazio. La specioj kreskas plej bone en montaj habitato. La genro Arnicahavas sian plej altan diversecon en okcidenta Nordameriko. En Eŭropo nur hejmiĝas du specioj (Arnica Montano, Arnica angustifolia subsp. alpina kaj Arnica alpina subsp. iljinii).[1] Kelkaj apecioj oftegas aliaj estas endemiaj kaj nur troviĝas en malgrandaj areoj.

La ĉirkaŭ 30 specioj de la genro Arniko (Arnica) estas:

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Steven J. Wolf: Arnica, S. 366 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico. Volume 21: Magnoliophyta: Asteridae, part 8: Asteraceae, part 3 (Heliantheae, Eupatorieae), Oxford University Press, New York und Oxford, 2006, ISBN 0-19-530565-5.
  • Catarina Ekenäs, Bruce G. Baldwin, & Katarina Andreasen: A Molecular Phylogenetic Study of Arnica (Asteraceae): Low Chloroplast DNA Variation and Problematic Subgeneric Classification. In: Systematic Botany 32 (4), 917-928, 2007 [1] (Arnica dealbata, Arnica mallotopus)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Werner Greuter: Compositae (pro parte majore): Arnica. In: Werner Greuter, Eckhard von Raab-Straube (Hrsg.): Compositae. In: Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity. Berlin 2006–2009.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 2,20 2,21 2,22 Arniko en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.