Asparaga vigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
asparaga vigno
Vigna unguiculata Blanco2.286.png
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Vigno’’ Vigna
Specio: Vigna unguiculata
Vigna unguiculata subsp. sesquipedalis
(L.) VERDC.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Asparaga vigno (Vigna unguiculata subsp. sesquipedalis) estas utilplanto el la familio de la Fabacoj (Fabaceae). Ili estas tre parencaj al okulvigno kaj katango.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

semojde la asparaga vigno (skalo 1 mm)
Bfloro de la asparaga vigno

La asparaga vigno estas unujara planto. Ekzistas arbustaj kj grimpantaj formoj kunvolvantaj ĉiroj. La grimpantaj formoj estas kultivataj ĉ stangoj, dratoj aŭ ŝnuroj. Ili atingas kreskoalton de 2,5 ĝis 3 m. La folioj ests tripartaj. En iliaj akseloj staras blankaj , helflavaj aŭ violkoloraj floroj, kiuj havas 4 ĝis 6 cm longan pedunklon. La planto similas al la ĝardenfazeolo. La floroj havas boatsimilan „ŝipeton“, ne spirale envolvitan. La floroj estas mempolenigantoj. Ili malfermiĝas matene kaj forvelkas tagmeze. La guŝoj unue staras, poste pendas. En Mezeŭropo ili atingas longecon de 30 ĝis 50 cm, en la ĉefaj kultivlandoj 60 ĝis 90 cm. Junaj guŝoj estas kremkoloraj, hel- aŭ malhelverdaj kaj havas diametron de 8 ĝis 11 mm. Maturaj guŝoj enhavas 10 ĝis 30 semoj 8 ĝis 11 mm longaj. La semoj estas kremkoloraj, brunecaj aŭ ruĝecaj kaj havas malhelverdan ringin ĉirkaŭ la hilumo. La milgrajna pezo estas 200 ĝis 250 g.

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

100 g freŝa substanco de la manĝebla parto de la guŝo enhavas avaraĝe 89,0 g akvo, 2,8 g proteino, 0,4 g graso kaj 3,8 g karbonhidratoj. Ĝi enhavas 210 mg kalio, 50 mg kalcio, 59 mg fosforo, 52 mg magnezio kaj 1 mg fero. La kvanto de vitamino estas 32 mg Vitamino C, 0,13 mg Vitamino B1, 0,11 mg Vitamino B2 kaj 1,0 mg niacino. Energivaloro estas 126 kJ (= 30 kcal).[1]

Kultivado[redakti | redakti fonton]

La asparaga vigno estas multigebla per semoj. Ĝi kreskas ĉe spaliroj kaj stangoj. En Azio la arbustaj kultivaroj estas preferataj. Vendeblaj guŝoj jam povas esti pretaj 60 tagoj post la dissemado. La planto produktas guŝojn ĝis aŭtuno, kondiĉe ke la guŝoj estas rikoltataj regule.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

asparagaj vignoj sur merkato

La junaj guŝoj estas preparataj kiel ĝardenfazeolo. Ili estas freŝe preparitaj, frostigataj aŭ kiel konservaĵo.

En la ropikaj landoj, kie ĝi estas kultivataj. la junaj folioj estas uzataj kiel spinaco kaj manĝataj. La ĝermantaj semoj povas esti manĝataj kiel ĝermantoj. Ŝospintoj povas esti uzataj kiel asparago.

El verdajguŝoj estas farataj konservaĵoj en Azio kaj Afriko. En Afriko la uzado de la sekaj kaj maturaj semoj estas plej grave.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Georg Vogel: Handbuch des speziellen Gemüsebaues. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-5285-1, paĝoj 674–678.
  • National Research Council: Lost Crops of Africa: Volume II: Vegetables. The National Academies Press 2006, ISBN 0-309-10333-9, S. 222–233. (online) (Anbau, Nutzung)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Werte aus: Georg Vogel: Handbuch des speziellen Gemüsebaues, 1996, S. 675.

Retligoj[redakti | redakti fonton]