Atlas Coelestis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titol-paĝo de Atlas Coelestis, 1729, Muzeo kaj artgalerio de Derby

Atlas Coelestis estas ĉiela Atlaso postmorte publikigita en 1729, bazita sur observoj faritaj de la unua reĝa Astronomo, John Flamsteed.[1]

La Atlas - La plej granda kiu iam ajn estis publikigita -[2] enhavas 26 mapojn de la plej grandaj konstelacioj videblaj el Greenwich, kun desegnoj faritaj en Rokoko-stilo de James Thornhill. Ĝi ankaŭ prezentas du planisferojn dezajnitajn de Abraham Sharp.[1]

Historio

Atlas Coelestis de John Flamsteed (2-a eld. 1753)

Unua stela atlaso bazita sur teleskopaj observoj, Atlas Coelestis estis publikigita nur dek jarojn post la morto de Flamsteed, fare de lia vidvino, asistita de Joseph Crosthwait kaj Abraham Sharp. Ĝi estis antaŭita de la verko "Stellarum inerrantium Catalogus Britannicus" (aŭ simple "Catalogus Britannicus", publikigita en 1725, kun 2919 steloj).[3]

Unu el la ĉefaj motivoj de Flamsteed por produkti la Atlason, estis korekti la reprezenton de la figuroj de la konstelacioj, kiel farite de Bayer en lia "Uranometria" (1603). Bayer reprezentis la figurojn viditajn de malantaŭ (ne de la fronto, kiel estis farite de post la tempo de Ptolemeo), kio inversigis la lokiĝon de steloj kaj kreis nenecesan konfuzon.[2]

La publikaĵo tuj ĝuis sukceson, fariĝinte la standarda referenco por profesiaj astronomoj dum preskaŭ jarcento. Malgraŭ tio, tri obĵetoj estis starigitaj koncerne ĝin: la alta prezo, granda dimensio (farante ĝin malfacile manipulebla) kaj malgranda arta kvalito (multaj kritikoj estis faritaj al la desegnoj de James Thornhill, interalie koncerne la reprezenton de Akvisto).[3]

Tio kondukis D-ron John Bevis al provo plibonigi la Atlason. En 1745, li produktis la "Uranographia Britannica", kun malpli grandaj dimensioj, ĝisdatigita per observoj kaj pli artaj bildoj. Tamen, ĉi tiu atlaso neniam estis oficiale publikigita kaj hodiaŭ, estas nur 16 konataj ekzempleroj.[4]

Atlas Fortin-Flamsteed

Fine, la ŝanĝoj en la pozicioj de la steloj (la originaj observoj estis faritaj en la 1690-aj jaroj), kondukis al ĝisdatigo farita en la 1770-aj jaroj de la franca inĝeniero Nicolas Fortin, kontrolita de la astronomoj Pierre Charles Le Monnier kaj Charles Messier, el la Reĝa Akademio de Sciencoj en Parizo.[3]

La nova versio, nomita Atlas Fortin-Flamsteed, havis 1/3 de la dimensio de la originalo, sed konservis la saman tabelan strukturon. Estis ankaŭ faritaj artaj retuŝoj al kelkaj ilustraĵoj (ĉefe Andromedo, Virgo kaj Akvisto).[3]

La nomoj de la konstelacioj estas en la Franca (ne en la latina) kaj inkluzivis kelkajn nebulozojn malkovritajn post la morto de Flamsteed.[3]

En 1795 estis publikigita ĝisdatigita versio, produktita de Mechain kaj Jérôme Lalande, kun novaj konstelacioj kaj multe pli da nebulozoj.[3]

Referencoj

Eksteraj ligiloj