Békéscsaba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Békéscsaba (Hungario)
Békéscsaba (Hungario)
DEC

Békéscsaba [bEkEŝĉaba], slovake Békéšská Čaba estas urbo kaj samtempe kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés kies departementejo estas kun departementrajto, en subregiono de Békéscsaba, kies centro estas.

Bazaj informoj

Urbodomo en Békéscsaba

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojoj Kecskemét-Gyula, Debrecen-Szeged kaj Szeged-Gyula, laŭ fervojo Budapeŝto-Arad, krome fine de fervojo el Szeged.

Urbocentro de Békéscsaba

Historio

Pli frue skitoj, keltoj kaj hunoj loĝis tie. La unua skriba mencio devenis el 1330. La vilaĝo fine de la turka erao senhomiĝis, poste slovakoj refondis ĝin. En 1777 kanalo al Körös konstruiĝis, tamen en 1888 kaj en 1925 inundoj okazis. La komunumo iĝis kampurbo en 1840, la fervojo ekfunkciis en 1858. La rumanoj okupis la urbeton en 1919-20. En 1920 la novaj ŝtatlimoj ekfunkciis proksime. Békéscsaba transprenis taskojn de Arad. En 1944 la judoj estis deportitaj, dume okazis bombatakoj. En 1948 okazis loĝantaro-ŝanĝo de hungaroj kaj slovakoj. En 1950 la urbo iĝis departementejo.

Békéscsaba estas kultura centro de la regiona slovaka loĝantaro.

Vidindaĵoj

Strato de piedirantoj en Békéscsaba
Teatro Jókai en Békéscsaba
Banejo en Békéscsaba

Famuloj

Ĝemelurboj


Panoramo de Békéscsaba
Panoramo de Békéscsaba