Batalo de Ĉangŝa (1939)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉangŝa en septembro 1939.

La unua batalo de Ĉangŝa (長沙會戰) okazis de la 17a de septembro al la 6a de oktobro 1939 en la komenco de la Dua Mondmilito. Tiu batalo estis malsukcesa klopodo de japanoj por konkeri la urbon Ĉangŝa dum la Dua japan-ĉina milito (1937-1945). Temis pri la unua el kvar gravaj konfliktoj inter la Japana imperia armeo kaj la nacia revolucia ĉina armeo por la posedo de tiu urbo. La aliaj bataloj okazos en 1941, 1942 kaj 1944.

Spite la uzadon de kemiaj armiloj, la imperia armeo estis malkapabla konkeri la urbon dum ĝiaj liverlinioj estis tranĉitaj. Tiu dua ĉina grava venko, post la venko de Taierĝuang, konsiderinde kreskis la prestiĝo de la komandanto Ksue Ĝue.

La 14a de septembro 1939, la 106a Divizio de la generalo Ryotaro Nakai atakis okcidenten kontraŭ la 184a ĉina divizio de Ŭan Baobang kaj de la 60a korpuso de la ĉina armeo. Post violentaj luktoj, la defendofortoj forlasis Gao'an. La japanaj fortoj atakis poste nordokcidenten al Sandu, Ganfang kaj Ksiuŝui. Samtempe la 33a japana divizio de la generalo Ŝigetaro Amakasu atakis la 15an grupon de armeoj de la generalo Guan Linĵeng sude.[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chen, Peter. "First Battle of Changsha". World War II Database. Konsultita la 18an de aprilo 2015.