Batalo en Java maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japana krozoŝipo Haguro sinkigis la nederlandan De Ruyter, kio mortigis Admiralon Karel Doorman.

La Batalo en Java maro (en angla: Battle of the Java Sea, en indonezia: Pertempuran Laut Jawa, en japana: スラバヤ沖海戦, translit. Surabaya oki kaisen, tr. 'Batalo ĉe Surabaja en malferma maro') estis decidiga[1] marbatalo de la Pacifika Fronto en la Dua Mondmilito.

La ŝipoj de la Aliancanoj suferis katastrofan malvenkon antaŭ la Imperia Japana Ŝiparmeo, la 27an de Februaro 1942, kaj same en duaranga agado dum postaj tagoj. La ĉefa komandanto de la uson-brit-nederland-aŭstralia komando (ABDACOM) nome la nederlanda Admiralo Karel Doorman mortis kiam li restis sur la sinkiĝanta ŝipo. La sekvo de la batalo konsistis el kelkaj pli malgrandaj militagoj ĉirkaŭ Javo, kiel la pli malgranda sed ankaŭ grava Batalo en Sunda markolo. Tiuj malvenkoj en la flanko de la Aliancanoj kondukis al la Japana okupado de la tuta Nederlanda Hindio.

La kvanto de la malvenko estas kalkulebla pro la diferencoj inter la perdoj de japanoj (36 maristoj) kaj tiuj de aliancanoj (2 300).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brown, David (1990). Warship Losses of World War Two. Naval Institute Press. ISBN 1-55750-914-X.
  • Burchell, David (1971). The Bells of the Sunda Strait. Adelaide, Australia: Rigby.
  • Cain, T. J. (1959). HMS Electra. London: Futura Publications.
  • Coley, Elliot (2009). Intelligence Operations at the Battle of the Java Sea. Xlibris. ISBN 978-1-4415-1768-5.
  • D'Albas, Andrieu (1965). Death of a Navy: Japanese Naval Action in World War II. Devin-Adair Pub. ISBN 0-8159-5302-X.
  • Dull, Paul S. (1978). A Battle History of the Imperial Japanese Navy, 1941–1945. Naval Institute Press. ISBN 0-87021-097-1.